La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Historio - La ĉarto - Listo de komunumoj - La Konsilio - Agadoj kaj sugestoj - Informoj

RECIM-mondo

arkivoj en pdf


Aktualaĵoj

Semajno de tutmondismo en Togolando

La Togolanda Mondcivitana Registrocentro (RECIM-Togo), kunlabore kun pluraj togolandaj organizaĵoj membroj de ASKOP : Universala Ponto, TOFOLCOPA (Togolanda Fondaĵo por la Lukto Kontraŭ la Malriĉeco) la Klubo de Kulturoj kaj Libertempoj, CILAME-Togolando, organizis Seminarion de Tutmondismaj Studoj de la 1a ĝis la 3a de septembro 2010. Tiu seminario arigis 58 homojn plus dekduon kunvenintaj por la inaŭgurado prezidita de reprezentanto de la Ministerio de Homaj Rajtoj.

La ĉefaj faktoj de tiu seminario :

Post la legado de la malferma parolado de Daniel Durand, la reprezentanto de la Ministerio de Homaj Rajtoj postulis la tutan aŭskultantaron stariĝi por aklami la tuton de la tutmondisma programo.

Du ĉefaj kontribuoj de tiu seminario :

  • komunikaĵo de la Togolanda Komitato por la Lukto Kontraŭ la Traktado de la Infanoj,
  • komunikaĵo de la asocio " Amikoj de la Tero - Togolando ", kiu prezentis la problemon de la gardo de la biodiverseco en la ekvatoraj landoj kaj pli specife en Togolando.

Pluraj rekomendoj estos transdonitaj de ASKOP al la Kongreso de la Popoloj en Zagora.

Sekve de la seminario, du tutmondiĝoj estis efektivigitaj :

AHEPE, vilaĝo kun 16 000 enloĝantoj, situanta je cento da km de Lomeo, sin deklaris " Mondcivitana Teritorio " dum festa manifestacio, kiu sume arigis ĉirkaŭ 1000 homojn.

La akceptado estis realigita de kvindeko da registritaj Mondcivitanoj en AHEPE. La ceremonio estis prezidata de la Sekretario de la Prefekto de la departemento Yoto. Ĉi lasta ekparolis por deziresprimi, ke tiu tutmondiĝo daŭrigu per aliaj en la prefektujo por ke iom post iom la tuta prefektujo sin deklaru " Mondcivitana teritorio " instige kunportante kun ĝi tutan Togolandon. Arbo de Monda unueco kaj de paco estis plantita en loko tre frekventata ĉe rando de la vojo, kaj la skribaĵoj estas legeblaj de pli ol 1000 metroj.

La 5an de septembro, la komunumo BE, 500.000 enloĝantoj, integra parto de la komunumaro Lomeo, sin deklaris " Mondcivitana Teritorio " dum ceremonio multe pli modesta ol en Ahepe.

www.recim.org/ascop/pr19-eo.htm

Notindas, ke du alia tutmondiĝoj estis laste enregistritaj : la komunumo de BALE-LOKO en Centrafriko, kaj la hotelo Bakou-Palace en Douala (Kamerunio).

Lokaj registaroj - CGLU

En Nantes (Francio) ekzistas " Konstanta Internacia Sekretariato de Homaj Rajtoj kaj Lokaj Registaroj ". Tiu sekretariato organizas ĉiun duan jaron la " Mondan Forumon de Homaj Rajtoj ". La estonta okazos de la 28a de junio ĝis la 1a de julio 2010. La organizaĵo de " Unuiĝintaj Civitoj kaj Lokaj Registaroj " UCLR (Cités et Gouvernements Locaux Unis - CGLU) devenas de la kuniĝo inter la Monda Federacio de Ĝemelaj Urboj (Unuiĝintaj Civitoj) de Internacia Unuiĝo de Lokaj Aŭtoritatoj kaj de la monda reto "Metropolis". En la komenco, la MFĜU/FMVJ estis favora al la ideoj de monda civitaneco. Renkonto okazos kun la Konstanta Sekretariato dum Novembro 2009.


Esperantista organizaĵo de "Ĝemelaj Urboj"

Kiel planite dum la kunveno en Creteil, ligo ekestas kun S-ro Wu Gujiang, responsanto de la esperantista organizaĵo " Ĝemelaj Urboj ". Fondita en 2002 tiu organizaĵo provas antaŭenpuŝi per Esperanto la rilatojn inter la civitanoj de la ĝemelaj urboj. Jam estas kelkaj rezultatoj. La adreslibro de la organizaĵo entenas ĉirkaŭ 2000 homojn.

Kashusha invitiĝis en Quito

De la 8a ĝis la 11a de septembro 2009 en Quito (Ekvatorio, Suda Ameriko) okazis la 10a kongreso de OVPM (Organizaĵo de la Urboj de la Monda Heredaĵo) . Tiu kongreso arigas ĉiun duan jaron la agantojn de la konsservado de la historiaj urboj, kaj pli aparte de tiuj enskribitaj en la Monda Heredaĵo de UNESKO. Nia amiko Aimé Ruzuba Bisimwa, iniciatinto de la tutmondiĝo de la urboj Kalonge, Kashusha, kaj Chegera (Kongio) estis la speciala invitito de tiu kongreso por reprezenti la komunumon Kashusha, kies li estas la ĝenerala Delegito.


Cahors :

11/10/2009. Xavier Vad Dern Stappen, mondcivitano, prezidanto de " Cultures et communication " (kulturoj kaj komunikado) haltis ĉe la muzeo Henri Martin en Cahors (Francio), kie li montriĝis tre interesiĝanta pri la arkivoj datumantaj de la epoko de la tutmondiĝo de la urbo (1949-1950) kaj interalie de la parolado de André Breton farita sur la Ponto Valentré. " La konservisto estas Laurent Guillaut. La arkivoj pri la Mondcivitanoj kuŝas en la arkivejo de la urbo, apuda konstruaĵo. Iu kuracisto, iniciatinto de la movado ankoraŭ vivas en Cahors, krome li estas intervjuita en iu el viaj retejaj paĝoj. La ideo produkti dokumentan filmon progresas. Estus interesoplene, rekonsistigi la historion ".

haut de page

Laknaŭo, justicestroj kaj civila socio

Por la sinsekva deka fojo, la Montessori Civita Lernejo en Laknaŭo, Hindio (City Montessori School - CMS) organizas Internacian konferencon de Justicestroj. Al tiu konferenco estos asociita la 6a simpozio de la civila socio.

Tutmondiĝinta en 2006, la CMS estas alvokita partopreni en la venontaj balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj (2010). La simpozio kaj la konferenco estos ankaŭ invititaj interesiĝi pri la laboroj antaŭaj al la fondado de Monda institucio de Homaj rajtoj. De la 10a ĝis la 14a de decembro 2009, Stevens Chellum reprezentos la Mondcivitanan Registrolibron kaj la Balotelekta Kontrolkomisiono.


St-Nolff

Subvencipeto profite al la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj estis farita ĉe la municipo de St-Nolff (Francio). Decido en januaro 2010.

Djilacoune, Kouram et Boulock

La Mondcivitanaj Teritorioj Djilacoune kaj Kouram (Senegalio) kaj Boulock (Gamio) estis invititaj partopreni en la 12a balotelekto al la Kongreso de la Popoloj en 2010. Kontakto ĉe Landing Niassy.

CHEGERA, tutmondiĝinta vilaĝo.

La vilaĝo CHEGERA, en teritorio Kabare (Kongio) adoptis la tutmondiĝan ĉarton per la subskriboj de la vilaĝestro M. Abel BABONE BA NDAKU kaj tiuj de la konsilantoj Guillaume LUKANGIRA MBABALE, Angèle M.RUSUMBA, Bienfait MWANO BULIKA.. Tiu akto estas datita je la 26a de majo 2008, sed la poŝtaĵo havis kelkajn vojumajn problemojn. Tiel CHEGERA estas la 974a teritorio, kiu sin deklaris " monda teritorio ligita al la monda komunumo " laŭ la ĉarta formulo. Aimé Ruzuba Bisimwa estas la reprezentanto de tiu vilaĝo sine de la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj.


Kreado de la Konsilio de la mondcivitanaj Teritorioj

Dum sia kunveno en Parizo-Creteil la 29an de marto 2009, la Konsilio de la tutmondiĝintaj urboj kaj komunumoj (eksa " komisiono pri tutmondiĝoj ") decidis pri sia nova nomo : la " Konsilio de la mondcivitanaj Teritorioj ". Ĉiuj utilas informoj troviĝas per tiu ligilo kaj en la alligitaj paĝoj. La Konsilio povos labori per elektronikaj rimedoj. Nur unu kunveno ĉiun jaron. La estonta kunveno estas planita en Chelles (Francio) dum majo 2010. Se vi estas Civitano de la mondo loĝanta en iu el tiuj teritorioj, kaj se vi estas dispona por fariĝi la peranto inter via komunumo, urbo aŭ teritorio kaj la Konsilio, vi bonvolu ekrilati kun

haut de page

 

Pri la retejo