|
Dufoje jare la trajektorio de la tero estigas, ke la suno
troviĝas perpendikle al ekvatoro. En tiuj tagoj, dum en
polusoj la suno montriĝas duoncirkle ce horizonto, ĉie
alie lumo kaj mallumo estas perfekte samlongaj : 12 taglumaj
horoj kaj 12 noktaj horoj. Ili estas printempa kaj aŭtuna
ekvinoksoj. Kial ne projekcii tiun kosman egalecon sur nian
civitanan vivon ? Egaleco inter homoj laŭ rajtoj kaj
respondecoj, egaleco inter ĉiuj homoj malgraŭ la
malsamecoj, egaleco antaŭ la leĝoj
Plurfoje
en la freŝa historio kelkaj mondcivitanoj proponis, ke
unu aŭ alia el tiuj datoj, aŭ ambaŭ, estus
solenitaj kiel tago de la civitanoj de la Mondo, tago de
monda unueco, tago de agado kontraŭ la malegalaĵoj,
kontraŭ maljusto, kontrau rasismo kaj kontrau ekskludo,
tago dum kiu ĉiuj terloĝantoj estus invititaj
pripensi pri la estonteco de la homaro kaj de la
planedo.
La 4an de novembro 2007, la Kongreso de la Popoloj
voĉdonis por la oficialigo de la marta ekvinokso kiel
"Tago de la Civitanoj de la Mondo, Tago Monda Unueco".
2012
- Mississauga (Kanado) Kuniĝo la 20an de
marto je 6:30 ĉe la lago, en la Parko, kie troviĝas
la "Pacmonumento"
- Angers (Francio) renkonto pri mondcivitaneco
en la artistejo "Le Bout du Monde"
-
- ....
|
Sugestoj
por la Tago de Monda Unueco
Persona
strebado
- Preni tempon por legi la informojn de la
civitanoj de la mondo kaj de tiuj, kiuj
referencas al tiu intelekta aŭ politika
klopodo.
- Interesiĝi pri la konkretaj agadoj
inspiritaj de la monda civitaneco.
- Pagi memvolan financan kontribuon por la
antaŭenpuŝo de la monda
civitaneco.
Rilata
strebado
- Subskribi ĉiun el siaj retmesaĝoj
per " n, civitano de la mondo "
- Indiki sub sia subskribo en ĉiu el siaj
restmesaĝoj sian preferatan paĝon de
mondcivitana retejo (www.recim.org aŭ
alia)
- Saluti siajn najbarojn, amikojn aŭ
kunlaborantojn per kelkaj vortoj en lingvo alia
ol la uzata lingvo, kial ne en Esperanto
- Inviti almenaŭ unu homon sin deklari
civitano de la mondo ; doni al li aŭ ŝi
registriĝan dokumneton.
Aktivula
strebado
- La infanoj estus invititaj imagi
dokumentojn, kiujn ili povus doni dum la Tago de
Monda Unueco : desegnitajn legitimkarton,
pasporton aŭ ian karton, kiuj permesu iri ĉien
tra la tero.. . imagi nomojn miksante la
devenojn , ...
- Fari homan ĉenon, kiu transpasas la
landlimojn
- Krei mondcivitanajn vojojn
- Konsistigi Babel-turon el bildoj kaj pentraĵoj
pri la temo " kune vivi "
Komuna
strebado
- Organizi feston aŭ partopreni en ĝi
- Planti "arbon de monda unueco" en publika
loko, kun la permeso kaj la partopreno de lokaj
aŭtoritatoj
- Aranĝi video-projekciadon aŭ
vesperan kunvenon kun kunigema temo
- Fari biciklan aŭ turisman rondiron de
la situoj pri paco, kie oni transdonus torĉon,.
...
Antaŭdankon
se vi komunikos al ni viajn ideojn kaj
iniciatojn
|
2009
- Magdeburgo (Germanio) :
la 22an de marto : Festivalo de Mondcivitana Tago fare de
la AWC-grupo en Saksio-Anhaltio
- Bohicon (Benino)
Renkonto ĉe CBDIBA/BCEBI,
la fondaĵo Lovesse, la
Benina Mondcivitana Registrocentro kaj Elvis Tekadiomona,
Korespondanto de Mondcivitana Registrolibro en Mbanza
Ngungu (Kongio)
- Lomeo (Togolando)
Renkonto en Lomeo-Be la 21an de marto en la Togolanda
Mondcivitana Registrocentro kun la partopreno de Patrice
Lovesse (Benino) Elvis Tekadiomona (Kongio) kaj aliaj
invititoj.
- Antverpeno (Belgio)
Internacia kunveno la 21an de marto je 14 h 00 ĉe
Bier-Kafejo Noord, 24 granda Placo, antverpeno. Kontkto :
Jacques Lefrançois, Leo Basckelandstraat, 9, 2030
Antverpeno.
- Facebook
: la 1500 membroj de la Mondcivitana Facebook-grupo estis
intivitaj intereseĝi pri la Tago de la
Mondcivitanoj. Alain Bal proponis ke okazu " semajno " de
la monda civitaneco kaj de monda unueco.
- Parizo-Creteil
(Francio) : la kunvenoj de la 28a
kaj 29a de marto estos metitaj en la spirito de la
Tago de la Mondcivitanoj.
Iom da
historio
Okaze de la tridekjariĝo de la kreado de UN, la
tutmondistaj organizaĵoj kongresis en Sanfrancisko de
la 20a ĝis la 25a de julio 1975, laŭ invito de "
Association of World Citizens " AWC (Mondcivitana asocio).
En tiu kadro la komisiono II de la grupo A, animita de la
organizaĵo " World Community Events " (Eventoj de la
monda komunumo) proponis, ke la ekvinoksaj tagoj de marto
kaj de septembro estu deklaritaj " mondaj ferioj ".
Poste, la strebado celis precipe la martan ekvinokson,
kiu nomiĝis " Tago de la Mondcivitanoj ". Ekzemple en
1982, 1984 kaj 1985 :
- 1982 : Sabate la 20an de marto je 23 h 56 por
festi printempan ekvinokson kaj lanĉi la Tagon de la
Mondcivitanoj, niaj Sanfranciskaj amikoj alvokas la
Mondcivitanojn en Novjorko, Misisaŭgo, Toronto,
Meksiko, Ozako, Londono, Parizo.
En Parizo, la alvoko estas akceptita en la salono " Terre
Nouvelle " (nova tero) kaj reelsendita de la libera radio
" Ici et Maintenant " (Tie ĉi kaj Nun). Dum pli ol
duonhoro tiu radio konsentas pri la reelsendado de la
tutmondistaj mesaĝoj elsenditaj tra la mondo. Guy
Marchand sendas tiun de Parizo, Simone Fischer tradukas
en francan por la aŭskultantaron.
- 1984 : Kiel ĉiun jaron, la Tago de la
Mondcivitanoj estas okazo de interkontinenta konversacio
inter kelkaj mondcivitanoj.
Tiun 20an de marto la konversacio estis lanĉita ekde
Vermont en Usono kaj atingis Kanadon, Japanion, U.N. en
Novjorko, Aŭstralion, Sanfranciskon, Brition kaj
Francion, kie la konversacio estis reelsendita de la
radio " Tie ĉi kaj Nun ", kiel ĉiun jaron ekde
1982.
- En 1985 la telefona interkontinenta
konversacio estis lanĉita de Lucile GREEN ekde
Sanfrancisko
(fonto : arkivejo de
Mondacivitana Registrolibro ... kiun estus inde kompari kun
aliaj fontoj).
En 2000, AWC Sanfrancisko deponis ĉe U.N.
proponon de rezolucio por ke la printempa ekvinokso estu
oficiale deklarita " Tago de la
Mondcivitanoj
". Tiu propono ne estigis la esperitan
respondon.
En marto 2002, la Kanada Mondcivitana
Registrocentro lanĉis invitadon (Novaĵletero
n°11) por la celebrado de ekvinokso en Misisaŭgo.
20an de marto 2005 : Unua Tago de Mondcivitanoj.en
Magdeburgo (Germanio) kun 50 partoprenantoj kaj 24 artistoj.
19an de marto 2006 : Dua Tago de Mondcivitanoj en
Magdeburgo kun 80 partoprenantoj kaj 29 artistoj.
En marto 2006 dudeko da mondcivitanoj lanĉas
foruman diskutadon pri ekvinokso. La fina propono estas, ke
oni celebru la " Tagon de
Monda Unueco ".
En oktobro 2006, la unua " Arbo de Monda Unueco "
estas plantita en Bohicon, en Benino, komence de la
Seminario de Tutmondismaj Studoj. La partoprenantoj decidas,
ke kunveno de Mondcivitanoj okazu ĉe tiu arbo ĉiun
jaron en marta ekvinokso por celebri la iĝantan mondan
unuecon.
18an de marto 2007 : Tria Tago de Mondcivitanoj en
Magdeburgo kun pli ol 100 partoprenantoj kaj 26 artistoj. La
festo okazis sub la pratronado de la prezidanto de la landa
parliamento de la federala lando Sakcio-Anhaltio en
Germanio, sinjoro Dieter Steinecke.
En marto 2007, la Konsultiĝa Asembleo ĉe
la Kongreso de la Popoloj, lanĉas petskribon por ke la
Kongreso de la Popoloj deklaru la martan ekvinoksan tagon
"
Tago de la
Mondcivitanoj, Tago de Monda Unueco
".
La 4an de novembro 2007, la Kongreso de la Popoloj
voĉdonas por la oficialigo de tiu "Tago de Monda
Unueco".
Ĉe U.N.
: la tago 21a de marto estas deklarita " Internacia tago
por eliminado de la rasa diskriminacio", dum tiu 21a de
septembro estas " Internacia Tago por la Paco
".
|