La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Historio - Balotelektoj 2016 - Internaj organoj - Financoj - Reglamento
Reglamento de Kongreso de la Popoloj

enkonduko : celoj
Reglamento
art. 1 : Konsisto
art. 2 : Daŭro
art. 3 : Elekto

art. 4 : kandidatiĝoj
art. 5 : Internaj funkcioj
art. 6 : Kunvenoj
art. 7 : Laborgrupoj
art. 8 : Plenuma komitato

art. 9 : Saĝula Konsilio
art. 10 : Konsultiĝa Asemblep
art. 11 : Jura registroservo
art. 12 : Provizoraj dispozicioj
Aneksoj

ENKONDUKO

Kongreso de la Popoloj estas antaŭbildo de tutmonda reprezenta asembleo kapabla starigi publikajn mondajn instituciojn.

CELOJ DE KONGRESO DE LA POPOLOJ

  1. Starigi la inventaron de la fundamentaj bezonoj, komunaj al ĉiuj homoj.
  2. Proklami la neceson de publikaj tutmondaj institucioj kapablaj kontentigi tiujn bezonojn.
  3. Difini :
    • sur kiuj terenoj estas necesa la interveno de publika tutmonda institucio ;
    • kiuj transdonoj de kompetenteco profite al la publikaj tutmondaj institucioj, devos esti konsentitaj de la naci-ŝtatoj ;
    • la procedurojn necesajn por la kreado de publikaj tutmondaj institucioj ;
    • la strukturojn de kreota tutmonda supernacia federacia aŭtoritato.
  4. Esprimi per mondaj deklaroj la opinion aŭ volon de la tutmonda popolo pri la eventoj koncernantaj la sorton de la homaro.
  5. Interveni ĉe la registaroj aŭ la internaciaj instancoj pri la aktualaj mondproblemoj.
  6. Pristudi la raportojn de fakuloj pri la projektoj de tutmonda institucio kaj esprimi sian opinion.
  7. Prezenti antaŭprojekton de tutmonda federacia konstitucio al la ŝtataj registaroj kaj parlamentoj, kaj al la diversaj internaciaj instancoj.
  8. Ĉiel iniciati utile al la ekfunkciigo de demokrata monda parlamento, konsistanta i.a. el Ĉambro de la tutmonda popolo.
  9. Celi la kunlaboradon kaj la kreadon de edukaj, informaj kaj kulturaj organismoj, favorantaj al ekkonsciigon pri universala solidareco.
REGLAMENTO DE KONGRESO DE LA POPOLOJ

1. KONSISTO KAJ VOĈDONO

1.1. Kongreso de la Popoloj konsistas el reprezentantoj elektitaj per ĝenerala voĉdono laŭ la reguloj precizigitaj en Art. 3.

1.2. La reprezentantoj estas la Delegitoj, kies respondecoj estas priskribitaj en anekso n°1

1.3. " Delegitoj " estas deklaritaj la kandidatoj, kiuj akiris la pli grandan nombron da voĉoj.

1.4. Okaze de morto, demisio aŭ definitiva nekapablo de Delegito, la ne-elektita kandidato, kiu akiris la plej altan procenton da voĉoj dum la balotelektado de la eksiĝinta Delegito, fariĝas Delegito.

1.5. Okaze de pli ol unujara neaktiveco de Delegito, la Kongreso de la Popoloj kunvenante en plena kunsido povos konsideri tiun eksiĝinta. La koncernato, informita, rajtos apelacii ĉe la Saĝula Konsilio kontraŭ la decido.

1.6. Kongreso de la Popoloj povos aldoni al si fakulojn aŭ fakularojn por la ekzamenado de specifaj demandoj. Tiuj fakuloj estas elektitaj unue el la Konsultiĝa Asembleo ĉe Kongreso de la Popoloj (ASKOP).

1.7. La Delegitoj laŭrajte partoprenas en ĉiuj debatoj kaj havas decidajn voĉojn.

1.8. Forestonta Delegito povas doni rajtigilon al Delegito laŭ sia elekto.

1.9. Okaze de grava kulpo, Delegito povas esti eksigita de la Plenumkomitato. La eksigo fariĝas definitiva per plimulta balotado de la Delegitoj. Tamen apelacio povas esti prezentita de la koncernita Delegito ĉe la Saĝula Konsilio, kiu lastinstance juĝas.

2. DAŬRO

Kongreso de la Popoloj funkciados ĝis ĝi estos certa pri la ekfunkciado de la Monda Supernacia Federacia Aŭtoritato.

3. ELEKTO AL KONGRESO DE LA POPOLOJ

3.1. La elekto al kongreso de la Popoloj, konsistanta el 45 elektitaj Delegitoj estas renovigata trione ĉiun trian jaron.

3.2. La Delegitoj estas elektitaj por naŭjara mandato renovigebla.

3.3. La voĉdonado estas organizita sur monda transnacia bazo laŭ la procezo kaj la kalendaro difinitaj en la anekso n°2

3.4. Ĉiu triajara voĉdonado devas finkonduki al la konsistigo de aroj " A ", " B ", kaj " C " de 15 elektitoj. Tamen se la kandidatoj ne estas sufiĉe nombraj la nova elektitaro ne estos supera al tri kvaronoj de la kandidataro por tiu voĉdonado.

3.5. La voĉdonojn organizas organizo komisiita de la Plenumkomitato de kongreso de la Popoloj.

3.6. Kontrolkomisiono estas aranĝita de la Plenumkomitato de Kongreso de la Popoloj. Ĝin prezidas membro el la Saĝula Konsilio.

3.7. La voĉdonantoj estas la pli ol deksesjaraj homoj enskribitaj ĉe la Mondcivitana Registrolibro. La homamaj organizaĵoj kaj tutmondiĝintaj komunumoj interesiĝantaj partopreni en la balotelektado al Kongreso de la Popoloj faras interkonsentojn kun Mondcivitana Registrolibro. Okaze de transdono de listoj de voĉdonontoj, tiuj ĉi restas konfidencaj kaj ne estos utiligataj por aliaj celoj ol la informado pri Kongreso de la Popoloj kaj pri la voĉdonado. La tuto de la voĉdonantoj estas dividitaj en tri aroj : " A ", " B ", kaj " C ". Ĉiu voĉdonantaro estas alvokata por voĉdoni ĉiun naŭan jaron laŭ la kalendaro de la triajaraj voĉdonoj.

3.8. La balotoj estas unufojaj, kun simpla plimulto.

3.9. La voĉdono estas senpaga.

4. KANDIDATIĜOJ AL KONGRESO DE LA POPOLOJ

a) Kriterioj de elektebleco

4.1. Kongreso de la Popoloj estas malfermita al ĉiu homo, kiu kandidatiĝas laŭ la preskribitaj formoj kaj konkordas kun la jenaj kriterioj de elektebleco :

  • esti registrita kiel Mondcivitano en la Registrolibro
  • esti pli ol 18jara
  • esti aktiva en tutmondisma organizaĵo de antaŭ pli ol du jaroj
  • subskribi la " ĵuron de la kandidatoj "

b) Kandidatiĝa dosiero

4.2. Kiu deziras kandidatiĝi al Kongreso de la Popoloj, tiu devas provizi per dosiero la balotelektan kontrolkomisionon. Tiu dosiero konsistas el la jenaj elementoj :

  • Letero de kandidatiĝo
  • Legitima foto
  • Kariertabelo (aŭ biografio) rilata al homama aŭ tutmondista agado (unu paĝo)
  • Deklaro de intencoj (aŭ programdeklaro) (unu paĝo)
  • Subskribita ĵuro de la kandidatoj
  • La resumoj eventuale necesaj por la konsistigo de la balotelektaj dokumentoj.

c) Balotelekta Kontrolkomisiono

4.3. La kontrolkomisiono konsistas el

  • la membroj de la Estraro de Kongreso de la Popoloj
  • la ĉefkunordiganto de ASKOP
  • la ĝenerala Sekretario de ASKOP
  • unu aŭ pluraj membroj de la Saĝula Konsilio
  • unu reprezentanto de Mondcivitana Registrolibro
  • kaj po unu reprezentanto de la organizaĵoj, kiuj partoprenis en la tri antaŭaj balotelektoj.

4.4. La Kontrolkomisiono estas prezidata de membro el la Saĝula Konsilio.

4.5. La Kontrolkomisiono ekzamenas la kandidatiĝojn kaj decidas, ĉu ilin akcepti, ĉu ilin forĵeti, laŭ la artikoloj 4.1., kaj 4.2.

4.6. La Kontrolkomisiono zorgas aranĝi ekvilibran disecon de la kandidatiĝoj laŭ kriterioj konformaj al la spirito de la 2a artikolo de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj.

5. INTERNAJ FUNKCIOJ DE KONGRESO DE LA POPOLOJ

a) Elekto de la Plenumkomitato

5.1. Kongreso de la Popoloj elektas interne de si Plenumkomitaton el almenaŭ 9 membroj, po 3 el ĉiu elektitaro kiel difinite en la artikolo 3.4.

5.2. Ĉiu Delegito povas kandidatiĝi ĉe la deĵoranta Prezidanto.

5.3. La membroj de la Plenumkomitato estas elektitaj por trijara periodo kaj reelekteblaj

b) Financado

5.4. Kongreso de la Popoloj decidas ĉion necesan por certigi la financajn rimedojn ebligantajn la realigadon de siaj celoj.

5.5. Tiu financado povas esti certigita per donacoj, subvencioj, diversaj mondaj, regionaj aŭ fakaj kontribuoj el lica deveno.

5.6. Geografiaj aŭ politikaj komunumoj, asocioj, individuoj povas esti koncernataj de tiuj mondaj, regionaj aŭ fakaj kontribuoj.

c) laborlingvoj

5.7. La laborlingvoj estas principe la plej proksimaj de la kunparolantoj. Je la skalo de la kompleksaj multlingvaj interŝanĝoj, estas dezirinda la uzo de Esperanto.

5.8. La oficialaj dokumentoj (Reglamento, bultenoj, broŝuroj, deklaracioj, transnaciaj invitiloj aŭ kunvokiloj, protokoloj ...) estu eldonataj ankaŭ en Esperanto.

6. KUNVENOJ DE KONGRESO DE LA POPOLOJ

6.1. La Kongreso de la Popoloj kunvenas en sesio el pluraj kunsidoj. La periodo kaj loko de ĉiu sesio estu sciigataj de la Plenumkomitato al la Delegitoj almenaŭ 6 monatojn antaŭe.

6.2. La tagordo kaj la labordokumentoj estu disponigataj de la Plenumkomitato laŭeble almenaŭ du monatojn antaŭe.

6.3. Ĉiuj decidoj estas efektivaj per simpla plimulto de la Delegitoj, kondiĉe ke estu atingita kvorumo de 4/10, enkalkule de la rajtigiloj. En okazo kiam la kvorumo ne estas atingita, perkoresponda balotado estas organizata antaŭ 15 tagoj per telematika vojo por havigi la balotilojn de la forestintaj ne reprezentitaj Delegitoj.

6.4. Krom okaze de mala dispozicio entenata en la aprobita teksto, ĉiu decido de Kongreso de la Popoloj estas dirata tuj ekzekucia, kaj sen retroefiko.

6.5. Ĉiu sesio de Kongreso de la Popoloj okazigu la produkton de protokolo disdonota antaŭ tri monatoj en la diversaj lingvoj uzataj ĉe Kongreso de la Popoloj.

7. LABORGRUPOJ INTERNE DE KONGRESO DE LA POPOLOJ

7.1. Laborgrupoj por prepari la sesiojn de Kongreso de la Popoloj libere kunvenas.

7.2. La rezultoj de iliaj laboroj estu transdonataj al la Plenumkomitato.

8. PLENUMKOMITATO

8.1. La Plenumkomitato elektas ene de si Estraron konsistantan el :

  • prezidanto,
  • vicprezidanto,
  • ĝenerala sekretario,
  • delegito al la financoj.

8.2. La Estraro estas elektita por tri jaroj kaj reelektebla.

8.3. La prezidanto prezidas la kunsidojn de la Plenumkomitato kaj reprezentas kongreson de la Popoloj en ties eksteraj rilatoj.

8.4. Se mankas la prezidanto, lin anstataŭas en liaj funkcioj la vicprezidanto.

8.5. La delegito al la financoj difinas la financan politikon de Kongreso de la Popoloj kaj zorgas pri ĝia realigado.

8.6. La ĝenerala sekretario estas komisiita por plenumi la decidojn de la Plenumkomitato. Li iniciatas ĉion necesan sur la administra tereno.

8.7. La Plenumkomitato decidas ĉion utilan por certigi la politikan kontinuecon de Kongreso de la Popoloj inter du ĝiaj sesioj.

8.8. La plenumkomitato preparas la sesiojn de Kongreso de la Popoloj kaj ĝin kunvokas.

8.9. La Plenumkomitato rajtas aldoni al si la servojn de ne-elektitaj volontuloj por helpi al la ĝenerala sekretariato, al la financaj aferoj kaj al la komunikado. Okaze de voĉdono dum kunsido de la Plenumkomitato aŭ de kunsido de Kongreso de la Popoloj, la volontaj adjunktoj havas konsultan voĉon.

9. Saĝula Konsilio

9.1. Estas kreita Saĝula Konsilio, kiuj elektas prezidanton kaj difinas sian propran funkciadon.

9.2. La Saĝula Konsilio konsistas el a) ne-reelektitaj eksiĝintaj Delegitoj de Kongreso de la Popoloj pro simpla intencodeklaro de la koncernato, d) du membroj de la Komitato por la Kongreso de la Popoloj.

9.3. La Saĝula Konsilio estas taskita interalie :

  • zorgi pri la tutmondista kaj demokrata karaktero de la agoj de Kongreso de la Popoloj ;
  • prezidi la Balotelektan Kontrolkomisionon de Kongreso de la Popoloj ;
  • nomumi la revizorojn de la kontoj de Kongreso de la Popoloj ;
  • fari ĉion necesan pro la urĝaj situacioj interalie okaze de manko de la Plenumkomitato aŭ de la Estraro de Kongreso de la Popoloj.

9.4. La Saĝula Konsilio estu informata pri ĉiuj agoj de Kongreso de la Popoloj kaj de ties Plenumkomitato. Ĝi eldonas opiniojn kaj juĝojn pri faktoj kaj situacioj submetitaj al ĝi. Ĝi rajtas entagordigi punktojn por la sesioj de Kongreso de la Popoloj.

10. Konsultiĝa Asembleo

10.1 Estas kreita Konsultiĝa Asembleo ĉe Kongreso de la Popoloj (ASKOP) kiu kunigas :

  • la organizaĵojn historie kreitajn aŭ aprobitajn de Kongreso de la Popoloj,
  • la organizaĵojn, kiuj partoprenas aŭ partoprenis en la vivo de Kongreso de la Popoloj interalie dum la balotelektoj,
  • la komitatojn reprezentantojn la tutmondiĝintajn urbojn kaj komunumojn, kiuj partoprenis en la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj,
  • la organizaĵojn kaj individuojn, kiuj subskribis tutmondiĝan ĉarton.

10.2. ASKOP difinas sian propran funkciadon. Ĝi estas regule prezidata de la prezidanto de Kongreso de la Popoloj aŭ de elektita delegito komisiita por tio de la Plenumkomitato de Kongreso de la Popoloj.

11. JURA REGISTROSERVO

11.1 Estas kreita Jura Registroservo. Tiu servo celas la komunumojn kaj organizaĵojn, kiuj deziras evolui ekster la ŝtataj kadroj, tamen sin bazante sur la demokratia rajteco, kiu venas de mondaj transnaciaj balotelektoj al asembleo kun supernacia destino. Tiu servo estas metita sub la responso de la Estraro de Kongreso de la Popoloj. Ĝi enregistras :

  • statutojn kaj konstituciajn tekstojn de la komunumoj kaj organizaĵoj, kiuj tion petas ;
  • unuflankajn sindevontigojn : ĉartoj, deklaracioj kaj aliaj ;
  • plurpartiajn kontraktojn
  • la petskribojn faritajn al la Kongreso de la Popoloj

11.2. Ĉiu registriĝo en la Jura Registroservo implicas la konsenton pri morala aŭtoritato de Kongreso de la Popoloj kaj pri arbitracioj, kiuj montriĝus necesaj, fare de la Kongreso de la Popoloj mem aŭ de alia ento, kiun ĝi estus tiucele kreinta.

12. PROVIZORAJ DISPOZOCIOJ

12.1. Por fariĝi definitivaj la modifoj de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj estu aprobitaj de la Plenumkomitato kaj ratifitaj de Kongreso de la Popoloj dum la sekvonta sesio.

12.2. Por ĉio, kio ne estas antaŭvidita en tiu Reglamento Kongreso de la Popoloj referencas al Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj al la civila kodo kaj leĝaro de la lando, kie Kongreso de la Popoloj okazigas sian aktivecon.

 

Herstal, Lieĝo, la 4an de novembro 2007

 Aneksoj :

  1. Respondecoj de la elektitaj Delegitoj
  2. Balotelekta regularo
  3. ĵuro de la kandidatoj

Pri la retejo

supren