Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
Tutmondista libroteko
LIBROJ
La prodiĝa povo de la Mond-Civitanoj, far Olivier d'Argenlieu

Monda Federacio, far Ronald Glossop

CLUB HUMANISTE, eldona societo, kiu produktis librojn pri tutmondismo. 20 libroj eldonitaj en franca, angla japana kaj esperanto.

UNU aŭ NUL, Guy Marchand, 4 EUR

POR TUTMONDA CIVITISMO, Andrée Gaymard Rollet, 4 EUR

KONGRESO DE LA POPOLOJ (diversaj aŭtoroj), 6 EUR

MONDANISTA GAZETOFICEJO (diversaj aŭtoroj) 4 EUR

TUTMONDIĜOJ (broŝuro) 1 EUR

Monda Solidareco Kontraŭ la Malsato (broŝuro) 1 EUR

Emergence du Droit Mondial (Jean-Marie Breton) - Ekapero de la monda Juro

BULTENOJ

2 bultenoj :

  • RECIM-Info : sesmonata, en ses lingvoj, sendata al ĉiuj civitanoj de la mondo ekster Francio. Abono 10 EUR por 5 numeroj. Senpage havebla el http://www.recim.org/info
    RECIM-Mondo : sesmonata, en tri lingvoj, sendata al la enregistraj responsantoj, kaj al tutmondiĝingaj komunumoj kaj organizaĵoj

La prodiĝa povo de la Mond-Civitanoj, far Olivier d'Argenlieu, tradukita de André Albault

De ĉiam, la homo trafiĝas de stranga miopeco : liaj okuloj fiksiĝas sur la nuno. Li malofte kapablas sufiĉe altiĝi por klarvide aprezi la evoluon de la ĉirkaŭa mondo. Kaj tamen ! . . . Sufiĉas serene observi la historion de la homaro ab ties origino ĝis niaj tagoj, por konvinkiĝi, ke restas al li nur transirenda sed decidiga paŝo por esveni al matureco : agnoski la Mondan Civitanecon. Sojle de la tria jarmilo, la transirota paŝo multe pli facilas ol unuarigarde ŝajnas. La venonta generacio tuj esfaros ĝin. La aŭtoro estas ordinara civitano. Infano li travivis la peripetiojn de la Dua Mond-Milito. Adoleskanto li entuziasmiĝis por la ekonomia disvolviĝo de la okcidenta mondo. Vokita partopreni en unu el la lastaj konfliktoj de la kolonia erao, li meditis ties instruojn. Inĝeniero, trejnita en la dinamismo de la entreprenado, li aktivis kiel sindikatano kaj kiel politika responsulo. Li akiris la sperton de entreprenestro kaj de loka elektito, sed li hodiaŭ depostulas nur la privilegion de la aĝo. Tiun, kiu laŭdire donas suplementon de prudento al kiuj esfinis sian vojiron. La leganto prijuĝos.

Eldonita de "Le Manuscrit", vendata ĉe "Citoyens du Monde", 15 rue Victor Duruy, 75015 PARIS
kaj en multaj retvendejoj. (Amazon - Cdiscount, ktp) : 20 Eŭroj


Monda Federacio?

(libro de Ron Glossop. Tradukita de John Rapley, Recenzo de John Roberts)

En la jaro 1993 Profesoro [Ronald] Glossop publikigis sian libron sub tiu titolo kaj nun ĝi estas tradukita en la internacian lingvon kiel MONDA FEDERACIO?

Kiel ĝisosta uzanto de kaj verkanto en Esperanto li ĝisdatigis la libron per ĉapitro kiu kovras eventojn de la pasintaj ok jaroj. Tio, kaj la lerta laboro de la tradukinto el la angla, Johano Rapley, rezultis en tre utila aldonaĵo al [nia] literaturo, eble unika, ĉar malgraŭ la tradicio de Lanti kaj aliaj sennaciemaj verkantoj, ĝis nun ne ekzistis en la internacia lingvo verko pri la tuta demando pri monda registaro.

Tial la libro estas duoble bonvena, ĉar temas pri kapabla kaj klera diskuto pri la neceso kaj praktikeco transformi la regadon de la planedo, tiel ke kreiĝu ebleco de paco, kio ne fareblas laŭ ajna alia vojo. Esperantistoj estas naturaj internaciistoj kaj eventualaj mondcivitanoj, sed kiel ĉiuj el ni, la plej multaj edukiĝis en naciecaj komunumoj, kun mallarĝa vidkampo pro tradiciaj militarismo kaj naciaj limoj, kiujn oni supozas di-donitaj aŭ eternaj. Tiuj homoj devas, kiel ni ĉiuj, forskui la politikajn kaj sociajn antaŭjuĝojn kiuj blindigas nin kontraŭ la plej urĝaj bezonoj de la nuntempo. (Legu sekvon)

Disvendas Universala Esperanto Asocio : 30 Eŭroj

 

Pri la retejo