Informilo n-ro75 (Novembro 2002) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

x-konvencie : ms75eo.rtf

antaŭaj numeroj

 

AL TUTMONDA CIVILA SOCIO

 

"civila socio" : kio kaj kiuj ?

Ĝi estas vi la leganto, mi la skribinto. Interalie ! Ĝi estas ankaŭ ĉio, kio sine de nacio sed krom la administracio kaj la politika povo, kontribuas en la tuta funkciado de la socio, ekde la entreprenoj gravaj kaj malgravaj ĝis la plej eta asocio, kiu arigas por komuna agado homojn kun komunaj inklinoj kaj deziroj.

Ĝi estas la tuto de la homoj, kiuj per ĉiaj vivaj kaj agadaj manieroj provizas la agadon de sia registaro kaj praktikas sur ĝin la necesajn kontraŭpovojn por limigi la vojon, kiun permesas al ĝi la civitanoj.

Do la civila socio ekzistas je ĉiuj skaloj, de la vilaĝo ĝis la nacio.

Kaj plue, jen aperas de antaŭ kelkaj jaroj vera tutmonda civila socio. Ĝiaj unuaj agantoj estis ekonomiaj : la transnaciaj societoj. Manke de tutmonda politika povo el vera demokrata rajteco, ĉi lastaj pekis per ekscesoj, kiuj estigis la aperon kaj la certiĝon de novaj agantoj : la Organizaĵoj por Internacia Solidareco (OIS), el kiuj de nun multaj agadas rekte aŭ pere de kolektivoj je tutmonda skalo.

Tiel pri Monda Fonduso, kiu laŭ noma marko, sin mem lokis en tiu dimensio, sed ankaŭ per sia aparteno en iu franca OIS-kolektivo : CEIP/CRID , kiu federas la kompetentecojn de dekoj da OIS kaj donas al ili la rimedojn de reprezentiĝo en ĉiuj grandaj internaciaj manifestacioj, kie la popola voĉo estu aŭdata.

Tial mi ĉeestis la Someran Universitaton de CEIP, kiu okazis en Rennes de la 4a ĝis la 8a de julio 2002. Ne konvenas en eldonartikolo detale raporti pri la enhavo kaj la disvolviĝo de tiel ampleksa manifestacio. Prie la interesataj legantoj povos profite konsulti la interretan ttt-ejon de CEIP : www.crid.asso.fr aŭ peti la aktojn de la universitato eldonotajn ĉe la sekretariejo de CEIP. Mi deziras nur komuniki miajn krudajn impresojn.

Unue tiun de kuniĝo en tia loko de homoj reprezentaj de eksterordinara diverseco da interesaĵoj, sentemoj, filozofioj, analizoj, da agadrimedoj, tamen ĉiuj kiel allogitaj de la komuna deziro konstrui tra la mondo pli da sociala justeco, pli da frateco kaj pli da demokratio (ĉar kompreneble ja en la demokratia kadro la civila socio esprimiĝas plej bone kaj havas plej bonajn ŝancojn esti aŭdata).

Kaj ankaŭ tiun de la konstruado, sine de tiu universitato per agado kaj interŝanĝado, de kohereco, kiun tia diverseco ne lasis suspekti. Certe la zorgo alportita de CEIP pri ĝia preparado kaj ankaŭ la kvalito de la preparaj dokumentoj al tio multe gravas. Sed jen la nivelo de la prezentoj kaj de la interŝanĝoj estigis, ke la sumo de la kunraportitaj spertoj neniel aritmetikis. 1 + 1 ne plu estis 2, sed multe pli ol 2. Tiel difiniĝas sinergio : ĉiu revenis kun pli ol la aliaj donis al li. Tiu pluso eble estas supera nivelo de nia komuna identeco, kiu devus evidentiĝi per pli kaj pli efektiva alpropriĝo de la agado de CEIP fare de siaj propraj membroj. Sed tiu pluso estas ĉefe la eltrovo fare de ĉiu en sia medio, de la ebloj malfermitaj de la aliaj.

Kio tie konstruiĝas el tiu nova kohereco, same kiel en aliaj forumoj (ekzemple ATTAC kaj SUD-kunordigantaro en Francio, kies CEIP estas membro), tio estas la animo mem de parto de la ekaperanta tutmonda civila socio. Neniel megalomaniante ni substreku la daton : historie nia epoko markos la gravedon de tia civila socio, kiu iam estos rekonita kiel jura persono aŭtoro kaj aktoro de la tutmonda demokratio.

Alain Cavelier

Enhavo


La Semajno pri internacia solidareco

Ĉiujare okazas en Francio semajno pri internacia solidareco kunordigata de CEIP.

Ĝi estas jara granda rendevuo de la publiko kun strukturoj sin dediĉantaj al internacia solidareco.

Ĝi estas interesiga operacio celanta :

Enhavo


 

Konservado de lakto en Senegalio

ADYD aŭ Asocio por la Disvolviĝo de Yang-Yang kaj Dodji estas Senegala NŜO kun sidejo en Dakar. La jura ekzisto de la asocio estas agnoskita de la Senegalaj administraj Aŭtoritatoj de la 9a de novembro 1985. La asocio posedas en Dahra operacian filion konsistantan en betona konstruaĵo el 5 ĉambroj, inter kiuj unu granda ĉambro utiligebla kiel klerigejo.

La NŜO ADYD aranĝas siajn membrojn en po unu baza asocio por urbo kaj vilaĝo. Asocio konsistu el almenaŭ 50 aliĝintoj.

La projekto de ADYD koncernas la departementon Lingere, sine de la arbarpaŝta areo, t.e. surfaco de 19 129 km² kun 157 067 enloĝantoj, el kiuj pli ol 60 % estas inoj, kaj kun denseco de 8,5 loĝantoj por km².

La NŜO ADYD nun laboras pri du grandaj specoj da elvolviĝaj projektoj :

Christian Trianneau

Enhavo


Vojlibreto de Christian

Intensa laborsemajno en Burkinio

Tiu vojaĝo de la 10a ĝis la 16a de julio 2002 tra Burkinio arigis 3 homojn : la afrika delegito de Monda Fonduso Yaovi Kuadjo, togolandano, la mondfondusa peranto en la ĉefurbo Symphorien Meda, burkinano, kaj la mondfondusa administranto por Burkinio Christian Trianneau, franco kaj mondcivitano. Tiu misio celis prepari la afrikan Ĝeneralan Asembleon de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato, kiu okazos verŝajne en Ugaduguo (Ouagadougou) komence de aŭgusto 2003 kaj por instigi la kreadon de komitatoj por la pluzorgado de projektoj sur ĉiu el la tri mondfondusanaj areoj en Burkinio. Ĝi estis ankaŭ la okazo por viziti la projektojn financitajn de Monda Fonduso kaj provi renkonti la multajn grupojn da aliĝintoj en tiu lando, kun kiuj la administranto perpoŝte korespondas, dum neniu konas la vizaĝon de alia.

Post alveno per aviadilo de la "blankulo" malfrue en la nokto, kio ne senkuraĝigis la multajn aliĝintojn atendantajn por akcepti lin, la mateno de ĵaŭdo 11a de julio estis okupita per laborkunveno kun la mondfondusaj grupoj de la Ugadugua areo. Symphorien Meda, juna informadikisto fidela al la celoj de Monda Fonduso, animas kun vigleco tiun sektoron laŭ siaj disponeblecoj. Per Interreto li ricevas de Francio la liston de la personoj, kiuj interesiĝas je Monda Fonduso en Ugaduguo kaj poste ekkontaktas ilin por konkreta informado. Mi nomos nur la aliĝintajn grupojn, kiuj regule kotizas de du jaroj aŭ pli :

Christian Trianneau

Enhavo


Mallonge pri aliaj projektoj :

TOGOLANDO

GAP - AYEDE (Dosiero n-ro 98.04.TG) v. Monda Solidareco n-ro 67 paĝo 4, punkto 13, kaj n-ro 72.

La Grupo de la Agro-Produktistoj de Ayede aranĝis rizpolurejon por la grupo kaj por la ĉirkaŭantaj rizkultivistoj, kiel antaŭvidite en la solidareca kontrakto subskribita komence de ĉi jaro. Ankoraŭ restis la dua parto de la projekto, nome la akiro de motorkultivilo. Debato instaliĝis pri la oportuno anstataŭigi la motorkultivilon per bovoj. Sed tio necesigis kompletigajn instalaĵojn : bovejo, fermita kampo, provizado, klerigo de bovisto… oni prirezignis. Do fine de oktobro, la grupo ricevis la duan parton de la financado de la projekto : 762  

Ayede situas en Togolando, 64 km de Sokode. La grupo estas kadrata de TAPKO/ATODOP…

ELEMAWUSSI (dosiero n-ro 00.02.TG)

En Togolando, regiono de la altebenaĵoj, apud la urbo Kpalime, kromkvartalo Yokele, grupo de 9 virinoj entreprenis starigi grenbankon por reguligi la komercigon de deko da ĉirkaŭaj grupoj. Pli kompleta artikolo aperos en la estonta bulteno Monda Solidareco.

Aliĝinta en Monda Fonduso de 1995, la virina grupo ELEMAWUSSI prezentis sian dosieron en 2000. Balotite "financebla" de la Administra Konsilantaro la 6an de oktobro 2001, la projekto fariĝis objekto de solidareca kontrakto inter la grupo ELEMAWUSSI, 3A/APGA kaj Monda Fonduso, subskribita la 13an de junio 2002. Tiu kontrakto planas la financadon de la projekto per du partoj : la unua je 2 152   (1 411 000 F CFA) estis transpagita en julio.

D.R.KONGIO

Fiŝbredado en CIFUNZI (dosiero n-ro 00.04.CD)

Malgraŭ tre malfavora regiona situacio, la studado de la dosiero progresas. Fine de junio, la konga organizaĵo APIDE (Apogo-konsilado al la Projektoj kaj Iniciatoj por Disvolviĝo Endogena) iris laŭ peto de nia Administra Konsilantaro, taksi la medion de la fiŝbreda projekto : strukturo de la kooperativo Raiffeisen, kompetentecoj, sociala akcepto de la iniciatoj de la Kooperativo en Kalonge, ktp. La raporto de APIDE estas entute pozitiva. Profitante el vojaĝo al Eŭropo de Leon Mumate, Plenuma Direktoro de APIDE, renkontiĝo povis okazi en Parizo kun Daniel Durand. Por tiu projekto same kiel por la tuta orient-konga loĝantaro, la granda urĝeco estas antaŭ ĉio la normaligo de la politika situacio.

BENINO

G.A.COCOTOMEY (dosiero n-ro 96.01.BJ)

En Monda Solidareco n-ro 73 ni instigis la responsantojn de la kokinbreda projekto pli informi nin pri la komenco de sia sukceso. La mesaĝo estis aŭdata, ĉar krom la mallonga letero publikigita en Monda Solidareco n-ro74, paĝo 2, ni ĵus ricevis kelkajn fotojn. Jen la sekretariino Nathalie Johnson interne de la kokinejo. Tio datiĝas de komenco de junio 2002. Poste GAC aĉetis novan bandon da kokidinetoj. Daŭrigote !

Enhavo


Monda ĉefkonferenco - tutmondiĝo - globaliĝo - tutmondismo - kontraŭtutmondiĝo - alia tutmondiĝo….

Mi estas membro de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato, FCR Kalonge, karto n-ro 03 C 0576, distrikto de Kalehe en Demokrata Respubliko Kongio. Mi estas ankaŭ membro de SMAE (Monda-Solidareco-Kune Agadi).

Permesu min demandi vin ĉu estas simetriaj rilatoj inter la monda ĉefkonferenco pri medio, laste okazinta en Sudafriko, kaj la tutmondiĝo (franclingve : "mondialisation"). Kiuj estas la konnkretaj rilatoj inter ambaŭ en la solvo de la homaraj problemoj ?

Corneille M.M.

Via demando indus longan priparoladon tiel gravaj estas la demandaj temoj kaj la necesa distingo en tiu nebulozo, kiu ĉirkaŭas la vorton "mondo". Mi mallonge respondas al ĝi substrekante kelkajn punktojn :

la franca vorto "mondialisation" (tutmondiĝo) estis kreita en julio 1949, kiam la urbo Cahors (Francio) sin deklaris "monda teritorio ligita al la tutmonda komunumo". Ekde tiu dato, ĉirkaŭ 1000 urboj, komunumoj, teritorioj aŭ universitatoj "tutmondiĝis". Tiu tutmondiĝa movado estas ankoraŭ aktuala, ĉar via urbo Kalonge tutmondiĝis la 11an de aprilo 2001, same kiel aliaj, tuj laste, en Francio, Kosovo kaj Nikaragvo.

la vorto "mondialisation" poste estis devojigita de sia unua senco de ekonomiistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj analizistoj, por signifi la fenomenon de la senlandlima cirkulado de la homoj, informado, mono kaj varoj. En tiu senco, iuj preferas ol ĝi la anglasaksdevenan vorton "globalisation", t.e. "globaliĝo", aŭ "terglobismo".

la ekonomia "tutmondiĝo" aŭ "globaliĝo", ĉar ĝi estas kadrata de neniu leĝo je la nivelo de la problemoj, rezultigas troojn fare de la monaj potenculoj, malobservojn de la ekonomiaj kaj socialaj rajtoj de laboristoj kaj de loĝantaroj. Pro tio tra la tuta planedo kaj sine de la civila socio naskiĝis kontraŭ-globaliĝa fluo kiu nepre manifestacias kaj aŭdigas sin ĉie, kie la grandaj politikaj kaj ekonomiaj decidoj estas prenataj. Ili estas la Forumoj de la civila socio, kiel en Johannesburg, aŭ la spontaneaj manifestacioj kiel en Seattle. Fakte tiu fluo postulas, ke demokrataj instancoj kontrolu la farojn kaj konduton de la ekonomia "globaliĝo" ĝis nun dirata "sovaĝa". Kaj do, strange el tiu vidpunkto, la "kontraŭ-globaliĝaj" movadoj estas fundamente "tutmondistaj". Nia amiko Alain Cavelier dirus "tutmondogena". Tiuj civilsociaj movadoj ĉeestis en Seattle, Parizo, Nico, Ĝenovo , Johannesburg…

Kontraŭe la oficialaj ĉefkunvenoj de Seattle, Parizo, Nico, Ĝenovo, ktp. estas internaciaj kunvenoj : kunvenoj inter ŝtatoj, ĉu el iniciato de unu aŭ pluraj ŝtatestroj, ĉu el iniciato de Unuiĝinta Naciaro : G7, G8, Monda Ĉefkonferenco, ĉefkunveno de Davos : la decidoj faritaj dum tiuj kunvenoj havas influojn sur la vivon de la planedajn civitanojn, sed ili ne nepre estas faritaj por la intereso de la homoj, ĉar la ŝtatoj, aŭ la ekonomiaj povoj kiuj kontrolas ilin, ludas per la danĝera ludo de ekvilibro inter la savo de siaj apartaj interesoj kaj la kunvivado pli malpli paca inter nacioj. Kaj tie, por klare paroli, monda ĉefkunveno estas malofte "tutmondista".

Restas do difini kio estas tutmondismo. Mi ĉerpas tion el la dokumentaro de la Mondcivitanoj : TUTMONDISMO estas la tuto de la ideoj kaj agoj esprimantaj la solidarecon de la globloĝantoj kaj celantaj starigi supernaciajn instituciojn kaj leĝojn kun federacia stukturo, kiuj estu komunaj al ili, en la respekto de la diverseco de la kulturoj kaj popoloj.

TUTMONDISMO provas proponi novan politikan organizadon de la homaro implicantan la transdonon de iuj partoj de la naciŝtata suvereneco al Monda Federacia Aŭtoritato kapabla solvi per decidoj de la plimulto la problemojn, kiuj koncernas la sorton de la homa speco, tiaj, kiaj : malsato, milito, poluado, trologateco, kaj energio.

Do, por fake respondi vian demandon : monda ĉefkunveno apartenas al internaciismo ; la forumo de la civila socio, kiu akompanas ĝin, tendencas al tutmondismo ; ekonomia globaliĝo apartenas al kapitalismo, dum la tutmondiĝo de Kalonge, Cahors, Hiroŝima aŭ Lutterbach apartenas al tutmondismo.

DD

Enhavo


Pri la Ĉarto por Tutmonda Institucio de Solidareco

Transmetante la modelon de la tutmondiĝo de urboj kaj komunumoj, Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato lanĉis en 1985 Ĉarton por Tutmonda Institucio de Solidareco. Tiu Ĉarto ebligas al la organizaĵoj de la civila societo, kontraŭ la mizero kaj la perforto, publike sin deklari favora al demokrataj tutmondaj institucioj, al la kreado de imposto super la transnaciaj societoj kaj al la justa redisdono de ĝia produkto profite al la civitanoj . 41 organizaĵoj el 10 landoj subskribis tiun ĉarton. Laste ni ricevis de diversaj afrikaj regionoj plurajn subskribojn, kiujn ni ne povis alkalkuli, ĉar la subskribintaj organizaĵoj estas malbone identigitaj. Krom la nomo de la organizaĵo, necesas al ni la societa sidejo, la dato de fondo aŭ de oficialigo, la nomon de la prezidanto, la dato kaj la naturo de la decido.

Oni demandis nin pri la avantaĝoj ligitaj al la subskribo de la Ĉarto. La respondo estas tre simpla : neniu. La subskribo de la Ĉarto estas politika ago, kiu enskribas la subskribantan organizaĵon en la tutmondisman movadon. ĝi ne estas enirbileto al Monda Fonduso kaj ankoraŭ malpli al la atendolisto de la financadoj.

DD

Enhavo


Nia amiko François Barré forpasis la 25an de julio 2002.

Ni ekkonis François kaj Evelyne dum la 5a Biologia kaj Ekologia Foiro de Cholet en 1981. En tiu fako, ili estis pioniroj kaj tiam la foiroj el tiu speco multiĝis en franca okcidento : Thouars, Bouguenais (Nantes), Aytré (La Rochelle)…

En 1983 ili aĉetis malnovan nobelfarmbienon, kiun ili aranĝis kiel centron por akcepto kaj ekologia vekiĝo. La asocio "Les Sentiers de l'Ecooévolution" (La Padoj de Ekooevoluado) datumas de 1985. Kaj tie nia Administra Konsilantaro estis akceptita la 5an kaj 6an de oktobro 1991. Pluraj kunvenĉambroj, manĝoĉambro, dormejoj, teatrejo, brokantvendejo, legejo, biblioteko por ludonado kun ĉirkaŭ 2000 titoloj : neperforto, ekologio, psikologio …

Ni bazarumis unu apud la alia trifoje ĉiusemajne en Beaupréau, Chalonnes kaj Chemillé ; François vendis biologiajn produktojn, kaj ni niajn legomojn ; sed inter la klientoj ni rekreis la mondon, kaj filozofie kaj praktike. Ni kreis tri asociojn.

François kaj Evelyne sin registrigis kiel Mondcivitanojn. François aliĝis al Monda Fonduso. La brokantvendejo, dum la kvar jaroj de sia funkciado, redonis 66 % de sia produkto al Monda Fonduso. Deko da grandaj tabuloj eksplikis al la vizitantoj la klopodon de Monda Fonduso. Kelkaj el tiuj tabuloj utilis en stando, kiun François kaj Renée Marchand prideĵoris en Parizo, kaj en stando de Monda Fonduso en la Tutmondisma Kongreso de Tours, kaj ankoraŭ aliloke.

Kaj Evelyne malsaniĝis en 1987, forpasis en 1991. Tiam François retiriĝis el la biologia kooperativo kaj fariĝis edukisto en postkuraca centro por resaniĝantaj droguloj.

Tamen nia vojaĝo al Zairio en 1991 kaj la paso de nia Administra Konsilantaro fine de tiu sama jaro donis novan impeton al la asocio de la Biologiaj Festoj kaj Foiroj, kiu de tiam aranĝis plurajn Forumojn de la Humanaj Asocioj de Cholet, en kiuj ni partoprenis.

Tiuj, kiuj konis François gardos pri li la memoron de ĉiam servopreta amiko kun granda spirita malfermo, diskreta sed aganta. Li estis markita de la filozofio de la Retoj Esperoj fonditaj de René Macaire, el Potevio (Francio), ankaŭ forpasinta. Li eklernis Esperanton en 1988.

François estis 49jara.

Niajn sincerajn kondolencojn kaj plenan amikecon al Katel kaj Sylvain, liaj gefiloj.

Daniel kaj Odile.

Enhavo


En Togolando, ni priploras la forpason de du aktivaj membroj de Monda Fonduso :

1°) S-ro AKANGA Feakpana, naskiĝinta en Kusuntu ĉirkaŭ 1953, edzo, patro de sep gefiloj, forpasis la 2an de junio 2002. Li estis unu el la fondintoj de la grupo de la Agrokultivaj Produktistoj de Ayede - Kusuntu (prefektujo de Ĉamba, situanta en la norda regiono de Togolando, je 514 km de la ĉefurbo Lome).

Feakpana praktikis islamon, ĉefa religio de la vilaĝo Kusuntu. Li oficis en la grupo kiel konsilanto, poste kasisto plue ĝis la forpasa tago.

2°) S-ro Tchagnaou Ĉanile naskiĝis en Ĉavade (prefektujo de Ĉaŭĝo en 1958, edzo, patro de sep gefiloj. Profesie : vilaĝa bestkuraca agento. Plenumitaj oficoj : bestkuraca kadranto de la projekto "Malgrandaj remaĉuloj" de 1982 ĝis 1995. Bestbreda konsilanto de la landa programo "Malgrandaj remaĉuloj" de 1995 ĝis 1998. Responsa pri la bestkuracejo (Pharma-VAL). Animanto de la NŜO TAPKO/ATODOP kiel bestkuraca agento ĉe la grupoj membroj de TAPKO, de julio 2000 ĝis la 20a de julio 2002, dato de sia forpaso,.

Tchedre-San Gbati Blaise (TAPKO)

Enhavo


El la leterkesto

Enhavo


Feliĉa !
Mi feliĉas !

Ekde mia koncipo iun tagon de majo 2001 en Braŭ, apud Dijon, mi allogis novajn administrantojn kaj mi feliĉas el tio ! Mi rememorigas al vi la eniron de Pascale De La Cruz (v. MS n°71) en la Administran Konsilantaron en oktobro 2001. OJE ! (bonvena aklamo de la Beninanoj dum la Federacia Asembleo de Monda Fonduso)

Kaj jen Jean-Pierre Bouré, kiu interesiĝis jam de kelka tempo pri la laboroj de Monda Fonduso, deziris partopreni pli aktive. En junio 2002 li estis akceptita sine de la Administra Konsilantaro. OJE !

Sed tio ne punktas. Ankaŭ Joël André-Landais esprimis sian deziron meti siajn kompetentecojn je la servo de nia granda mutuala asocio. Li estas bonvena kaj estis kunelektita la 5an de lasta oktobro en Parizo. OJE !

Feliĉa, mi diris.

Jean-Pierre Bouré kaj Joël André-Landais vivas ambaŭ en Tours (Francio) kaj donos sian farscion, sian dinamismon kaj sian pripenson je la profito de Monda Fonduso. Jam pro ili kaj pro la du aliaj samregionaj administrantoj Claude Tellier kaj Alain Cavelier, en Tours estos organizata la Eŭropa Ĝenerala Asembleo.

Kun tiuj novuletoj, vi ne plu scias la konsiston de la Administra Konsilantaro ? Promesite, fidu al Globidar, mi klarigos ĉion en la estonta numero de Monda Solidareco.

Globidar

Enhavo


Mallonge


Traduknotoj

laktoperoksidazo : enzimo (diastazo) kiu katalizas la oksidigon de lakto (kun aprobo de Akademio de Esperanto)
Ugaduo, ĉefurbo de Burkinio. El "Toponimia Terminaro" de Laurence Mee (1997)

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laý temoj

Abono : 5,00

Redakcia komitato :Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet, Claude Tellier

Elfrancigis : Daniel Durand

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  


Unikoda paĝo realigita de Daniel Durand