mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Elektitaj Delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

Tutmonda komuniko de la 15a de oktobro

De indigno al monda demokratio

 

La 15an de oktobro, unuiĝinte en nia diverseco por tutmonda ŝanĝo, ni postulas mondan demokration : monda registaro de la popolo kaj por la popolo. Inspirite de niaj gefratoj el Tunizio, Egiptio, Libio, Sirio, Barejno, Palestino-Israelo, Hispanio, Ĉilio, Grekio, ni postulas ankaŭ reĝimŝanĝon : ŝanĝon de monda reĝimo. Laŭ la vortoj de Vandana Shiva, la inda aktivulino, ni postulas la anstataŭigon de G8 per tiu de la tuta homaro : la G-7-milliardoj.

La Internaciaj Institucioj ne demokrataj estas nia monda Mubarak, nia monda Assad, nia internacia Kadhafi. Ili inkluzivas : IMF, MOK, la mondajn merkatojn, la plurlandajn bankojn, la G8/G20, la Eŭropan Centran Bankon kaj la Sekurkonsilio de UN. Ni ne permesos, ke kiel Mubarak kaj Assad ili regos nian vivon sen nia konsento. Ĉiuj, ni naskiĝis egalaj, mizerulo aŭ riĉulo, virino aŭ viro ; ĉiu Afrikano aŭ Aziano egalas ĉiun Eŭropeanon aŭ Amerikanon. Niaj institucioj devas reprezenti tion aŭ esti renversitaj.

Nun pli ol iam ajn la mondaj fortoj determinas niajn vivojn. Niaj dungoj, nia sano, nia loĝo, nia edukado kaj niaj pensioj estas kontrolataj de la internaciaj bankoj, de la merkato, de la fiskaj paradizoj, de la korporacioj kaj de la financaj krizoj. Nia medio estas detruita de la poluado en la aliaj kontinentoj. La militoj kaj la komerco de armiloj, de narkotikaĵoj kaj de naturaj riĉofontoj, kies profitantoj estas malproksime de niaj landlimoj, determinas nian sekurecon. Ni perdas la kontrolon de niaj vivoj. Tio devas ĉesi. La Civitanoj de la Mondo devas remastri la kontrolon de la decidoj, kiuj tuŝas ilin je ĉiuj niveloj - de la monda ĝis la loka. Tio estas la monda demokratio. Tion ni postulas nun.

Kiel la meksikaj zapatistoj, ni diras nun : " sufiĉas ! Tie ĉi la popolo diktas kaj la registaro obeas ". Sufiĉas ! Tie ĉi la popolo diktas kaj la mondaj institucioj obeu. Kiel la hispanaj indignantoj, ni diras : reala demokratio nun ! - reala monda demokratio nun ! "

Hodiaŭ ni lanĉas alvokon al la Civitanoj de la Mondo : tutmondigu la placon Tahrir ! Tutmondigu la Puerto del Sol !

Komuniko sendita de CADTM

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo