mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - ĵurnalistoj - Ĉarto - Iloj - La informoj - La aktualeco

L'Agence- Journalistes - Charte - Les informations - L'actualité

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo - AMIP

AMIP estas institucio sendependa de la ŝtatoj kaj de ĉiuj povoj. Por metiĝi sub neniu aparta naciŝtata leĝaro, la institucio havas sidejon en neniu naciŝtata lando ; ĝi estas metita sub la kompetenteco de la elektitaj Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj.

  Ĉefaj funkcioj de AMIP :

Kun la partopreno de civitanaj ĵunalistoj

  • Komunikaĵoj de la Kongreso de la Popoloj
  • Informoj el la Konsultiĝa Asembleo (ASKOP)
  • Interretaj retejoj pri monda demokratio
    • recim.org,
    • citoyensdumonde.fr,
    • ..
  • gazetoj
    • " recim-info ",
    • " recim-mondo ", "
    • Citoyens du Monde "


La Kongreso de la Popoloj dum la Brazilja sesio, decidis relanĉi la tutmondistan agentoservon AMIP. Pluraj homoj zorgas pri tiu relanĉo, sed ĉi lasta ankoraŭ ne estas efektiva. En Interreto la rubriko estas malfermita, sed kun provizoraj, dormantaj kaj ne oficialaj tekstoj

Tamen se vi skribas ĵurnalistecajn tekstojn, de nun ni akceptas ilin

La ĵurnalisteco de teksto difiniĝas per :

  • objektiva analizo
  • ne-implikiĝo de la verkinto
  • la respekto de etika ĉarto (ankoraŭ ne verkita)
  • la respekto de la lingvo.


Ĉiumonate folio en la franca, la angla kaj esperanto diskonigas al la ĉefaj amaskomunikiloj en la mondo la tutmondistan vidpunkton pri la karakterizaj aktualaj eventoj.

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo kreis ĵurnalistan karton, sur kies dorsflanko eblas legi :

TIU ĈI ĴURNALISTA KARTO ATESTAS,
KE LA KONCERNATO ESTAS CIVITANA ĴURNALISTO
MONDE DEMOKRATE KONTROLATA
  • Tiu ĉi karto respondas la demandojn metitajn en la provizora raporto de la komisiono de UNESKO pri la problemoj de la komunikado en la moderna mondo (septembro 1978).
  • Tiu ĉi karto defendas la homan rajton komuniki (art. 94)
  • Ĝia ekzisto egaligas profesiecon kaj senpagecon :
  • PROFESIECO :

    La esprimlibero kontraŭdiras la profesiecon (art. 102) ĉar tiu profesieco estas kontrolata de privataj kaj financaj interesoj (art. 103), kiuj ne estas demokrataj organismoj, aŭ de registaroj (art. 106), kiuj ofte rifuzas ideojn malsamajn al tiuj, kiujn ili mem defendas.

    SENPAGECO

    La organismoj bazitaj sur la memvola kaj senpaga asociiĝo ludas konsiderindan rolon sur la tereno de la komunikado (art. 97)

    La homa rajto komuniki donas al homo esperojn pri socia transformo kaj politika ŝanĝo (art. 7) ĉar la homaro sin demandas pri la kondiĉoj de la pluvivo de la homa specio (art. 4).

    La Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo kreis ankaŭ sindikaton de senpagaj ĵurnalistoj.

Al refondo de AMIP

Longtempe esperita ekde la relanĉo de la Kongreso de la Popoloj en 2003, AMIP fariĝis redifinita dum la sesio en Braziljo kiel projekto " federi ĉiujn tutmondismajn informojn, ilin estigi kaj certigi ties disdonadon ". Dum la sesio en Zagora, Tahar Houhou taskis al si tiun respondecon.

La tutmondismaj informoj havas eblajn multajn devenojn :

  • el organizaĵoj, kiuj prikonsentas la celon de monda demokratio (pli ol 320 estas nun nombritaj)
  • el organizaĵoj, kiuj ne celas mondan demokration, sed kiuj fakte pretigas ties vojon : ATTAC, mondaj forumoj, iuj spiritaj organizaĵoj
  • el civitana aktualeco, ekster movadoj
  • el politika aktualeco
  • el la UN-medio.

La laboro konsistas ne nur el nombrado (federado) de tiuj informoj, sed ankaŭ el organizado kaj certigi por ili tutmondisman prezenton kaj komentaron, laŭ difinota eldona ĉarto.

Nun AMIP estas

Ankoraŭ mankas la strukturo (Reglamento ? Statuto ? Financaj rimedoj ?) kapabla ebligi funkciadon daŭran, demokratan kaj klaran.

Videble, la laborejo estas grava kaj ĉiu kontribuaĵo, ĉu ĝenerala, tema aŭ okaza, estas bonvena.

 

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo