Aktualaĵoj de la Mondcivitanoj

Informoj ligitaj al la Civitanoj de la Mondo kiel homoj, teritorioj, asocioj auŭ elektitoj, kaj al aliaj informoj el movadoj por la tutmonda demokratio.

Sin deklari Civitano de la Mondo, estas veti por la pluvivo de la tuthomaro.. Jean ROSTAND.

Organigramo en pdf

Nin kontakti

Vi havas la eblecon registriĝi rekte kiel "Civitano de la Mondo"" -
Registriĝi kiel Civitano de la Mondo

Registrolibro de la Civitanoj de la Mondo estas ekde 1949 la sola organizo en la mondo rajtigita por disdoni Mondcivitanajn legitimkartojn rekte al individuoj aŭ per "centroj" kiujn ĝi akreditis. Kiel "monda civilstatusa servo" ĝi laboras por la starigo de la monda balotantaro.

Estas Civitano de la Mondo iu persono, kiu rekonas sian apartenon al la monda komunumo, kondutas konforme al tiu ĉi identeco, vokas por ke la mondaj problemoj estu sub la respondeco de demokrataj mondaj institucioj.

Mondcivitana forumo
Alklaku :
kaj skribu !

Donacoj kaj kotizoj

Arkivejo

24 januaro 2022

Por Monda Oceana Aŭtoritato

Post unua partopreno en 2010 kaj denove en 2018, Jean-François Lilti proponas viciĝi ĉe la komenco de la venonta Route du Rhum kiu foriros de Saint-Malo la 6-an de novembro, por subteni alvokon por la kreado de Monda Oceana Aŭtoritato.

Ĉiuj informoj ĉe: https://citoyensdumonde.com/page31.html (franclingve)


29an de marto 2022

La rusa atako kontraŭ Ukrainio montras la bezonon de reformo de UN ĉar la internacia organizo montgriĝis nekapabla enpaŝi kaj konservi internaciajn pacon kaj sekurecon. En multaj kazoj, la Sekureca Konsilio de UN estas paralizita ĉar unu el siaj konstantaj kvin membroj blokas decidojn uzante sian vetorajton. Ĉi tio estis farita de Rusio plej lastatempe.

Jen okazo denove rigardi kiel "renoviĝinta mondorganizo por la 21-a jarcento" povus esti desegnita laŭ la opinio de nia Plenuma Direktoro Andreas Bummel. En diskutdokumento, li sugestis la kreadon de decidmekanismo kiu apogas sur du kolonoj : asembleo de egalaj plenumaj reprezentantoj de unuopaj landoj kiel la hodiaŭa Ĝenerala Asembleo de UN kaj Monda Parlamenta Asembleo kiu konsistas el individuaj delegitoj elektitaj de la monda loĝantaro. .

Ĉi tiuj du asembleoj elektus 30-membran "Komunan Sekurecan Komitaton" kiu estus komisiita pri aferoj de tutmondaj paco kaj sekureco. La hodiaŭa Sekureca Konsilio ne plu ekzistus. Neniuj konstantaj membroj. Neniu rajto de vetoo.


28an de marto 2022

Mondcivitana Alvoko por ĉesigo de malamikecoj en Ukrainio kaj por bonfidaj intertraktadoj. Association of World Citizens opinias, ke necesas tuja batalhalto en Ukrainio kaj komenco de bonfidaj intertraktadoj. La konstanta pliiĝo de homa sufero kaj la potencialo por disvastiĝo de la konflikto faras tiajn intertraktadojn imperativo. (...)

Plu legu la alvokon


En Greziljono :

De la 22a ĝis la 30a de Aprilo : PRINTEMPAS

intensivaj kursoj kun Przemek Wierzbowski, Szilva Szabolcs, Christophe Chazarein, Marion Quenut
Aliĝilo reta per tiu ligilo


De la 4a ĝis la 9a de majo : Korusa renkonto de Interkant kaj Festo de la 70-jariĝo de Greziljono


14an kaj 15an de majo : 74a kongreso de SAT-Amikaro.


27an de februaro 2022

Junaj Esperantistoj alvokas por konstrui stabilan mondan pacon

Ni alvokas al ĉiuj internaciaj instancoj strebi utiligi diplomation por ĉesigi konfliktojn, provizi savan helpon al la viktimoj kaj konstrui stabilan mondan pacon. Tio baziĝu sur la respekto de ĉies homaj rajtoj, inkluzive de lingvaj rajtoj de etnaj malplimultoj. Ni apelacias al ĉiu esperantisto tra la tuta mondo: subtenu la homajn rajtojn, pacon kaj interkompreniĝon.

Legu la kompletan alvokon de TEJO


25an de februaro 2022 : unua retkunsido en Esperanto

Kian rolon por la esperantistaj Mondcivitanoj

Partoprenis 19 homoj el tri kontinentoj.

Ĉiuj Civitanoj de la Mondo konsentas ke la problemoj de la mondo estu solvitaj je la nivelo, kie ili situas. Do la mondaj problemoj devas ricevi solvojn el tutmonda aŭtoritato. Kompreneble simplaj civitanoj ne povas efike agadi kontraŭ la mondaj problemoj. Unuope la civitanoj estas senfortaj. Multope ili havas forton. Plej unue oni devas agadi surloke. La loka agado povas allogi multajn homojn en la saman kunagadon. Kiam agado aŭ depostulo estas subtenata de granda nombro da homoj, tiam la politikistoj povas atenti pri la petoj kaj transdoni la aferon al la koncernataj aŭtoritatuloj.

legu la kompletan sintezan resumon en ...dem/retkunsido222.htm


3an de marto 1966 - 3an de marto 2022 : 56jara alvoko

La 3-an de marto 1966, 13 mondfamaj elstaruloj lanĉis ĉi tiun alvokon, kiu ne perdis sian gravecon:

Manke de supernacia leĝo la ŝtatoj estas devigataj kalkuli je forto por defendi siajn interesojn. Konsekvenco : la milito ĉu vola ĉu akcidenta iĝanta, depost la atoma malintegrado kaj de la disvolviĝo de la bakteriaj armiloj, la absurda "fina solvo", la genocido vastigita al la tuta homa raso..

Manke de tutmondaj institucioj kapablaj certigi la kontentigon de la fundamentaj bezonoj komunaj al ĉiuj, la homa persono estas ofendmokata. Dum grandegaj riĉaĵoj estas malŝparataj, du trionoj el la homaro suferas malsaton.

Tamen la sciencaj kaj teknikaj progresoj ebligas organizadon de tutmonda komunumo, en kiu regus paco kaj abundo, en kiu la fundamentaj liberecoj estus garantiataj al la individuoj, al la popoloj, al la nacioj.

Kial ne estas tiel ? Ĉar la registaroj hipnotizitaj de sia ...

... legu la sekvon en https://www.recim.org/cdm/cit13eo.htm


Al ĉiuj civitanoj de la mondo

Ni deklaras nian solidarecon kun la popoloj de Ukrainio kaj Rusio, kiuj ne volas ĉi tiun militon.

La mortiga invado ne estas nur atako kontraŭ Ukrainio. Ĝi estas atako kontraŭ la libereco kaj demokratio de ni ĉiuj.

Ni, civitanoj de la mondo, deklaras, ke perfortaj militoj kun bomboj kaj mortigoj neniam estas solvo kontraŭ malsamaj opinioj.

Tutmonda krio kontraŭ perfortaj mortoj leviĝas hodiaŭ en la 26ª februaro 2022 de milionoj da homoj kaj inter ili ni mondcivitanoj;

Nur la vorto PACO validas, neniu alia vorto povas esprimi la dezirojn de la homoj. Milito estas neo de paco.

TUJ HALTIGU LA MILITON!


Tiu deklaracio rezultas el kunsido de Civitanoj de la Mondo el 12 landoj kaj tri kontinentoj, kiu okazis interrete en la vendredo 25a de februaro 2022

Tutmondismo

Tutmondismo estas la tuto de la ideoj kaj agoj esprimantaj la solidarecon de la globloĝantoj kaj celantaj starigi supernaciajn instituciojn kaj leĝojn kun federacia stukturo, kiuj estu komunaj al ili, en la respekto de la diverseco de la kulturoj kaj popoloj.

Tutmondismo estas ankaŭ scienca aliro al sociaj interindividuaj fenomenoj konsideritaj de monda vidpunkto.

Tutmondismo provas proponi novan politikan organizadon de la homaro implicantan la transdonon de iuj partoj de la naciŝtata suvereneco al Monda Federacia Aŭtoritato kapabla solvi per decidoj de la plimulto la problemojn, kiuj koncernas la sorton de la homa speco, tiaj, kiaj : malsato, milito, poluado, troloĝateco, kaj energio.

La postuloj de la tutmondismo ne povas kontentiĝi per la sensankciaj devontigoj de la internaciaj traktatoj aŭ interkonsentoj.

Tutmondisma glosaro


Perforto, militoj, terorismo, mizero, malsato, poluo, malsxparo de fosiliaj resursoj, monopoligo, egoismo, demografio, mona malordo, korupto, elirado,

Transformo de internaciaj institucioj

Edukado, informado, civitaneco, solidareco, respekto, bonveno, kundivido, vera demokratio...

CIVITANOJ DE LA MONDO
Les Nids
49190 ST-AUBIN DE LUIGNÉ (FrancIO)

Les informations générales sont affichées 2 mois -
Les annonces d'événement sont retirées aussitot la date passée.
Actualisation de cette page : 2 fois la semaine.

Au sujet du site