Prezentado de ASKOPEsperanto - English - Français - Español

KANDIDATO AL LA KONGRESO DE LA POPOLOJ
M
Kenneth J. KOSTYO

Prezentado - Programo

Nask. en 1970
Mondcivitana legitimkarto n-ro :24783
loĝanta en Amsterdam (Nederlando)
kjkostyo()hotmail.com

 El biografio

Biblioteko de monda demokratio, Amsterdamo

Fondinto, Prezidanto Ĝenerala Direktoro kaj komerca sekretario de novembro 2004 ĝis nun, li laboris kun grupo aktivistoj kun la volo starigi leĝan enton por ricevi diversecon da projektoj de demokrataj movadoj por monda regeco entenanta la kreadon de demokrataj transnaciaj fondaĵoj, de lernejo kaj de biblioteko. Li taskis al si ĉiujn leĝajn problemojn kaj ankaŭ planis bazajn projektojn kaj financajn strategiojn, li pretigis laborplanojn, buĝetoj kaj la necesajn dokumentojn. Li starigis rilatojn kun grupoj de la civila socio, komencis la bazajn aktivecojn de financado. Li rolis kiel konsilanto por kelkaj grupoj de la civila socio pri la regproblemoj.

Nederlanda Monda Federaciista movado (WBFN) en Hago.

Membro de la Administra Konsilantaro, Adjunkta kasisto, delegita al la komunikado de majo 2006 ĝis nun. Il partoprenis en grupo por la evoluigo de la komunikado ĝis nun. Membro kaj helpanto de la Internacia sekretario de februaro 2002 ĝis nun.

Aktiva en senprofitcela transnacia organizaĵo, kiu antaŭenpuŝas demokration, justan regecon kaj homajn rajtojn je internacia nivelo, kio estas reprezentata de la nederlanda organizaĵo, membro de la movado de la mondaj federaciistoj. Li partoprenis en multaj internaciaj kunvenoj, kongresoj kaj konsilantaroj. Aktiva en multaj fakoj, li nun koncentriĝas sur la starigo de komunikadprogramo direktita al ekstero okaze de la baldaŭa sesdekjariĝo de WFBN. Ĝis estos centro de virtualaj fontoj vaste funkcia pri la tuta historio kaj la aktualeco de la movado por monda demokratio.

Deklaro de intencoj

Laŭ profesio mi estas internacia advokato. Dum la lastaj jaroj mi koncentriĝis nur sur la starigo de fontocentro kaj de reto por daŭra monda movado de demokratigo de la monda regeco.

Se mi estos elektita en la Kongreso de la Popoloj, mi uzos mian pozicion por antaŭenpuŝi mian laboron.

Nun mia ĉefa celo estas la konstruado de rekonita komunikad-centro por la tuta monda demokrata movado : TTT-ejo, bibliografio, forumo, kalendaro, ktp..  


Pri la ttt-ejo