La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro
Alvoko de la Kongreso de la Popoloj
3an de marto 1996
La 3an de marto 1966, dek tri monde famaj Civitanoj de la Mondo lanĉis alvokon por la monda civitaneco,

De tiam miloj da homoj konsciaj pri siaj respondecoj al la tutmonda komunumo kaj al la estontaj generacioj, decidinte agnoskigi siajn rajtojn de membroj de tiu komunumo, petis sian registriĝon kiel mondcivitanoj kaj kontribuis per naŭ transnaciaj balotoj al la elekto de dek ok delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, anticipa Tutmonda Parlamento.

Hodiaŭ

  • dum oni konsentas pri la interdependeco de la mondaj popoloj ;
  • dum oni rekonas la transnaciecon de la malbonoj kaj minacoj, kiuj timigas la homaron ;
  • dum la UNaj instancoj, ĉar sen trudopovo, restas senpovaj kontraŭ la multformaj konfliktoj, el kiuj la etnaj konfliktoj ;
  • dum la ŝtata suvereneco ne plu estas netuŝebla;

dum ni lanĉas la dekan balotelekton al la Kongreso de la Popoloj,

Ni denuncas la daŭran strebadon de la naci-ŝtatoj al hegemonio malprofite al la loĝantaroj ;

Ni akuzas la ŝtatojn, kiuj :

  • favorigas la sovaĝan tutmondiĝon, en kiu regas ĝangala leĝo,
  • pretekstante liberalismon laŭdegas la konkurencecon, vera kialo de eksigo kaj de marĝenigo tiel de pli kaj pli multaj homoj de la socioj diritaj progresintaj kiel de la progresantaj landoj.

Ni postulas, ke estu konsiderataj la rezultoj de la diversaj grandaj Mondaj Konferencoj organizitaj pri demografio, medio, progresado, inoj... - tio atestas pri ekapero de tutmonda publika opinio - kaj ni postulas, ke la produktitaj bonintencaj deklaracioj ne restu sen sekvo.

Ni admonas la ŝtatojn transdoni parton de sia suvereneco profite al tutmondaj supernaciaj institucioj demokratie balotelektitaj, kiuj provizite per limigitaj sed realaj povoj, estus kapablaj labori favore al solidareco inter la popoloj de la mondo kaj starigi leĝojn komunajn al ili.

VI, CIVITANOJ EL ĈIUJ LANDOJ,

ĉar vi estas veraj posedantoj de la popola suvereneco, al vi apartenas konigi viajn aspirojn pri unuiĝinta mondo

DEKLARANTE VIN CIVITANOJ DE LA MONDO.

Pri la ttt-ejo