-La Delegitoj elektitaj al la Kongreso de la
Popoloj ĵus lanĉis la jenan Mondan Deklaron
CIVILA NUKLEA
ENERGIO
Kiel delegitoj rekte kaj demokrate transnacie
elektitaj al la Kongreso de la Popoloj per balotado el
110 landoj,
NI KONSTATAS jenon :
- la termonuklea energio nuntempe kovras malpli ol 1
% de la monda energi-konsumado (ĉefe je la
profito de la riĉaj landoj) ;
- ĝis nun tiu uzado lasas nesolvita la
problemon pri malaperigo de la radioaktivaj rubaĵoj.
Tio kreas veran danĝeregon por la posteuloj
;
- la elekto - fare de pluraj landoj - de ampleksa
kreskado de la nuklea energio, sin mem pravigas same
per trompa aserto pri energio-sendependo, kiel pro
premado de pluranaciaj grupoj ;
- la supermezuraj investoj por la nuklea energio
prokrastas la esplorajn programojn pri nenocivaj
energioj : suna, elhidrogena, biogasa, bioamasa,
ventblova, geoterma, geostabiliva, per marcentraloj,
tajdomotoraj, aeroterma ...
- la nuklea politiko riskas konduki al polica socio
pro danĝeraj defraŭdoj de fisieblaj materioj
uzotaj de teroristoj ;
- la krudmaterialoj por civila nuklea energio povas
esti misdirektitaj ĝis militista uzado.
NI KONSIDERAS ankaŭ
:
|