- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Listo de la kandidatoj - Balotelekta situacio
B
Karl KPODO
Prezentado - Programo

Nask. en 1955
Mondcivitana legitimkarto n-ro :183125
loĝanta en Accra (Ganao)
karlkpodoyahoo.com

Biografio

  • Prezidanto de la Ganaa Mondcivitana Registrocentro
  • Ĝenerala Sekretario de la Mondcivitana Registrolibro
  • Organizinto de la Seminario de Tutmondismaj Studoj en Akro en novembro 2008
  • Iniciatinto de la Afrika Demokrata Konsilio

Programo

Mia akcepto en la Kongreson de la Popoloj nepre ebligos al mi multe pli daŭrigi mian partoprenon en la agado al la realigado de la valoraj celoj, kiujn mi taskis al mi por la servo de homaro. Mi estas ankaŭ tre konscia, ke mi ne povas atingi tiujn celojn sola, ĉar neniu homo sur la tero estas mem insulo.

Inter la Tutmondistoj sine de la Kongreso de la Popoloj estas tre gravaj personoj, kiuj havos rolon en miaj provoj. Aliĝi al ili kiel kunlaboranto ebligos plibonigi la ideojn kaj projektojn.

Per tiu teksto mi alvokas ĉiujn, ĉu proksimajn, ĉu malproksimajn, kiuj vere interesiĝas pri la plibonigo de Afriko kaj de la tuta mondo subteni miajn iniciatojn. La Afrika Demokrata Konsilio kunlaboros plene kun aliaj organizaĵoj por homaj rajtoj, kiel " Agadi por Homaj Rajtoj ", Human Rights Watch, Transparency Internacional, kaj multaj aliaj.

Al vi, kiu balotelektos, mi diras " Vi estas la reala profitonto de miaj elkoraj deziroj. Vi ludu vian rolon, kaj tio nunas ! Elektu Karl Kpodo en la Kongreson ! Elektu min, la tutmondista aktivulo, je la taŭga loko, kiu estos mia ! ".

Agadi por Homaj Rajtoj

 

Pri la retejo