La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Elektitaj delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

Tagon post tago - Libera esprimo - AMIP - CDM-bulteno - RECIM-mondo - Arkivujo -

articles par ordre chronologique Civitanoj de la Mondo

 Aktualaĵoj

RECIM-info n-ro 5 au format pdf

Post deklaracio, ek al la konstruado !

 Ni ĵus solenis laŭlonge de la jaro 2008 la sesdekjariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, sed samtempe ni atingis sesdek jarojn de universala neaplikado de tiuj diritaj rajtoj. Tiu teksto publikiĝis la 10an de decembro 1948 dum la ruinaj areoj postlasitaj de la dua mondmilito ankoraŭ multis, dum la loĝantaroj suferis multajn limigojn, dum ĉiuj timis, ke la Berlina sieĝo aliiĝos en novan militon. Preparita dum tri jaroj tiu teksto estas ankoraŭ nun rigardata kiel unu el la plej gravaj tekstoj de la homa historio. Do kial ĝi ne estas aplikita ? Inter la eldireblaj kialoj, ni citu du :

Unue, nur principa estas tiu deklaracio, kvazaŭ " kodo de bonkonduto ". La Ĉarto de Unuiĝinta Naciaro, adoptita en 1945, post tre mallonga antaŭparolo, priskribas aŭ antaŭvidas ĉefe la funkciadon de la organizaĵo. En la kunteksto de la Ĉarto, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kompletigas la Ĉarton precizigante la filozofion de la universala civilizo, kiun ĝi proponas. Kaj de tiam, de la 19a de decembro 1948, ĉiu nova ŝtato, kiu petas sian aliĝon al Unuiĝinta Naciaro estas dirita bone konanta tiel la ĉarton al kiu ĝi aliĝas, kiel la Universala Deklaracio, kiu kompletigas tiun lastan. Tamen, deklaracio ne estas leĝo.

La dua kialo de la ne-aplikado de Homaj Rajtoj postulas, ke ni konsideru la naturon mem de la organizaĵo de tiuj nacioj, kiuj ne deziras la unuiĝon pri kiu la mondo povus revi. Ne ! la unuiĝo limiĝas je la naturo de ties komponantoj : ĉu tiu ariĝo da ŝtatoj estas alia ol borso por apartaj interesoj ? iu " Wall Street " tinkturita per ĝentileco kaj diplomatio, kiu penas alporti iom da humaneco al la viktimoj de la financa pandemio. Malhelpata agadi pro la ĉarto mem, U.N. povas nur kanti la faman frazon, kiun la D-ro Evatt, prezidinto de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1948, verkis kiel rekantaĵo al la alvoko de la civitanoj de la Mondo :

9an de decembro 1948 : " UN ne ekzistas por krei pacon, sed por gardi ĝin, kiam la ŝtatoj estos organizintaj ĝin ",

kiun oni povus parodii jene :

10an de decembro 1948 : "UN ne ekzistas por aplikigi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, sed por rememorigi ĝin, kiam la ŝtatoj estos organizintaj ĝin ".

Tie ĉi la mesaĝo estas klara : se ni ne povas fidi al la ŝtatoj nek al la internaciaj organizaĵoj, nu, ni kuniĝu kun ĉiuj civitanoj, kiuj komencis konstrui la mondon en kiu ni volas vivi.

Daniel "
konstrua kunulo de la monda demokratio ".

 


Dek-unua balotelektado al la Kongreso de la Popoloj

En la estinta bulteno RECIM-info n-ro 4 estis lanĉita alvoko al kandidatiĝo. Sekve de tio, 20 homoj kandidatiĝis por la balotelektado de 15 novaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj. 20 kandidatoj, t.e. la ĝusta nombro, kiu estis esperita. La Balotelekta Kontrolkomisiono ne intervenis por " selekti " la plej valorajn, sed la voĉdonantoj rekte mem elektis siajn delegitojn.

La voĉdonantaro konsistis el 5.000 homoj el 110 diversaj landoj. Tamen revenis al ni la balotelektaj dokumentoj de 376 civitanoj ĉefe sekve de adresŝanĝoj (kaj pro kelkaj forpasoj).

Jen la rezultatoj de la balotelektoj

  • Balotintoj : 1317
  • Balotiloj nuligitaj au blankaj : 15
  • Esprimitaj balotoj : 1302

Rezultatoj :

  • Chris HAMER 1031 elektita
  • Heloïsa PRIMAVERA 1010 elektita
  • Dauji GUPTA 982 elektita
  • Marie-Louise DUBOIN 971 elektita
  • Liliane METZ-KRENCKER 913 elektita
  • Joël LUGUERN 904 elektita
  • Wolfgang FISCHER 901 elektita
  • Leo REBELLO 898 elektita
  • Diomaye SENE 896 elektita
  • Rob WHEELER 873 elektita
  • Ulisses RIEDEL 851 elektita
  • Mustapha NAFATI 824 elektita
  • Bernard CHUZEVILLE 802 elektita
  • Yves ANGELLOZ 802 elektita
  • Vincent PEINGNEZ 801 elektita
  • Karl KPODO 784
  • Georges FEDERMANN 77
  • Kenneth KOSTYO 765
  • Rasmus TENGERGEN 654
  • Gerhard HIRSCHMANN 574

La mandato de la 15 elektitoj daŭros 9 jarojn, t.e. ĝis 2016. La memprezentado kaj promesoj de ĉiu el la kandidatoj estas haveblaj el Interreto je la adreso. Laŭ simpla peto, ni povas sendi al vi per poŝto la " kajeron de la kandidatoj ".

Tiuj 15 novaj elektitoj aldoniĝis al la 30 elektitaj Delegitioj, kiuj restas el la 10 unuaj balotelektoj.

Plenuma Komitato kaj Estraro

Dum la Lieĝa sesio (vd. ĉi-poste) la ĉeestantaj Delegitoj elektis 9 Delegitojn por konsistigi la Plenuman Komitaton. Tiu ĉi konsistas el Peter Davidse, Chris Hamer, Marc Garcet, Ursula Grattapaglia, Liliane Metz-Krencker, Heloïsa Primavera, Ulisse Riedel, Rob Wheeler, Roger Winterhalter

Poste la Plenuma Komitato elektis la Estraron, konsistigitan de :

  • Prezidantino : Heloisa Primavera
  • Vic-prezidantino : Liliane Metz-Krencker
  • Sekretario : Marc Garcet
  • Delegito al la financoj : Peter Davidse
  • Saĝula Konsilio : Henri Cainaud

Notindas, ke la prezidantino Heloisa Primavera rezignis el sia funkcio la 6an de majo 2009. Sub la artikolo 8.4. de la Reglamento, nun plenumas tiun funkcion Liliane Metz-Krencker.

La mandato de la Plenuma Komitato kaj de la Estraro daŭras tri jarojn.

La estonta balotelektado al la Kongreso de la Popoloj : inter la 21a de junio kaj la 21de septembro 2010.

Demandoj de legantoj :

Mi ne komprenas kial 1/3 el la kandidatoj estas francaj, pli ol ½ eŭropaj kaj estas nur 3 inoj el 20 homoj. Tio estas tre malbona distribuado (...)

Marie-Thérèse T. (France, 38)

La freŝdata balotektado al la Kongreso de la Popoloj donas al mi la okazon rimarkigi, ke en la listo de 20 kandidatoj al sidloko aperas neniu kandidatiĝo : el Ĉinio, el Japanio, el Indonezio, el Turkio, el Pakistano, el Egiptio, el Alĝerio ... el Rusio, ... el Kanado, dum Francio montriĝis superreprezentita.

Tia malekvilibro, konsiderante samtempe la demografian gravecon de la diritaj landoj kaj la necesan diversecan distribuon de la mondaj respondecoj, devus nepre esti evitita dum estonteco. Mi opinias, ke mia sento povos ricevi konsenton de multaj.

André F. (France, 57)

Respondo : :

Ni plene konsentas pri la observoj esprimitaj de Marie-Thérèse kaj de André. Ni estus ŝatintaj, ke la kandidatiĝoj venu el homoj ekvilibre disloĝantaj tra la planedo, ke estu egaleco inter viroj kaj inoj, inter ĉiuj sociaj klasoj, la pensofluoj kaj inter ĉiuj haŭtkoloraj nuancoj. Sed la realeco nestas tia. Per diversaj komunikiloj ni lanĉis alvokon al kandidatiĝoj. Necesis 20 kandidatoj kaj la komisiono ricevis 20 kandidatiĝojn, ne unu plian ! La volo konstrui la mondan demokratio aperas nur en 112 landoj el 192. Tio signifas, ke la geografia disloĝateco de la monda voĉdonantaro estas neniel proporcia kun la disloĝateco de la monda populacio. Tamen la komisiono konstatis, ke la esprimitaj kandidatiĝoj en 2007 relative bone reprezentis la geografian disloĝatecon de la voĉdonantoj al la Kongreso de la Popoloj. Koncerne la diversajn egalecojn, la komisiono aplikas la spiriton de la 2a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, nome ke oni devas praktiki neniun diskriminacion (eĉ se " pozitiva " !) Nur la historio, la kompetenteco kaj la programoj povas esti decidigaj. La kandidatiĝoj estis do tiaj portitaj antaŭ la suverena juĝo de la voĉdonantoj.

La Balotelekta Kontrolkomisiono.

Artikolo 4.6. de la Reglamento de Kongreso de la Popoloj :

La Kontrolkomisiono zorgas aranĝi ekvilibran disecon de la kandidatiĝoj laŭ kriterioj konformaj al la spirito de la 2a artikolo de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj.

Artikolo 2 de la UDHR

Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu lau raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo au alia stato.


2-an,3-an kaj 4-an de novembro 2007:

Sesio en Lieĝo

Fine, la Kongreso de la Popoloj trovis realan ekziston, kvankam la institucio devas vagadi ankoraŭ por regajni la videblecon perditan de antaŭ jaroj kaj la gravecon kiun ĉiu atendas de ĝi.

La vespere vendreda renkontiĝo disvolviĝis en la junulargastejo de lieĝo, ĉefe por koni nin, unue dum la vespermanĝo, poste en la vesperkunveno: ni estis 14 elektitaj delegitoj de la Kongreso de la Popoloj kaj 25 nome de la Konsultiĝa Asembleo.

La sabata kaj dimanĉa kunvenoj okazis en la "Motorium de Herstal" (malnova fabriko), loko administrata de la Interregiona Asocio de Sano kaj terapia Gvidado kiu akceptis ĉi tiun sesion.

Roger Winterhalter, la eksiĝinta Prezidanto bonvenigis la partoprenantojn reliefigante nian utopion: ni devas inventi la mondon de la estonteco, tio estas "scii kiel kunvivi", ni devas paroli pri ĝi sed ni precipe devas fari el ĝi realon.

Marc Garcet kaj Henri Cainaud, la plej maljunaj el la elektitaj delegitoj, volis fari omaĝon al Guy kaj Renée Marchand. Sen ili, la grandega espero naskiĝinta de la stariĝo de la mondcivitaneco en 1948 estus malaperinta kaj la tuta laboro de la rezistuloj kaj de la pioniroj estus perdita. Marc Insistis pri la filozofiaj kaj humanismaj valoroj kiuj estis tenitaj de malsamaj komisionoj en la 60-aj kaj 70-aj jaroj, kiuj rezultis en dudeko da libroj, kaj kiuj pravigis la kreon de la Institucio de Tutmondismaj Studoj, kies prezidento li estas. Poste Henri reiris pli for en la tempo, por rememori ke la ideo de la demokratia tutmondismo estis jam subtenita, en la 20-aj jaroj de movado gvidita de la usonanino Lola M. Lloyd Kaj la hungarino Rosika Shwimmer. Pasis jam 80 jaroj kaj la faktoj montras ĉiutage ke la mondo ankoraŭ ne trovis la regulojn de ties propra ekzisto.

Tuj poste, la Asembleo dividĝis je pluraj laborogrupoj: "Vivi kune", "Labori kune", "Solidareca Ekonomio" "Materialaj kaj Financaj rimedoj".

La rezultatoj de la Sesio

La laborogrupoj "Vivi kune" kaj "Labori kune" kununuiĝis por krei formon de movado "Labori kune, Mondcivitanoj" kadre de la Konsultiĝa Asembleo, kiel forto de proponoj por la Kongreso de la Popoloj. (Vidi paĝon 5).

Solidareca Ekonomio estos la ĉeftemo de la venonta sesio en Braziljo (Vidi paĝon 4).

ASKOP prezentis al la Kongreso de la Popoloj peticion subskribitan de 145 personoj el 16 landoj. Per ĉi tiu peticio la subskribintoj petis al la Kongreso de la Popoloj proklami la ĉiu-jaran martan ekvinoksan tagon "Tago de la Mondcivitanoj, Tago de Monda Unueco "., simbolo de labortago kontraŭ la malegalecoj, la maljustecoj, la rasismo kaj la ekskluzivado. Ĉi tiu propono estis unuanime adoptita de la Kongreso de la Popoloj, krom du sindetenoj. (Vidi paĝon. 5).

Ankaŭ estis prenitaj aliaj decidoj koncernantaj la internan funciadon.


La Kongreso de la Popoloj ekzistas kiel konstru-elemento de la tutmonda demokratio. La patreco de ĉi tiu institucio estas atribuebla al la nederlandana ĵurnalisto: Alfred Rodriguès Brent, kiu sukcesis konvinki la ĉefajn tutmondismajn organizaĵojn de la 50-aj kaj 60-aj jaroj iniciati procezon kapablan iom post iom stariĝi rilate al UN aŭ eĉ transpreni ties torĉon. (Vidi 4-an RECIM-infon).

Balotelektoj okazis ekde 1969. Tiuj transnaciaj balotelektoj koncernis, el 114 landoj, iom pli ol 100.000 personojn enregistritajn en tutmonda listo de voĉdonantoj. Post la 10a balotelekto, en 1998, la Kongreso de la Popoloj stariĝis kontraŭ malfacilaĵoj, pro kiuj ĝi devis modifi la balotelektan reglamenton laŭ kunvenoj okazintaj de 2003 ĝis 2006. Poste la jaro 2007 estis tiu de la renovigo de la institucio : 15 novaj delegitoj estis elektitaj kaj la renovigita Kongreso de la Popoloj kunvenis sesie du foje: en Lieĝo (Belgio) la 2an, 3an kaj 4an de novembro de 2007 kaj en Braziljo(Brazilo) de la 11-a ĝis la 15-a de majo de 2009.


De la 11a ĝis la 16a de majo de 2009 :

Sesio en Braziljo.

Antaŭvidita de la sesio de Lieja (novembro 2007) ĉi tiu sesio en Braziljo riskis, unuflanke, pro iuj malfacilaĵoj en la organizado de la komence antaŭvidita programo, kaj aliflanke pro la anoncita pandemio de gripo A H1N1. Ĉi tiu necerteco kaj la malfacilaĵoj montriĝis tiel premaj ke la Sinjorino Heloïsa Primavera juĝis oportuna meti finon al sia mandato kiel prezidento de la Kongreso de la Popoloj. Sed la aliĝintaj partoprenantoj rezistis kaj ili venis, tiel ke la antaŭvidita sesio povis okazi labor-taŭge sed kun tagordo reordigita.

Du kunvenoj en unu !

Kiel estis ĉiam, la kunvenoj de la Kongreso de la Popoloj kunvenigas ne nur la elektitajn Delegitojn, sed same la mondcivitanojn kaj la reprezentantojn de organizaĵoj. La elektitaj delegitoj al la Kongreso de la Popoloj formas tipon de parlamenta asembleo, dum, de 2004, la mondcivitanoj kaj la organizaĵoj, vera tutmondista civila socio, kunvenas en la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) en kiu membras proksimume 80 organizaĵoj el 23 landoj.

Gravaj laboroj

La Sesio okazis de la 11a ĝis 15a de majo precipe en komunaj kunvenoj, kun tamen du okazoj en kiuj la Kongreso de la Popoloj kaj ASCOP kunvenis aparte. La prenitaj decidoj en Braziljo malfermas gravajn laborojn pri kiuj ĉiuj kiuj sentas sin mondcivitanoj kaj ĉiuj organizaĵoj volantaj povos okupiĝi

  • Grupo el kvar aferoj implicis la Homajn Rajtojn. Responde, la brazilja sesio decidis krei institucion kunigantan ĉiujn personojn aŭ asociojn kun la celo krei Mondan Institucion de la Homaj Rajtoj. Ĉi tiu institucio konsistus el jura kaj socia membraro kiu devenus de la NRO-oj aŭ ĉiu persono kiu sekvus la samajn direktojn por la defendo kaj la promocio de la Homaj Rajtoj. Ĉi-cele, estas antaŭvidite la realigo kiel eble plej frue de ĉarto de la Homaj Rajtoj kiu permesu difini la terminojn kaj la konkretajn agadojn por la defendo de la Homaj Rajtoj. La fina teksto devos tuj utili al la Defendanto de la Homaj Rajtoj, kiel kontaŭ-povo. La asocio "Agadi por Homaj Rajtoj" estis komisiita por prizorgi la preparajn laborojn. Ni jam antaŭvidas ĉi-cele la okazigon de "Seminario de Tutmondismaj Studoj" en Chelles maje 2010. Monda solidareco kontraŭ la Malsato povos partopreni.
  • Alia grupo da aferoj koncernis la interrilatojn kun la ONU. La Kongreso de la Popoloj deziras akiri statuson en la ONU. Samtempe, ĝi donas sian konsenton al la kampanjo favore al la rajto de la monda popolo je rekta reprezentado en la sino de la ONU. Ĉi tiuj du grupoj da decidoj karakterizas la ekvilibran rigardon de la estonteco de la mondaj kaj internaciaj institucioj. Neniu konas la estontecon, kaj se la tutmondismaj elpaŝoj influitaj de la kreintoj de la Kongreso de la Popoloj al ni ŝajnas la plej pravaj, tamen ni ne povas ignori la ekziston kaj la reviziokapablon de la internaciaj institucioj. La venonta sesio de la Kongreso de la Popoloj okazos en Zagora (Maroko) komence de novembro de 2010, nur kelkajn semajnojn post la 12a balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj kies elnombrado de balotiloj estas antaŭvidita por septembro de 2010.

Daniel Durand

N.B. La Kongreson de la Popoloj nuntempe prezidas Liliane Metz-Krencker pro la artikolo 8.4. De la Reglamento de la Kongreso de la Popoloj.


AMAZONIO ĈIAM

Kelakj mondcivitanoj estis invititaj partopreni en monda subskribo-kolekta kampanjo por la gardado de la Amazonio. Ĉi tiu kampanjo jam kolektis pli ol 1.500.000 subskribojn kaj estigis specialan sesion de la federala Senato de Brazilo, merkrede 13an de majo. La ĉeestantaj membroj de ASCOP kaj de la Kongreso de la Popoloj iris al la Senato por ĉeesti la debatojn.La debatoj kompreneble okazis en la portugala, sed dank' al la servoj de kelkaj esperantistoj, ĉiuj ili povis sekvi la protokolon kaj la pritraktitajn temojn. Estis tre aparta intereso pri nia ĉeesto en la Senato: fakte Muriel Saragoussi devis esprimi sin tie je la nomo de kolektivo el 600 organizaĵoj aŭtoktonaj de la Amazonio. Muriel estas elektita delegito al la Kongreso de la Popoloj. Laŭ Ursula Grattapaglia kiu sekvis tre atente ŝian paroladon, la deklaroj de Muriel estis bonegaj ĉu rilate la kaŭzojn de la loĝantaroj kiujn ŝi reprezentis ĉu rilate la vidpunkton de la monda demokratio kiu naskiĝas.

Notindas ankaŭ, la parolado de 12jaraĝa knabino kiu esprimis sin antaŭ la Senato kiel proparolanto de la gejunuloj de ŝia generacio por ke la aktualaj responsuloj lasu al ili teron kie la vivo estu ebla.


Vidu la dokumenton pdf


Vidu la dokumenton pdf


MONDCIVITANAJ TERITORIOJ

Historie, la unuaj tutmondiĝoj datumas de la sama epoko (1949) kiel la fondado de Mondcivitana Registrolibro kaj rilatas al la sama klopodado : la enregistriĝo, kiel Civitano de la Mondo estas individua klopodo, dum la tutmondiĝoj de urboj kaj komunumoj estas kolektivaj klopodoj. Forgesitaj dum kelkaj tempoj, la tutmondiĝoj rekomenciĝis kun decidemo en la komenco de la 1970-aj jaroj, kaj komisiono de tutmondiĝoj ekzistis de tiam ĝis nun, ligita al la aktiveco de Roger kaj Renée Volpellière, Henri Cainaud, Georges Mary, Guy kaj Renée Marchand kaj aliaj. De pli ol 10 jaroj, Roger Winterhalter animis tiun komisionon kun tute rimarkindaj sukcesoj : Lutterbach, St-Nolff, Chelles, Lehaucourt, Grambois (Francio), Boulock (Gambio) Gjilan (Kosovo) Dario (Nikaragvo), Kalonge, Kashusha, Mbanza Ngungu, Muchingiko, Chegera (Kongio), Kohé (Togolando, Stabroek (Belgio), ktp.

Laŭ propono de la Estraro de Registrolibro, farita la 29an de aprilo 2008 kaj prikonsentita de la komisiono la 28an de oktobro 2008, tiu ĉi fariĝis agada fako de Registrolibro. Sed necesis ankoraŭ plu reorganizi pro la revizio de la Reglamento de la Kongreso de la Popoloj. Dum la Komisiono de Tutmondiĝoj konsistis nur el interesiĝantaj Civitanoj de la Mondo, la nova teksto stipulas, ke la geografiaj komunumoj alvokitaj por voĉdonadi al la Kongreso de la Popoloj estu efektive reprezentataj per delegacio sine de la laborgrupoj.

Tial per du stadioj : Balotado de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro, la 12an de decembro 2008, kaj kunveno kiu okazis en Creteil (Francio) la 28an de marto 2009 la malnova komisiono de la Tutmondiĝoj fariĝis la " Konsilio de Mondcivitanaj Teritorioj ". La protokolo de tiu kunveno kaj la historio estas haveblaj laŭ simpla peto je la adreso de la bulteno.

Tiu reforme estas grava, ĉar ĝi implicas, ke ĉiu " teritorio ", kiu deziras sin deklari " mondcivitana " nomu iun personon aŭ komitaton, kiu estos la kontaktulo de la " Konsilio de Mondcivitanaj Teritorioj ", sed ankaus ke estu antaŭvidita delegito por reprezenti tiun teritorion sine de la Konsilio. Tiu reformo koncernas kompreneble la novajn teritoriojn, sed ankaŭ la malnovajn " tutmondiĝintajn komunumojn " al kiuj taŭgas klarigi la klopodadon.

Al kio tio povos utili ? Vidu ĉiujn sugestojn, kiuj estas tie ĉi faritaj. La eduka aspekto kaj la konsciigo de la loĝantoj de tiuj teritorioj estas interesoplenaj. Tial du demandoj povas stariĝi :

Si vi loĝas en iu el la 974 mondcivitanaj teritorioj, kial ne konigi vin en tiu ?

Si via komunumo, via laborejo aŭ via lernejo ankoraŭ ne faris tiun klopodon, ĉu vi estu preta lanĉi vin en la aventuro ?

http://www.recim.org/dem/conseil-eo.htm


  • Disdonado al la logantaro de informoj pri la celoj kaj la rimedoj de tutmondismo kaj de Kongreso de la Popoloj.
  • Invitado al la municipoj kaj logantaroj por partopreni en la balotelektoj kaj subteni la elektitajn delegitojn al la Kongreso de la Popoloj.
  • Konsciigo de la logantaroj kaj pli aparte de la lernantoj pri la tutmondeco de la grandaj problemoj (poluado, malsato, demografio, armiloj...) (Disvolvado de la ideo de tutmonda civitismo).
  • Solenado de la Tago de Monda Unueco dum la marta ekvinoksa tago. Animi la tagon per temo de monda intereso.
  • Informado al aliaj urboj au komunumoj pri la celoj kaj la agado de Kongreso de la Popoloj.
  • intersangoj inter logantaroj de mondcivitanaj komunumoj. Ĝemeligo inter samnivelaj Mondcivitanaj Teritorioj.
  • Aranĝi tiun klopodadon por la monda demokratio kun tiu de la kurantaj ĝemeligoj kaj kun la similaj organizaĵoj : " Urbestroj por la Paco ", " Unuiĝintaj Civitoj ", " Ĝemelaj Urboj ", ktp..
  • Arangi turismajn vojagojn.
  • Regula subvencio konsentita de la Mondcivitanaj Teritorioj al la Kongreso de la Popoloj.
  • Materialigo de la tutmondigo : arbo de Monda Unueco, monumento, stonoj je la enirejoj de la urbo, tutmondiga carto afisita en la urbodomoj.
  • Malfermo de tutmondisma fako en la urbaj bibliotekoj.
  • Partopreno en la eldonado de la bulteno RECIM-mondo aŭ alia samcela bulteno.
  • Partopreno en la Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj
  • Kunlaborado kun tutmondismaj organizajoj, interalie kun tiuj, kiuj membras en ASKOP.
  • Fondado de Domo de Monda Civitaneco.
  • Aligado al Monda Solidareco kontrau la Malsato.
  • ktp ... laŭ la imagpovo.

foto :

22an de julio 2007 : la vilaĝestro de Kohé (Togolando) ricevas la ateston pri la tutmondiĝo de sia vilaĝo.


DU SEMINARIOJ en Akro (Ganao) kaj Zagora (Maroko)

Akro (Ganao), la 7, 8, kaj 9ajn de novembro 2008

Kelkaj Civitanoj de la Mondo el Ganao, Togolando, Eburio kaj Francio kunvenis en Lartebiokorshie, komunumo ĉe Akro, Ganao, por daŭrigi la pripenson iniciatitan dum la seminario de Bohicon, en 2006. Unu el la prelegoj temis pri demokratio en Afriko. La ideo de la preleganto kaj organizanto Karl Kpodo estis, ke la demokratio estas kiel tuto. Ĉu oni povas starigi mondan demokration dum la demokratia kulturo ne estas sufiĉa je loka nivelo ? El tio fluas la ideo pri Afrika konsilio de la Demokratio. Ni reparolos pri tiu propono. Alia temo koncernis la civitanan iniciaton kaj pli aparte pri la protektado de la medio. El tio la ideo konsistigi " Komitatoj el loka iniciato por pliboniki la medion " (franclingva mallongigo : CILAME !!)

Zagora (Maroko), la 26, 27 kaj 28ajn de februaro 2009

Tiu sama temo de la civitana iniciato estis esplorita de ĉirkaŭ sesdek personoj el Francio kaj Maroko, kiuj kunvenis en Zagora : " De la loka civitaneco ĝis la monda civitaneco " Tiu seminario rekomendis precipe la enretigo por plifortigi ĉies agadkapablon.

La protokoloj estas haveblaj el Interreto www.recim.org/dem/arkiv-fr.htm. (franclingva). Vi povas ankaŭ peti ilin al la adreso de la bulteno.


Du seminarioj estas nun preparataj

  • Vagaduguo (Burkinio) de la 14a ĝis la 19a de decembro 2009
  • Chelles (Francio) la 14an kaj 15an de majo 2010. (Ni parolos pri tiu ĉi en la venonta numero de RECIM-info.)
VAGADUGUO, de la 14a ĝis la 19a de decembro 2009

Ĉe Hotelo BANGRIN, en Vagaduguo, Burkinio

CAFES (Centro de Helpo, Klerigado, Dungado kaj Stago) organizas kunlabore kun Registrolibro de la Civitanoj de la Mondo (RCM), la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) kaj la Ministerio por la antaŭenpuŝo de la Homaj Rajtoj en Burkinio,

klerigan seminarion pri la jena temo : solidareco, paco, drogo kaj daŭra disvolviĝo, kion fari ?

  • lukto kontraŭ la drogo kaj narkotaĵoj en Afriko
  • la eksperimento de la Gvineo - Conakry
  • la eksperimento de Burkinio
  • monda demokratio kiel kondiĉo de ebla estonteco
  • parceligo de la tero, justice ka monda demokratio
  • civitaneco kaj paco
  • daŭra disvolviĝo
  • Afrika unuiĝo kiel kondiĉo de solidareco kaj de evoluigo en Afriko
  • internacia solidareco kaj helpado

kun la prezentado de

  • Registrolibro de la Mondcivitanoj
  • Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj
  • Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
  • La kuranta klopodado al civitana Monda institucio de Homaj Rajtoj
  • Esperanto, ilo interesoplena por justa kaj daŭra evoluigo

Aliĝa kotizo : 150 000 CFA F por persono (luado de prelegejo, kostoj de prelegantoj, diplomo, kafa paŭzo, ktp.).

Ekskursaj kostoj kaj vizito de organizaĵo : 25.000 CFA F por persono (turisma vizito, malstreĉiga aŭ kultura promenado) la salajraj kompensoj, asekuroj, loĝado, veturado kaj transportaj kostoj estas pagataj de ĉiu partoprenanto.

Aliĝo rekte ĉe CAFES

CAFES 01 BP 6368, OUAGADOUGOU 01 Burkina Faso Tel (226) 50 45 83 85. Fax (226) 50 33 33 62 cafes2005@yahoo.fr


 

Registrolibro

26/02/2009
La Mondcivitana legitimkarto estas de nun havebla en araba

Temis pri tio dum pluraj jaroj, jam en la tempo de Renée Marchand. La traduko estis farita en 2005 de siria mondcivitano amiko de Eric Sauvat. Tamen la postulo pri arablingvaj legitimkartoj estas nun tiom malgrava, ke la investado estis senĉese prokrastita. Al tio aldoniĝis la problemo de la karta fono, kies filmo perdiĝis ĉe antaŭa presisto. Nun ĉiuj problemoj estas solvitaj per la instalado de procedo de laŭpostula presado de la legitimkartoj. La kartoj estas prezentitaj en la inversa senco ol la latinidlingvaj dokumentoj. La bazaj tekstoj kaj la indikoj estas en araba, tamen la informoj pri la personoj estos printitaj en latinaj literoj, en unua tempo, ĝis ni trovos el la araba mondo responsantojn kapablajn aranĝi la enregistradon de la Mondcivitanoj entute en araba. La kosto estas senŝanĝa : 15 eŭroj.

Registrocentroj

 

Korespondantoj

 

Civitanoj

 

Asocioj

 

Komunikajxoj

Sugestoj por helpo al RCM

Pri la retejo