|
||
|
|
||
|
La tutmondistoj ne devas fidi al la registaroj aŭ la parlamentoj por kunvoki la Mondan konstituciantan asembleon, kiu donos al la homaro la rimedojn certigi la pacon kaj venki la mondan mizeron. Ili estas devigataj sin taski per siaj aferoj kaj mem fondi iom post iom la reprezentan Asembleon de la monda popolo. Jen la baza ideo de la Kongreso de la Popoloj. Pro la provizora malforteco de la tutmondista medio, necesas pripensi organismon, kiu povu rapide naskiĝi, kiu mezkoste ekfunkciu, kiu senbrue laboru kaj kiu estu kapabla evolui por fariĝi laŭ sinsekvaj stadioj pli kaj pli reprezenta. Tiamaniere ĝi fariĝos fronte al la naciŝtatoj :
La Kongreso de la Popoloj povas kaj do devas havi en ĉiu stadio de sia elvolviĝo gravan rolon : laŭmezure kiam ĝia reprezenteco pligrandiĝos, ĝia voĉo - la nia - fariĝos pli laŭta, kaj la registaroj mem devos kalkuli kun tiu nova transnacia forto. |
||
|
La KONGRESO DE LA POPOLOJ, unua Asembleo el rektaj reprezentantoj de terloĝantoj enhavas 45 Delegitojn elektitajn de voĉdonantoj el 112 landoj, per transnaciaj balotelektoj. Ĝi estas kiel skizo de Asembleo de la Monda Popolo kapabla starigi tutmondajn instituciojn por solvi la grandajn problemojn kontraŭ kiuj frontas la tuta homaro. |
![]()