Institucio de la Kongreso de la Popoloj

La Mondcivitana kiosko

MUTUALISMO

En MONDA SOLIDARECO ĉiu membro partoprenas egalece kun la aliaj.

Ĉiu kotizas, proporcie kun sia vivnivelo. ĉiu rajtas pri financado, kondiĉe ke oni estu koncernata de problemo "malsato", kaj ke oni prezentu kolektivan projekton por plibonigi la vivon de la grupo kaj de la komunumo (vilaĝo).

De tiam Mutualismo evidentiĝas triobla :

  1. mutualismo per la jaraj kotizoj, eĉ dum la kontrakta periodo ;
  2. mutualismo per la repago de la prunto, tiel ebliganta la financadon de alia projekto de alia mondSolidareca grupo alie sur la planedo ;
  3. mutualismo per la informado : oni raportas pri la projekto en la bulteno MONDA SOLIDARECO, kaj tiel la aliaj membroj tra la planedo povas tiri utilaĵojn el la informoj : konoj, ideoj, argumentoj, ktp.

Ni ne pretendas, ke tiu sistemo estas perfekta en la praktiko, sed ĝi certe estas la plej respekta al la homa digno.

globenet - hejmpagxo

 

aliaj lingvoj

 

enhavo

 

Sendi mesagxon

 

Niaj  retligiloj

 

Novajxletero

 

Helpu nin !

TUTMONDISMO

La malsategon en la mondo naskas ne manko de nutraĵoj, sed internaciaj rilatoj
neegalaj

maljustaj
malhumanaj.

Tiu plago, same kiel multaj aliaj problemoj : homaj rajtoj, troloĝateco, malarmado, poluado...estas mondaj

kaj monda problemo necesigas tutmondan solvon.

Tial MONDA SOLIDARECO ignoras la landlimojn, sin malfermas al ĉiu individuo deziranta partopreni en la monda solidareco, kaj ekzistas sub la juĝorajto de la Kongreso de la Popoloj, ununura asembleo transnacie kaj demokratie balotelektita je planeda skalo. (nun de 100 000 loĝantoj en 110 landoj).

MONDA SOLIDARECO ultime celas la kreadon de vera Tutmonda Institucio pri Solidareco, kiu ekzistu sub la aŭtoritato de demokrata Tutmonda Asembleo.

Pri tiu temo esploru nian 8an celon kaj nian partoprenon en ASKOP