plan de cette partie du site - -

Esperanto

Français

English

Español

Sporto, kunulo de la tuta vivo

MONDAJ PAC-LUDOJ

ĈA R T O

La fondinto

Difino

La Ĉarto

Celoj

Elvolviĝo

Historio

La Komitato

Kontaktoj

Konsiderante, ke la regula praktiko de la fizika kaj sporta aktiveco je ĉiuj aĝoj de la vivo, multe kontribuas al la pliboniĝo de la fizika kaj morala sano de la individuo,

Persvadite, ke la sportaj renkontiĝoj estigas etoson kun lojala konkuremo kaj kun paca (pli)proksimiĝo inter la popoloj ; ke ili tial rolas en la kompreniĝo kaj amikeco inter la Homoj kaj la Civilizacioj,

Certigante, ke la " konkur "-sporto devas resti je la dispono de eduka sporto, el kiu ĝi estas la finrealiĝo kaj ilustraĵo,

Dezirante, ke ĝi kontribuu al stimulado de la fizika kaj sporta edukado por ĉiuj, edukado kies celoj estas la feliĉo kaj perfektiĝo de la homa persono,

La Internacia Komitato de la Mondaj Pac-Ludoj
engaĝiĝas agadi :
  • por ke la sportaj aktivecoj malfermiĝu al ĉiuj, de la infanaĝo ĝis la krepusko de la vivo : " ke sporto estu kunulo de la tuta vivo ",
  • por ke organiziĝu sportaj renkontiĝoj laŭ tre klaraj aĝ-kategorioj, por doni veran signifon al la sporta performanco plenumata de la persono, kia ajn estas lia aĝo,
  • por ke la sporto enkondukiĝu/integriĝu plej proksime de la naturo,
  • por ke la sporto estu integrata parto de la kulturo,
  • por ke La Mondaj Pac-Ludoj estu :
  • etapo de ampleksa movo favore al sportaj aktivecoj por ĉiuj, por kontraŭstari la malbonajn rezultojn de niaj civilizacioj,
  • rimedo donata al homoj kaj popoloj de la Mondo, kun la reciproka respekto de ĉiu, povi pace esprimiĝi ĝoje, amikece, fratece kaj altruisme,
  • privilegia ligilo por interŝanĝi ideojn, opiniojn, konsilojn, konceptojn sportajn, filozofiajn, politikajn kaj religiajn inter la Homoj, la Internacia Sporta Movado kaj la Civilizacioj,
  • trans tiuj sportaj renkontiĝoj, faceto de nova humanismo por servi sporton, Homon kaj Pacon.
Civitano de unu Lando : LA MONDO

Civitano de unu Patrujo : LA HOMARO.

centre.inter.jmpgmail.com

Teksto elfrancigita de Louis Jeuland kaj Jackie Huberdau
Paĝo provizore lokita en la ttt-ejo de ASKOP
Pri la retejo