Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Tagon post tago - Libera esprimo - Solidarecaj anoncetoj - Informado -
LIBERA ESPRIMO DE MONDCIVITANOJ

Vidu ankaŭ en "Tekstoj kaj aŭtoroj"

Obama:"gravas plinobligi interhomajn kontaktojn ! "

Jen ligilo al artikolo proponita de Jaroslav Karhan. Laù li la diroj de Obama kongruas kun la koncepto de Homekologio kaj de mondcivitaneco : http://www.internacia-gazeto.com/articoli-2010/art_10_031_jaroslav_obama.html

De EU kaj UN al monda demokratio

Ĝis 1945 Eŭropo estis la kontinento de multaj kruelaj konfliktoj. La landoj sin rigardis aŭtonomaj nacioj kun sanktaj limoj. Regis konstanta malamikeco, kiu regule eksplodis per militoj. Eŭropo estis dividita kaj verdire tragika kontinento.

En la 50aj jaroj de la antaŭa jarcento okazis miraklo: R. Schuman kaj J. Monnet kreis la bazon por unuigita kaj paca Eŭropo, starigante en 1951 la proceson, kiu portis al nuna EU. Tiam ili volis interpacigi la ĝismortajn malamikojn, Francion kaj Germanion, per komuna ekspluatado de karbo kaj ŝtalo, la plej grava krudmaterialoj por la postmilita rekonstruo... En 1952 Francio, Okcidenta Germanio, Italio kaj Benelukso subskribis la Eŭropan Komunumon por Karbo kaj Ŝtalo. En 1993 la Traktato de Mastriĥto anstataŭis la Komunumon per EU. Kiu havas antaŭ la okuloj la jamajn sangajn konfliktojn sur la kontinento, tiu devas agnoski, ke la fina EU estas politika miraklo. Same granda miraklo estis la malfermiĝo en 1989 de Orient-Eŭropaj ŝtatoj post la disfalo de la sovietunia imperio. Kvankvam regas ankoraŭ malfido inter Ruslando kaj EU, la prava timo pro atommilito - eŭfemisme nomata "malvarma milito" - nun malaperis: la du Germanioj reuniĝis kaj mezeŭropaj landoj aliĝis al EU. Ke landoj de malantaŭ la iama Fera Kurteno nun apartenas al EU, estas dua politika miraklo.

Sed, sur tiu fono la ĉi-somera elektatado por la eŭroparlamento estas hontiga. Plej malbona estas la minimuma partopreno. Ŝajnas, ke multaj eŭropaj civitanoj forgesis la teruraĵojn, kiuj ĝis antaŭ ne longe turmentis la kontinenton. La indiferenco estas timiga. En la amaskomunikiloj kaj en la politikaj debatoj oni precipe montras la negativajn aspektojn de EU. Malofte oni akcentas la grandan profiton, kiun donas la Unio. Imagu la ekonomian krizon sen EU, sen la eŭro, sen la Eŭropa Centra Banko! La megakrizo post 1929 estis tiom dtrua, ĉar la ekonomio ne estis tutmonda kaj oni senespere klopodis haltigi la ŝtormon interne de propra lando. La ŝtormo fine eksplodigis la duan mondmiliton....

Jes, EU estas liberala, t. e. kapitalista... ja la mondo estas kapitalista. Nur teorie alia ekonomio eblas. Iam la maldekstro kantis "Malnovan mondon ni detruos"... Mi opinias, ke la nova maldekstro ne devas detrui. EU, samkiel UN, estas valoraj institucioj. Ni devas ne detrui, sed amendi, socialigi, humanigi, universaligi. EU kaj UN povas esti paŝo al mondigita socio. Kritike subteni ilin ne malhelpas favori la Kongreson de la Popoloj, la mondfederisman movadon kaj aliajn samcelaj movadojn...

Timige estas, ke malnova eŭromonstro denove embuskas. La monstro de la estremdekstra naciismo, kio tre facile transiras en faŝismon, t. e. en naŭzon al la konstitucia ŝtato kaj ĝiaj institucioj, en timon antaŭ fremduloj kaj fremdaj kulturoj, en naciisman nostalgion, kiun oni mitologie nomas "la propra popolo", en infanecan admiron por ĉiupova gvidisto. Ni gardu nin kontraŭ la eŭromonstron!

Leen Deij
(90jara nederlanda proleta poeto, historia atestanto de la laborista esperanto-movado)
El artikolo aperinta en Heroldo de E.


UN tradukokostoj

mi ĵus ricevas la sekvan informon pri la grandegaj elspezoj de UN. Mi ŝatas demandi al Neil tie en New York elkovri kiom da financaj rimedoj estas destinitaj por la Tradukservoj en absolutaj ciferoj kaj en procentaĵo.

Ĉu ne estus necesa, ke ni esperantistoj kaj ni mondcivitanoj proponu al s-ro Ban Ki-moon finfine adopti nur unu laborlingvon, kiel proponita kaj refuzita de la francoj en la 30-aj jaroj ? Ni devus pli utiligi okazojn kiam UN " ploras " kaj oferti nian solvon. Mi perfekte konscias, ke Li ne sekvos nian sugeston, sed tamen ni devas montri ke ja ni ekzistas kaj insistas.

Ursula Grattapaglia
03/11/09


La kialoj de la militoj

Mi estas Emilo Mas, kiu, plurfoje provis lanĉi debaton, pri la veraj kialoj de la militoj . Vane ....

Antaŭ 15 jaroj, ĉe grupo "Réseaux Espérance", ni longe dialogis, tutan tagon, pri la veraj kialoj de la militoj ..

Ni trovis DEK SEP KIALOJN ! (kaj ne nur la ekonomikaj kialoj, kaj ankaŭ la dezirego pri povo de multaj ( inkluzive de ni mem ...) kiuj ja estas inter la ĉefaj, sed ankaŭ la divido inter la pacistaj asocioj, ĉiu el ili konvikita ke nur ĝi bonege agadas (dum la aliaj estas gvidataj de ambiciulo ... kiu ĉefe volas paroligi pri si ..)

Ni havas bonegan okazon, por ek-alianciĝi, inter ĉiuj pac-amantoj kaj pac-agantoj ...

Emile Mas
09/08/09


Fermo de la Brazilja renkonto

Geamikoj karaj,

Alveninte al la fin' de la kunveno,
grandan dankon al Ulisses-trupo,
ĉar ni ŝatis, ek de nia alveno,
la kor- akcepton de lia grupo.

Ankaŭ al Ursula kaj ŝia viro
dankon ne nur pro la ĝentileco,
kio estus komprenebla eldiro,
sed ankaŭ pro ŝia delikateco.

Tiu kunveno estis riĉa je emocioj
kun espero pri Nova Mondo,
riĉa ankaŭ je kelkaj tensioj
en la Ter' Paradiz'- surmonto.

La esper' pri Mondo Utopia
kie ĉiu laŭ sia mem-elekto
sen distingo devena, stato socia
kaj super ĉio pri rasa aspekto.

Pensu, karaj amikoj, ĉi nokte mi havis sonĝon :
Mi revis pri socio kie la mondaj aferoj estas ĉies aferoj,
Mi revis pri mondo kie oni lernu streĉi la kubutojn anstataŭ malfermi ilin,
Mi revis pri mondo kiu anstataŭas la nocion de malkonfido kun konfido,
Mi revis pri mondo kie oni lernu riĉiĝi per nia diverseco,
Mi revis pri mondo kie la homoj ne plu vivu en timo,
sed lasu paroli sian koron.

Mi revis pri mondo kiu disdividu la povon, la posedon kaj la scion,
mondo kiu ne silentu pri la necesaj valoroj,
Mi revis pri mondo kiu ne kliniĝas sur la malfeliĉo de la povruloj
sed metas sin je la nivelo de la aliaj,
Mi revis pri mondo kie oni lernu esti kunligita anstataŭ serĉi posedaĵojn,
Mi revis pri mondo kie oni ligu la pripensadon al la eksperimentado.

Mi revis pri mondo kie esti estas pli grava ol havi....
Sed estas nur revo, vi diros al mi.
Tiam ni devas ribeli, lukti, batali, por ke tio fariĝu ebla.
Ke la viroj kaj la virinoj de l'mondo estu konsiderataj
pro kio ili estas kaj ne pro ilia monujo.
Tiam: tiam haltu paroli - Ek-iru ni kaj faru.
Utopio, vi diros. Kial ne ?
La utopio de malamo, de hororo ekzistas kaj daŭras ekzisti.
Tiam, kial ne kredi, per ĉiuj niaj fortoj,
al la utopio de frateco kaj solidareco ?

Roger Winterhalter
15an de majo 2009
Elfrancigita de Giuseppe Grattapaglia


Alvoko por la establo de Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj

20an/02/2009
La homaro staras antaŭ la tasko certigi la postvivadon kaj bonfarton de la venontaj generacioj kaj la konservadon de la naturaj fundamentoj de la vivo sur la tero. Ni estas konvinkitaj, ke por venki gravajn defiojn kiel la sociajn malegalecojn en la mondo, la disvastigon de armiloj de amasa detruo, la minacon de terorismo kaj la endanĝerigon de la tera ekologia sistemo necesas, ke ĉiuj homoj kunlaboru en komuna peno.

Por certigi la akcepton kaj legitimecon de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj de la internacia kunlaboro kaj por fortigi ĝian kapablon agi, la homoj devas esti pli bone kaj pli rekte integritaj en la agadojn de la UN kaj de ĝiaj internaciaj organizoj. Al ili devas esti permesataj partopreni en ĝiajn agadojn. Tial ni postulas iom post iom realigi demokratian partoprenon kaj reprezenton sur la tutmonda nivelo.

Kiel unuan paŝon ni konsideras la establon de konsultiĝa Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Sen ke necesus modifo de la UN-ĉarto en la unua paŝo, per tia asembleo povus esti kreata grava ligo inter la UN, la organizoj de la UN-sistemo, la registaroj, la naciaj parlamentoj kaj la civila socio.

Tia asembleo ne simple estus nova institucio. Kiel voĉo de la civitanoj ĝi estus esprimo kaj rimedo de ŝanĝiĝo en la konscio kaj kompreno de la internacia politiko. La asembleo povus iĝi politika katalizilo por plievoluigo de la internacia sistemo kaj de la internacia juro, kaj povus kontribui al la realigo de la altaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj al la formado de la tutmondiĝo.

Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj komence povus konsisti el naciaj parlamentanoj. Iom post iom ĝi estu provizita per realaj rajtoj je informiĝo, partopreno kaj kontrolado rilate al la UN kaj la organizoj de la UN-sistemo. Pli poste ĝiaj membroj povus esti rekte elektataj.

Ni alvokas al la Unuiĝintaj Nacioj kaj al la registaroj de ĝiaj membroŝtatoj establi Parlamentan Asembleon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Ni invitas ĉiujn organizojn, decidantojn kaj civitanojn engaĝiĝintajn en la internacia komuna bonstato subteni ĉi tiun alvokon.

Informo transdonita de Mercedes Carluccio

http://es.unpacampaign.org/appeal/index.php?id=eo

Partopreni en ASKOP
 

Pri la retejo

supren