Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Tagon post tago - Libera esprimo - Solidarecaj anoncetoj - Informado -
MONDA DEMOKRATIO

aù la GAZETO DE LA SENLIMULOJ
Vd ankaù : RECIM-info et RECIM-mondo

Ni ricevis

  • Esperanto n-ro 1254 (Januaro 2012)
  • La Sago n-ro 81 (Januaro 2012)
  • Ĝemelaj Urboj n° 32 (marto 2010) (482 Ko)

Kurantaj :

Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj

Solidarecaj anoncetoj

Pri Mondaj Pac-Ludoj

Reto :

"Civitanoj de la Mondo"
Mondcivitanoj (Ipernity)

Kleriĝo

Tutmondismaj studoj

EURAC sendas 90 observantojn en Kongion

Europa Reto por Meza Afriko EURAC sendas 90 internaciajn balotelektajn observantojn en Kongion.

Kinŝaso la 26an de novembro 2011
Invitite de la organizaĵoj de la Kongia civila socio ariĝintaj en la reto " Agadi por klarvidaj kaj pacaj balotelektoj " (AETA), EURAC, Eŭropa Reto por Meza Afriko, sendis mision por balotelekta observado okaze de la prezidentaj kaj parlamentaj balotelektoj, kiuj okazos la 28an de novembro.

Ili estas la duaj demokrataj balotelektoj tre atendataj kun espero, ke ili povu helpi la kongan popolon definitive fermi la konfliktan periodon kaj por plifortigi la procedon de demokratigo komencitan en la balotelektoj de 2006.

La misio EURAC-misio entenas 90 internaciajn observantojn venantajn el 10 eŭropaj landoj, kaj tri afrikaj landoj. La observantoj estos dislokitaj kaj laboros kune kun la partneroj de AETA en pluraj lokoj de la dek-unu provincoj de la lando.

La 90 internaciaj EURAC observantoj laboroj por subteni la 3000 AETA-observantojn. La misio celas kontribui en la fidindeco de la balotelekta procedo subtenante la laboron de la organizaĵoj de la kongia civila socio. EURAC zorgas labori kun siaj kongiaj partneroj por certifi pacan kaj klarvidan procedon en la respekto de la homaj rajtoj kaj de la kongia balotelekta leĝo.

Alveninte la 21an de novembro, ĉiuj observantoj atingis sian postenon en provinco kaj en Kinŝaso.

Donatella Rostagno
EurAc
Kunordigantino de la misio de balotelekta observado en Kongio

Eŭropa Reto por Meza Afriko naskiĝis el la kuniĝo de pluraj organizaĵoj el kiuj la Eŭropa Reto por Kongio, en kiu Monda Solidareco kontraŭ la Malsato longtempe partoprenis.

La principo de observado de lokaj balotelektoj far speciale klerigitaj Civitanoj de la Mondo jam estis submetita al la Kongreso de la Popoloj en 2006 kaj en 2009. 


Douglas Mattern

Douglas Mattern forpasis la 20an de julio 2011, 78j. Post kvarjara militservo en " US Navy " Douglas Mattern studis en San Jose City College, San Jose State University, kaj en la Universitato de Stanford, kie li eklernis sian profesion kiel inĝeniero pri scienco de materioj. Fariĝinte eksperta pri numerizado kaj elektrona mikroskopio, li estis dungita en 1980 de Data General Corporation kaj poste de Apple Computer por koncepti, konstrui kaj plene regi Labs Failure Analysis, kiu estis konsiderita de la inĝenieroj kiel la plej bona en Silicon Valley. Li emeritiĝis en 2000. Douglas Mattern estis konata pro dekoj da leteroj publikigitaj en Times de Palo Alto, San Francisco Chronicle, San Jose Mercury News, kaj New York Times. Krome li publikigis 200 artikolojn en revuoj pri pacaj aferoj. En 1975 li kunfondis Association of World Citizens, kiun li prezidis. AWC organizis gravajn packunvenojn en Sanfrancisko, Parizo, Los-Anĝeleso, Novjorko kaj Tajpeo. Fariĝinta internacia pac-organizaĵo AWC ricevis la statuson de NRO ĉe Unuiĝinta Naciaro. En la 80-aj jaroj S-ro Mattern estis invitita kiel proparolanto de la usona delegacio dum la vojaĝoj de civitana diplomation en Sovetio. S-ro Mattern ricevis plurajn rekompencojn, inter kiuj la Pac-premio Algert Einstein el la Internacia Asocio de la Edukantoj por la Monda Paco, kaj Lifetime Achievement Award por la monda paco el la Federacio por la Monda Paco kaj Amo.


Tahar Houhou en Palestino

Mi ekiros al Palestino la 8an de julio kun la misio, kiu kunigas pli ol 600 francaj aktivuloj por Palestino. Miaflanke mia misio konsistos ankaù en la eniro en Israelon. Mi forestos dum 15 tagoj, unu semajno en Palestino kaj unu plia en Israelo por renkonti aliajn civitanojn. Kompreneble mi vojiros kiel Civitano de la Mondo, la nura etiketo, kiun mi portas. Jen ligilo, kiu donos al vi kelkajn pliajn informojn :
(franclingve) : http://www.europalestine.com/spip.php?article6283

kaj alia. http://bienvenuepalestine.com

Ni havas neniun garantion, ke la vojaĝo povos okazi, sed mi iros tien kun espero realigi ĝin. Ĝis baldaŭ.

Tahar Houhou
Delegito al la Kongreso de la Popoloj


Unua Mondcivitana patrumo

La unua Mondcivitana legitimkarto liverita pro homa civila stato estis donita mardon, la 27an de aprilo 2010 al S-ro KONATE Kandioura, " sendokumenta " laboristo en Francio. La transdono de tiu legitimkarto okazis en la lokalo de Mondcivitana Registrolibro, en Parizo el la manoj de Louis Gohin kaj en ĉeesto de Stevens Chellum, volontaj deĵorantoj. Tiu enregistriĝo estis patrumita de Laurent Son, kiu fotis la eventon. Vidu la fotojn -1- -2- -3-

Tiu nova aktiveco de Mondcivitana Registrolibro rezultas el decido farita de la Kongreso de la Popoloj dum la sesio de Braziljo (majo 2009) (Vidu la protokolon)

Enirinte en Francion en 2004, 37jara, tiu Malia mekanika laborestro flerigita en Sudafriko ne plu povas reveni hejmen depost kiam li spitis la Societon de ekspluatado de la oraj minejoj de Malio, kiu dungis de 14 jaroj, ĉar li diskonigis la poluadon de la akvaj putoj en sia vilaĝo Farabadoula en la komunumo Sadiolo. Provizite per sia ricevatesto pri peto de politika azilo, li havigis al si numero de sociala asekuro, kiu ebligas al labori. Sed en 2007 lia ricevatesto ne plus estas renovigita. Sen dokumentoj, li nun estas sen laboro. Kaj sen ebleco reveni en sian lando, eĉ post forpaso.

 

Pri la retejo

supren