mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Historio - La ĉarto - Listo de teritorioj - La Konsilio - Agadoj kaj sugestoj - Informado
Mondcivitana konsciigo
Kelkaj sugestoj destinataj al la tutmondiĝintaj urboj kaj komunumoj
  • Disdonado al la loĝantaro de informoj pri la celoj kaj la rimedoj de tutmondismo kaj de Kongreso de la Popoloj.
  • Invitado al la municipoj kaj loĝantaroj por partopreni en la balotelektoj kaj subteni la elektitajn delegitojn al la Kongreso de la Popoloj.
  • Konsciigo de la loĝantaroj kaj pli aparte de la lernantoj pri la tutmondeco de la grandaj problemoj (poluado, malsato, demografio, armiloj...) (Disvolvado de la ideo de tutmonda civitismo).
  • Proponi jaran tutmondisman tagon en la lernejoj.
  • Informado al aliaj urboj aŭ komunumoj pri la celoj kaj la agado de Kongreso de la Popoloj.
  • Esplorado de la eblecoj de interŝanĝoj inter loĝantaroj de mondcivitanaj komunumoj.
  • Aranĝi turismajn vojaĝojn.
  • Kreado de regula subvencio konsentita de la Mondcivitanaj Teritorioj al la Kongreso de la Popoloj.
  • Materialigo de la tutmondiĝo : monumento, ŝtonoj je la enirejoj de la urbo, tutmondiĝa ĉarto afiŝita en la urbodomoj.
  • Aranĝi jaran feston pri tutmondisma temo.
  • Ĉeesto de la tutmondismaj libroj en la bibliotekoj kaj vendado en la librovendejoj de la tutmondismaj eldonaĵoj.
  • Aranĝado de renkontoj inter Mondcivitanaj Teritorioj dum seminarioj aŭ kongresoj
  • Esplorado de la pliampleksigo de la procezo de tutmondiĝo al landoj (komencante de malgrandaj landoj, interalie tiuj, kiuj ne havas armeon).
  • Eldonado de jara bulteno
  • Kunlaborado kun tutmondismaj organizaĵoj, interalie kun la tutmondistaj parlamentaj grupoj kaj la "Konsilio de Mondcivitanaj Teritorioj" en Japanio.
  • Aranĝo de jara semajnfino por ke kunfortiĝu "Interligan komitaton de tutmondiĝintaj urboj kaj komunumoj".
  • Malfermo de Domo de Monda Civitaneco.
  • Aliĝo al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Kompreneble tiu listo estas ne kompleta. Oni povas aldoni ekzemple konkurson de desegnoj, konkurson de noveloj, konkurson de poezioj (pri tutmondisma temo), ellason de balonoj, ktp. kaj ĉion imageblan.

Geografiaj komunumoj sin deklaras simbole "Mondcivitanaj teritorioj" kaj tiamaniere kontribuas per la informado de siaj loĝantoj en la progreso de la tutmonda demokratio.
 

Pri la retejo