la kiosko de la MondcivitanojFrançais - Esperanto - English -

Prezento - Kiuj, sur kiu bazo, kiel ? - Agendo - Partopreno - Reglamento - la membroj - arkivoj

KONSULTA ASEMBLEO
ĈE LA KONGRESO DE LA POPOLOJ

- ASKOP -

Milito, terorismo, homaj rajtoj, mizero de la plimulto, malŝparado poluado ...

problemas mondnivele,

superas la kompetentecon de la naciŝtatoj,

postulas mondajn ... demokratajn solvojn 

 

La estonteco de la mondo koncernas ĉiun.

Milionoj da izolitaj homoj, miloj da asocioj provas aŭdigi sian voĉon, krias la angoron de la mondo, ellaboras proponojn, kiujn ili penas efektivigi. Sed iliaj provoj restas nesufiĉaj, malfortaj kaj ofte nedaŭraj.

Al tiuj kritikaj kaj proponaj fortoj mankas la forto de la leĝo. Mankas monda leĝo, demokratie bazita, kapabla agadi por la antaŭgardo de la planedo, por la pluvivo de la homaro, por la defendo de ĉies rajtoj.

La Kongreso de la Popoloj, institucio naskita de la volo de pli ol 100.000 voĉdonantoj el 120 landoj, nun proponas al individuoj kaj organizaĵoj, kiuj tion deziras, dialogan kaj proponan spacon : la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj.

 

Kiuj rajtas partopreni en la Konsulta Asembleo ?

 

Sur kiu bazo ?

Vidu la aliĝilon

Kiel ?

Forumoj, kolokvoj, seminarioj, retaj laboroj, renkontiĝoj … laŭ la iniciatoj kaj la specifecoj de la invitantaj organizaĵoj.

 

Celo de ASKOP

La celo de ASKOP : Arigi la organizaĵojn kaj ĉiujn, kiujn opinias ebla alian mondon en multajn asembleojn, por ke ĉiuj renkontiĝu, interŝanĝu siajn spertojn kaj siajn dezirojn kaj ke ili submetu ilin al la reprezentaj organoj, por ke je la nivelo, kie situas la problemo, la elektitoj difinu la juron : la homaj rajtoj, la homaraj rajtoj, la rajtoj de la venontaj generacioj, kaj sendube ankaŭ la devoj, kiuj rezultas el tiuj rajtoj.

 


 

Pri la ttt-ejo