La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Oftaj demandoj

Ĉu la Kongreso de la Popoloj havas statuton ? - Kiamaniere estas aranĝitaj la financoj ?


Ĉu la Kongreso de la Popoloj havas statuton ?

La Kongreso de la Popoloj estas memstara institucio organizita ĉirkaŭ " Reglamento " Tiu Reglamento estis adoptita dum la Pariza sesio en julio 1977. Ĝi estis publikigita en la libro " Kongreso de la Popoloj ". Tiu Reglamento estis modifita dum la sesio de Parizo en oktobro 2003. La nuna versio de la Reglamento estas voĉdone adoptita dum la sesio de Lieĝo en novembre 2007.

La Kongreso de la Popoloj ne havas " naciŝtatan " statuton. Ĝi estas perata je landa nivelo, okaze de bezono (asekuroj, banka ekzerco aŭ alia,) de " Komitatoj por la Kongreso de la Popoloj "

1. La jura situacio :

Historie, la Kongreso de la Popoloj fontas el volemo portita de ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio. La ideo pri Kongreso de la Popoloj estis oficiale prezentita dum la kongreso de la Tutmondaj Federaciistoj, okazinta en Bruselo komence de majo 1963 : elfontigi el la monda popolo elektitan organon por reprezenti ĝin kaj por krei laŭ sinsekva stadioj la mondan juron. La balotantaro konsistas el homoj, kiuj memvole sin registrigis kiel voĉdonontojn aŭ rekte en la Mondcivitanan Registrolibron, aŭ pere de geografiaj komunumoj aŭ pere de movadoj. El tiu vidpunkto, la Kongreso de la Popoloj estas absolute sendependa de la ŝtatoj kaj de la internaciaj organizaĵoj.

La 12 okazintaj balotelektoj koncernis ĉirkaŭ 110000 voĉdonantojn loĝantajn dise tra 114 landoj. Tiu transnacia bazo kaj la supernaciaj celoj rezultigas ke la Kongreso de la Popoloj ne povas dependi de landa leĝaro, eĉ ne de internacia organizaĵo.

2. Ĝi rajteco

La jura referenco de Kongreso de la Popoloj estas la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiu deklaracio ne estas internacia konvencio aŭ traktato, sed nekredeble aŭdaca ago de ĝiaj redaktintoj por anonci la venon, je socia kaj internacia nivelo de " organizo en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj. " (artikolo 28). Tiu organizo estas tiel fondita " La volo de la popolo estu la bazo de la autoritato; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj autentikaj elektoj " (artikolo 21-3). Estas ankaù skribite, en tiu deklaracio, ke la aplikigo de la homaj rajtoj okazas nur per la volo de ĉiu individuo kaj de ĉiu organo de la socio (alineo 8 de la enkonduko).

Tiu deklaracio estas subskribita de 191 ŝtatoj, kiuj tiamaniere antaŭrekonis la rajtecon de organizo naskota por la aplikigo de la difinitaj rajtoj kaj liberecoj

Tio konfirmas la netipan juran karakteron de Kongreso de la Popoloj : rajteco donita de la balotelektoj, konfirmita de la sukscribo de la ŝtatoj kaj absoluta sendependeco, raportante nur al sias voĉdonantoj.

La Kongreso de la Popoloj estas regata de " Reglamento ", kiu entenas la tri elementojn difinitajn en la Deklaracio : " organo " rajtigita de balotelektoj kaj fondita en sia laboro per la partopreno de ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio (Konsultiĝa Asembleo).

3. La subten-komitatoj.

Tiu noviga ekzisto de Kongreso de la Popoloj povas konkrete ekzisti kaj vivi nur se ĝi apogas sin sur ekzistantaj strukturoj sub " lokaj " leĝaroj : la bankoj, asekuroj, organizantoj de sesioj, la sekureco povas esti postulataj por siaj servoj nur se la organizaĵo estas konforma al la leĝaro de la lando, kie okazas evento.

Tial la 2an de junio 1969 estis oficialigita la statuto de Komitato por la Kongreso de la Popoloj. La ĝenerala ideo estas, ke tiaj komitatoj povu stariĝi en ĉiuj landoj, kie tio estas necesa kaj ebla. La principo estis adoptita per plena interkonsento de la ĉeestantaj delegitoj dum la sesio de la Kongreso de la Popoloj okazinta en Braziljo en majo 2009 kaj estas raportita en la protokolo.

Nun ekzistas nur unu " Komitato por la Kongreso de la Popoloj ", tiu fondita la 23an de majo 1963, daŭre viva. Tiu komitato statute konsistas el reprezentantoj de la tri branĉoj : du Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj (aŭ komisiitaj de ĝi), du reprezentantoj de Mondcivitana Registrolibro (aŭ de filia registrocentro), du reprezentantoj de la Konsultiĝa Asembleo.


Kiamaniere estas aranĝitaj la financoj ?

Kiam oni komprenis la aspektojn pri rajteco kaj rekono de Kongreso de la Popoloj kaj ankaŭ pri la subtenoj, kiuj sin organizas ĉirkaŭ ĝi, la organizado de la financoj simple aspektas. Prie la sesio de Kongreso de la Popoloj okazinta en Braziljo konfirmis la jenan skemon :

  • Tie, kie ekzistas subtenkomitato al Kongreso de la Popoloj konforma al la landa leĝaro, estas malfermita banka konto. La pagoj venontaj de "ĉiu individuo kaj organo de la socio" povas esti farataj je la nomo de la Kongreso de la Popoloj.
  • La multobligo de tiuj subtenkomitatoj estas dezirinda. Tamen manke de tia komitato, la monsumoj pagataj por Kongreso de la Popoloj estas prefereble senditaj en landon kie ekzistas tia komitato por esti spezitaj en ties konton.
  • La Delegito pri Financoj, elektita de la Plenuma Komitato de Kongreso de la Popoloj regas ĉiujn monsumojn tiamaniere metitajn je la dispono de Kongreso de la Popoloj.

 

Kiuj estas la aliaj membroj de la Saĝula Konsilio kaj ĉu Azio estas reprezentita en ĝi ?

La Saĝula Konsilio estis sugestita dum la sesio 2003 de la Kongreso de la Popoloj kaj ĝi estis fondita per la adopto de la reviziita Reglamento la 4an de novembro 2007. Nun la nura membro estas Henri Cainaud. Povas konsistigi ĝin kiel membro ĉiu ne-reelektita eksiĝinta Delegito de Kongreso de la Popoloj, kiu petas tion. Koncerne la Delegitojn vivantajn en Azio, estus akcepteblaj : Bhupendra Kishore, Davy Prasad, Hideaki Kuwabara, Prachoomsuk Achava-Amrung kondiĉe, ke ili faru la peton.

Pri la retejo