la Kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Alvoko - Enregistriĝo - Pago - Agado - Informado
Alvoko de la 13
3 mars 1966
13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas

Manke de supernacia leĝo la ŝtatoj estas devigataj kalkuli je forto por defendi siajn interesojn. Konsekvenco : la milito ĉu vola ĉu akcidenta iĝanta, depost la atoma malintegrado kaj de la disvolviĝo de la bakteriaj armiloj, la absurda "fina solvo", la genocido vastigita al la tuta homa raso..

Manke de tutmondaj institucioj kapablaj certigi la kontentigon de la fundamentaj bezonoj komunaj al ĉiuj, la homa persono estas ofendmokata. Dum grandegaj riĉaĵoj estas malŝparataj, du trionoj el la homaro suferas malsaton.

Tamen la sciencaj kaj teknikaj progresoj ebligas organizadon de tutmonda komunumo, en kiu regus paco kaj abundo, en kiu la fundamentaj liberecoj estus garantiataj al la individuoj, al la popoloj, al la nacioj.

Kial ne estas tiel ? Ĉar la registaroj hipnotizitaj de sia devo antaŭigi la naciajn interesojn de sia lando, for de konsento pri la necesaj transformadoj, eĉ malhelpas la agadon de la internaciaj institucioj kreitaj por defendi la universalan pacon kaj servi la homon.

Tial, la savo povas veni nur de la monda popolo, de la individuoj ĝin konsistigantaj, de ĉiu el ni.

La unua ago, simpla sed efika, al kies plenumo ni invitas ĉiun el vi, kiel ni mem faris, konsistas registrigi sin kiel MONDCIVITANON.

La dua paŝo, kiun ni kune faros, se vi sufiĉe multnombre respondos al nia alvoko, estos organizi sur transnacia bazo la balotelekton de delegitoj komisiotaj por defendi la homan aferon, esprimi la depostulojn de la monda popolo, kaj fine ellabori la leĝon de pacema kaj civilizita mondo.

Subskribis (la 3an de marto 1966) :

Lord BOYD ORR (Britio) Nobelpremiito pri paco ;
Josué de CASTRO (Brazilo) verkisto de "Geopolitiko de la Malsato" ;
Danilo DOLCI (Italio) instiginto de la sociaekonomia elvolviĝo de Sicilio, Leninpremiito ;
SHINZO HAMAI (Japanio) eksa urbestro de Hiroshima ;
Prof.J.L.HROMADKA (Ĉeĥoslovakio) prezidanto de "Christian Peace Conference" ;
Prof.Alfred KASTLER (Francio), Nobelpremiito pri fiziko ;
S-ino Rayan NEHRU (Hindujo) ;
Prof.Linus PAULING (Usono) Nobelpremiito pri ĥemio kaj pri paco ;
Abato PIERRE (Francio) fondinto de la komunumoj "Emmaüs" ;
Jean ROSTAND (Francio), biologo, membro de la Franca Akademio ;
Lord Bertrand RUSSEL (Britio) filozofo kaj matematikisto, Nobelpremiito pri literaturo ;
Prof.Ivan SUPEK (Jugoslavio), membro de la Jugoslavia akademio de sciencoj kaj artoj ;
Prof.HANS THIRRING (Aŭstrio), membro de la Scienca Akademio.

 

Pri la retejo