Informilo n-ro 93 (julio 2007) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 LA AMPLEKSOJ DE LA SOLIDARECO

Nia organizaĵo estis invitita partopreni en la kongreso de esperantista asocio por enkonduki debaton pri monda solidareco. Tiu kunveno arigis aliĝintojn el dek du landoj. Tio starigas por ni okazon por denove pripensi pri kio fundamentas nian asocion de solidareco, kiu celas mutualismon kaj tutmondismon. Kion tio signifas en 2007 ?

En la komenco de la 80-aj jaroj dum interparolado, mi demandis amikinon kion elvokas al ŝi la vorto " solidareco ". Ŝi respondis : " ligilon ". Post 25 jaroj mi ne trovis pli trafan respondon ol tiun. Fakte " ligilo " estas io, kio utilas por firme kunligi, por igi nedisigeblaj la elementojn, la tiel ligitajn membrojn, kontraŭ danĝero aŭ malfacilo.

Inter homoj ekzistas rilatoj kun diversaj naturoj tiaj, kiaj amikeco aŭ frateco. Amikeco estas ligilo inter homoj kiuj elektas sin por postulema rilato en kiu ĉio fariĝas eĥo kaj kompliceco. Inverse frateco estas ligo inter homoj, kiuj ne ĉiam elektis sin, sed kiuj, pro neceso, konsentas submetiĝi al kelkaj reguloj por ke la kunloĝado aŭ la kunekzisto estu ebla. Trans tiuj valoroj la solidareco ligas la amikojn, la fratojn kaj ĉiujn aliajn kontraŭ malfaciloj aŭ minacoj. " Kune oni estas fortaj " kiel rememorigas al ni la benina devizo.

Dum la solidareco aspektas kiel universala valoro taŭga kun ĉiuj epokoj kaj ĉiuj civilizoj, tiu ĉi havas la kapablon enradikiĝi en historio por speguli kun ĝi la momentajn valorojn.

En la 80-aj jaroj la plej bonkora amplekso de la solidareco apenaŭ transiris la landlimojn kun la adjektivo " internacia ", kaj tio malgraŭ la klopodoj de la plej avangardaj aktivuloj, kiuj penis ekspliki la diferencon inter la " internacia " nivelo, kiu ekzistas ekzemple ĉe UN kaj la konstruota " monda " nivelo. Post la forfalo de la Berlina muro kaj la fino de la dupartiiĝo, solidareco fariĝis " monda ". Tio estas reala konsciiĝo, ke la solvoj al la mondaj problemoj devas esti trovataj je la konstruota monda nivelo kaj ne plu je la internacia nivelo.

La Mondcivitanoj, kiuj proponis la fondadon de nia asocio, kompreneble ne atendis la finon de la malvarma milito por laŭte aserti, ke ĉefe markos la venontajn jardekojn la fosaĵo, kiu jam pliprofundiĝis inter riĉuloj kaj malriĉuloj, ignorante la landlimojn kaj la markojn de la antaŭaj jaroj. Ne nur alia mondo devas ekzisti, sed ankaŭ alia rilato inter la individuoj, bazita sur respekto, justeco kaj egaleco. Tio estas la fundamento de mutualismo.

La spertiĝo de nia asocio ja povus nun fariĝi ekzemplo, ĉar krom malsato aliaj danĝeroj minacas la tutan homaron : malsano, homaj vivkondiĉoj, poluadoj kapablas estigi aliajn solidarecojn konsiderotajn laŭ mondeca vidpunkto.

Daniel Durand


Komunumo Nouaillé Maupertuis.

Tagoj de solidareco kun Afriko

Dimanĉe la 27an de majo 2007 kaj lunde la 28an en la urbodomo de Nouaillé Maupertuis en Francio je 1 h 30 per trajno sudokcidente de Parizo, okazis kunsido de la Administra Konsilantaro de la NŜO Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Inter la multaj punktoj de la tagordo de tiuj laborplenaj tagoj, stadia bilanco estis prezentita koncerne la mikrokreditojn konstentitajn en Burkinio kun la helpo de la subvencio 2005 de la urbeto Nouaillé Maupertuis. La bilanco de tiu unua jaro de plenumo de tiu projekto estas planita por julio 2007, sed de nun la reagoj tre pozitive aspektas. La kvin profitintaj vilaĝaj grupoj apud la urbo Bobodiulaso kaj la grupo en nordo de Eburio konsistas plimulte el inoj.

Ili profitas de tiuj malgrandaj monsumoj metitaj je ilia dispono dum 3 aŭ 6 monatoj por aĉeti laŭ la sezono legomojn, grenojn, karitean buteron, ktp. kiujn ili podetale revendas sur la bazaroj . La profitoj tiel havigitaj ebligas ilin aŭtonomiĝi por aĉeti por siaj infanoj diversajn nutrajn produktojn, lernejajn provizojn, kuracilojn ĉe la loka flegejo, por ke la infanoj estu akceptataj en la manĝejoj de la lernejoj ofte malproksimaj, kaj ankaŭ por aĉeti vivnecesajn produktojn... La kontraktoj subskribitaj por ĉiu el tiuj inoj estas respektataj kaj la repagoj okazas laŭ la planita pagdataro. Tiuj mikrokreditoj ebligas al tiuj ses grupoj da Globidar-aninoj pacienci ĝis la financado de la projektoj, kiujn ili prezentis ĉe Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

La membrinoj de alia agrupo " TOYOW en la vilaĝo Padema " povos ekde la somero 2007 pligrandskale instali tiujn komercetojn kun la helpo de la subvencio 2006 de la urbeto Nouaillé Maupertuis. Konkrete en tiu projekto Toyow temas laŭ la sezonoj aŭ pri laborejo de karitea butero tre uzata kaj komercigata por la kuirado, la sano kaj la kosmetiko, aŭ pri " sumbala " laborejo (" sumbalo " estas saŭco fabrikita el la semoj de la arbo " Parkia biglobosa " loklingve : " néré "), aŭ pri laborejo por la produktado kaj la komercigo de ĝermigita mileo, kiu estas uzata por la farado de " dolo ", loka trinkaĵo tre ŝatata en la lando.

En 2007, la subvencio de la urbeto Nouaillé Maupertuis direktiĝas al helpo al la agrikultura projekto de la grupo Koboro, je 20 km de Bobodiulaso, unu el la estontaj financadoj en la kalendaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

La municipo de Nouaillé Maupertuis estas tre entuziasma, kaj ni baldaŭ legos artikolon de la urbestro s-ro Henri Bosq pri la ligo farita en tiu komunumo inter internacia solidareco kaj la necesa loka solidareco en Francio. La sinsekvaj subvencioj de tiu urbeto ebligis plirapidigi la financadon de la diritaj grupoj, kiuj deziras rapide fariĝi aŭtonomaj kaj responsaj.

Christian Trianneau


Atentu !

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato statute ne celas financi mikrokreditajn aktivecojn. Tamen, pro la praktiko de ECIDAM en Benino (vd Monda Solidareco n-ro 84, p.2) kaj pro la peto de la kadrantaj NŜO kaj de la Pluzorgaj Komitatoj de la okcidentafrikaj regionoj, la Administra Konsilantaro de MSM konsentis provizi monsumon al la partneraj NŜO por mikrokreditaj agadoj profite al la MSM-grupoj kiuj atendas financadon. Tiu atendo ofte estas longa kaj la pruntodono de malgranda monsumo ebligas la grupojn vivteni kaj favorigi aktivecon krean de enspezoj kaj de solidara ŝparado. Tiu aktiveco ne anstataŭas la starigon de projekto, sed kuraĝigas la iniciatemon, kaj per la instigitaj repagoj kontribuas al reciproka solidareco.

Danièle Charier


En Burkinio

La agrikultura projekto de la Burkina grupo KOBORO

Konsistanta el 10 membroj, tiu grupo da viglaj junaj produktantoj praktikas agrikulturon en la vilaĝo Dodugu, provinco de Houet, departemento de Bobodiulaso en Burkinio ekde 1990. Post du jaroj da kotizado al la monda komunuma kaso MSM, ekde 2002, la grupo Koboro pere de ties prezidanto S-ro OUATTARA Bakary petis la studadon kaj la financadon de agrikultura projekto por la aĉeto de ilaro (plugilo, ĉaro, bovparo, azeno, ktp.), kaj ankaŭ por la aĉeto de plantkuraciloj, por kultivi kotonon, maizon, sorgon, sezamon kaj arakidon.

En sudana-sahela regiono, la vilaĝo Dodugu estas submetita je tropika seka klimato kun nesufiĉaj kaj neregulaj pluvoj variantaj inter 500 kaj 900 mm/jare. Dum la pasintaj sekecoj estigis multe da malfaciloj, la grupanoj senĉese aktivas por plibonigi siajn vivkondiĉojn. La grupo Koboro estas loke kadrata de la burkina NŜO AKAP/ADRI (Asocio por la Kampara Asimilita Progreso) bone konata de MSM ĉar ĝia direktoro S-ro Dramane TRAORE estas Regiona Delegito de Okcidenta Afriko por MSM ekde la Ĝenerala Asembleo 2004 en Vagaduguo.

Ĉar Dramane TRAORE partoprenas en la Administra Konsilantaro de la NŜO Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj ĉar li povas iri en Francion por argumenti la ĝustecon de siaj dosieroj, li povos kun Christian Trianneau, volonta administranto por Sahelo, akompani la agrikulturan projekton Koboro al sukceso. Des pli la subvencio 2007 de la franca urbeto Nouaillé Maupertuis ebligos plifruigi la financadon planitan por la jaro 2008 laŭ la kotizoj kaj repagoj ĝis tiam ricevotaj.

Christian Trianneau


La grentenejo de Modjibé-Dji (Moĝibe-Ĝi)

Modjibé-Dji estas gea grupo en la vilaĝo Samogohiri en Burkinio. Tiu grupo praktikas agrikulturon kaj bredadon kaj havas la celon kunigi la junajn agrikulturistojn por defendi iliajn interesojn. Tial la dek membroj, kiuj konsistigas tiun grupon, planas aĉeti nutrajn varojn dum produkta periodo por komercigi ilin ekde la monato junio, kiam la prezoj estas pli altaj. S-ro Lassina Sawadogo prezidas la grupon Modjibé-Dji kaj S-ro Fabé Traoré estas ties sekretario kaj membro de la loka Pluzorga Komitato de la projektoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

La projekto de tiu grentenejo sumas je 3 000 000 CFA F kaj la propra kontribuaĵo estas taksita je 851 000 CFA F. Pro tiuj limigitaj rimedoj kaj pro la neceso disponi pri konstruaĵo kaj la proviziĝo je varoj, Modjibé-Dji petos la teknikajn konsilojn de AKAP en Bobodiulaso, kadranta NŜO konvenciita kun Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. La kadrado kaj la klerigo estas nepre necesaj por la sukceso de la grentenejo, kiel ni rememorigis tion en antaŭa bulteno (vdMS n-ro 89). Tiu helpo ebligos la grupon plene realigi siajn aktivecojn.

Pliprecizige, tiu grupo aliĝis al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato la 25an de majo 2002 kaj estos financita dum la jaro 2008 laŭ la realeco de la kotizoj kaj repagoj atendataj el ĉiuj koncernataj afrikaj kaj sud-amerikaj grupoj kaj individuoj. Kaj tio estos pli rapida se ĉiu aliĝigas en sia medio unu homon, unu grupon aŭ unu institucion. Kaj tio estos ankoraŭ pli rapida se ĉiuj responsantoj de la Pluzorga Komitato, kiel tie ĉi Fabé Traoré aŭ Bakary Ouattara en Dodugu, Symphorien Meda en Vagaduguo, Roland Meda en Tovor kaj plu aliaj aliloke aktiviĝas por analizi, akompani, favorigi, rememorigi la datojn kaj la repagon laŭ la planitaj tempoj de la prunto donita al ĉiu projekto, ĉar tiuj repagoj ebligas pli rapide financi la aliajn projektojn, kiuj atendas tie kaj tie.

Christian Trianneau


En Kongio

Situacio en oriento de la lando

Dum la kunveno por prepari tiun ĉi bultenon, ni planis raporti tie ĉi pri la ĝenerala asembleo de Monda Solidareco - Kune Agadi (MSKA), nia korespondanta asocio en Sud-Kivuto (Kongio). Tiu ĝenerala asembleo estis planita por la 3a de junio 2007 sed estis prokrastita ĝis la fino de la monato pro troaj pluvegoj.

MSKA, el Bukavu-Kavumu, kun kiu ni rilatas ekde 2001 iniciatis la projekton de elektroprovizado en la loko Butwashenge, en Kalonge. Malgranda baraĵo estis konstruita kaj alvale estis aranĝitaj du fiŝbredaj basenoj kaj unu kokejo. La tuto estis regata de la Fiŝa-Koka Kooperativo en Cifunzi. Monda Solidareco kontraŭ la Malsato financis parton de tiu projekto, almenaŭ la unua parto estis pagita kaj uzita. Kiam venis la momento realigi la alvusumadon kaj aĉeti la kokidetojn, la responsantoj de MSKA preferis uzi la sumon de tiu dua financoparto per portempaj mikrokreditaj operacioj en alia komunumo : Kashusha, je trideko da kilometroj de Kalonge. La kialo de tiu subita ŝanĝiĝo estas ĉiufoje la sama ekde 1998 : la 2a milito de Sud-Kivuto ankoraŭ ne finiĝis. La najbaraj arbaroj ŝirmas Interahamwe-ulojn, ruandajn milicianojn, kiuj vivtenas sin el ŝteloj farataj en la vilaĝoj. La armitaj grupoj faras tiujn malbonaĵojn ĉefe dum nokto. Foje tiuj rabadoj tre malbone okazas. Tiel antaŭ du jaroj 60 domoj en Kalonge estis bruligitaj, kaj de tiu traŭmatiza epizodo la situacio en tiu urbo senĉese malboniĝis ĝis tiu punkto, ke eĉ la asocioj de sociala progreso, kiel MSKA ne plu povis okazigi siajn kunvenojn.

Meze de junio, la respondecanto de la Mondcivitana Registrocentro en Kalonge konfirmis al ni, ke la situacio fariĝis neeltenebla, ne nur en Kalonge, sed ankaŭ en la najbaraj komunumoj kaj eĉ ĝis la centro de Bukavu, la regiona ĉefurbo, kie ĵurnalisto de la radio OKAPI, monhelpata de la observa misio de Unuiĝinta Naciaro en Kongio (MONUC) estis mortigita per kuglo la 13an de junio. Kelkajn tagojn antaŭe 17 homoj estis murditaj kaj 27 aliaj vunditaj de anoj de FDLR (Demokrataj fortoj por la liberigo de Ruando).

Fakte la situacio fariĝas tre maltrankvila. Oni observis en diversaj pasejoj inter Kongio kaj Ruando la enpenetradon de centoj da suspektindaj individuoj. Tiu observado estas alproksimigenda de alia, kiu koncernas la amasajn translokiĝojn de la loĝantaroj en la montoj Mulenge. Tio malĝoje rememorigas tion, kio okazis en 1996 antaŭ la okazigo de la unua Sud-Kivuta milito, kiu forpelis S-ron Mobutu. La Sud-Kivuta loĝantaro timas plej malbonajn eventojn kaj eĉ akuzas MONUC, kies foriron ĝi postulas (studenta manifestacio en Bukavu la 1an de junio). Tamen niaj amikoj de MSKA asertas al ni, ke la sekureco pliboniĝas !

Daniel Durand

 


Fiŝvendejo en Selembao (06.03.CD)

Tiu projekto iniciatita de EKOFAM-Kongio volas aranĝi lokon, kie la loĝantaro de Selembao kaj de la najbaraj komunumoj povos proviziĝi je freŝaj, salitaj kaj fumaĵitaj fiŝoj. Tiu projekto estas realigata, kiel la fotoj pruvas al ni. La financado okazis en februaro kaj aprilo de tiu ĉi jaro, kaj la kunordiganto S-ro David Ngoy-Tshite skribis tion ĉi al ni :

" Funkcias ekde la 12a de aprilo 2007 tuj post la ricevo de la 2a financoparto tri fakoj :

EKOFAM-Kongio ne ekzistas el hazardo, sed ĝi rezultas el pripensita unuiĝo, kiu celas kunigon de familioj por iom mildigi la mizeron de tiu konga popolo, al kiu mankas la vivrimedoj.

Nur nia klopodo de solidareco inter popolanoj ebligos la liberigon el tiu sufero kaj mizero. "

Kaj S-ro Ngoy Tshite plu proponas :

" EKOFAM-Kongio alvokas ĉiujn grandajn internaciajn organizaĵojn por ke anstataŭ ol amase sendi eksterlandajn ekspertojn, ili klerigu kaj responsigu la lokajn kadrulojn kaj plifortigu iliajn iniciatojn por respondi al la bezonoj de la loĝantaro ".

Danièle Charier


En Togolando

Vizito de la Federacia Sekretario en Sokode

S-ro Yaovi Kuadjo, federacia sekretario de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato veturis la 10an, 11an, kaj 12an de lasta majo en Sokode por renkonti la membrojn de la Loka Asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (LA-MSM-Sokode) kaj por bilanci la aktivecojn de la diversaj grupoj.

En Kpario, kie la grupo Verda Fingro havas kiel projekton la starigon de tirbesta kulturejo, li konstatis la efektivan konstruadon de la bovejo kaj de la vartenejo. S-ro Kuadjo transdonis al la grupo la duan parton de la financado.

En Bassar, S-roj Kuadjo kaj Bitoka, prezidanto de LA-MSM-Sokode, renkontis la membrojn de la grupo N'Gnope-Dighnane. Ankaŭ tie la bovejo kaj la vartenejo estas konstruitaj kaj dek brutoj, el kiuj unu virbovo, estas aĉetitaj.

Fine ĉar la repagdato de la mikro-kredito donita antaŭ unu jaro tuj alvenos, bilanco estis farita. Tri grupoj : Verda Fingro, Esso-Kodjowou kaj Vacmar komplete plenumis sian devontigon repagante la donitan monsumon kaj la ligitan interezon. Unu grupo ne pagis la interezon kaj alia neniom repagis. LA-MSM-Sokode realvokos ilin. Nova distribuo de la kredita kapitalo estis farita.

Laborkunveno inter la Federacia Sekretario kaj la estraro de LA-MSM-Sokode ebligis fari bilancon de la kurantaj projektoj en la regiono kaj proponi solvojn por provi klarigi la malfacilan situacion, kiun heredis la tieaj membroj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Jen la rezultato de iliaj laboroj kaj proponoj :

Daniel Charier,
recenze de la raporto de la Federacia Sekretario.


Eĥoj el la Administra Konsilantaro

Kunveno de la 27a kaj 28a de majo 2007 en Nouaillé Maupertuis, apud Puatiero (Poitiers) (Francio)

Duan fojon la Federacia Administra Konsilantaro de MSM estis akceptita de la urbestro kaj de ties adjunktoj en la urbodomon de Nouaillé Maupertuis. Tiuokaze la urbestro rediris la volon de la municipo sin devontigi en la solidareco kun MSM kies klopodon kaj farscion ĝi alte taksas.

Jen per kelkaj linioj la ĉefaj diskutitaj temoj kaj la decidoj faritaj dum tiu 105a kunveno :

Daniel Durand


Sahelanoj kaj Sahel-amantoj skribu al mi !

Vi loĝas en Sahela lando, vi apartenas al ina, al vira aŭ al gea grupo, aŭ vi estas individua kaj/aŭ migrinta al eksterlando, en Eŭropo aŭ aliloke, vi deziras partopreni en klopodo, kiu malproksimiĝas el la tro kutima asistateco de kelkaj riĉaj uloj, kiuj samtempe tenas vin en sia dependeco ...

Vi bone konas la principon de la afrika komunuma kaso pri ties solidareca kaj justeca mekanismo pro tio, ke vi regule praktikas aŭ praktikis ĝin ; mi proponas al vi aliĝi kaj subteni mondskalan komunuman kason : la NŜO Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Komunigante la solidarecajn kotizojn de centoj da sahelanoj, afrikanoj, Eŭropanoj kaj de civitanoj de la tuta mondo, la sumigita mono ebligos la financadon de la projektoj ellaboritaj de la vilaĝaj grupoj mem al pli bona aŭtonomio kaj libereco. Tio eblas kaj funkcias ; jam multaj homoj profitas de tio... Por pli da informoj, skribu al mi aŭ konsilu al la serĉantaj homoj de via medio skribi al mi :

Christian Trianneau, MSM-Administranto por Sahelo, 17 rue des Vignerons, 86340 Nouaillé Maupertuis, Francio.


Globidar demandas

Kiuj estas la oportunecoj de dungiĝo sine de MSM ?

Ekde sia fondiĝo MSM ĉiam funkciis per Administra Konsilantaro konsistanta el volontuloj.

La volonteco ebligas uzi preskaŭ la tuton de la membraj kotizoj por la financado de projektoj. Nia jara buĝeto averaĝe sumas je 26.000 Eŭroj (enspezoj). 85 % estas destinitaj al la projektoj (22.100 €), dum la administraj kaj informaj kostoj ne superu 15 % (3.900 €). Nu, kvankam neniu estas salajrita ĉe MSM, en 2006 ekzemple, oni elspezis pli ol 4.000 € por la administraj kaj informaj kostoj (Vd en Monda Solidareco n-ro 92 p.2) . Do en la nuna situacio MSM ne kapablas dungi iun ajn. Neniu oportuneco.

Ĉi-somere dum ferioj mi deziras partopreni en humana misio. Kion vi proponas ?

Pro tio, ke vi deziras engaĝi vin en la humanan agadon aŭ la internacian solidarecon, ni gratulas vin. La mondo bezonas engaĝitajn kaj koncernatajn homojn kiel vin. Tamen sendi homon en mision tre alte kostas. Necesas pagi la vojaĝon, la surlokan gastiĝon, la asekurojn ... Kiel vi ĉi supre konstatis, niaj financoj ne permesas tion al ni.

Ekzistas aliaj humanaj, homamaj strukturoj, kiuj estas multe pli gravaj kun multe pli da rimedoj ol nia. Ekrilatu kun ili ; ni povas nur kuraĝigi vin por tio. Sed gardu la penson, ke temas pli pri laboro en malfacilaj kondiĉoj, ol pri perspektivo de eksterlanda feriado !

Enkadre de mia studado, mi devas fari staĝon. Ĉu eblos al mi staĝi ĉe MSM ?

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estas senhejma NŜO. La franca sidejo estas lokita ĉe administranto. Akiri lokalon por instali la " sidejon " sen dungitoj estus sensencaĵo laŭ nia etiko. Estus malfacile akcepti staĝantojn sen posedi laborlokon !

Tamen estus du okazoj por kiuj estus eble akcepti staĝantojn :

- aŭ la staĝo okazas ĉe la lernejo aŭ la universitato (okaze de esplorado realigota por MSM) ;

- aŭ la staĝanto efektive ekiras sur projektan lokon, sed tiam necesas unue, ke ĝi estu financita de la lernejo, kaj due, ke la staĝo estu nek premanta ŝarĝo por la akceptantaj grupoj, nek malhelpo en la laboroj, sed tute male, ke ĝi alportu plibonigon.

John De La Cruz.


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

aprilo 2007

522 Eùroj

majo 2007

1 255 Eùroj

junio 2007

1 468 Eùroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lomeo, Togolando) 

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

BCEBI : Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj "CBDIBA" (Benino)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrikultura kaj Metia "CERIDAA"(Benino)

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

LA-MSM-Sokode Loka Asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato "AL-SMF-Sokode" (Togolando)

MSKA Monda Solidareco - Kune Agadi "SMAE" (Kongio)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX