La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro -- Asembleo - Senato

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La institucio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - Eldonado
Konvencio por oficisto de monda civilstato

Tiu teksto en pdf-formato

Konvencio

Inter

Mondcivitana Registrolibro, federacia institucio je monda juro sub la kompetenteco de Kongreso de la Popoloj

Ĉi-poste nomita " Registrolibro "

Kaj

S-ro/-ino …………….

Aganta

  • je sia propra nomo, kiel "korespondanto"
  • je la nomo de la Registrocentro ….
  • je la nomo de la Mondcivitana Teritorio

Ĉi-poste nomita " la oficisto "

 Mondcivitana Registrolibro aprobas S-ron/-inon … kiel oficiston de la monda civilstato laŭ la ĉi-postaj kondiĉoj.

1. NEŬTRALECO

Kiaj ajn estas la personaj opinioj, la oficisto devas daŭre resti neŭtrala rilate al la politikaj, religiaj kaj filozofiaj elektoj de siaj alparolantoj. Fakte ĉiuj ni estas mondcivitanoj, kvankam diferencaj. Kiuj agnoskis sin Civitanoj de la Mondo, tiuj devas prikonsenti kaj konsentigi tiujn diferencojn, kiam ĉi lastaj ne estas esprimitaj kontraŭ la homaj rajtoj, kiuj estas la personaj rajtoj sed ankaŭ tiuj de la etnoj kaj minoritatoj. La principo de neŭtraleco rezultigos eĉ tion, ke oni ne devas enmiksi sin je la nomo de la civitanoj de la mondo trans la ideoj kaj agadoj, kiuj arigas ĉiujn. Povas foje okazi, ke tiu postulo estas malfacile plenumebla, ekzemple se oni deziras porokaze kunlabori kun iuj organizaĵoj, au se oni estas petata komenti tiun au tiun politikan eventon. Kiam la malfacileco aperas tro granda, konvenas konsulti la federacian Konsilantaron de Registrolibro.

 

2. MEMBRECO - BONVOLEMO

Ĉiu oficisto de monda civilstato estas membro de Mondcivitana Registrolibro laŭ la dispozicioj de la federacia regularo. Se li/ŝi estas aktiva de pli ol du jaroj, li/ŝi estas elektebla al la Federacia Konsilantaro. Se li/ŝi estas neaktiva de pli ol du jaroj, la eksmembrigo povas esti decidita de la Federacia Estraro.

Senpaga bonvolemo trudiĝas al ĉiuj responsantoj de la enregistrado. Neniu rajtas elpreni por si ion ajn el la monsumoj pagitaj de la Mondcivitanoj. Praktike okaze de financa malfacilaĵo, la oficisto aŭ la asocio en kiu li/ŝi laboras informu pri tio Registrolibron, por ke komuna decido estu interkonsentita.

 

3. INFORMADO PRI LA ENREGISTRADO

Kiam la oficisto enskribas iun en la Mondcivitanan Registrolibron, li/ŝi certiĝu, ke la petanto ricevis klaran informadon :

- Ĉiu rajtas esti enregistrita kiel civitano de la mondo. La enregistrado de neplenaĝulo (malpli ol 16jara) necesigas la skribitan konsenton de leĝa reprezentanto.

- Tiu enregistriĝo estas, por la petanto, volonta ago celanta la konstruadon kaj la daŭran ekziston de frateca kaj demokrata mondo konforma al la dispozicioj entenataj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

- La enregistrado estas civilstata akto ; ĝi ne estas aliĝo al organizo.

Plej alte gravas elerarigi :

- tiujn, kiuj esperas tiri monan profiton el tiu registriĝo ;

- tiujn, kiuj deziras utiligi dokumenton liveritan de Mondcivitana Registrolibro por transpasi landlimon aŭ ricevi rajton aŭ privilegion dependantan de naciaj ŝtatoj aŭ de ties emanaĵoj.

Kompletigaj informoj pri la senso de la registriĝo aŭ la signifo de la legitimkarto estas haveblaj el la ĝenerala dokumentaro de Registrolibro, interalie :

http://www.recim.org/cdm/sens-eo.htm

 

4. ENREGISTRA PROCEDURO

Kosto :

- la enregistrado de civitano de la mondo estas dirata senpaga. Tamen por kompensi la neprajn kostojn de elektronikaj materialoj kaj konektado, la oficisto estas rajtigita ricevi maksimuman monsumon po …. € … por unu enregistrado.

- La Mondcivitana legitimkarto estas liverata kontraŭ la pago de

15 € por la tradicia kartona karto (8 € okaze de malfacilaĵo)

.. . € por la plasta karto.

Ĉia mona pago devas okazigi liveradon de ricevatesto entenanta almenaŭ la nomon de la oficisto kaj la retadreson de Registrolibro.

La enregistra dosiero povas esti papera aŭ elektronika

4.1. papera dosiero

a) Kiam li/ŝi ricevas enregistropeton, la oficisto devas kontroli :

- ke la informoj estas legeble skribitaj kaj kompletaj, interalie pri la kompleta identeco (nomoj, personaj nomoj, dato kaj loko de naskiĝo), la loĝloko, la poŝta adreso kaj la retadreso ;

Manke de poŝta adreso aŭ de retadreso, la validaj adresoj estu tiuj de la oficisto mem aŭ de la filia centro al kiu ĉi lasta estas ligita.

- ke la peto estas subskribita de la petanto, kaj laŭokaze, de la leĝa reprezentanto.

b) reverse de la provizita (ne deviga) legitimfoto la oficisto tuj surskribos la nomon por eviti postajn konfuzojn.

La foto estos numerizita laŭ JPG-formato por esti enmetita en la elektronikan slipon.

Post la administra traktado, tiuj paperaj dosieroj estu arkivitaj de la oficisto en tiun lokon :

………..

4.2. Elektronika dosiero

Kiam li/ŝi ricevas enregistropeton per retpoŝto, la oficisto plenumas la kutimajn kontrolojn koncernantajn la identecon kaj la adresojn.

Enregistropeto farita en la mesaĝo mem estas dirata subskribita de la homo posedanta la retadreson.

Se tio ne estas la kazo, la enregistropeto devos esti transdonita en dokumento kiel alligitaĵo.

Post administra traktado, kopio de la retmesaĝo entenanta la registronumeron estu sendita al la retadreso de la Registrolibra arkivujo : …….. @ …….

 

ATESTOJ KAJ KARTOJ

a) La enregistrado elektronike farita estigas al eldonon de enregistriĝa atesto, kiun la oficisto devas printi, subskribi, marki per la Registrolibra stampilo kaj doni al la nova Mondcivitano.

b) Kiam la oficisto laboras en la kadro de Registrocentro filia de Registrolibro, la centro liveras la kartonajn legitimkartojn, por kiuj ĝi ricevis pagon.

Tiu legitimkarto devas esti, laŭeble tajpita kaj sen tajperaro.

La foto devas esti gluita en la koncernan fakon, kaj la stampilo de la Registrocentro markita en la apudan fakon kun malgranda elbordiĝo sur la foto.

La legitimkarto devas esti kompletigita per la liverdato kaj la subskribo de responsanto de la Registrocentro.

c) En ĉiuj aliaj okazoj, la legitimkartoj estas liverataj de la Registrolibra Federacia Estraro.

 

FINANCOJ

a) La eventualaj enregistriĝaj pagoj restas propraj al la oficisto aŭ al la Registrocentro al kiu li estas ligita.

b) duono de la pagoj faritaj por la akiro de la kartona karto estu transsendita al la Federacia Kasisto de Registrolibro, la alia duonon utilas al la oficisto aŭ, laŭokaze, al la Registrocentro por financi la administrajn kaj informajn kostojn.

c) La memvolaj kontribuaĵoj kaj abonoj estu tute transsenditaj aŭ al la federacia Kasisto, aŭ al la Registrocentro al kiu la oficisto estas ligita.

 

JARA RAPORTO.

Fine de ĉiu jaro, la oficisto sendas al Registrolibro agadraporton. Tiu raporto povas esti propra, aŭ integrita en la jara raporto de la Registrocentro.

Konvencio legita kaj aprobita je la (dato)

Subskribo de la oficisto

Subskribo de la Federacia Konsilantaro

www.recim.org estas la oficiala retejo de Mondcivitana Registrolibro