La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

CIVILA NUKLEA ENERGIO

La 28an de novembro 1982

Mondaj Deklaroj

19

Kiel delegitoj rekte kaj demokrate transnacie elektitaj al la Kongreso de la Popoloj per balotado el 110 landoj,

NI KONSTATAS jenon :

  • la termonuklea energio nuntempe kovras malpli ol 1 % de la monda energi-konsumado (ĉefe je la profito de la riĉaj landoj) ;
  • ĝis nun tiu uzado lasas nesolvita la problemon pri malaperigo de la radioaktivaj rubaĵoj. Tio kreas veran danĝeregon por la posteuloj ;
  • la elekto - fare de pluraj landoj - de ampleksa kreskado de la nuklea energio, sin mem pravigas same per trompa aserto pri energio-sendependo, kiel pro premado de pluranaciaj grupoj ;
  • la supermezuraj investoj por la nuklea energio prokrastas la esplorajn programojn pri nenocivaj energioj : suna, elhidrogena, biogasa, bioamasa, ventblova, geoterma, geostabiliva, per marcentraloj, tajdomotoraj, aeroterma ...
  • la nuklea politiko riskas konduki al polica socio pro danĝeraj defraŭdoj de fisieblaj materioj uzotaj de teroristoj ;
  • la krudmaterialoj por civila nuklea energio povas esti misdirektitaj ĝis militista uzado.
  • NI KONSIDERAS ankaŭ :

    ke racie utiligante la fosiliajn materialojn, kun plena scio pri iliaj ekologiaj riskoj, kaj adoptante efikan mondan politikon pri limigo de la energi-malŝparoj, ni certigos la transiron al uzado de nenocivaj energioj, kaj tio ebligos poste la forlason de la nuklea energio.

    Konsekvence, NI POSTULAS

    la kreadon de Monda Institucio Supernacia, kun efikaj difinitaj povoj por :

    • iniciati mondskalajn studojn pri nenocivaj energioj,
    • ellabori programon pri iompostioma malkonstruado de la ekzistantaj atomcentraloj.
Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo