- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Agendo - Blanka libro - Inventaro - Ĉarto - Dokumentoj
Tutmonda Institucio de Homaj Rajtoj
La membroj de la Kongreso de la Popoloj ceestantas en Braziljo interkonsentas fondi organismon, kiu arigos ciujn homojn kaj asociojn por krei Mondan institucion de homaj rajtoj.

Tiu institucio konsistus el jura kaj sociala membraro devenanta de la NRO au organismoj au el ciu homo, kiu havus la samajn direktojn por la defendo kaj la promocio de la homaj rajtoj.

Al tiu celo estas dezirebla kiel eble plej frue la konsistigo de carto de homaj rajtoj, kiuj ebligos difini la terminojn kaj konkretajn agadojn por la defendo de la homaj rajtoj. La fina teksto devos tuj utili al la DHR kiel kontraupovo.

Laborkalendaro

  • 10an kaj 11an de aprilo 2010 en Parizo : kunveno de la unua laborteamo kaj/aŭ de ASKOP
  • 28a de junio - 1a de julio 2010 en Nantes : 4a Monda Forumo de Homaj Rajtoj
  • 1-4 septembro 2010 en Lomeo (Togolando) Seminario de Tutmondismaj Studoj
  • 6-11 novembro 2010 en Zagora (Maroko) : Plena sesio de la Kongreso de la Popoloj kaj kunveno de ASKOP

==> ekde nun

aranĝi kaj komenci " inventarojn " : difinoj, temoj, referenculoj, slipoj de kompetentecoj, organizaĵoj, interna juro (vidu la proponojn de Laurent Son per Interreto : renkonto de Majo 2010)

malfermi " blankan libron de la homaj rajtoj " por enskribi en ĝin ĉion, kion la monda juro povus alporte krome de tio, kion faras nun la internacia juro. El tiu " blanka libro " povos fonti la difinoj kaj la enteno de la kreota Monda institucio de homaj rajtoj

==> ekde septembro

Rehavi kontakton kun la urbestraro de Chelles

Kontakti la organizaĵojn zorgantajn pri homaj rajtoj

- interne de ASKOP

- ekster ASKOP

==> en marto : la detala programo de la Seminario/kongreso en Chelles devos esti preta.

Ekde nun kaj konstante : interesi homojn, peti el ili kontribuojn (moralajn, materiajn, financajn), interesi la organizaĵojn, proponi laborkunvenoj, fakajn laborgrupojn, la konsistigon de novaj dokumentoj, ktp...

Strukture,

  • "Agadi por Homaj Rajtoj" devos esti la korespondanto de la urbestraro de Chelles
  • ASKOP povos esti la financa strukturo (la klopodoj estas kurantaj)
  • La kreotaj komisionoj povos mem partopreni en ASKOP

Morala apoganto

la 30 organizaĵoj, kiuj subskribis la komunan deklaron estos invititaj daŭrigi sian apogon al la iniciato

La Instituto de Tutmondismaj Studoj (Lieĝo) estos petita

Same kiel kelkaj referenculoj aŭ famuloj

Utilaj kontaktoj :

  •  

Pri la retejo