plan de cette partie du site - autres langues - sommaire

IEM - Seminarioj - Dokumentoj kaj arkivoj
Kronologio de tutmondismo 
Tiu dokumento en pdf-formato (4 paĝoj)

KRONOLOGIO de TUTMONDISMO kaj de MONDA CIVITANECO

1919

La Ligo de Nacioj (LdN) estas internacia organizaĵo enkondukita de la traktato de Versajlo en 1919 cele al la savo de la paco en Eŭropo. Sidanta en Ĝenevo, en la palaco Wilson, kaj poste en la Palaco de la Nacioj, ĝi estas anstataŭita en 1945 de Unuiĝinta Naciaro. Ĝi ne plenumas sian kompletan rolon antaŭ la dua mondmilito.

La ĉefa iniciatinto de LdN estas la Usona prezidento WOORROW Wilson. Laŭ lia analizo de la unua mondmilito, la sekreta diplomatio estas la ĉefa kialo kaj la Ligo de Nacioj devas malsukcesigi ĝin. La 14a punkto de Wilson konsistigas la bazon de tiu asocio de nacioj. Tamen la usona Senato, rifuzante la ratifadon de la Versajla traktato, balotas kontraŭ la aliĝo al la Ligo de Nacioj kaj Usono neniam partoprenos. Inter la du mondmilitoj, Sovetio kaj la nazia Germanio kaj ankaŭ Japanio (en 1933) eksiĝas el LdN.

1924 :

La usonanino Lola M. LLOYD kaj la hungaranino Rosika SHWIMMER proponas planon por monda konstitucianta Asembleo, kies membroj estus rekte elektitaj de la popoloj de la tuta mondo por redakti mondan konstitucion.

4an de decembro 1937

La usonanino Lola M. LLOYD kaj la hungaranino Rosika SHWIMMER fondas en Ĉikago la Kampanjon por Monda Registaro. "Campaign for World Government".

1938, Novembre

Kreado en Britio de la Federala Unuiĝo "Federal Union".

En 1939 Federala Unuiĝo fiksas sian sidejon en Usono. Poste Federala Unuiĝo fariĝos "Asocio por unuigi la demokratiojn" "Association to Unite the Democracies"

1940

Kreado en Svisio de " Svisa Popola Movado por Federacio de la Popoloj ".

En 1945

Usono : la Komitato por la antaŭenpuŝo de monda konstitucio kunvenas en la universitato de Ĉikago kaj skizas la grandajn liniojn de monda konstitucio.

1946 , Februare

Robert Sarrazac fondas kun du amikoj la " Centron de Esploradoj kaj de Tutmondisma Esprimo " samtempe kiel malgranda reto de dudeko da kamaradoj : " La Homa Fronto de la Civitanoj de la Mondo ".

1946 :

La brita deputito Henry USBORNE, reprenante la ideojn de Lola Lloyd kaj Rosika Schwimmer (Konstitucianta Asembleo de la Popoloj) taskis al si mem kunvoki ĝin. Popola movado : Kampanjo por monda registaro "Crusade for World Government" subtenos la britajn parlamentanojn kunigitajn kun USBORNE.

13a ĝis 16a de oktobro 1946

La " Internaciaj Federaciistoj " kunvenas en Luksemburgo kaj adoptas la nomon " Movado por Monda Federacia Registaro ".

En 1947

Usono : Kvin malgravaj federaciistaj organizaĵoj kunvenas en Asheville (Norda Karolino) kaj interkonsentas konsistigi sin kiel " Unuiĝo de la Mondaj Federaciistoj ".

17a ĝis 24a de aŭgusto 1947

Svisio : 51 organizaĵoj kunvenas en Montreŭ kaj fondas la Universalan Movadon por Monda Konfederacio.

En 1954 la nomo de la asocio ŝanĝiĝis en " Universala Movado por Monda Federacia Registaro ", en angla : "World Movement for World Federal Government" ĝis 1956. Poste ĝi transformiĝis en "World Association for World Federation" (W.A.W.F.) - Universala Movado por Monda Federacio (MMF), poste en Movado de Mondaj Federaciistoj (20a kongreso, 1987).

La Movado de Mondaj Federaciistoj celas doti la internaciajn instituciojn per demokrata politika aŭtoritato por prizorgi la problemojn, kiuj estas trakteblaj nur je monda nivelo, tamen agnoskante la suverenecon de la ŝtatoj en certaj kampoj de interna politiko ". La movado laboras por la plifortigo de UN kaj ties demokratiigo, por politika reguligo de ekonomio je monda nivelo kaj por la konstitucio de grandaj " regionaj federacioj ", kiel stadio al monda federacio.

25an de majo 1948 :

Gary DAVIS, Usona piloto de la dua mondmilito, forlasas sian usonan ŝtatanecon kaj petas la protektadon de UN.

5a ĝis 11a de septembro 1948 :

2a konferenco de Luksemburgo. En la tagordo : revizio de la ĉarto de Unuiĝinta Naciaro. Kreado de la Internacia Gvid-Komitato taskita kunordigi ĉiujn agadojn al Konstitucianta Asembleo.

19an de novembro 1948

En Parizo, Palaco de Chaillot, sidejo de Unuiĝinta Naciaro, Robert Sarrazac kaj Gary Davis interrompas la Ĝeneralan Asembleon de Unuiĝinta Naciaro por depostuli la demokratiigon kaj la supernaciecon de UN.

9an de decembro 1948

En Parizo, en la vintra ciklodromo, pli ol 17 000 homoj partoprenas en kunveno, dum kiu estas legita la respondo de la Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro al letero sendita de la Parizaj Civitanoj de la Mondo : " UN ne ekzistas por aranĝi pacon, sed por gardi ĝin kiam la ŝtatoj estos organizinta ĝin ".

10an de decembro 1948

En Parizo UN adoptas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.

La 28a artikolo precizigas, ke :

Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.

1an de januaro 1949 :

La Sekretariato de la Civitanoj de la Mondo decidis sin strukturi kaj krei Registrolibron de la Civitanoj de la Mondo. La anonco pri tio estas farita la 1an de januaro de Gary Davis. La statuto estis oficialigita la 27an de julio 1949.

En 2006, la " Mondcivitana Registrolibro " estas oficiale reprezentita de pli ol 50 Korespondantoj aŭ Registrocentroj en 40 landoj.

5an de aprilo 1949

La ŝtato Tenesio (Usono) laŭ iniciato de la advokato Fyke FARMER, adoptas leĝon organizantan oficialajn balotelektojn al la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj. Tiuj ĉi okazis la 3an de aŭgusto 1950. 3 deputitoj, el kiuj FARMER, estis elektitaj, po unu por unu miliono da balotintoj.

Tiu balotelekta leĝo estos deklarita nevalida en 1952 de usona justica kortumo.

24an de junio 1949

CAHORS ĉefurbo de la franca departemento Lot, sin deklaras mondcivitana urbo.

Tiu unua " tutmondiĝo " estis la komenciĝo de vasta movado, kiu nun koncernas ĉirkaŭ 960 urbojn, komunumojn, departementojn, regionojn kaj eĉ unu ŝtaton en 13 landoj. Ĉirkaŭ duono de la provincoj de Japanio adoptis tutmondiĝajn deklaraciojn. En 1966 Monda Konsilantaro por la Tutmondiĝo estis kreita de la Universala Movado de la Mondaj Federaciistoj kaj ĝia sidejo situas en Japanio en Hiroŝimo.

http://www.recim.org/dem/mondurboj.htm

24an kaj 25an de junio 1950

CAHORS. Por festi la unuan datrevenon de la tutmondiĝo de la urbo granda kunveno arigis pli ol 5 000 homojn (la kvazaŭ tuta tiama loĝantaro) apud la historia ponto Valentre.

Tiuj tagoj restos - kio ajn okazus - markitaj en la historio de Lot, de Francio ... kaj eĉ de la Mondo. Flagoj kun mondaj koloroj flirtis sur kelkaj publikaj konstruaĵoj apud la trikolora flago. La ĝojega homamaso staris ĉe la urbodomo por religie aŭskulti la Nobel-premiiton pri Paco 1949, Lord BOYD ORR, fondinto en UN de ONA (Organizaĵo por Nutrado kaj Agrikulturo), kiu venis el sia malproksima Skotlando. La ponto Valentre estis la fono de unu el la plej fruaj spektakloj " Sonoj kaj lumoj ". Mi eĉ aranĝis la muzikan programon : la unua movado de la unua simfonio de Beethoven eksplodis kiel piroteknikaĵo ... Poste ĉiuj, akompanataj de la eksterlandaj delegacioj, uzis la " Mondan Vojon n-ro 1 ". Sur la altaĵoj la kamparanoj estis bruligintaj grandegajn Sanktjohanajn fajrojn. Atingante la prilumitan mezepokan urbeton Saint-Cirq-Lapopie, André Breton, kiu mem partoprenis, frapiĝis pro la superreala etoso (...)

Intervjuo kun la D-ro Louis Sauvé.

http://www.recim.org/dem/lot.htm

26an de decembro 1950

Malfermo en Ĝenevo de la Monda Konstitucianta Asembleo, kun la partopreno de delegitoj el 27 landoj (inter kiuj 2 el la 3 mondaj deputitoj el Tenesio). Tiu kunveno finiĝos meze de januaro 1951 per malsukceso pro konstato de nesufiĉa reprezenta rajteco.

24a ĝis 29a de septembro 1951

Konferenco de Londono : kreado de la Universala Asocio de la Parlamentanoj por Monda Registaro. Tiu asocio, iniciatita de Henry USBORNE, arigis 800 parlamentanojn el 10 landoj (en 1967). En Danio, 98 % de la deputitoj sin deklaris tutmondistoj.

Periodo 1951-1957

La Universala Movado de la Mondaj Federaciistoj, kiuj en la komenco ricevis la apogon de Lord BOYD ORR, Nobelpremiito pri paco 1949, de Lord ATTLEE, de Jean LECANUET, de Thor HEYERDHAL .., estos submetita de la kongreso de Romo (1951) ĝis la kongreso de Hago (1957) sub la forta prezidanteco de la norvega Hjalmar RIISER-LARSEN. La kvietiĝinta entuziasmo, la milito en Koreo kaj la malvarma milito, la " Mac-Carthysmo " en Usono, la Sueza afero en 1956, la tendenco nete minimalista (t.e. favora al simpla reformo de UN) de MMF, estos la ĉefaj kialoj de la senspiriĝo de la tutmondismo kaj ĉefe de MMF, kies membraro malkreskas. La Civitanoj de la Mondo, pli " maksimalistoj " rifuzos grupiĝi kun MMF.

1954

Garry Davis fondas " World Service Authority ", sendependa entrepreno pri civila stato..

29an de marto 1955

Prezentado de la plano " NEPTUNO " en la brita ministerio de la eksterlandaj aferoj (celo : internaciigo de la oceanoj, maraj fundoj kaj de Antarktiko).

La saman tagon, la franca ministro Edgar FAURE prezentas planon por utiligi la monsumojn liberigotajn de universala malarmado por helpo al la subevoluintaj landoj.

25an de novembro 1956

Unuafoje en la historio, internacia polica forto intervenas : la " blukaskuloj " instalas siajn poziciojn en Egiptio, post la franca-brita ekspedicio sur la Suezan kanalon.

1957

Kun siaj amikoj Maurice COZYN, belga pacisto, kaj Jacques SAVARY, franca pentristo kaj poeto (kiu estos en 1965 la verkanto de la Alvoko de la 13), A.RODRIGUES-BRENT prezentas al la Internacia Registrolibro de la Civitanoj de la Mondo la projekton de KONGRESO DE LA POPOLOJ.

1959 Junie

Kreado de la DENVERA GRUPO, (Kolorado - Usono) : Monda Komitato por Monda Konstitucio (World Committee for a World Constitutional Convention), animata en la komenco de Philip ISELY, kiu kunvenon post kunveno (Ĝenevo, Milano...) neniam ĉesos agadi por konstitucianta asembleo kaj eĉ sukcesos kunvenigi Mondan Parlamenton de la Popoloj en Interlaken (Svisio) kaj Wolfach en 1968.

La nomo ŝanĝiĝis : Asocio por Monda Parlamento kaj Konstitucio. La " parlamento " estas nomita " Provizora Monda Parlamento ". Temas pri kunelektita parlamento (ne balotelektita). La 9a sesio de tiu " parlamento " okazis en Tripoli (Libio) en majo 2006.

22an de aprilo 1960

Komuna deklaracio de Britio, Francio, Kanado, Usono kaj Italio, en la konferenco de Ĝenevo, laŭ kiu ili estus pretaj akcepti mondan registaron.

11an de aprilo 1963

Encikliko de la papo Johano XXIII : "Pacem in Terris"

23an de majo 1963

En Bruselo, Maurice COSYN organizas kongreson, el kiu rezultos la Komitato por la Kongreso de la Popoloj (kies Ĝenerala Sekretario estos RODRIGUES-BRENT).

3an de marto 1966

Dek tri monde famaj personoj lanĉas la " ALVOKON DE LA DEK-TRI ". Laŭlonge de la jaro 1966 tiu teksto estos represita de diversaj ĵurnaloj en multaj landoj.

15an de novembro 1968

Kunveno de 3000 homoj en la ĉambrego " Mutualité " en Parizo, organizita de la franca Registrocentro de la Civitanoj de la Mondo por lanĉi la unuan transnacian balotelekton en la homara historio. Sur la tribuno :

Josué DE CASTRO, S-ino NEHRU, Jean ROSTAND, ĉe Alfred KASTLER, Louis LECOIN, Clara CANDIANI, Léonide MOGUY, RODRIGUES-BRENT, Guy MARCHAND, Théodore MONOD ...

3a de marto ĝis 7a de junio 1969

Unua transnacia balotelekto en la homara historio : ĝi estas la unua parto de elektado al la Kongreso de la Popoloj. 10.000 enskribitoj el 87 landoj. Estas elektitaj Jeanne HASLE (Francio) kaj Josué DE CASTRO (Brazilo).

La sekvaj balotelektoj okazos en 1971, 1973, 1975, 1977, 1980, 1984, 1987, 1994 kaj 1998.

El ĉiu balotelekto 2 elektitaj Delegitoj kaj 2 anstataŭaj Delegitoj de 10000 balotelektantoj. Sume 20 titolaj Delegitoj kaj 20 anstataŭaj Delegitoj.

Notinde, ke tiu balotelekta maniero nun estas kaduka (vd. Ĉi poste en oktobro 2003).

22an de aprilo 1970

Unua Tago de la Tero, en Usono, laŭ iniciato de la demokrata Senatano de la ŝtato Viskonsino GAYLORD Nelson. 20 milionoj da homoj respondis al lia alvoko. Okazanta la 22an de aprilo jam de 36 jaroj, la Tago de la Tero fariĝis monda en 1990. Nun 500 milionoj da homoj, en 184 landoj, partoprenas ĉiun jaron en la festo de la planedo.

10an de decembro 1970

Nova granda kunveno de la Civitanoj de la Mondo : 3.000 homoj en " Mutualité ". Temo : UN kaj la homaj rajtoj.

17an de decembro 1970

Rezolucio 2749 de UN, kiu dekretis la marajn fundojn KOMUNA HEREDAĴO DE LA HOMARO.

1972, marte

Kreado de Monda Helpo-Korpuso.

En 1971, terura ciklona cunamo ruinigas la Orientan Pakistanon (nuna Bangladeŝo), kaj estigas pli ol 100 000 mortoj.

Clara CANDIANI, Abato PIERRE, Michel CEPEDE, Gilbert CESBRON, Théodore MONOD, Alfred KASTLER, Robert BURON... decidas krei konstantan korpuson da volontaj savistoj specialigitaj pri la helpoj okaze de natura katastrofo, kun la celo savi la homajn vivojn kaj helpi la sinistritajn loĝantarojn en la mondo.

UN : Kreado de UNDRO (Oficejo de la Kunordiganto de UN por la helpoj okaze de katastrofo) taskita mobilizi kaj kunordigi la helpojn provizitajn de diversaj organizaĵoj, kiel ONA, Monda Organizaĵo por la Sano, UNICEF, ...

1975

  • Fondado de la Asocio de Civitanoj de la Mondo en Sanfrancisko. AWC laboras por malarmado, monda demokratio, plifortigo de UN. AWC kunlaboris dum proksimume 30 jaroj kun Mondcivitana Registrolibro.

    http://www.worldcitizens.org

  •  Sub la prezidanteco de la Rektoro Robert MALLET :
    • Kreado de MURS (Universala Movado de la Scienca Respondeco).
    • Konsistigo de Konstanta Tutmondista Komitato.

    7an de julio 1977

    Efektiva ekfunkciado de la KONGRESO DE LA POPOLOJ, proklamita en universitato Sorbonne (Parizo)

    1977

    Kreado de " Internacia Urĝa Agado " far la teamo de urĝeco de Internacia Civila Servo.

    www.aui-ong.org

    En julio 1977, la Kongreso de la Popoloj aprobis ambaŭ help-organizaĵojn : Monda Helpo-Korpuso kaj Internacia Urĝa Agado.

    10an de marto 1982

    Kreado de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato.

    • Tiu kreado estis farita laŭ la propono de la komisiono " Malsato, disvolviĝo kaj tutmondismo " de la franca Registrocentro de la Civitanoj de la Mondo. Ĝi respondis al la alvoko entenata en la deklaracio n-ro 6 de la Kongreso de la Popoloj. Tiu asocio konformas al tutmondisma kaj mutualisma klopodado.

      Inter la foraj celoj, oni trovas la kreadon de monda imposto de solidareco, kaj la antaŭenpuŝo de agado ĉe la ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj, por ke ili konsentu la transdonojn de suvereneco necesajn al la kreado de vera Monda Institucio de Solidareco.

      En aŭgusto 2004, la nomo ŝanĝiĝis en MONDA SOLIDARECO KONTRAŬ LA MALSATO.

      Aprobite de la Kongreso de la Popoloj en septembro 1982 (Plena kunsido de Brigthon).

      En 2007, Monda Solidareco kontraŭ la Malsato havas 1500 membrojn en 34 landoj.

    http://www.globidar.org

    22a ĝis 30a de julio 1983

    Unuaj Mondaj Pacludoj, aranĝitaj en Bellegarde sur Valserine (Francio).

    • La Mondaj Pacludoj estas renkontoj humanaj, sportaj, kulturaj kaj ekonomiaj malfermitaj al ĉiuj homoj de nia mondo, sen iu ajn distingo.

      Organizitaj laŭ kategorioj de aĝo, en la sportaj fakoj plej proksimaj al la naturo, la Mondaj Pacludoj celas instigi la loĝantarojn praktiki fizikan kaj sportan aktivecon por :

      Lukti kontraŭ la malbonfaroj de la grandaj malsanoj de niaj senmovemaj civilizacioj.

      Krei amikajn ligojn inter partoprenantoj kaj tiamaniere favorigi la interkomprenon, la toleremon inter homoj kaj popoloj por servi la estontan PACON.

      La Mondaj Pacludoj, konfirmante sian kredon en la humanaj principoj de la nuna sporta movado, estas nova modaleco por organizi internaciajn sportajn konkursojn.

    http://perso.orange.fr/jeŭ.mondiaŭ.de.la.paix/

    23a ĝis la 26a de aprilo 1990

    Tours (Francio). Kongreso de tutmondismo "La iĝanta Mondo ".

    4 tagoj dediĉitaj al paco, evoluigo, medio kaj demokratio - 40 intervenantoj el 13 landoj antaŭ suma publiko de 800 homoj.

    12a ĝis 16a de majo 1990

    Plena kunsido de Kongreso de la Popoloj en Ĝenevo. 19 Delegitoj el 36. Renkonto kun la adjunkta ĝenerala direktoro de UN por depostuli la kreadon de Popola parlamenta ĉambro.

    1991

    Kreado de Internacia Konsilio por Tutmonda Aŭtoritato pri Medio - IKTAM/CILAME

    http://www.recim.org/cilame/

    2000, decembre

    La Civita Montessori Lernejo (Lucknow, Hindio) kunvokas la 1an Internacian Konferencon de la Justicestroj.

    Kelkaj landaj konstitucioj rajtigas la justicon ŝanĝi leĝon, kiam tiu ĉi estas kontraŭa al la intereso de la homaro.

    http://www.cmseducation.org/article51/index.htm

    25a ĝis 27a ockobro 2003

    Plena kunsido de la Kongreso de la Popoloj.

    La Kongreso de la Popoloj bilancas tutmondismon kaj la agadojn ligitajn al ĝia ekzistado. Ĝi proponas la kreadon de Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj, en kiu povus kunlabori ĉiuj tutmondistaj organizaĵoj. Ĝi modifas la balotelektan regularon de Kongreso de la Popoloj.

    http://www.recim.org/kdp

    1, 2 et 3 oktobre 2004

    Kunveno en la Domo de la Mondcivitaneco en Mulhuzo (Francio).

    Kvindeko da homoj el 12 tutmondistaj organizaĵoj fondas la Konsultan Asembleon ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP).

    4an de marto 2006

    La Kongreso de la Popoloj kreas la " Juran servon de registrado ". Tiu servo estas destinita al la komunumoj kaj organizaĵoj, kiuj deziras evolui ekster la ŝtataj kadroj tamen sin apogante sur la demokrata rajteco devenanta de mondaj transnaciaj balotelektoj al asembleo kun supernacia destino. La kreado de tiu jura servo de registrado estas la fundamento de ekaperanta monda civila juro.

    http://www.recim.org/civil/

    6a ĝis 8a de oktobro 2006

    Unua Seminario de Tutmondismaj Studoj en Bohicon (Benino), aranĝita de BCEBI/CBDIBA, benina organizaĵo membro de ASKOP. 40 partoprenantoj el 4 ŝtatanecoj. La seminario, aranĝita laŭ la regularoj de ASKOP, pli aparte konsideris la afrikan historion kaj la kontribuojn de Afriko al la demokratio en la mondo kaj al monda demokratio.

    http://www.recim.org/ascop/pr06-eo.htm

 

Esperanto

Français

English

Español

Au sujet du site