la kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Historio - La ĉarto - Listo de teritorioj - La Konsilio - Agadoj kaj sugestoj - Informado
Konsilio de Mondcivitanaj Teritorioj

En marto 2009, la Komisiono pri " Tutmondiĝoj " strukture fariĝis agadfako de Mondcivitana Registrolibro sub la nomo " Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj" La urbestro de iu el la Mondcivitanaj Teritorioj anoncis sian projekton kontribui en la evoluigo de tiu agadfako per projekto, kiu povus ricevi institucian financan helpon. Por ke tiu projekto estu regata kiel eblej plej travide, oni postulas la Registolibron malfermi bankan konton specifan al tiu agadfako.

La propono, kiun mi submetas al vi nun estas, scii ĉu vi konsentas pri la malfermo de banka konto :

  • malfermita en banko de la kooperativa medio
  • sub la respondeco de tri membroj de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro
  • sub la kontrolo de revizoro.

Viaj respondoj al monde@recim.org

Fino de tiu konsultado : la 15an de novembro 2011

La Konsilio de la Mondcivitanaj Teritorioj rezultas el la deziro transdonita de la verkinto de la historio kaj el la neceseco esprimita en la organizado de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj (paragrafoj pri la " geografiaj komunumoj ")

Ĝi celas

  • plirapidigi la procezon de la tutmondiĝo tra la planedo
  • profiti de mondaj eventoj por antauenmeti la neceson starigi tutmondajn instituciojn,
  • partopreni en la organizado de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj
  • reprezenti la koncernatajn geografiajn komunumojn en la Kontrolkomisiono de la Balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj ;
  • favorigi la rilatojn inter tutmondiĝintaj geografiaj komunumoj
  • starigi kun ĉiuj aliaj retoj de teritorioj elektitoj kunlaborajn rilatojn por la servo de paco kaj de justico.

Ĝi konsistas el

  • Membroj de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro
  • Reprezentantoj de la tutmondiĝintaj geografiaj komunumoj

Ĝi kunvenas almenaŭ unufoje jare pro kunvoko de la Prezidanto de la Konsilio aŭ, manke de tiu ĉi, de la Prezidanto de Mondcivitana Registrolibro. Ĝi povas labori per korespondado kaj per elektronikaj rimedoj.

La financaj rimedoj fontas ĉefe el la kontribuoj alportitaj de la tutmondiĝintaj komunumoj kaj teritorioj. Ili estas provizore regataj de la kasisto de Mondcivitana Registrolibro.

Dokumento

Geografiaj komunumoj sin deklaras simbole "Tutmondaj teritorioj" kaj tiamaniere kontribuas per la informado de siaj loĝantoj en la progreso de la tutmonda demokratio.

 

Pri la ttt-ejo