Informilo n-ro78 (Auxgusto 2003) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

antaŭaj numeroj

Brazilo, malsato kaj ... Lula

En Monda Solidareco n-ro 76, laŭ "Informeto el Brazilo" ni sciiĝis, ke Muriel Saragoussi, nia mondcivitanino, delegita al la Kongreso de la Popoloj, eksa mondfondusa administrantino kaj nelacigebla ekologia aktivulino en Brazilo enoficiĝis ĉe brazila ministerio pri medio de sia lando.

Ni konsentu, ke malgraŭ malmulta nombro da projektoj financitaj en tiu vasta lando, ni havas kun ĝi nekontestablajn ligojn :

Josue de Castro, verkinto de "Géopolitique de la faim" kaj Civitano de la Mondo estis la unua elektito al la Kongreso de la Popoloj dum la historie unua transnacia balotelekto en 1969. Ekzilite en Francio dum la nigraj jaroj de la Brazila militara diktaturo, la Profesoro Josue de Castro neniam revenis en sian landon.

Alia Mondcivitano, Gabriel Maire, pastro en baza komunumo estis kruele murdita en 1989 en Brazila Nordesta vilaĝo, kaj aliaj kiel nia amikino Muriel ankoraŭ laboras ĉe malriĉaj loĝantaroj, ĉe indianaj komunumoj aŭ ĉe "senbienuloj".

Invitite al la kunveno de G.8. en Evian, la Prezidento Ignacio Sanchez da Silva, "Lula", kvazaŭ por meti la riĉajn landojn kontraŭ iujn el iliaj respondecoj, proponis al ili la kreadon de "Monda Fonduso kontraŭ la Malsato" laŭ imito de la Plano kontraŭ la Malsato, kiun li iniciatis en Brazilo.

Vastega Brazilo, kvankam tiel riĉa je kapabloj kaj je ekonomiaj realigaĵoj, sed kie nur 25 % de la kultivebla tero estas ekspluatita dum multaj kamparanoj, kiuj deziras nur dividi ĝin inter si kaj prilabori ĝin, batalu kontraŭ la grandposedantoj, kiuj lasas ĝin senzorga ! Kiel ne eksenti ian vertiĝon fronte al la pezega tasko de tiu registaro gvidata de tiu ĉi eksa metalisto, kiu – tion ni ne forgesu – jam devis doni kelkajn garantiaĵojn al la internaciaj monaj institucioj kaj ne montris sin je la nivelo de niaj civitanaj esperoj jesante por la ekskludo de la NŜO "Senlandlimaj Gazetraportistoj" el la Konferenco de la NŜO de EKOSOK.

Sed multaj pozitivaj aferoj eblas en Brazilo… Laŭ Solidareca Reto, kies Monda Fonduso estas apoga strukturo, la plano iniciatita de la Prezidento Lula por ĉesigi la sklavecan laboron ŝajnas fruktodona… liberigo de centoj da homoj… ensociigaj aranĝoj… kompenso de la viktimoj kaj lukto kontraŭ senpuneco… bona laboro okazas. Jam en Monda Solidareco n-ro 48 Alain Cavelier notis la esperojn estigatajn de la dupartia konsilio (ŝtato – civitanoj) kaj la forton de tiu "neformala dinamismo", kiu eble fundamentis la politikan restrukturadon, kiu ebligis antaŭ unu jaro vere demokratian balotelekton en Brazilo. Ĉiuj nun konas la kreskantan forton de la "senbienula movado", premiita per alternativa "Nobelpremio" pri paco en 1991 kaj premiita pri Evoluado en 1997 (Fondaĵo Baudoin).

Porto Alegre, en la ŝtato Rio Grande do Sul, komenca sidejo de la Mondaj Socialaj Forumoj, nun monde famas kiel vera laboratorio de partoprena demokratio kaj en la "assentamentos" (specoj de memstaraj agrokulturaj kooperativaj entreprenoj) la devizo estas ekonomie kapabla, sociale ĝusta, ekologie daŭra ".

Tiuj nekutimaj registaraj aŭ urbestraj iniciatoj aldonitaj al multaj bazaj agadoj de la brazila civila socio, evidentaj signoj de aktiva kaj volema civitaneco, povas esti la motoro de vera socia progreso.

Nu iu Monda Fonduso kontraŭ la malsato ? Jes se ĝi adoptas la devizon de la kooperativaj entreprenoj ; jes se ĝi donas prioritaton al la loka elvolviĝo de la vivtenaj rimedoj ; jes se ĝi redisdonas kun ĝusteco la nutrajn rimedojn de la planedo okaze de malsatego ; jes se ĝi ricevas veran mondskalan civitanan kontrolon… kiu devus eviti, ke ĝi estos financata per vendado de armiloj !...

Bernard Muet


enhavo

Por la rajto je taŭga nutriĝo

Tra Centro por Esplorado kaj Informado por la Progreso : CRID/CEIP, en kiu ĝi membras, Monda Fonduso estas asociata en kelkaj interasociaj komisionoj francaj kaj eŭropaj, kiuj ampleksas kelkajn aspektojn de la prielvolviĝaj problemaroj, pri kiuj ni interesiĝas.

Tiuj komisionoj celas kunigi la fortojn de asocioj de internacia solidareco por agadi je niveloj kaj laŭ kondiĉoj, kiuj estus nealireblaj de ĉiu izolita asocio.

Ili estas ĉefe agadoj por ekkonsciigo, alvokado, pledado (premado) kaj proponado ĉe la naciaj publikaj povoj, la eŭropaj instancoj kaj la internaciaj institucioj ligitaj aŭ ne al UN.

Tiuj agadoj kontribuas al pliriĉigo de la debatoj komencitaj en Rio de Janeiro en 1992, kaj iom post iom disvolviĝintaj tra ĉiuj grandaj mondaj manifestacioj de la civila socio, kiu sin strukturas ekde la unua Monda Sociala Forumo de Porto Alegre, en tion ĉi nun nomitan "alternativa tutmondisma movado".

En tiu kadro, Monda Fonduso asociiĝas, interalie, en la eŭropa komisiono, kiu traktas pri "rajto je taŭga nutriĝo". Do ankaŭ vi, same kiel ĉiu mondfondusano, partoprenas en tiu asocio.

La lasta UN ĉefkunveno pri nutriĝo en Romo (en junio 2002), vi scias tion, atingis (kiel kutime) kompletan fiaskon, ĉar la ŝtatoj montriĝis nekapablaj akordiĝi pri la komunaj agadoj farendaj por venki malsaton en la mondo.

Pozitiva punkto tamen estis protokolita : la mandato donita al NAO por ellabori antaŭ 2004 aron da "Memvolaj Direktivoj" destinitaj morale trudiĝi al la ŝtatoj por iom post iom tendenci al mondskala realigo de la rajto je taŭga nutriĝo (t.e. kvante kaj kvalite sufiĉa kaj ne rezultigante dependecon de iuj al aliaj).

Nova kaj eksterordinara fakto : la monda civila socio estas invitita partopreni en la ellaborado de tiuj direktivoj. Nepre prenenda okazo, ĉar sola la civila socio ŝajnas kapabla malbloki la dialogon de la ŝtatoj, kiuj obstinas en siaj pozicioj kaj estas briditaj pro la interesoj de siaj transnaciaj entreprenoj.

Do en la ellaborado de tiuj Memvolaj Direktivoj intervenas la komisiono por la realigo de la rajto je taŭga nutriĝo.

Tiu komisiono estas eŭropa, sed malfermita al la sudaj partneroj de la eŭropaj asocioj (ĉefe Afriko kaj Sudameriko) kaj kune ili produktis la "Komunan Norda-Sudan Dokumenton de la Civila Socio", kiu konsistigos la bazon de la proponoj de la civila socio ĉe NAO.

Aldonaĵoj pri studoj de konkretaj kazoj estas ellaborataj.

Tiel ni kapablas taksi la donitaĵojn kaj la dimension de tiu mondcivila parolpreno, kaj sekvi la eventojn rilatajn al ĝi. Kompreneble ni kuraĝigas vin diskonigi la informadon en ĉiuj viaj medioj (inkluzive per babilado), por ke finfine, kiam la momento venos, vi disponu pri argumentoj por alvoki viajn registarojn antaŭ ilia partopreno en la estonta ĉefkunveno pri nutriĝo.

La dokumenton eldonis FIAN International. Oficejo : P.O.Box 10 22 43, DE 69012 HELDELBERG (http://www.fian.org, courriel fian@fian.org , fakso [+49] 6221.830.545).

AC


KONGRESO DE LA POPOLOJ

Monda Fonduso estas asocio el "monda juro" sub la kompetenteco de la Kongreso de la Popoloj. Tiu ĉi organizas sian sesion en Parizo la 25, 26 kaj 27ajn de oktobro 2003. La partopreno en tiu sesio estas malfermita al la registritaj Mondcivitanoj, al la membroj de Monda Fonduso kaj al la membroj de aliaj tutmondismaj organizaĵoj, a) per korespondo, b) laŭ invito, c) laŭ aliĝo. Monda Fonduso estos prezentita. La tagordo estas nun ellaborata.

Por pli da precizigoj kaj por aliĝi, skribu al Daniel Durand, Les Nids, FR 49190 Saint-Aubin-de-Luigné, Francio.

 


enhavo

EL LA LETERKESTO

Fakte ni ricevis tiun leteron ligitan al la rajtigilo de Philippe Chavignon fidela "Globidarano", por la lasta eŭropa ĝenerala asembleo.

Pri miaj sugestoj …

Mi dezirus zorgan atenton pri la ekologia aspekto, respekto de la besta vivo, publika sano en la elekto de projektoj profitantaj el la helpo de Monda Fonduso. Ekzemple, la porkobredado devus aperi kiel lasta ebleco. Jen tiusence en estonteco kun mia edzino, kiu estas abelistino ni intencas progresigi la abelbredadon, kaj samtempe la abelterapion. Kompreneble la proponantoj rajtas voli elvolvi la aktivecon, kiun ili elektis, sed la helpo de Monda Fonduso povas dependi de certaj kondiĉoj. Mi opinias, ke Monda Fonduso havas ankaŭ klerigan rolon, kaj ke la diskonigo de informoj, kiuj ne ofte atingis la evolulandajn loĝantarojn, kontribuus plenumi tiun rolon.

Pli bona geografia dislokigo estus ankaŭ dezirinda. Mi bone scias, ke Monda Fonduso devas labori el tio, kion oni proponas al ĝi, sed ĝi povas diskonatiĝi en aliaj regionoj de la mondo, interalie pere de la esperantista medio kaj en Sudameriko kaj en Azio.

Fine, mi opinias, ke la indiĝenaj loĝantaroj de la planedo estas la plej vundeblaj kaj tiuj, kies pluvivo ludos unuarangan rolon por ties estonteco. Mi do deziras, ke prioritato estu donata al ili.

En tiu spiritostato, mi devontigas min en la venontaj jaroj fariĝi pli kaj pli ĉeestanta en Sudameriko – per pli markita maniero en Mezameriko – por kontribui en la geografia reekvilibrigo kaj apud la indiĝenaj loĝantaroj.

Amikeco kaj bona Ĝenerala asembleo, sen ĝeno kaj sen raslo !!

Phlippe Chavignon

… kaj dankon à Philippe pro lia promeso engaĝiĝi por Monda Fonduso ĉe la indiĝenaj loĝantaroj de Mezameriko !

 


enhavo

GMO aŭ ne GMO ?

Maltrafa demando !

Jen tamen la nuna demando de centmilionoj da homoj tra la mondo antaŭ la komerca, gazeta kaj politika ondego, kiu fordronigas tiun sciencan, ekonomian kaj moralan aferon en la kloakajn ŝaŭmojn de proksimumo kaj kontraŭvereco. Certe Monda Fonduso ne financos tiel frue projekton kun produkto de GMO, sed la premo de la eksportistoj de la riĉaj regionoj sur la mondajn kamparanajn agrikulturojn fariĝos tia, ke evidentiĝas necese, ke ni alportu elementojn por klarigado kaj pripensado al tiuj el ni, kiuj estos iliaj celoj. Do ni provos klarigi per du artikoloj, kial la demando estas maltrafa kaj kiel starigi sian opinion rilate al celoj kaj riskoj de tiuj teknologia evoluo, kiu deziras revolucie aspekti.

Antaŭ kelkaj jaroj, kamparaj loĝantaroj de Kamerunio grave toksiĝis pro la konsumado de maniokaj nutraĵoj verŝajne mispreparitaj. Tio, ĉar la manioka tuberoso nature entenas fortegan toksaĵon, cianhidra acido, kies procenta enteno estas despli alta ke la kulturvario estas amara. Post preparado, la maniokaj pecoj aŭ farunoj ne devas enteni pli ol 0,015 % de tiu acido por esti manĝeblaj.

Kial ekzistas diversaj maniokaj varioj koncerne tiujn karakterojn : amareco kaj procento de cianhidra acido ? tio ĉar ekde multaj generacioj, la maniokokultivistoj iom post iom selektis per empiriaj metodoj specojn de tiuj tuberosoj, kiuj havas la "bonan karakteron" laŭ iliaj gustoj, sen havi la rimedojn identigi kaj mastri la "malbonan karakteron" ligitan al la ĉeesto de la tokso. Pli antaŭe la institutoj de esplorado kaj la privataj selektistoj komencis plirapidigi tiun selektadon pliampleksigante ĝin al aliaj interesaj karakteroj, kiel la produktiveco aŭ la rezisteco kontraŭ la malsanoj. La maniokistoj selektis ĉefe elektante la bonajn plantojn por uzi ilin kiel stamojn : ili kreis tradiciajn kulturvariojn. La esploristoj utiligas diversajn sciencajn metodojn de krucado inter tradiciaj varioj kaj naturaj populacioj por plej bone kunigi la interesajn karakterojn en aparta medio, kaj senigi la malutilajn karakterojn. Tiamaniere multiĝis laŭ la tempoj la maniokaj varioj, utiligeblaj en nombraj agronomiaj kondiĉoj kaj destinitaj al diversaj uzoj.

Kaj estas same por ĉiuj kultivataj plantoj tra la mondo ! kaj estas same por ĉiuj hejmaj bestoj en la mondo ! tio daŭras de antaŭ 10.000 jaroj, kiam niaj foraj prauloj komencis hejmigi la unuajn kultivatajn plantojn (Aegylops – la pra-tritiko-, pizoj, lentoj ) kaj la unuajn hejmajn bestojn (ŝafoj, kaproj… ).

Ĉio estis selektata kaj plibonigata por kunigi la kvalitojn ( = aro da karakteroj) kiuj plej bone kontentigu la diversajn bezonojn de la konsumantoj kaj la gravaj postuloj de kultivado aŭ de bredado. Kaj tio daŭras, ĉar multaj progresoj restas farendaj : demandu niajn amikojn el la grupo Miwonovi (en Ĝankase, en Togolando) ĉu ili ne revas pri raso de kokinoj, kiuj produktus multajn grandajn ovojn manĝante malmulte sen malsaniĝi je birda pesto nek suferi pro varmbatoj ; demandu niajn amikojn el la grupo Asocio de Junaj Bredistoj en Song-Naba (AJBS, Burkinio), kial ili preferis la lokan porkan rason por sukcesigi siajn "fornporkojn"; demandu la virinojn el la grupo Kvin-Fingroj en Hueto-Fifonsi, en Benino, ĉu ili estas kontentaj pri la manioka vario, kiun ili transformas en farunon kaj tapiokon…

Amareco, procenta enteno de cianhidra acido, produktiveco, rezisteco al la malsanoj, alklimatiĝo estas do la karakteroj, kiujn ĉiu povas taksi, kontroli, kaj eĉ per sciencaj metodoj, mezuri. Sed, se mi rigardas ekzemple maniokan tuberoson, kie loĝas ĝia dolĉa aŭ amara karaktero ? kiel ĝi transdonas ĝin al la idoj ?

Ĉiu karaktero loĝas en t .n. "genetika informejo" de la ĉelo. Ĉiuj estuloj konsistas el mikroskopaj ĉeloj, ekde unu sola (kiel la sangaj globetoj aŭ la bakterioj) ĝis pluraj milionoj (kiel vi kaj mi). Ĉiu ĉelo entenas kernon, kiu kunigas sub formo de genoj kunmetitaj en kromosomoj konsistigitaj el ADN, la tutan informaron el kiu povas rekonsistiĝi la tuta organismo. Ja tio okazas je la reprodukta momento. La ĉeloj kaj ties kernoj estas videblaj per okula mikroskopo. La kromosomoj kaj la genoj estas videblaj nur per potenca elektronika mikroskopo : tial oni malkovris ilin nur de malpli unu jarcento.

Karaktero estas ordonata de unu aŭ pluraj genoj. La selektado kaj la plibonigado, pri kiuj ni parolis pli supre okazas per la elekto de unuopuloj havantaj tiujn genojn aŭ per la transdono de tiuj genoj el vario de planto (ou de besta raso) al alia. Ĉiuokaze temas pri manipulado, kiu modifas la genetikan informadon de tiuj estuloj.

Jen kial la GMO ("genetike modifitaj organismoj") neniel estas la produktoj de teknologia revolucio, ĉar ĉio kultiva aŭ breda, kio ekzistas sur la tero rezultas el la genetikaj modifoj faritaj de homo de 10.000 jaroj, kvankam oni konas la enajn mekanismojn nur de unu jarcento.

Nu, se ĉio estas GMO, kio problemas ? trafa demando !

Sendube vi rimarkis en la pli supra teksto, ke la selektado de la karakteroj kaj ties transdonado neniam okazis trans la kadro de la speco : kokino por Miwonovi, porko por AJBS, manioko por Kvin-fingroj. Se oni bezonas malpliigi la procenton de cianhidra acido en manioko, oni prenas la utilajn genojn el aliaj kulturvarioj aŭ en naturaj maniokaj populacioj. Ne el tomato, agutio aŭ glosino… Nu la vera teknologia evoluo jenas : kiel de nun oni scias vidi la genojn per taŭgaj instrumentoj, same oni scias elpreni ilin el la preciza loko de la ĉela genetika materialo, same ankaŭ oni scias integri ilin en iun ajn fremdan ĉelon, kiuj ajn estas la koncernataj specioj. Tiam oni ekhavas transgenajn organismojn, termino multe pli taŭga ol "GMO".

Tio estas ne tute nova. Per pure naturaj teknikoj homo jam evoluigis la genron Aegylops al la genro Triticum, kiu jam iras trans la limoj de la speco. Li ankaŭ kreis mulon kaj hinon (kruciĝoj el azena kaj ĉevala specoj), kaj tritikalon (kruciĝo el tritiko kaj sekalo). Kaj en tiuj kazoj, la manipulado koncernas ĉiujn karakterojn de tiuj estuloj, kaj ne etan nombron kiel en la nunaj transgenaj organismoj. El etika vidpunkto, neniam iu trovis ion por rediri…

Nu per laboratoriaj teknikoj oni povas de nun rapide integri en specojn karakterojn, kiuj antaŭe ne ĉeestis. Ekzemple oni jam ekhavis plantojn rezistajn kontraŭ insektoj kaj herbicidoj, plantojn pliriĉigitajn je vitaminoj, plantojn aŭ mikroorganismojn, kiuj produktas medikamentojn aŭ plastojn aŭ agronutrajn reagilojn, laboratoriajn bestojn, biologian materialon por scienca esplorado. La plirapidiĝo estas kapturniga. En ĉiu el la aktivecoj ampleksitaj de transgenetiko (agrokultivado, besta kaj fiŝa bredado, farmacia, kemia, prinutra industrioj, medio) la eventualaj aplikadoj ŝajnas senlimaj.

Apriorie transgenetiko evidentiĝas kiel nova instrumento pri scienca kono kun efikeco nekonata ĝis nun. Per si mem la kono estas ĉiam absoluta bono. Restas ekzamenende, kion faras homo el siaj konoj : tie ĉi oni eniras en la kampon de la aplikadoj, kiu ne plu estas la scienca sed la teknologia, kaj tio estas tute alia afero ! … Isaac Newton, kiu per sia scienco eltrovis en la 17a jarcento la leĝojn pri universala gravito estas je la origino de la balistika teknologio, kiu irigis homon en aeron kaj spacon. Sed ankaŭ sama teknologio terurege pligravigis la detruan povon de la armiloj…

Nu, kio pri transgenetiko ? …

Daŭrigo en estonta numero…

Alain Cavelier


enhavo

KIO PRI LA PROJEKTOJ ?

 AJBS - Lahiraso - Mokpokpo - Elemawussi - Estonteco

Sukceso de la porkobredado AJBS en Burkinio

Dosiero n-ro 96.10.BF

En 1996 Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato komencis la studadon de tiu porkobreda projekto je 18 km sude de Vagaduguo. Post tri jaroj da kotizado de la membroj, la Asocio de Junaj Bredistoj en Song-Naba (AJBS) profitis el financado sub formo de subvencio kaj de senintereza pruntodono farita de Monda Fonduso. S-ro Alexis Some, agronomia inĝeniero, nun forpasinta, oficis kvazaŭ loka Afrika kadranta organizaĵo, kutime necesa kondiĉo por taksi la projektan fareblecon kaj havigi financadon. S-ro Alexis Some multe kontribuis por la komenco de tiu bredado. Ni denove omaĝu lian laboron.

Nun kvankam daŭre en atendo de oficiala kadranta organizaĵo en Vagaduguo, tamen AJBS efike daŭrigas sian porkobredadon (naskigo kaj grasigo) kaj la surmerkatigon de la porka viando. AJBS ankaŭ plenumas ĉiun jaron la repagon de sia pruntodono kaj la kotizojn de siaj membroj. Ekde la breda komenco, la NŜO PROKLEB de Gonsé kaj la NŜO AKAP de Bobodiulaso, ambaŭ membroj de Monda Fonduso, havis okazon viziti AJBS kaj taksi la sukceson de tiu projekto raportante per detalaj kaj laŭdaj ekspertizoj.

Komence de julio 2003 Symphorien Meda, juna informadikisto kaj responsanto de la porka bredado AJBS skribis al ni jenon : "Koncerne la efikon sur la lokan medion de la projekto AJBS, en la komenco multaj estis la junuloj, kiuj deziris forlasi la vilaĝon Poesi por migri al la urbo Vagaduguo. Tio signifas, ke la porka bredado de AJBS malgravigis la kamparanan elmigradon de tiu vilaĝo. La junuloj ekkomprenis, ke per la vilaĝaj naturaj riĉofontoj ili povas plibonigi sian vivnivelon. Certe AJBS estis modelo pri kuraĝo, kiu motivigis la revenon de aliaj junuloj naskitaj en Poese kaj loĝantaj en Vagaduguo, por ekspluati la naturajn riĉofontojn de sia denaska tero. Dum iuj plantis 10 hektarojn da eŭkaliptoj por ekspluati kuirlignon kaj por lukti kontraŭ la dezertiĝo kaj la troa dehakado de ligno, aliaj eksperimentas ankaŭ bredadon."

"Verdire, deklaras Symphorien Meda, koncerne la membrojn de AJBS, la deziro fari ion per niaj propraj manoj, en medio, kie ni ne naskiĝis, instigis sine de la vilaĝo kaj ĉe nia observantoj entuziasman deziron reintegriĝi, konstatante, ke ja oni povas elturniĝi per sia volo. Necesis aŭdaci. Tiuj Poese-naskitoj flanke restos, se fremdaj junuloj venas trovi siajn vivrimedojn tien, kie unuavide nenio eblas."

En la vilaĝo Poese, la asocio de la junaj porkoprebistoj kontribuis en la relanĉo de la porka bredado per plifaciligo de la komercigo de la vilaĝa produktado, ĉar AJBS agadas kiel ebla peranta aĉetanto por revendi la porkojn aŭ rekte en Vagaduguo, aŭ post unu aŭ dumonata pligrasigo. Ni prenu la ekzemplon donitan de Symphorien Meda pri unu taglaboro en julio 2003 : "fakte temas pri vendoĉeno. Du membroj de AJBS iras aĉeti de la vilaĝanoj unu aŭ plurajn porkojn kaj kondukas ilin sur nian bredejon. Se ili estas sufiĉe grandaj, la bestoj estas kondukataj rekte al Vagaduguo. Intertempe, ilin ni buĉis por vendi kiel "fornan porkaĵon". Barnabe spertas kaj kun Maxim ili estas la du solaj sine de AJBS por plenumi tiun responson. Post la buĉado de la bestoj, oni transportas la viandon ĉe la sanitarajn agentojn, kiuj decidas pri la kvalito de la viando antaŭ vendado. La viando estas poste transportata en Vagaduguo, kie du aliaj membroj jam kontaktis aĉetantojn : vendistoj de forna porkaĵo aŭ ŝatantoj de porka viando. Ni revendas la porkidojn je duoblo aŭ je pli ol trione super la aĉeta prezo. Sine de AJBS, ĉiu faras ĉion krom buĉadi."

"Koncerne la apartan aktivecon de naskigado de porkidetoj en AJBS, ni decidis fari sanitaran vakuon dum somero 2003 kaj poste rekomenci el novaj generantoj. Estontece, ni deziras diversigi niajn bredajn produktojn. Ekzemple bredi kokinojn, kuniklojn …"

La renkontitaj malfacilaĵoj :  "Per azeno kaj ĉaro financitaj en la projekto ni iras preni akvon por la bestoj kaj por ni mem. La du akvopumpiloj ne plu sufiĉas. Aliaj najbaroj venas proviziĝi. Cetere ĝi estas unu el niaj malfacilaĵoj dum seka sezono. Eble necesus traktadi kun monprovizantoj la financadon de nova puto por la intereso de la tuta loĝantaro. Alia malfacilaĵo konsistas en tio, ke fine de ĉiu pluvsezono ni devas ripari niajn konstruaĵojn per kompaktita tero. La pluvsezono estas ĝenerale senaktiva periodo."

"Ni fieras ĉiujare repagi parton de la senintereza pruntodono, kiun ni ricevis de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. Ni fariĝas ĉiufoje iom pli posedantaj pri nia bredado kaj ni scias, ke ankaŭ ni kontribuas por ke aliaj vilaĝaj grupoj, kiel ni, kiuj atendas financadon, atingu pli rapide tiun solidaraĵon, kiu ebligas realigi la projekton ellaboritan de la grupo."

Ni deziru longan vivon al AJBS. Ke tiuj junaj bredistoj plu alportu al la legantoj de Monda Solidareco la pruvon, ke kuraĝo kaj motivigo estas la plej bonaj ingredientoj por fariĝi aŭtonoma grupo, responsa kaj solidara, kiu instigas sian socian medion. Ili estas la pruvo, ke la pozitivaj reefikoj de iu projekto iras multe pli antaŭen ol la celoj fiksitaj per la kontrakto kun aparta grupo. Dankon do pro la fideleco de AJBS al la filozofio de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. Dankon ankaŭ pro la fideleco kaj pro la vigleco de S-ro Symphorien Meda, loka korespondanto de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato, kiu multe gravas en tiu dinamismo.

Christian Trianneau

 


Grupo Dogori en Lahiraso (dosiero n-ro 95.08.BF.)

Ni eksciis de Dramane Traore, responsanto de la kadranta NŜO AKAP, ke la grupo Dogori en Lahiraso (Burkinio) repagis parton je 345.000 F CFA (t.e. 525,95 €) de sia prunto en aprilo 2003.

Gratulante ĝin, ni kuraĝigas la prezidanton, S-ro Idrissa Sodre daŭri laŭ tiu vojo, kaj ankaŭ doni al ni konkretajn novaĵojn pri la evoluo de la banankultura projekto de Dogori.


enhavo

G.A. Mokpokpo de Kpalime (dosiero n-ro 98.01.TG)

Granda parto de la projekto staras, sed la vartenejo ne estas finita. La konstruado pli kostis ol planite pro la naturo de la tereno. Tri membroj forlasis la grupon pro malkonsento pri la utiligo de la mono pagita de Monda Fonduso. Krome, la unua kampanjo por la produktado de semoj esti malbona, ĉar okazinta dum la malgranda pluvsezono, tre manka je pluvoj (la dua estas bona), tio pro nekomprenebla prokrasto de la transpago fare de la franca banko BNP. La grupo provas trovi kompletigan financadon por finkonstrui la vartenejon.

Tio estas afliktega, ĉar la kontrakto klare specifas la destinon de la financado de Monda Fonduso kaj ne povas okazi malkonsento pri tio. Bedaŭrindas, ke la grupo ne submetis siajn malkonsentojn al 3A, kiu povintus arbitracii aŭ eĉ peti opinion de Monda Fonduso : kiam io ne taŭgas, precipe pro neatenditaĵoj, la kontrakto ĉiam estas ŝanĝebla.

Ni esperas, ke temas nur pri malfruiĝo en la realigado de la projekto, kaj ni instigas Mokpokpo ĉion fari por fini la konstruadon de la tenejo, kiu manke de tegmento estos rapide damaĝita pro la pluvo kaj ni certigas ĝian prezidantinon, S-ino Tobgevi Adjoavi, pri niaj kuraĝigoj.

 

Virina grupo Elemawussi en Kpalime (dosiero n-ro 00.02.TG)

La sekretariino S-ino Afobali Xolali sendis la protokolon de kunsido de la grupo okazinta la 1an de aprilo 2003 en Kpalime (Togolando) kun la ĉeesto de 3A. Temis pri la aranĝado de metodo por provizi la tenejon per varoj. Estis interkonsentite, ke ĉiu membro ricevos operacian kapitalon por persone plenumi la provizadon de sia stoko (Ni ricevis la dispartigan tabelon). La profitoj faritaj de ĉiu devos ebligi la repagon de sia prunto, la jarajn kotizojn kaj la kontribuon en la rezerva fonduso de la grupo. Monataj bilancaj kunvenoj estas deciditaj. Notinde que la malfruoj de la financado pro la banko BNP (denove !) damaĝis la konsistigon de la unuaj stokoj.

La sistemo de individua respondecigo, laŭ la rimedoj aŭ la bezonoj de ĉiu membro, adoptita de Elemawussi estas tre interesa kaj similas al la praktikoj pri mikrokredito. Ni deziras plenan sukceson al Elemawussi, kies ekzemplo povus inspiri aliajn grupojn, kiuj havas samajn activecojn.

 

G.A. Estonteco en Lome (dosiero n-ro 00.03.TG)

Gvidataj de la prezidantino Constance Akpaki kaj kadrataj de 3A la 8 membroj de la gea grupo Estonteco en Lome (Togolando) individue aliĝis en Monda Fonduso en 1997. en oktobro 2000 la grupo petis de Monda Fonduso financadon por aranĝi legomkultivadon sur tereno, ke ĝi ekspluatas en Assome (13.000 loĝantoj) ĉe la rivero Zio, je 40 km nordoriente de Lome (Togolando).

Dum la sidejo de la grupo estas en Lome, la membroj de la grupo loĝas aŭ en la bieno, aŭ en Tsevie, ĉefurbo de la prefektujo Zio, je 15 km de Assome. Ili mem prilaboras la parcelon kaj sezone dungas junulojn, kiuj estas aŭ iliaj propraj infanoj, aŭ eksteraj junuloj, kiujn ili jam helpas por ilia lernado aŭ metilernado. Post tempo "Estonteco" projektas fondi hejmon aŭ agropaŝtistan centron sur la bieno por profitigi la junulojn el la elvolviĝo de siaj projektoj. Tio do estas sociala celo por la fiksado de la junuloj en la vilaĝo, kies deirpunkto estas la starigado de monhaviga aktiveco. La junuloj, kiuj integriĝos en la grupo, devus ankaŭ aliĝi al Monda Fonduso.

La projekto ampleksas la ekkultivadon de 2 hektaroj irigacieblaj por produkti interalie karotojn, brasikojn, kukumojn, gombojn, verdajn fazeolojn, kapsikojn, tomatojn por la loka konsumado. La ekkultivado konsistas el senveprigo kaj senstumpigo de la parcelo, la pretigo de la grundo, la aranĝo de irigacia sistemo kun motorpumpilo kaj tuboj, la akiro de kultiviloj, semoj kaj necesaĵoj.

La suma kosto de la projekto estas 3.842.996 CFA F (5.858,62 €) el kiuj 2.627.896 CFA F je ŝarĝo de Monda Fonduso kaj la cetero kiel propra kontribuo de Estonteco. La prunta parto estas de 50 % repagebla per kvin egalaj jarpagoj.

Post interŝanĝo da informoj por kompletigi la dosieron, la solidareca kontrakto estis subskribita la 3an de marto 2003. La unua financa parto estis pagita per La Poŝto la 5an de aprilo, kaj 3A ricevis ĝin la 15an de majo.

Alain Cavelier

 


enhavo

ADMINISTRA KONSILANTARO

En tutmondiĝinta komunumo : Roc-Amadour

Nia amiko Christian Trianneau, kiu aparte ŝatas la regionon Lot ekkontaktis dum la jaro 2002 kun la tutmondiĝinta komunumo Roc-Amadour, unu el la plej belaj vilaĝoj en Francio kaj ni estis akceptitaj Christian kaj mi mem de ĝia urbestrino, S-ino Leymarie.

Dum la interparolado, S-ino Leymarie montriĝis tre interesita pro la nocio de mondcivitaneco, pro la agado de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato kaj aparte pro la projekto de hejmaj ŝafoj de la grupo Guenmati. Fakte la kalkŝtonaj altebenaĵoj de Quercy entenas multajn ŝafbredejojn, kaj pri tiu projekto, ŝi opiniis kie kooperado eblus kun la lokaj ŝafistoj.

Do ni estis akceptitaj la 12an kaj 13an de aprilo 2003 okaze de kunveno de nia Administra Konsilantaro en la granda akceptoĉambro de la urbodomo, kie S-ino Leymarie kaj kelkaj membroj de la urba konsilantaro varmkore akceptis nin.

Ni profitis de la ĉeesto de Jacqueline Muet, Hotto Abdoulaye kaj de niaj invititoj, S-ro Philippe Lenoble el La NEF (nova ekonomio frata) kaj S-ro Jean-Claude Arcoutel, Prezidanto de la ŝafbredistoj de la regiono.

S-ro Lenoble prezentis la principojn kaj funkcimanieron de NEF kaj de "Crédit Coopératif" (kooperativa banko), kiuj financas per diversaj rimedoj la internacian solidarecon kaj la "ĝustan" komercon… Devizo "mono interligas homojn" … Ni interŝanĝis pri la diversaj eblecoj de investado en tiujn organizaĵojn de "solidara financado", kaj nun korespondaj interŝanĝoj okazas inter La NEF kaj Monda Fonduso.

S-ino urbestrino bedaŭris la foreston pro malsaniĝo de S-ro Jallet, ŝia antaŭulo en la urbodomo, kaj ŝi renovigis sian intereson por nia agado kaj niaj esperoj pri ebla kunlaborado kun la bredistoj de la ĉirkaŭa regiono.

Mi mem forte bedaŭris la foreston de S-ro Jallet, kiun mi bone konas, ĉar kun li ni organizis plurajn mondcivitanajn manifestaciojn en la sepdekaj jaroj, kaj mi memoras pri la valora helpo, kiun li alportis kun siaj sukuristoj de Lot por la lanĉo de Monda Sav-Organizaĵo. Cetere, kelkaj el ni renkontis S-ron Delpeuch, kies patro estis urbestro de Roc-Amadour en 1950 dum la tutmondiĝo.

Ankoraŭ en ĉeesto de S-ino urbestrino la diskutoj komenciĝis kun S-ro Arcoutel pri la projekto Guenmati en Burkinio. Interesaj diskutoj ja inter tiu sperta reprezentanto de la regiona kamparanaro kaj ni mem, kiuj prezentis samnaturan projekton sed en tre malsama klimata kaj socia medio… sed tiuj diskutoj estos fruktodonaj por nia projekto kaj ni decidis pri alia renkonto kiam la projekto estos progresinta. Laŭ precizigotaj kondiĉoj, kunfinancado estus ebla.

Siaflanke Jean-Pierre Bouré inaŭguris nian "butikon" ĉe la maloftaj turistoj, vendante kelkajn ĉemizojn kun la marko de Monda Fonduso.

Dankon al S-ino Leymarie kaj al la komunumo Roc-Amadour, belega mezepoka civito, pro la amika akcepto, kun la espero de ebla kunlaborado por iom da solidareco kun la Pulaj virinoj de la grupo Guenmati.

Bernard Muet

 


enhavo

LA EŬROPA SOCIALA FORUMO

Post tiu de Florence, la dua sociala forumo de la eŭropa kontinento, kiel daŭrigo kaj laŭ la spirito de la Monda Sociala Forumo de Porto Alegre, okazos en pariza regiono (Bobigny, Ivry, Paris, Saint-Denis) de la 12a ĝis la 15a de novembro 2003. Spaco por renkontoj kaj interŝanĝoj inter la sociaj kaj civitanaj movadoj la Eŭropa Sociala Forumo estas ankaŭ loko por la ellaborado de altenativoj kaj strategioj por ilin plenumi. Ĉar alia Eŭropo eblas, ĝi povas ludi decidan rolon por starigi alian eblan mondon.

Eŭropskale estas aranĝita kiel eble plej unueca prepara kadro ebliganta kunigi ĉiujn sociajn movadojn, ĉiujn retojn, asociojn kaj organizaĵojn, kiuj konsentas pri la klopoda maniero, pri la projekto kaj pri la principa ĉarto de Monda Sociala Forumo. Tiu kadro entenas Eŭropan preparan asembleon kaj Eŭropajn laborgrupojn demokratie funkciantajn kaj reprezentantajn la plej amplesan diversecon de la civila socio.

Tiuj organizoj bone progresis la preparon de la programo kaj la materian aranĝon de la Forumo. La programo entenas kvin aksojn kaj kvar "konfrontadojn kaj artikojn "(atestajn kaj debatajn spacojn) :

  • Akso 1 - Kontraŭ la milito, por Eŭropo de Paco kaj de Justico, de solidareco, malfermita al la mondo (6 temoj).
  • Akso 2 - Kontraŭ la kapitalismo, por sociala kaj demokratia Eŭropo kun rajtoj (6 temoj)
  • Akso 3 - Kontraŭ la logiko de la profito, por socio kun justeco, ekologie eltenebla kaj por la prinutra memstareco (6 temoj)
  • Akso 4 - Kontraŭ la variga procezo, por demokratia Eŭropo de informado, de kulturo kaj de edukado (6 temoj)
  • Akso 5 - Kontraŭ rasismo, ksenofobio kaj ekskludo, por rajta egaleco, interkultura dialogo, por Eŭropo akceptema al migrantoj, rifuĝantoj, kaj azilpetantoj (6 temoj)

 

Konfrontadoj kaj artikoj "atestaj kaj debataj spacoj"

  • Strategioj (6 temoj)
  • Malfermemo al la mondo (10 temoj)
  • Dialogoj - Konfrontadoj (2 temoj)
  • Ĉefplanoj (7 temoj)

 

 La detaloj de la temoj kaj de la aliĝoj estas atingeblaj sur www.fse-esf.org

Ni informos vin pri la partopreno de Monda Fonduso en ESF en Monda Solidareco n-ro 80.

 

 

 

Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Fonduso


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eùroj)

 

Aprilo 2003 : 1 091 €

Majo 2003 : 1 137 €

Junio 2003 : 2 242 €

 

 


Traduknotoj

vidu la liston de niaj mallongigoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn !  Revizianto estas serĉata.


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 €

Redakcia komitato :Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  


enhavo