La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

RAJTO INFORMIĜI

20an de februaro 1982

Mondaj Deklaroj

17

Kiel delegitoj rekte kaj demokrate transnacie elektitaj al la Kongreso de la Popoloj per balotado el 110 landoj,

NI AGNOSKAS la daŭrajn teknikajn progresojn pri komunikado disponigitajn al la homa rajto je informado kaj komunikado, fare de la teknologia kaj scienca esplorado.

NI KONSTATAS, tamen,

  • Unuparte, la kreskantan alproprigon, fare de la politikaj kaj financaj potencoj, de la informagentejoj kaj mondaj sistemoj de parola kaj skriba gazetara dissendo ;
  • aliparte la senpovecon de la internaciaj organizoj ellabori mondan ordon de informado, tamen necesan kaj realigeblan.

    KONVINKITE, ke la defendo de la paco kaj de la justeco devenas de la protekto de la individuo kontraŭ la nociva kaj malbonuza ekspluatado de la modernaj informaj rimedoj ;

    PERSVADITE, fine, pri la efika valoro de tiuj rimedoj por formi kleran mondan politikan opinion ;

    NI BEDAŬRAS

  • la nunan nesufiĉon de la naciaj kaj internaciaj elsendaj programoj, en radiofonio kaj televido, pri la informado koncerne la mondajn problemojn,
  • la mankon, sur la internacia kampo, de rajto je rebato por efike certigi la defendon de la kolektivaj kaj unuopaj personoj.

    KONSEKVENCE, ni insiste petas :

  • la kutiman disponigon, fare de la aŭdvidaj amaskomunikiloj, de paroltempo, por ke la asocioj, organizoj neregistaraj, pacistaj, homamaj, tutmondistaj, ktp... povu informi la legantojn kaj ebligo al ili kunlaboron en la strebadoj al la paco kaj justeco en la monda komunumo ;

    la kreadon de supernacia monda arbitracia aŭtoritato, kapabla solvi la malakordojn, kiujn naskus la supraj aranĝoj.

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo