la kiosko de la Mondcivitanoj Esperanto - Français - English

ASCOP
ARBOJ DE MONDA UNUECO

 

1

La 6an de oktobro 2006 la unua Arbo de Monda Unueco estas plantita en Bohicon, en Benino, dum la inaŭguro de la Seminario de Tutmondismaj Studoj. La partoprenantoj decidas, ke kunveno de mondcivitanoj okazos ĉe tiu arbo ĉiun jaron je la marta ekvinokso por soleni la iĝantan mondan unuecon.

(specio de tiu arbo : odora kanango)

2

La 22an de juilio 2007, okaze de renkontiĝo inter Mondcivitanoj kaj la asocio " La Universala Ponto " (Togolando kaj Svisio) okazis en KOHE la plantado de tiu Arbo de Unueco kaj de Paco.

(specio de tiu arbo : Senegala Sekvojo)

3

La 3an de novembro 2007, dum la unua tago de la sesio de la Kongreso de la Popoloj kaj de ASKOP, la partoprenantoj venintaj el 12 landoj veturis en Eben Ezer (Lieĝo, Belgio), ĉe la Paco-Turo, por tie planti la 3an Arbon de Monda Unueco. Ĉiu partoprenanto estis invitita kunporti iom da tero el sia lando por ke tiu arbo ĉerpu el tio sian nutraĵon.

(specio de tiu arbo : acero)

 

 


ASKOP/RCM, 66 bd Vincent Auriol, 75013 Paris