mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Enhavo - Tribuno - Celaro - Kunvenoj - Institucioj - Aktoj - Arkivoj
Tribuno de la Civitanoj
fronte al la Ĝenerala Asembleo de la Ŝtatoj

La tutmondistoj ne devas fidi al la registaroj aŭ la parlamentoj por kunvoki la Mondan konstituciantan asembleon, kiu donos al la homaro la rimedojn certigi la pacon kaj venki la mondan mizeron. Ili estas devigataj sin taski per siaj aferoj kaj mem fondi iom post iom la reprezentan Asembleon de la monda popolo. Jen la baza ideo de la Kongreso de la Popoloj.

Pro la provizora malforteco de la tutmondista medio, necesas pripensi organizon, kiu mezkoste ekfunkciu, kiu senbrue laboru kaj kiu estu kapabla evolui por fariĝi laŭ sinsekvaj stadioj pli kaj pli reprezenta. Tiamaniere ĝi fariĝos fronte al la naciŝtatoj :

  • Tribuno de la civitanoj, tribuno por tiuj, kiuj, dezirante krii sian angoron pri la estonteco de la homaro, estis ĝis nun kondukitaj mem aŭdigi sian voĉon,
  • Tribuno ankaŭ por la organizaĵoj, kiuj montris sian volon servi la homaron.

La Kongreso de la Popoloj povas kaj do devas havi en ĉiu stadio de sia elvolviĝo gravan rolon : laŭmezure kiam ĝia reprezenteco pligrandiĝos, ĝia voĉo - la nia - fariĝos pli laŭta, kaj la registaroj mem devos kalkuli kun tiu nova transnacia forto.

Pariza sesio - rajteco de KDP

Kongreso de la Popoloj havas sian devenon el Brusela kunveno okazinta komence de majo 1963, kun la partopreno de 43 tutmondistaj organizaĵoj. Rezultis el tio " Komitato por Kongreso de la Popoloj " kiu kondukis la naskiĝantan institucion ĝis la Pariza sesio en 1977, post la 5a balotelektado. Ĉio pli malpli bone funkciis ĝis 1998, 10a balotelektado. Poste okazis dormeto ĝis 2003. En marto 2003 la Diĵona kunveno, prezidita de Henri Cainaud, revigligis la " komitaton por Kongreso de la Popoloj " kaj kunvokis la Parizan sesion en oktobro 2003.

1. Pariza sesio en oktobro de 2003

Tiu sesio aspektas kiel vera refondo de Kongreso de la Popoloj, kiu integris la tutmondistan civilan socion per la voĉdonado de la 26a de oktobro 2003. De tiam Kongreso de la Popoloj konsistas el du branĉoj :

  • La Delegitaro elektita de voĉdonantaro loĝanta en pli ol 120 landoj (por naŭjaraj mandatoj - trione renovigata ĉiun trian jaron)
  • Forumo, kiun ni nomis " Konsultiĝa Asembleo " (aŭ ASKOP) konsistanta el aliĝintaj organizaĵoj kaj individuoj. La Konsultiĝa Asembleo estas organo por patroprena demokratio koncerne la problemojn kun monda graveco

Ĉiu branĉo havas sian propran " reglamenton ". Tamen la reglamento de Kongreso de la Popoloj inkluzivas ASKOP kaj organizas ties prezidantecon (artikolo 10.2). La du branĉoj estas do intime ligitaj kaj nedisigeblaj.

La funkcioj ne estas samaj :

  • ASKOP (la Forumo) prezentas rekomendojn, rezoluciojn, ktp...
  • La Delegitaro, kiu estas investita de la aŭtoritato donita de la balotelektoj (artikolo 21-3 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj) difinas la juron.

Dum la sesio estis precizigita tio - kio estas raportita en la protokolo : " la asembleo estos leĝopropona kaj Kongreso leĝodona, kaj la asembleo povas kolekti la subtenojn de la interesiĝantaj asocioj ". Kaj sub alia vidpunkto : " Kongreso de la Popoloj, kiu estas skizo de la estonta Monda Konstitucia Asembleo, estas celo, kies rimedo estas la asembleo ".

Jen kial le statuto de ASKOP estas interna al Kongreso de la Popoloj kaj ke ĉiu sesio de Kongreso de la Popoloj de tiam necesigas la partoprenon de ASKOP. Ĉi lasta estas fakte multe pli ol kreado de Kongreso de la Popoloj : ĝi estas, pro la voĉdono de la 26a de oktobro 2003, nedisigebla de la institucio, la kondiĉo mem de ĝia ekzisto, kondiĉo de la valideco de ĉiu sesio.

La rajteco de Kongreso de la Popoloj

La jura referenco de Kongreso de la Popoloj estas la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiu deklaracio ne estas konvencio aŭ internacia traktado, sed nekredeble aŭdaca ago de ĝiaj verkintoj por anonci la ekaperon sur la socia kaj internacia nivelo de " ordo tia, ke la rajtoj kaj liberoj difinitaj en ĉi tiu deklaracio povas esti plene realigitaj " (artikolo 28a). Tiu 28a artikolo eĥas la 3an alineon de la enkonduko, kiu asertas kiel esenca, ke la homaj rajtoj estu " protektataj de la leĝo ". Tiu ordo estos bazita sur " la volo de la popolo " kiel fonto " de la aŭtoritato de la publikaj povoj ; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj ... " (artikolo 21-3) Ankaŭ estas skribite en tiu Deklaracio, ke la aplikigo de la homaj rajtoj okazos nur per la volo de " ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio " (alineo 8a de la enkonduko)

Tiu deklaracio ricevis la subskribon de 191 ŝtatoj, kiuj tiamaniere antaŭagnoskis la rajtecon de organizo fontonta el la monda popolo por la aplikigo de la esprimitaj rajtoj kaj liberoj.

Tio firmigas la netipan juran statuson de Kongreso de la Popoloj : rajteco donita de voĉdonadoj, kaj antaŭaprobita de la ŝtatoj dum ilia aliĝo al la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj al la aldonitaj dokumentoj, el kiuj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Kongreso de la Popoloj estas regata de " Reglamento ", kiu entenas la tri komponantoj priskribitaj en la Deklaracio : " ordo " rajtigita per " voĉdonadoj " kaj bazita en sia laboro per la partopreno de " ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio " (Konsultiĝa Asembleo)

KONGRESO DE LA POPOLOJ estas stadio al la fondado de Asembleo de la Monda Popolo kapabla starigi kaj kontroli la Mondajn Instituciojn nepre necesajn por la pluvivo de la tuta homaro kaj la konservado de la biosfero.

Pri la retejo