La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
Monda Federacio ?
(libro de Ron Glossop. Recenzo de John Roberts)

Jen tre bonvena alvenaĵo.

En la jaro 1993 Profesoro [Ronald] Glossop publikigis sian libron sub tiu titolo kaj nun ĝi estas tradukita en la internacian lingvon kiel MONDA FEDERACIO?

Kiel ĝisosta uzanto de kaj verkanto en Esperanto li ĝisdatigis la libron per ĉapitro kiu kovras eventojn de la pasintaj ok jaroj. Tio, kaj la lerta laboro de la tradukinto el la angla, Johano Rapley, rezultis en tre utila aldonaĵo al [nia] literaturo, eble unika, ĉar malgraŭ la tradicio de Lanti kaj aliaj sennaciemaj verkantoj, ĝis nun ne ekzistis en la internacia lingvo verko pri la tuta demando pri monda registaro.

Tial la libro estas duoble bonvena, ĉar temas pri kapabla kaj klera diskuto pri la neceso kaj praktikeco transformi la regadon de la planedo, tiel ke kreiĝu ebleco de paco, kio ne fareblas laŭ ajna alia vojo. Esperantistoj estas naturaj internaciistoj kaj eventualaj mondcivitanoj, sed kiel ĉiuj el ni, la plej multaj edukiĝis en naciecaj komunumoj, kun mallarĝa vidkampo pro tradiciaj militarismo kaj naciaj limoj, kiujn oni supozas di-donitaj aŭ eternaj. Tiuj homoj devas, kiel ni ĉiuj, forskui la politikajn kaj sociajn antaŭjuĝojn kiuj blindigas nin kontraŭ la plej urĝaj bezonoj de la nuntempo. Almenaŭ nun ili havas la okazon vidi la argumentojn antaŭ si en lingvo komprenebla, eĉ se ili mem daŭrigas la kadukan koncepton "ĉiu parolas angle".

La graveco de la pasintaj ok jaroj evidentiĝas kiam oni legas pri la okazintaj ŝanĝoj, ekde la pligrandigo de la Eŭropa Komunumo kaj ĝia transformiĝo en la Union ĝis la baldaŭ okazonta starigo de Internacia Krimkortumo plus la altgrade signifoplena kunveno pri la ratifiko de la Juro de la Maro. Oni ĝuste citas profesoron Lucio Levi, kiu analizas la ekzemplon de Eŭropo por la monda unuigo, kvankam estus dezirinde, ke ĝi okazu pli rapide kaj kun malpli da retropaŝoj. Tamen ekzistas ne-ignorebla regula procezo de kreskado kaj integrixgado, kaj ni povas fidi, ke Eŭropo, unuigante tian miksaĵon de lingvoj, tradicioj kaj eksmalamikecoj, montras la vojon al finfina monda federacio.

Estas notinda kaj prava la insistado pri la graveco de la baldaŭa Internacia Kriminala Tribunalo, ĉar tio ebenigos la vojon al plena transformo de tutgloba politika scenejo.

Kiam tiu kortumo estos alirebla, ne plu estos tiel aŭtomata aŭ akceptebla, eĉ en Usono mem, ke Usono povu sin turni al armita aktivado kiel okazis post la 11-a de septembro, ĉar ekzistos alternativo kiu ebligos pacan kaj laŭleĝan manieron solvi la plej urĝajn kverelojn. Tia metodo fariĝos pli kaj pli alloga por mondo kiu ĉiutage vidas katastrofojn rezulte de militosistemoj ankoraŭ preparataj kaj tro ofte aplikataj.

Ĉi-rilate estas ironie ke artikolo en Le Monde profetas, ke la milito en Kosovo aŭguras la finon de tia malmoderna militospeco, ĉar estontece (skribas la aŭtoro) la Unuiĝinta Naciaro devos mem entrepreni tutgloban policumadon kaj ne lasi tiun laboron al NATO. Anstataŭ tio, ni nun vidas ke Usono plenumas precize tiun rolon, kun la britoj agantaj kiel la "sola rajdanto" el la NATO-stalo kaj kun "koalicio" de pli-malpli subtenantaj ŝtatoj kiuj restas en la fora fono.

Oficiale, Esperanto estis unu el la lingvoj de la Mondmovado por Mondfederacia Registaro ekde 1977, sed tion oni pli ignoras ol atentas. Tamen, mi kunportis mesaĝon de tiu movado al la Universala Kongreso en Finlando antaŭ kelkaj jaroj. Nun, por evoluigi tion, kion atingas verkoj kiel la ĉi-recenzata, okazos almenaŭ unu kunveno en la venontjara Mondfederacia Kongreso en Londono, kaj por Esperantistoj kaj por aliaj mondfederistoj. Tio estos okazo por kunigi Esperantistojn en vera koalicio por paco kiu ebligos federistojn pli bone kompreni la urĝan neceson de lingva reformo por la bono de tutgloba demokratio.

Ron Glossop finas ĉi novan eldonon pridiskutante lastatempajn verkojn pri la tuta temo kaj donante utilan priskribon pri la kontraŭ-tutmondisma movado. Jen efika maniero aktualigi la tutan temon kiu utilus ankaŭ al mondfederistoj kiuj ne komprenas Esperanton (kion verŝajne ili devus). Ĉi-jare mortis angla parolanto de la lingvo kiu foje diris ke Esperantisto estas internaciisto tute aŭtentika; kaj tiu priskribo ne estas malĝusta.

Tamen, ni esperu, ke legantoj de ĉi tiu nova traduko konstatos, ke internaciismo sola ne sufiĉas: ili komprenu ankaŭ la neceson de Monda Federacio.

LA KONTRAŬVENENO AL RASISMO KAJ NACIISMO < MONDCIVITANECO

 

Pri la retejo