Prezentado de ASKOPEsperanto - English - Français - Español

KANDIDATO AL LA KONGRESO DE LA POPOLOJ
C
Gerhard HIRSCHMANN

 Prezentado - Programo

Nask. en 1939
Mondcivitana legitimkarto n-ro :102.591
loĝanta en Magdeburg (Germanio)
esperanto()email.de

Biografia resumo :

Resumo de la programo.

Konsciante la plej gravajn celojn de la Mondcivitanoj: Kreado de daŭra paco kaj gardado de la vivo kaj de la trezoroj de la mondo por la sekvontaj generacioj, mi laboros por: La konscivekado de unuopuloj, fortigo de kaj kooperado inter mondcivitanaj agantoj, la publikigo de urĝe necesaj faroj, por informado de registaroj, parlamentoj, institucioj, organizoj kaj por parlamento de mondloĝantoj kun suverenaj kompetencoj por paco kaj medio

Biografio

Programo

Ĵus mi atingis la finon de la profesia laboro. Antaŭe mi estis dum10 jaroj Vendodirektoro por nemoveblaĵoj, antaŭe vendosekciestro por telekomunikadaj sistemoj.

Laŭ profesio mi estas inĝeniero por telekomunikado. Mi vivas en Magdeburg, Germanio, depost 4 jaroj sole, la du infanoj estas "ekster domo" kaj vivas en Berlino kaj Bad Gastein, Aŭstrio.

Mi dum ĉ. 15 jaroj kunlaboris en asocio de entreprenistoj en Germanio kaj daŭrigos la laboron. Sed intertempe mia plej grava okupado estas la Mondcivitaneco kaj Esperanto. Mi montras la fortan volon, nun pli forte agadi por tiuj temoj. Por plivastigi mian superrigardon kaj la eblecojn por internaciaj rilatoj, por influi kelkajn organizojn, parlamentanojn ktp. estus la membreco al la Kongreso de la Popoloj bona reputacio por la agado.

Mi sentas min en bona sanstato, havas multe da ideoj por la agadoj kaj estas preta, kunlabori en tiu ĉi Kongreso de la Popoloj.


Pri la ttt-ejo