mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Institucioj -> Komitatoj por la KDP
KOMITATOJ POR LA KONGRESO DE LA POPOLOJ

1. Franca Komitato por la Kongreso de la Popoloj

Kongreso de la Popoloj estas monda transnacia organizo sendependa de ĉiaj organizoj kaj potenculoj. Ĉar ĝi estas sen-nacia, ĝi ne havas " sidejon ". Tamen por helpi en ĝia misio, por ebligi ĝin aliri al bankaj aŭ poŝtaj servoj aŭ al la profito de asekuroj aŭ aliaj, ĝi povas sin direkti al lokaj asocioj, kiujn ĝi aprobis. Dum la sesio okazinta en Braziljo en majo 2009 la Kongreso de la Popoloj postulis la " Komitaton por la Kongreso de la Popoloj " revivigi sian ekziston por subteni la agadojn de Kongreso de la Popoloj aranĝotajn en Francio.

La Komitato por la Kongreso de la Popoloj estis fondita de la Brusela kongreso okazinta de la 3a ĝis la 5a de majo 1963. Ĝia unua kunsido okazis en Parizo la 23an de majo 1963. Neformala dum pluraj jaroj, la Komitato akiris juran personecon laŭ la franca juro en 1969 por plenumi la necesaĵojn de la unuaj balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj. Statuto enregistrita la 2an de junion 1969 ĉe la Pariza Polica Prefektejo. Dosiero n° 20262P.

Statuta kunveno en Parizo la 26an de septembro 2009, je 16a 30 en la societa sodejo, 66 bd Vincent Auriol, 75013 Parizo

La nova Komitato konsistas el SES homoj reprezentantaj po du homoj.Mondcivitanan Registrolibron, Konsultiĝan Asembleon ĉe la Kongreso de la Popoloj, kaj Kongreso de la Popoloj

  • Claude Jousseaume
  • Laurent Son
  • Daniel Durand
  • Marie-Françoise Lamperti
  • Stevens Chellum
  • Roger Winterhalter

La modifita statuto valorigas la rolon de edukado al civitaneco al demokratio al ne-perforto kaj al paco.

Subskribitaj la 10an de majo 2010 de Claude Jousseaume, Laurent Son kaj Daniel Durand, ili estas enregistritaj ĉe la Pariza Polica Prefektejo la 28an de septembro 2011.

2. En aliaj landoj

(...)

 

Pri la ttt-ejo