Rezolucio de
            la Justicestroj
            
            En La;knaùo, Hindio, 2006
            
            Ni, la juĝistoj kunvenintaj en la 7a Internacia
            Konferenco de la mondaj Justicestroj, kiu okazis en
            Lucknow, Hindio,
            
            Konsiderinte la alvokon de la 31 000 infanoj de la
            Civita Montessori Lernejo - kiun ili lanĉis al si
            mem kaj al ĉiuj infanoj en la mondo - por sekurigita
            kaj protektita vivmedio kaj por mondo pacigita kaj regata
            de internacia leĝo,
            
            Ni deklaras tion jenan :
            
            
               - ke la pacedukado devus esti taksata kiel ĉefe
               grava instruado en ĉiuj programoj tra la tuta
               mondo ;
- ke daŭra kaj enhavoriĉa strebo estu
               iniciatata en ĉiu jurisdikcio por plialtigi la
               nivelon de konsciiĝo kaj de informiĝo pri la
               internaciaj leĝoj en la leĝa instruprogramo
               de la advokatoj kaj juĝistoj kaj en la daŭra
               kleriĝo de la juĝistoj.
- ke ĉiuj ĉi tie ĉeestantaj membroj
               de la justica sistemo iniciatu disdoni tiun rezolucion
               en la justicaj organizaĵoj, en kiuj ili aktivas, ĉu
               lokaj, ĉu regionaj ĉu internaciaj.
- ke decidoj estu faritaj, laŭokaze, por
               protekti kaj antaŭenpuŝi la infanajn
               interesojn , donante tutan plenumon al la principoj de
               lokaj kaj internaciaj leĝoj ;
- ke tiu rezolucio estu disdonata, same kiel la
               celoj de tiu konferenco.