La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
ĈARTO POR TUTMONDA INSTITUCIO PRI SOLIDARECO
Tiu ĉarto estas nun anstataŭigita de la aliĝa Ĉarto al ASKOP

Nur kiel dokumenta arkivo  :

NI, anoj de

(asocio, ne-urba komunumo, kooperativo, neŝtata organizaĵo)

konsistigita laŭ la leĝo de

kaj kies statuto estas oficialigita je la (dato)

KONTRAŬ la sufero korpa aŭ morala de milionoj da homoj, kiujn trafas la malsato (nesufiĉa aŭ misa nutrado) kaj el inter kiuj la infanoj estas la plej trafitaj.

ASERTANTE, ke la malsato kaj la mizero ne estas fatoj sed konsekvencoj de la politika neorganizado de la planedo,

KONSTATANTE oftan kontraŭecon inter la naciaj interesoj kaj tiuj de la tutmonda popolo kaj la mankon de iu ajn transnacia aŭtoritato por defendi tiujn lastajn,

per la nuna ĉarto ni deklaras nin favoraj al la kreado de Tutmonda Institucio pri Solidareco je la servo de la tutmonda popolo por ebligi la kontentigon de la fundamentaj bezonoj komunaj al ĉiuj.

Tiu deklaro havas karakteron publikan kaj ĉiaman. Ĝi signifas, ke :

  1. Ni rememorigas, ke nia sekureco kaj nia bonfarto estas ligitaj al la sekureco kaj bonfarto de ĉiuj popoloj de la mondo.
  2. Ni volas, laŭ niaj kapabloj, kunlabori je transnacia nivelo, por ke per sinsekvaj stadioj estu starigitaj la antaŭaj kondiĉoj al la Tutmonda Institucio pri Solidareco, kiun ni postulas.
  3. Ni alvokas ĉiujn homojn, kiuj aprobas tiun postulon, balotelekti delegitojn al Kongreso de la Popoloj, unua asembleo konsistigenda por ilin reprezenti je tutmonda nivelo, kaj de kiu ni atendas la starigon de demokratia tutmonda juro. La respekto de la diferencoj postulas, ke tiu juro estu federacia.
  4. Ni petas, ke estu kreita Tutmonda Imposto de solidareco, kiu povos esti elprenita el la naciaj buĝetoj kaj el la transnacia komerco por subteni la vivon kaj la strebojn de la plej malriĉaj popoloj.
  5. Ni petas de nia registaro kaj de la nunaj internaciaj institucioj, ke estu tiritaj el iliaj buĝetoj la monsumoj necesaj por certigi la funkciadon de la "Kongreso de la Popoloj".
  6. Ni alvokas ĉiun societon, komunumon, fondaĵon, kooperativon, asocion kaj aliaj kolektivaĵon aliĝi al tiu ĉarto de solidareco.
  7. Ni nin devontigas disvolvi edukadon por la paco kaj la solidareco en la kadro de la agadoj de nia organizaĵo, kaj laŭeble en akordo kun la aliaj organizaĵoj, kiuj subskribis tiun ĉarton.
  8. Plu agnoskante nian alligon, niajn devojn kaj niajn rajtojn rilate al nia nacio laŭmezure kiel ili akordiĝas kun la nivelo de la tutmonda organizado, ni deklaras nin SOLIDARE LIGITAJ AL LA TUTMONDA KOMUNUMO.

Pri la retejo