la kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Historio - La ĉarto - Listo de teritorioj - La Konsilio - Agadoj kaj sugestoj - Informado
Historio de la TUTMONDIĜOJ  
La mondcivitanoj ne donis al si mem alian mision, ol inventi teknikojn de konsciigado por disvolvi mondan konscion ebligantan krei mondan publikan opinion kapablan antaŭenigi kaj postuli la starigadon de MONDAJ INSTITUCIOJ por certigi la pluvivadon de la homaro.

Por la MONDCIVITANOJ, tutmondiĝo estas "tekniko" kiel la enregistriĝo, t.e. rimedo por plirapidigi la planedan ekkonscion pri la homaj problemoj.

Dum la enregistriĝo estas individua sindevontigo, la tutmondiĝo povas esti konsiderata kiel kolektiva sindevontigo. Ĝi okazas surbaze de du tekstoj :

Tutmondiĝo de la komunumoj - Cahors - Aliaj departementoj - Departemento Gard - Interveno de Roger Volpelière - sepdekaj jaroj - ekster Eŭropo - Japana maniero - Kanada maniero - Nimesa steleo -

 TUTMONDIĜOJ DE LA KOMUNUMOJ

Tutmondigi komunumon, tio estas transigi al la nivelo de la baza ĉelo de ĉiuj homaj grupoj la individuan agon de la registrado kiel Mondcivitano.

Akiri letigimkarton de Mondcivitano signifas pruvi, ke oni ekkonsciis pri sia persona responseco en la nunaj problemoj, signifas atesti, ke super la aparteno al loka grupo, al nacia kolektivo, la Mondcivitano sentis, komprenis, ke li estas membro de pli vasta komunumo, la tuta homaro, kaj ŝuldas al ĝi devojn same kiel al sia origina komunumo aŭ nacio.

 Sin registri kiel Mondcivitanon signifas akcepti partopreni en la tasko komuna de ĉiuj homoj, sin morale devontigi transigi al la planeda nivelo siajn civitanajn devojn, sin deklari disponebla por la luktado entreprenenda por certigi la pluvivon de la minacata homaro, por triumfigi la idealon de justeco kaj paco, al kiu strebas ĉiuj bonvolaj homoj.

La tutmondigo de komunumo estas la ago, per kiu la komunumo, baza ĉelo de ĉia nacia, socia kaj politika organizado, deklaras, ke ĝi ekkonsciis pri la problemoj, kiuj metiĝas al la tutmonda komunumo, kaj sin devontigas serĉi por ili, interkonsente kun ĉiuj komunumoj de la mondo, solvon justan por ĉiuj.

Per tiu ago, ankoraŭ simbola, la loĝantaro, ĉu rekte, ĉu per baloto de sia magistrato, agnoskas, ke ĝi konscias pri la grandaj danĝeroj, kiuj nin minacas, kaj pri la realoj, kiuj nin ĉirkaŭas, kaj ke ĝi pretas akcepti sian parton, sian responsecon en la organizado de kohera mondo, el kiu estos forigitaj angoro kaj mizero.

Danĝero : la minaco de totala detruo, kiun trudas al la homaro atoma konflikto.

Danĝero : la malracia detruado de grandaj naturaj riĉaĵoj.

Danĝero : la poluado sub ĉiaj formoj.

Realo : la ne nur politika, sed ankaŭ teknika, ekonomia, monda interdependeco de ĉiuj popoloj.

Realo . la totala interdependeco, de ĉiuj homoj fronte al la problemoj de paco kaj milito, de misnutrado, de disdonado, de la krudmaterialoj.

Realo estas finfine la neceso, de supernacia organizo, la nura, kiu kapablas proponi kaj se necese trudi justajn solvojn al ĉiuj problemoj, kiuj metiĝas, kaj kiujn la naciaj registaroj ne kapablas solvi.

Unuvorte, per la decido tutmondiĝi, la komunumo asertas sian volon, preter siaj lokaj zorgoj, kunlabori en la ellaborado de la morgaŭa socio, partopreni en la konstruado de pli bona mondo sen timo, sen mizero, sen malsato.

Kiel aperis tiu ideo pri tutmondiĝoj, kaj kiel ĝi disvolviĝis ?

CAHORS

La "Centro de Mondaj Esploroj kaj Studoj", animata de SARRAZAC, iniciatis tiun novan teknikon.

Konstatante !a entuziasmon, kiun levis la ago de GARRY DAVIS stariganta sian tendon sur la teritorio de UNO, en la palaco de Chaillot, kaj la tre favorajn reagojn al tiu ago, de la sukceso de la mitingo, en la vintra ciklodromo, la esplorcentro finpretigis, kun kamaradoj el Cahors, inter kiuj estis Doktoro Sauvé, la tekston de la Tutmondiĝa Ĉarto proponota por akcepto al la rnagistrato de CAHORS, la 3an de julio, 1949.

La 20an de julio, la novelektita magistrato akceptis la Ĉarton per 20 voĉoj kaj 7 sindetenoj.

En 11a morgaŭa tago, laborgrupo komencis popolan pridemandadon. 70% de !a voĉdonantaro estis trafita. 59%. de la enskribitaj voĉdonantoj voĉdonis Jese, 11 % sin detenis.

La 30an de septembro, la konsilantaro de departemento, LOT akceptis favoran rezolucion kaj "instigis la magistratojn de LOT ekzameni la plivastigadon de la ago de CAHORS al la tuta departemento." La 15an de februaro 1950, 239 komunumoj de departemento LOT estis voĉdonintaj la tekston de la Ĉarto. En FIGEAC, kie politikaj malkonsentoj estis aparte viglaj, estis organizita balotado de la loĝantaro. 82% de la enskribitaj elektantoj voĉdonis jese.

La 24an kaj 25an de junio 1950, ceremonioj pri la Tutmondiĝo de LOT estis organizitaj en CAHORS.

Ĉiuj, kiuj havis la ĝojon ĉeesti tiujn aranĝojn, neniam forgesos. La ceremonio ĉe ponto Valentré atingis nepriskribeblajn fervoron kaj entuziasmon. La 5000 loĝantoj estis sur la stratoj.,

ALIAJ DEPARTEMENTOJ

Paralele, similaj provoj okazis en departementoj Haute-Garonne kaj Tarn-et-Garonne. REVEL, hejmo de Vincent AURIOL, tiama prezidento de la Respubliko, tutmondiĝis la 10an de februaro 1950 kaj tiuokaze ĝia urbestro estis akceptita en !a prezidenta palaco Elysée.

Dum la printempo de 1950, 10 departementaj konsilantaraj, de Landes ĝis Hérault, zono kun 3 400 000 loĝantoj, voĉdonis rezoluciojn favorajn al !a Ĉarto.

En diversaj regionoj de Francio, dum 1950, multaj komunumoj imitis CAHORS.

16 magistratoj en departemento Aude, 24 en Haute-Garonne, 13 en Tam-et-Garonne, 13 en Pas-de-Calais, insulo Sein, 2 komunumoj de departemento Meuse, deklaris sin monda teritorio. En 1951 kaj 1952, pliaj aldoniĝis al la listo. En departemento Isère aparte, Marius POIZAT, urbestro de MOUSTEROUX-MILIEU, profitante la renovigadon de la magistrato, organizis paralelan balotan pridemandadon, kaj akiris por la Ĉarto pli bonan plimulton de la voĉoj, ol por sia propra listo.

En departemento Drôme, per individua demandado de ĉiu voĉdonanto, ni akiris la tutmondiĝon de BOURDEAUX, kantona ĉefurbo, kaj de du apudaj komunumoj. Tiujn referendumojn konfirmis voĉdonoj de la magistratoj.

Ekster Francio, estis atingitaj samaj kuraĝigaj rezultoj. En Germanio, Koenigswinter - kaj Oberwinter, en Danlando Brande tutmondiĝis. En Belgio, dank'al Maurice Lejeune, Chassepierre kaj Florenville, poste Mont-sur-Marchienne kaj Grand-Manil, en Italio Rocca Sinibalda ; ĉie, kie la eksperimento estis farita, estis similaj rezuItoj.

En Hindio, ia kamparana sindikato de Kisan Panchayat, la du plej grandaj universitatoj, Lucknow kaj Allahabad, akceptis la tekston de la Ĉarto.

 Japanio, ankoraŭ ŝokita de la hororoj de Hiroŝima kaj Nagasaki, siavice ekinteresiĝis pri tiu agado per la tutmondiĝo de urbo Ayabe, kaj aparte dank'al asocio Oomoto multaj urboj, kaj poste tutaj prefektejoj, aliĝis al la movado.

Departemento GARD

Poste, en departemento GARD, la agado estis pliprofundigita de Renée kaj Roger VOLPELIERE.

La 11an de decembro 1950, la departementa konsilantaro voĉdonis jenan rezolucion :

"Ekkonante la inicitatojn de tutmondiĝo de la francaj komunumoj kaj urboj entreprenitajn en diversaj departementoj per la akceptado de la tutmondiĝa Ĉarto,

agnoskinte la gravecon de tiu ĉarto, individue kaj libere alvokanta la loĝantojn de la komunumoj de Francio aserti sian pacvolon, ligante tiun volon al tiu de ĉiuj popoloj de la mondo,

konsiderante, ke paco estas la sankta deziro de ĉiuj Francoj, ke ĝi estas komuna bono por la tuta homaro, kaj ke tial ĝin defendi devas ne nur iu aŭ alia partio aŭ movado, sed ke ĝi devas unuavice organiziĝi per demokrataj vojoj kaj rimedoj laŭ konstruemaj proponoj,

konsiderante, ke tiu formulo de individua popola pridemandado ekster la partioj atencas kontraŭ neniu el ili, kaj ke tial, anstataŭ dividi la homojn, ĝi fratece ilin unuigas,

la konsilantaro de departemento GARD notas kun kontento la iniciaton kaj la aliĝon de pluraj francaj komunumoj kaj departementoj al la tutmondiĝa ĉarto, kiu ebligas tiun popolan unuanimecon,

instigas la komunumojn de departemento GARD atente studi la tutmondiĝan Ĉarton proponatan al ili de la provizora franca Konsilantaro de la tutmondiĝintaj komunumoj kaj urboj kaj instigas ilin aliĝi, por ke ilia ago pruvu al la mondo la unuaniman pacvolon de !a popolo de Francio, sen konsideri partion, kredon aŭ ideologion."

INTERVENO DE ROGER VOLPELIERE (1907-1980) dum la tagoj de tutmondiĝo en Vallon-Pont-d'Arc la 12an de julio 1970

"La 22an de decembro 1950, sub ]a prezidanteco de la tiama urbestro M. CABRIERE, [a magistrato de ANDUZE akceptis jenan tekston, nomatan tutmondiĝa Ĉarto (Vd. p.2).

Ne kredu, ke ĝi distingiĝis, akceptante tiun tekston. La 3an de julio 1949, unuafoje la tutmondiĝa Ĉarto estis prezentata por aprobo de la elektitoj de urbo CAHORS, kaj de tiam 239 el !a 330 komunumoj de departemento LOT sekvis !a ekzemplon de la ĉefurbo.

Poste, iom post iom, trans la limoj de la departemento, kiel oleo, la agado disvastiĝis en Francio, kaj en la cetera mondo.

Dek departementaj konsilantaroj de Sudfrancio, printempe de 1950, en zono de Landes ĝis Hérault, akceptis tekstojn por subteni la tutmondiĝojn kaj la 8an de decembro, de 1950 siavice la konsilantaro de departemento GARD voĉdonis tre favoran rezolucion.

Dum kelkaj jaroj la nombro de la tutmondiĝintaj komunumoj signife kreskis. 24 en Haute-Garonne, 16 en Aude, 13 en Tam, 13 en Pas-de--Calais, 2 en Meuse, 6 en Alpes de Haute Provence, 3 en Drôme, 1 en Lozère, insulo Sein en Francio, du urboj Koenigswinter kaj Oberwinter en Germanio, Brande kaj 5 aliaj danaj urboj, Chassepierre kaj Florenville en Belgio, multaj komunumoj en Italio, en Hindio, kie la universitatoj de Lucknow kaj Allahabad kaj la kamparana sindikato de Kisan Panchayat akceptis la saman Ĉarton, aldonante specialan paragrafon pri siaj propraj zorgoj, fine en Japanio, kie tutaj prefektejoj deklaris sin favoraj al niaj celoj, unuvorte, ĉie, kie tion ebligis la ĉeesto de . informitaj aktivantoj, la tutmondiĝa ĉarto spertis !a saman favoran akcepton.

Mi volas tamen iom pli longe paroli pri la agado tia, kia ĝi disvolviĝis en departemento GARD, ĉar ĝi pli rekte koncernas nin, kaj ankaŭ, ĉar ni intense travivis ĝin.

Tuj post la voĉdonado de la departementa konsilantaro, kaj forta pro tiu

subteno, nia malgranda propagandteamo komencis la disvastigadon de tiu teksto kaj la informvizitojn en la komunumoj de la departemento.

Pastoro Monteil, lernejestro Soubeyran, mia edzino kaj mi iris dum monatoj prezenti antaŭ tre diversaj aŭskultantaroj, foje skeptikaj, foje entuziasmaj, sed neniam vere malamikaj, la celojn de nia agado, la idealon, kiu ĝin inspiris.

La 1an de julio 1951, dum kunveno de 120 personoj en Nozières, ni povis jam konigi la aliĝon de 91 komunumoj. S-ro Paganelli, ĝenerala inspektoro de la instruado, eksa prefekto, kaj s-ro Amphoŭ, bone konata en la agrokulturaj medioj, aliĝis al ni kaj estis kreita la Franca Konsilantaro de la tutmondiĝintaj urboj.

Malpli rapide, la movado plu disvolviĝis kaj 185 komunumoj estis aliĝintaj al la tutmondiĝa Ĉarto de la organizado en Nimeso, en oktobro de 1958, de internacia kolokvo, en kiu partoprenis i.a. lordo Attlee, lordo Boyd Orr, kaj multaj francaj kaj alilandaj gravuloj.

ĉiuj urboj de la departemento -. Nimeso, Alès, Uzès, Le Vigan, Beaucaire,

la plejmulto de la kantonaj ĉefurboj estis tutmondiĝintaj, 31 komunumoj

donacis jarajn subvenciojn de 25 000 malnovaj frankoj kaj voĉdonis esceptan krediton de 500 000 malnovaj frankoj por la organizado de la internacia kolokvo, kaj por la sama celo Nimeso partoprenis per unu miliono da malnovaj frankoj.

Inter diversaj iniciatoj, unu meritas, ke oni ĝin aparte substreku, pro sia nediskutebla demonstra valoro, tiu de Gajan.

Pro iniciato de la tiama magistratestro, s-ro Fabre, publika baloto pri la akcepto de la Ĉarto okazis en la komunuma domo en la tago mem de la magistrata baloto de 1953. 154 elektantoj partoprenis en la baloto por renovigi la magistraton. Oni nombris en la dua urno 133 jesojn kaj 2 nulojn. En Redessan, la 21an de junio 1953, la unua ceremonio por inaŭguri ]a ĉielarkan diskon, simbolo de la unuiĝo de Ia komunumoj de la lando, disvolviĝis kun la ĉeesto de la departementaj aŭtoritatoj, kaj de 1500 partoprenantoj".

Similaj ceremonioj sekvadis poste en Gajan, Vézénobres, Uzès, La Grand-Combe, Vergèze, Brignon, Le Cailar, Génolhac, en 1956 en ValIon-Pont-d'Arc, en 1957 en Viallas kaj en 1958 en Nimeso.

Mi volis longe rakonti la historion de la tutmondiĝo de departemento Gard ĉar tro da personoj jam forgesis, kaj tro mulltaj ne scias, ke tia agado okazis, tiel ke ĝi ŝajnas konduki al flasko. Tiel ne estas. Sed gravas difini, kiuj estis la celoj kaj vidi, ĉu ili estis atingitaj.

Komence, la tutmondiĝo de la komunumoj estis simbola manifestacio. Ĝi celis, fronte al la registaroj, montri, ke ekzistas en la publika opinio de ĉiuj landoj volo al paco, interkompreniĝo kaj internacia kunlaborado.

La voĉdono por la Ĉarto estas la tuŝebla pruvo de la plivastigo de la nacia kadro. Ĝi montras, ke la popoloj ekkonsciis, ke la grandaj problemoj, kiujn frontas la disvolvado de nia civilizacio, la pluvivo mem de la homaro, povas trovi nur mondskalan solvon.

La tutmondiĝo volas veki la senton de mondcivitanismo aldoniĝanta kaj supermetiĝanta al la civitanismo loka kaj nacia. Ĝi emas evidentigi en plena lumo la nekapablon de la suverenaj ŝtatoj harmonie organizi la planedajn rilatojn.

Ĝi volas fine veki la publikan opinion pri la nepra bezono provizi la tutmondan kornunumon per la instancoj necesaj por la mastrumado de [a supernaciaj interesoj.

Tiaj ideoj eble estas ambiciaj, kaj ili eble estis tro avangardaj antaŭ dudek jaroj, tial oni taksis ilin utopiaj, ĉar mankis aliaj argumentoj por ilin kontraŭbatali. Sed la graveco de tiuj problemoj, kiujn nia epoko devas alfronti, la nekapablo de la naciaj registaroj ilin solvi, !a neeblo trovi por ili fragmentan solvon, poste alportis al la hieraŭa utopio, la subtenon de ĉiuj, sciencistoj kaj sociologoj, politikistoj kaj ekonomiistoj, kiuj ne limigas siajn pripensojn kaj siajn studojn al la tuja estonteco.

La monda dimensio de la problemoj pli kaj pli necesigas rnondskalajn solvojn, kaj pri tiu evidento ni volis veki la opinion per la tutmondiĝoj de la komunumoj."

Roger Volpelière estis unu el la pioniroj de la tutmondiĝoj kaj estis, kun sia edzino Renée, la instiganto de centoj da tutmondiĝoj de komunumoj kaj urboj. 


EKDE LA 1970-aj JAROJ, dank'al kelkaj konvinkitaj urbestroj, efektiviĝis pluraj tutmondiĝoj

La 29an de januaro 1971, ORVAL, en departemento Cher, pro iniciato de urbestro Henri Cainaud, Mondcivitano.

La 14an de majo 1978, ia PACDOMO de Roubaix, en departemento Nord, pro iniciato de sia responsulo Jean Caullet.

La 9an de Julio 1978. la tutmondista centro KASTELO LAMBERTIE, en Pineuilh, en departemento Gironde.

La 9an de aprilo 1979, ARES, en departemento Gironde, pro iniciato de urbestro Raymond.

La 5an de majo 1979, TOURCOING, en departemento Nord. De iniciato de ĝia urbestro, Guy Chatiliez, Mondcivitano ekde la unua horo, venis tiu tutmondiĝo.

La 5an de marto 1979, post interveno, de Christian Kesteloot, vicurbestro de Tourcoing, la magistrato unuanime voĉdonis la tutmondiĝon de la urbo. Guy Chatiliez frue mortis du monatojn poste. Ĉe lia funebro, Pierre Mauroy, deputito-urbestro de Lille, ĉefministro de 1981 ĝis 1984, deklaris : "Mondcivitano, Guy Chatiliez estas modelo de vivo, kie ago kuniĝas al parolo... unueco de !a homo kaj kuraĝo antaŭ Ia lasta obstaklo de la ekzisto : la morto".

En 1980, LA TOUR D'EDEN-EZER, en Belgio, inicitate de Robert Garcet.

La 6an de majo 1980, LISSAC, en departemento Corrèze, pro iniciato de !a urbestro.

En 1988, LUSSAC-LES-CHATEAUX, en departemento Vienne, pro iniciato de urbestro Maupin.

En 1988, FUSSY, en departemento Cher, pro iniciato de urbestro Alain Rafesthain, Mondcivitano.

La 24an de aprilo 1990, Kolegio "CELESTIN FREINET" de Ste-Maure de Touraine, en regiono de Tours, iniciate de la direktoro, Michel Bertrand, Mondcivitano.

En 1993, vilaĝo DJILACOUNE, en departemento de Bignona, en la regiono de Ziguinchor, en Senegalio, pro iniciato de vilaĝestro Ousmane Ndao.

La 6an de julio 1995, LUTTERBACH, en departemento Haut-Rhin, pro iniciato de sia urbestro Roger Winterhalter, Mondcivitano.

La 5an de majo 1997, KUNHEIM, en departemento Haut-Rhin, iniciate de sia urbestro Raymond Gantz (sekve de !a letero sendita de Roger Winterhalter al la komunumoj de la departemento).

La 15an de majo 1999, SAINT-NOLFF, en departemento Morbihan, pro iniciato de sia urbestro Joël Labbé Mondcivitano.

LA TUTMONDIĜOJ EKSTER EŬROPO

La tekniko de la tutmondiĝoj, eksperimentita en Eŭropo ekde 1949 ĉefe en Francio, sed ankaŭ en Belgio, en Britio, Italio, Germanio ktp), retroviĝas mallonge poste, pro la influo de la Universala Movado por Tutmonda Federo, en la America kaj Asia kontinentoj.

En Azio, post kelkaj eksperimentoj en Hindio, la movado trovas aparte favoran terenon en Japanio, kruele trafita materie kaj eĉ psikologie de la milito kaj de la atoma "eksperimento".

En Ameriko, la movado disvolviĝas ĉefe en Kanado, pro impulso de aparte viglaj responsuloj de la Universala Movado por Tutmonda Federo, geedzoj A. kaj H. Newcombe.

Ni sinsekve diros kelkajn vortojn pri la situacio en ambaŭ landoj.


TUTMONDIĜO LAŬ JAPANA MANIERO

En 1950, iom antaŭ la Korea milito, sin deklaris tutmondiĝinta urbo AYABE, kiu ĵus formiĝis per la kunfandiĝo de pluraj ĝis tiam apudkuŝantaj urboj kaj vilaĝoj.

La rezolucio de la magistrato referencas al la 9a artikolo de la Konstitucio de Japanio, kiu enhavas ĝian rezignon pri milito. Estas akceptita jena deklaro: "Urbo AYABE deklaras sin plene konsentanta kun la celo de kreota tutmonda federo, surbaze de la konservado de la mondpaco, kiel antaŭvidas la japana konstitucio, kaj asertas, ke neniu klopodo estu ŝparata por starigi konstantan pacon sur la tero per kunlaborado kun la cetera mondo".

Kelkaj aliaj urboj kaj vilaĝoj de Japanio deklaris sin tutmondiĝintaj, inter 1950 kaj 1956, i.a. Hiroŝimo en 1954. Sed la movado vere ampleksiĝas ekde 1956 (aliĝo de Japanio a] UNO) kaj Ĉefe 1957 (tutmondiĝo voĉdonita de la provinca asembleo de Okayama, provinco el pli ol 2 milionoj da loĝantoj). La fine akceptita "deklaro" tamen ne strikte enhavas la vorton "tutmondigo". La asembleo deklaras sin favora al la kreado de monda federa registaro per la plifortigo de Unuiĝinta Naciaro".

En 1970, preskaŭ la duono de la provincoj de Japanio estis akceptintaj deklarojn pri tutmondiĝo. En 1966, Monda Konsilantaro por la Tutmondiĝoj estis kreita de la Universala Movado por Tutmonda Federo, kaj ĝia sidejo troviĝas en Japanio, en Hiroŝimo.


TUTMONDIĜO LAŬ KANADA MANIERO

Laŭ Alan kaj Hanna Newcombe, rezolucio voĉdonita de iu magistrato (aŭ de iu alia loka aŭtoritato) riskas esti forgesita, se ne alia agado rememorigas al la civitanoj ĝian konstantan valoron. Laŭ tiu vidpunkto, ili proponis en 1966, ke ĉiun voĉdonon akompanu tri aliaj decidoj -.

1) Flirtigi sur !a urbodomo !a flagon de Unuiĝinta Naciaro apud la nacia flago.

2) Ĉiujare organizi monkolektadon por donaci al speciala konto de Unuiĝinta Naciaro sumon egalan at 0,01% de la impostoj de !a loka kolektivo.

3) Organizi ĝemeligadon kun tutmondiĝinta kolektivo en alia lando.

La argumentoj, kiujn ili donas favore al tiu "novstila" tutmondigo estas jenaj :

1) Flago: malgraŭ ĉiuj siaj malvirtoj, Unuiĝinta Naciaro posedas la nuran flagon agnoskitan en !a tuta mondo kiel tiun de tutmonda organizaĵo. Ĉiutage ĝi memorigas al la civitanoj, ke ekzistas unu mondo preter la lokaj konfliktoj.

2) Monkolektado : ne ĉiu homo povas legi Clark kaj Sohn aŭ diskuti kun membro de Foreign Office, sed ĉiu homo, eĉ 13-jara infano, povas vendi "pacmarkojn", donante la necesajn klarigojn. Oni povas do aĉeti tiun markojn, aŭskultante tiujn klarigojn.

3) Ĝemeligado. tio estas popola operacio. Preskaŭ ĉiu homo povas esti koncernata de konsekvenca aktivado -. interŝanĝo de infandesegnoj, de fotoj, de amatoraj filmoj, korespondado, interŝanĝo de junuloj ktp. La lokaj diferencoj malnetiĝas. La loka gazetaro mencias tiujn aktivadojn, kio estas bona propagando.

Favora ĉena reakcio estas tiel ekmovata.

Pluraj urboj voĉdonis la tutmondigon kun la ĉi-supraj proponoj. aparte OTTAWA, TORONTO, MISSISSAGA kaj DUNDAS.

 

NIMESO

TEKSTO SKRIBITA SUR LA TUTMONDIĜA STELEO

"Tiu ĉi komunumo estas franca teritorio kaj agnoskis sin tutmonda teritorio.

La tutmonda komunumo, konsistanta el vilaĝoj kaj urboj, devas esti protektata kontraŭ la atomminaco, la retroiradoj de la civilizo pro la malvarma milito kaj la ruinigoj de la milito. Ĝi devas organizi la minimumajn kunlaborojn nepre necesajn por ĝia disvolviĝo profite al ĉiuj homoj. Nu tutmondaj kontroloj, leĝoj, institucioj, kaj tutmonda alta aŭtoritato garantios al ĉiuj minimumajn tumondajn kunlaborojn kaj protektojn.

Sin tutmondigante, tiu ĉi komunumo ekservas la tutmondan publikan bonon. Ĝi alvokas al la devo de ĉiuj komunumoj protekti ĉiun, al la ekzorgado pri la superaj interesoj de la tutmonda komunumo.

Ero de tiu komunumo, ĝi devontigas sin kunlabori por ĝia protektado kaj ĝia disvolviĝo. Ĝi partoprenos fondi per voĉdonado, servo kaj respekto de ĝiaj leĝoj, la unua civilizacion de monda kunloĝado.

Tia entrepreno de defendo de la patrujo kaj de la homo postulas pli ol milito sinaltigon kaj sinoferon."

KONKLUDO

Kian ajn teknikon de tutmondigo oni uzu, urĝas, ke ĉiuj urboj en la mondo, kiuj deklaris sin tutmndiĝintaj, kuniĝu en Internacia Konsilantaro de la Tutmondiĝo, por plirapidigi la procezon de la tutmondiĝo tra la planedo kaj profiti de mondaj eventoj por ĉiufoje antaŭenmeti la neceson starigi tutmondajn instituciojn, kiel nuran solvon al la konfliktoj kaj al la ekonomiaj problemoj de la homaro.

La Internacia Konsilantaro por la Tutmondiĝoj povus, ekzemple :

- postuli, ke lokoj stategiaj aŭ nepre necesaj por la pluvivo de la homaro estu ekkontrolataj kaj ekmastrumataj de supernaciaj organizoj, kiel : la kanalo de Suez, la brazila arbaro, Jeruzalemo, la Kanalo de Panamo, Saharo, la oceanoj…

- partoprenigi la komunumojn en la transnaciaj elektoj de la Kongreso de la Popoloj.

El originala teksto de Roger Volpelière

El la franca, esperantigis : Jacqueline Lépeix

Geografiaj komunumoj sin deklaras simbole "Tutmondaj teritorioj" kaj tiamaniere kontribuas per la informado de siaj loĝantoj en la progreso de la tutmonda demokratio.

Pri la retejo