plan de cette partie du site - -

Esperanto

Français

English

Español

Sporto, kunulo de la tuta vivo

MONDAJ PAC-LUDOJ

C E L O J

La fondinto

Difino

La Ĉarto

Celoj

Elvolviĝo

Historio

La Komitato

Kontaktoj

La Mondaj Pac-Ludoj

  • Permesi al ĉiuj, al ĉiuj aĝoj de la vivo, kaj en distingeblaj aĝ-kategorioj partopreni je tutmonda nivelo, en sportaj konkuroj, kulturaj, humanecaj kaj ekonomiaj konkuroj kaj renkontiĝoj, por favorigi la amikecon inter la homoj kaj la popoloj, por servi al la estonta paco.
  • La Sporto, kunulo de la tuta vivo, por preventi la malsanojn ligitajn al la senmoveco, kiu pli kaj pli trafas (la loĝantaron de) la industriaj landoj.
  • Malplenigi la tribunojn por plenigi la stadionojn por ke la spektantoj ne esprimiĝu nur en la sidŝtuparo, sed ankaŭ sur la kurejo.
  • Fari, ke ĉampiono estu tiu, kiu kondukas / stiras sian mekanismon, la homa korpo kaj ĝiaj intelektaj eblecoj, plej eble kiel antaŭen, kaj en plej bona funkcia stato, por ŝanĝi la koncepton de la nuna sporto, kiu koncernas ĉefe efemeran eliton, artefarite bredatan por flati la memŝaton de la nacioj.
  • Protekti la junajn sportajn generaciojn kontraŭ ia sporto sub financa kaj amasinforma / reklama premo, kiu kutimis fariĝi propaganda festivalo, por interesoj, kiuj neniel kongruas kun ĝia celo : la fizika kaj morala disvolviĝo de la homa persono.
  • Integri en unu manifestacio ĉiujn dimensiojn de la homo :
    • la Sporton, ĝian fizikan dimension,
    • la Kulturon, ĝian dimension de pripenso kaj intelekto,
    • la Humanismon, ĝian dimension de malavareco / altruismo kaj de koro,
    • la Ekonomion, ĝian dimension de materia rilato
por krei teatraĵon de renkontiĝoj inter la homoj kaj la popoloj.
Anonceto

centre.inter.jmpgmail.com

Pri la retejo