Informilo n-ro 106 (decembro 2011) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

Unu Tero, unu Komunumo, unu Estonteco

Dum la monda enloĝantaro kreskas, la planedo iom post iom veneniĝas kaj la naturaj riĉofontoj, de kiuj dependas la homoj por pluvivi malmultiĝas.

La pli kaj pli grandaj premoj sur la medio baldaŭ okazigos gravan tutmondan krizon : ne nur la poluado minacas la sanon sed en multaj regionoj de la mondo la homa kapablo produkti sian nutraĵon riskas ne sufiĉi. Prie Monda Solidareco kontraŭ la Malsato provas atentigi pri la konsekvencoj de tiu difektiĝo sur la vivo de ĉiuj homoj, unue de la plej senhavaj, kaj MSM provas kuraĝigi la strebojn por inversi tiun evoluon.

La fina celo de la evoluigo estas la bonfarto de ĉiuj, kiuj nun vivas sur la tero, per manieroj ebligontaj al la venontaj generacioj la satigon de ties bezonoj.

Ne dubindas, ke la industriigo, kiu akaparas al si la terspacojn, konsumas la krudajn materialojn kaj elĵetas toksaĵojn estas grava kaŭzo de la media difektiĝo. Sed la ĉiutaga lukto de la malriĉuloj de la kamparaj regionoj en la malpli industriigitaj landoj konsistigas minacon preskaŭ pli insidan. La malriĉeco elĉerpas ne nur homojn, sed ankaŭ la naturajn riĉofontojn kaj plej suferas pri tio la plej malriĉaj. Fakte la terkulturisto, kiu malfacile vivas per kulturado je flanko de monteto, kie la grundo estas fragila, la vilaĝanoj, kiuj nepre devas dehaki la lastan parcelon da arbaro por havigi al si bruligaĵon aŭ la bredisto, kiu devas paŝti sian brutaron sur malabunda kaj seka herbejo, ne estas izolitaj de la cetera mondo. Ne nur ili, sed ankaŭ la tuta mondo suferos altpreze tiun difektiĝon de la medio.

Same kiel ekzistas nepraj ligoj en ekologia sistemo - se oni rompas unu el ili, ĉio estas minacata - tiel la regado aŭ la misregado de la medio fare de la homaro havas certan efikon sur la estonteco de la Tero, kiu povos fariĝi fekunda ĝardeno aŭ nefertila dezerto.

Daniel Durand

enhavo
 

Okcidenta Afriko

LA PKB pligraviĝas

Ŝanĝo en la funkcimaniero de MSM

La Pluzorgaj kaj Kunordigaj Burooj (PKB) devenas rekte de la transformiĝo kaj de la adaptiĝo de la eksaj Pluzorgaj Komitatoj.

Tio fluas tute nature el la neceso anstataŭi la mankojn de pluraj kadrantaj Ne-Ŝtataj Oorganizaĵoj.

La problemoj de la kadrantaj NŜO kun kiuj ni subskribis kontraktojn ŝajnas fonti el iliaj malfortiĝoj sekve de konjunkturaj problemoj aŭ tuŝantaj la responsantojn de tiuj strukturoj. La malfortiĝintaj NŜO ne plu kapablas konvene enkadri la grupojn, kiuj estas sub ilia respondeco. Oni eĉ konstatis fraŭdojn aŭ retenojn de mono je la malprofito de la grupoj.

Pli da kompetenteco por la PKB

Kun kresko de sia kompetenteco la PKB havos forton por enkadri kaj kunordigi la projektojn, kies respondecon ili havas, en la respekto de la ĉarto de la PKB kaj de la decidoj de la Federacia Administra Konsilantaro.

La Pluzorgaj kaj Kunordigaj Burooj ekzistas sur la principo de la senprofitcelaj asocioj. Ĝiaj membroj, volontuloj, estas aliĝintaj al MSM.

John De La Cruz

enhavo
ĜENERALA ASEMBLEO DE SMF-Globidar-France
en St-Georges les Baillargeaux, la 10an de septembro 2011

1. Eliĝantaj estraranoj

Prezidanto : John De La Cruz

Sekretario : Patrick Philippe (forpasinta)

Kasisto : Daniel Durand

Ĉeestantoj : Jean Pierre Bourré, Danièle Charier, John De La Cruz, Odile Durand, Daniel Durand, Edwige Géniteau, Claudine Tournier, Christian Trianneau, Chantal Benoist, Paul Darail, Sylvie Lambert, Claude Lambert, Bakary Ouattara

Rajtigiloj : 42 francaj Globidaranoj sendis rajtigilojn. Ili estis disdonitaj inter la ĉeestantaj membroj, respektante la volon de la rajtigintoj.

2.- Agada raporto

La prezidanto prezentas SMF-Globidar-France, ĝiajn principojn kaj praktikajn aspektojn kaj anoncas la konsistigon de asocioj " Globidar " en Togolando kaj en Bobodiulaso (Burkinio). Li priploras la mankojn de informado rilate al la aktiveco kaj diras sian deziron vidi la envenon de novuloj, de responsantoj.

3 - " Globicentre ",

Jean-Pierre Bouré parolas pri la agado de Globicentre, kiu agadis kiel loka grupo de SMF-Globidar-France en la urbo Tours kaj ties ĉirkaŭaĵo. :

La partopreno en diversaj agadoj kaj la ekspozicioj

La agado de Alain Cavelier kaj de Marguerite Foucher-André-Landais ĉe la malliberigitoj de la prizono de Tours : la ateliero " pentrado " kun eksteraj intervenantoj pri monda solidareco, kun postaj ekspozicioj.

La konstato estas, ke estas malmulte da efikoj (aliĝintoj ...) Manke de aktivuloj Globicentre ĉesigis sian ekziston en 2008, kaj donis sian kason al MSM kaj al la asocio Civitanoj de la Mondo en Puatuo-Ĉarento.

 4 - Prelegoj kaj animadoj

Daniel Durand fariĝis la proparolanto de la asocio dum liaj veturadoj en Francio, dum liaj eksterlandaj vojaĝoj por la Civitanoj de la Mondo kaj dum renkontoj kun Esperantistoj (laste unu prelego en la kastelo Greziljono).

5 - Civitanoj de la Mondo - Puatuo-Ĉarento

Christian Trianneau, Prezidanto de Civitanoj de la Mondo en Puatuo-Ĉarento priskribas la antaŭenpuŝon de MSM per la propono de etaj pruntoj (de 300 ĝis 500 Eŭroj) kiam estas atendata la financado de projekto, la deĵorado ĉe standoj dum informaj tagoj, la aranĝado de vesperoj, de prelegoj. Li rememorigas la subvenciojn donitajn de la municipoj de Poitiers kaj de Nouaillé-Maupertuis.

6 - FINANCOJ

Daniel Durand prezentas la financojn de federacia MSM : la financaj raportoj estas haveblaj per poŝto aŭ retpoŝto laŭ peto

Ekzerco 2009 :

Donaco de la asocio " Corbeau Blanc " (blanka korvo) ebligis kunfinanci projekton en Burkinio kaj provizi etan krediton en Togolando.

Ekzerco 2010 : " malbona jaro " si oni konsideras la procenton de la administraj kostoj :

  • Enspezoj : malpliigo de la kotizoj kaj neniu kunfinancado.
  • Elspezoj : justicaj kostoj (pago de advokato) por la proceduro en Burkinio kaj kostoj por la okazigo de la Afrika Ĝenerala Asembleo (veturadoj + administraj kostoj por la reprezentantoj de Benino, Burkinio, Eburio, Senegalio, Togolando).

En 4 jaroj, 13 projektoj estis financitaj, t.e. proksimume jare po tri projektoj. Nun, laŭ la kalendaro la lastaj projektoj estus financitaj en marto 2014.

7 - FEDERACIA MSM

Danièle Charier klarigas la organizadon de federacia MSM per organigramo. Ŝi parolas ankaŭ pri la problemoj kun la Ne- Ŝtataj Organizaĵoj AKAP kaj 3A, la strebado realigita kaj la strboj kurantaj. Danièle Charier informas, ke ECIDAM ricevis projektajn dosierojn donitajn de la grupoj sed ne transdonis ilin al la Administra Konsilantaro.

Daniel Durand aldonas klarigon pri 3A : la malfacila regado de la aferoj far izolita homo dum la tuta Togolanda mikrofinanca sistemo bankrotis.

8 - Voĉdonoj

  • Agada Raporto por la du jaroj : por : unuanimo (54 voĉoj)
  • Financa Raporto : por (53 voĉoj) Sindeteno : 1 voĉo.

Elekto de la Estraro : alvoko al kandidatiĝo kaj voĉdonado

  • Prezidanto: John De La Cruz (por : 53 voĉoj, sindeteno : 1)
  • Sekretariino : Chantal Benoist (por : 54 voĉoj)
  • Kasisto : Daniel Durand (por : 53 voĉoj, sindeteno : 1)

enhavo
MSM tra la projektoj

En Kongio

Solidareco Bona Volo, Gomao (Nord-Kivuto)

Dum la tuta Kivuta regiono restas traŭmatigita de la eventoj, kiuj profunde markis tiujn lastajn 20 jarojn, 11 homoj konsistigis etan asocion en Gomao (Nord-Kivuto) por agadi pro bona volo kaj komenci ŝanĝi la aferojn prizorgante unue la infanojn : per konvena prizorgado ili ne fariĝos " infanaj soldatoj ", kaj per iniciatoj en ekonomia sfero oni firmigos la ŝanĝon daŭra. " Solidareco Bona Volo (SBV) estis tiamaniere fondita en aprilo 2002.

Por atingi siajn celojn memkompreneble SBV serĉis financadojn en la riĉaj landoj kaj por tio ili ne hezitis utiligi Esperanton. Responde Esperantistoj el Francio, Italio kaj Nederlando ebligis al ili akiri kelkajn ekipojn por malfermi lernejon kaj " kantinon " (butiko). Antaŭ du jaroj, SBV subskribis privatan prunteprenon en la kadro de neformala strukturo " Etika Banko " : 2250 eŭroj repagotaj en 4 jaroj. " Nun ni repagis 1200 eŭrojn ... nia laboro estas inspirita de modelo de homa kaj sociala evoluigo en kiu la produktado kaj la distribuado de la profitoj estas fonditaj sur valoroj de solidareco kaj de respondeco al la socio, cele de la konkretigo de komuna bonfarto.

Ni taksis necese, eksperimenti la solidaran lokan financadon.

Kvin virinoj el kiuj tri membroj de SBV kaj fidelaj klientinoj de la butiko jam profitis de tia financado. Bora ricevis la 2an de februaro krediton de 182 USD el kio unu sakon da tritika faruno, unu sakon da rizo, du sakojn da manioka faruno kaj 20 USD per moneroj. Per siaj aktivecoj en sia restoracio ŝi kapablis repagi la 182 USD + 15 USD kiel interezo. Nun ŝi sukcesas pagi la lernejajn kostojn por siaj infanoj. Zizina ricevis 150 USD kaj repagis interezon de 8 USD. Ĉiuj virinoj jam repagis al la kantino. Aliaj venas por peti prunteprenon.

Per la malgrandaj profitoj realigitaj ni povis aĉeti kvar pakojn da kajeroj (35 x 4 = 140 $) kaj aliajn lernejajn objektojn por niaj infanoj kaj por la infanoj, kiujn ni enkadras. Vidu la foton dum la distribuado de tiuj kajeroj.

Alexis, nia kunordiganto estis malsana. En tia okazo de malsano la kantino helpas siajn membrojn. Ni donis 98 USD al Alexis por lia medicina flegado.

Do, ni la SBV-membrinoj, el kiuj kelkaj studadis en universitato, konscias, ke Monda Solidareco kontraŭ la Malsato volas ebligi al individuoj komunigi siajn rimedojn por plej efike respondi al la bezonoj kaj prizorgoj de siaj samtempuloj. Ĉar la ekonomia evoluigo devas esti ankaŭ sociala kaj humana, ĝia agado devus subteni la disvolvadon de solidara ekonomio, malfermita al alia, kaj unue al la plej vundeblaj el ni.

La projekto prezentita al MSM de Solidareco Bona Volo koncernas kokidan bredadon. La Administra Konsilantaro ankoraŭ ne decidis pri ĝi.

 


Tra Togolando

Pluraj novaj grupoj en la Mara kaj Altebena Regionoj aliĝis al MSM, kelkaj jam de antaŭ du jaroj. Temas pri DJIFA en Toulassi, NOVILONLON en Kewome, AMENOUVEVE en Deveme, AVEDAMA en Avedze, kaj FIDES en Agou. Bonvenon al ili.

Gratulon al la grupo LATSE, kiu sendis al ni agadan raporton kaj informis nin pri nova fako de bredado, kiun praktikas tiu grupo : bredado de kuniklidoj anstataŭ de porkidoj. Ĝi sendis al ni ankaŭ la protokolon de la ordinara ĝenerala asembleo de la grupo.


En Gvatemalo

La Abelbredistoj en Palopo

En oktobro 2005 ni prezentis al la legantoj de Monda Solidareco (n-ro 86), unuafoje, projekton de abelbredado baldaŭ starigota en la regiono de Santa Catarina de Palopo, sur la altaĵoj proksimaj al la lago Atitlan. Tiu projekto estis deklarita " elektebla " jam en majo 2005, sed nur en novembro 2009 ĝi ricevis sian financeblecon. Tiu informo ne estis publikigita en la bulteno.

Depost 2008 dudek abelujoj estas instalitaj sur parcelo disponigita de Philippe Chavignon. Ilin posedas granda abelbreda bieno el la regiono. Siaflanke la asocio " Abelbredistoj en Palopo " tie posedas kvar abelujojn. La 20 abelujoj estus aĉeteblaj de la asocio por konsistigi la abelaron komencantan la projekton.

En februaro 2011, Philippe Chavignon informis nin, ke la 24 abelujoj donis bonajn rezultatojn kaj ke la mielo kontentige vendiĝis por interesa prezo, pli alta ol la averaĝa prezo de la mielo en Gvatamelo, ĉar la mielo estas garantiata sen kemiaĵoj. Ĝi estas montara mielo kaj la klientoj povas viziti la abelujaron. En junio Alexander Perez, la animanto de la asocio de la Abelbredistoj en Palopo raportante al ni la firman intereson de la membroj pri la moralaj valoroj de senlandlima solidareco, aldonis : " Estas ankaŭ grave aserti, ke ne estas risko de nekontinueco de la evoluigo de la projekto kaj por garantii tion, mi emfazas pri tio, ke ĉiuj membroj de la projekto estas unuarange koncernataj de ĝi. "

Philippe Chavignon Daniel Durand

 

enhavo
Forumo de la Popoloj
Konsistiga parto de la Monda Sociala Forumo, la Forumo de la Popoloj donas al si la specifecon kunvenigi ĉiun jaron, kiel kontraŭpremgrupo de la pintaj kunvenoj de G8 aŭ de G20. La 10a eldono okazis la 3an, 4an kaj 5an de novembro 2011 en Niono, en Malio, laŭ invitado de " CAD-Mali " (C.A.D. franclingva mallongigo de " Koalicio de la Afrikaj Alternativoj pri Ŝuldo kaj Evoluigo).

Nia asocio " Monda Solidareco kontraŭ la Malsato " ne partoprenis en ĝi. Tamen ni interesiĝas pri la enhavo kaj la konkludoj de tiu Forumo, ĉar temas pri la protektado kaj la plibonigado de la popola kapablo plu esti aŭ fariĝi memsufiĉaj je prinutra nivelo.

Jen kelkaj eltiraĵoj de la fina deklaracio : 


Ni, membroj de sociaj movadoj venintaj de diversaj kamparaj, kromurbaj kaj urbaj medioj de la ok regionoj de Malio, de Okcidenta, Meza, Suda, Norda Afriko, kaj de Aŭstralio, kuniĝis en Niono, en la distrikto "Niĝera Ofico" por la deka eldono de la Forumo de la Popoloj, de la 31a de oktobro ĝis la 3a de novembro 2011.

Ni konstatas ke la akaparo de la agrikulturaj spacoj en Afriko estas unu faktoro de malriĉigo kaj de malsatego, interalie por la kamparanoj, kiuj vivas per vivtena kultivado sur malvastaj parceloj. En Afriko, dum la akaparitaj spacoj rapide plivastiĝas en kampara medio : 60 milionoj da kultiveblaj hektaroj jam estis akaparitaj de la eksterlandaj aŭ samŝtataj investistoj surbaze de kaŝitaj kontraktoj subskribitaj sen konsultado kaj antaŭa informado de la koncernataj loĝantaroj. La privataj investistoj kun la subteno de la afrikaj publikaj potencoj ŝtelas la terojn por freneze ekspluati ties riĉofontojn (akvo, nafto, ercoj .. ) kaj disvolvi kulturojn destinatajn al la agronutraj kaj bioenergiaj industrioj. Tiuj politikoj atencas kontraŭ la fundamentaj homaj rajtoj kaj pli aparte kontraŭ la prinutra rajto, kiam pli ol unu miliardo da homoj suferas malsaton, el kiuj pli ol 260 milionoj en Afriko. Inter la 82 landoj klasifikitaj de UN kiel "landoj kun malalta enspezaro kaj kun prinutra manko" 42 situas en sudsahara Afriko. La kamparana elmigrado, kiel konsekvenco de tio, venas plidensigi la loĝantaron de la ladurbuj kaj pligravigas la nutran krizon por la tuta loĝantaro. En kromurba kaj urba medioj, sub preteksto de urbigo, miloj da homoj instalitaj laŭ la kutimaj akiroj estas maljuste senposedigitaj, forpelitaj kaj eĉ ofte enkarcerigitaj de la publika potenco, kontraŭ la respekto de la leĝa proceduro kaj de la proprietaj dokumentoj (kutimaj, provizoraj kaj defiitivaj).

Ni konstatas, ke ŝuldo estas problemo, kiu atingas ĉiujn popoloj en la mondo kaj ke tiu ĉi konsistigas mekanismon de rabado kaj alproprigo de riĉaĵoj por la servo de kapitalista elito. Sub la preteksto de repagota ŝuldo, ege abomeninda kaj kontraŭleĝa, la privataj bankoj kaj la financaj institucioj regionaj kaj internaciaj pere de komplicaj registaroj altrudas novliberalajn politikojn, kiuj perfortas la rajtojn de la popoloj kaj de la naturo, kvankam superaj al la interesoj de kelkaj kreditoroj. La sudaj popoloj, kiuj travivas de antaŭ pluraj jardekoj ŝuldokrizon estas nun solidaraj de la okcidentaj popoloj.

(...)

Por antaŭenpuŝi koherajn alternativojn je la servo de la fundamentaj homaj rajtoj kaj de la rajtoj de la Naturo, ni postulas kaj rekomendas :

1. la senkompensan eksproprietigon de la gravaj bienposedantoj (ĉu landaj ĉu eksterlandaj) cele al agrara reformado ebligonta al la kamparanoj disponi pri siaj nutrofontoj. Nur agrikulturo far la kamparanoj kapablas provizi nutraĵojn al la tuta homaro, dum estas protektata la biodiverseco;

2. la subtenon per regionaj, landaj kaj internaciaj politikoj de la vivtenaj produktoj kaj de la prinutra suvereneco, kun interalie la protektado de la lokaj produktoj kontraŭ la importitaĵoj, la valorigo de la kamparanaj semoj kaj de agroekologiaj praktikoj, la garantio al la kamparanoj pri sufiĉe altaj, stabilaj kaj profitodonaj prezoj, la revalorigo de la profesio kaj de la kamparanaj scioj ;

(...)

Ni petas ĉiujn civitanojn, civilsociajn organizaĵojn kaj socialajn movadojn, mobilizi sin kaj konstrui la konverĝecon de la luktoj por ekaperigi je loka, landa kaj internacia niveloj, alian mondon, bazitan sur la dispartigo de la riĉaĵoj, la solidareco kaj la respekto de la fundamentaj homaj rajtoj kaj de la naturo.

 http://www.forumdespeuples.org/spip.php?article412 (franclingva teksto)

enhavo
El la Administra Konsilantaro

1. Funkciado kaj strukturoj de MSM

La antaŭaj " Eĥoj el la Administra Konsilantaro " datumas de septembro 2010 (vd en Monda Solidareco n° 103). Ĉu ekestus vakuo ? Ho, tute ne ! la tuta pasinta jaro (2011 )vidis intensan aktivecon por irigi nian transnacian mutualan organizaĵon trans malfacila kabo : tiu de la malapero de la kadrantaj NRO en Togolando, en Benino kaj en Burkinio. Dum ECIDAM/CERIDAA en Benino redirektis sian aktivecon sur la registarajn programojn, 3A/APGA en Togolando kaj AKAP/ADRI en Burkinio ĉesis siajn aktivecojn en absolute ne akcepteblaj kondiĉoj por la Globidaraj grupoj. Kiel respondo, la Administra Konsilantaro agadis laŭ kvar punktoj :

  1. subtenado al la grupoj, kies financataj projektoj endanĝeriĝis ;
  2. klariga kampanjo pri la filozofio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, interalie en Benino en la komunumo Kpomase ;
  3. akompanado de la deziroj kaj rekomendoj eldonitaj dum la Ĝenerala Asembleo okazinta en Bobodiulaso la 20an kaj 21an de aŭgusto 2010.
  4. justicaj apelacioj kontraŭ AKAP kaj 3A.

Kiel dirite en Monda Solidareco n-ro 104-105, la Pluzorgaj Komitatoj de la regionoj de Lomeo, Sokodeo (Togolando) de Komeo (Benino) kaj de Bobodiulaso (Burkinio) transformis sin en " Pluzorgajn kaj Kunordigajn Buroojn ". La mallongigo PKB tiel pliriĉigas nian vortaron. Kelkaj el tiuj PKB ŝtatregistris statuton kaj malfermis bankajn kontojn por ebligi unuflanke la pagon de la kotizoj, kaj aliflanke la financadojn, sen perantoj, sed tamen en ĉeesto de pluraj responsantoj. Kompreneble ĉio okazis laŭ konstantaj rilatoj kun la Administra Konsilantaro, kaj pli aparte : Christian Trianneau, Claudine Tournier kaj Danièle Charier.

Dum la pasintaj 12 monatoj, la kunsidoj de la Administra Konsilantaro okazis en Braye sous Faye la 11an kaj 12an de septembro 2010, en Nouaillé-Maupertuis la 4an kaj 5an de decembro 2010, en Niort la 12an kaj 13an de marto 2011 kaj en Brive la Gaillarde la 18an kaj 19an de junio.

Ni vidis en la antaŭa bulteno, ke ni havas novan Federacian Estraron el Danièle Charier, Claudine Tournier, Edwige Geniteau kaj Daniel Durand.

La Administra Konsilantaro baldaŭ ampleksiĝos per la partopreno de du afrikaj Globidaranoj kies balotelekta proceso komenciĝis.

2. La projektoj

Projektoj estis voĉdone deklaritaj " elekteblaj ", tio signifas, ke ili respondas al la kondiĉoj de esplorado fare de la Administra Konsilantaro. Ili estas :

  • 10.03.BJ : Sodjinemawu en Benino. Ĝi estas grupo el sep fiŝkaptistoj, kiuj deziras aĉeti motorizitan barkon.
  • 0.04.BF Sababougnouma en Burkinio. Ĝi estas grupo el dek virinoj, kiuj volas ekprodukti sapojn.
  • 0.05.BF Gnogondema en Burkinio. Ĝi estas alia grupo el 18 virinoj, kiuj havas la ideon konstrui nutrosekurigan tenejon, kion oni foje nomas ankaŭ " grenbanko " aŭ " grentenejo ".
  • 10.06.CD Fomarc en Boma (Kongio). Temas pri porkobreda kaj legomkultiva projekto prezentita de 13 Globidaranoj en Malata-Konga provinco.
  • 11.01.CD Solidareco Bona Volo, en Gomao (Kongio). Tiu asocio el ok homoj jam komencinta projekton de " kantino " (varvendejo) deziras kompletigi sian aktivecon per bredado de kokidoj.

Kelkaj projektoj estas deklaritaj " financeblaj ", tio signifas, ke post esplorado, ili estis rekonitaj kiel konformaj al la kondiĉoj de MSM, ekonomie daŭrpovaj kaj socie estigantaj ligojn kaj solidarecon. La datoj de financado estas nur indikaj, ĉar dependas de la enspezaro : kotizoj, donacoj kaj repagoj de pruntodonoj. Ili estas :

  • 09.01.CI : Sinignassigui en Torla en Eburio, kies financado estos ebla en aprilo 2013 ;
  • 09.02.CI : Djiguiya en Torla. Financado estos ebla en junio 2013
  • 0.03.BJ : Sodjinemawu en Benino (ĉi supre) Ebla financado en septembro 2013
  • 0.06.CD : Fomarc en Boma (ĉi supre). Ebla financado en decembro 2013
  • 0.05.BF : Sababougnouman (ĉi supre). Ebla financado en marto 2014.

3. Strategio kaj komunikado

La vojaĝoj de administrantoj ĉiam fariĝas okazo de multaj informadoj en la vizitataj medioj. Tiel estis en Burkinio vizitita de Edwige Geniteau, en Togolando kaj en Benino vizititaj de Claudine Tournier kaj Danièle Charier. Al tio aldoniĝas informkunvenoj en Lomeo okaze de la Seminario de Tutmondismaj Studoj, sed ankaŭ en Lannion kaj en Saint-Quay-Perros, kie laŭ invito de Gaby Treanton kaj Michel kaj Helene Le Mell, Daniel Durand prezentis mondan civitanecon kaj mondan solidarecon fronte al la problemo de la akaparado de la terspacoj. La parolanto, kiu havas duan lingvon en la poŝo, ankaŭ alparolis la esperantistojn ĉeestantajn en Greziljono, pinta loko de la internacia lingvo. Oni ankaŭ parolis pri MSM dum la sesio de la Kongreso de la Popoloj en Zagora (Maroko) en novembro 2010 kaj en Ungersheim (Haut-Rhin) dum kunveno de la Mondcivitana asembleo (ASKOP).

ASKOP, en kiu MSM membras, aliĝis al RITIMO (Reto de informado kaj de dokumentado por daŭrpova evoluo kaj internacia solidareco).

MSM aliĝis al du kampanjoj :

MSM subskribis la alvokon de Dakaro pri la akaparo de la terspacoj ; ĝi ankaŭ subskribis la mondan ĉarton de la migrantoj proklamitaj en Goreo (Senegalio) dum la Monda Sociala Forumo de Dakaro.

... kaj tie estas raportitaj nur la eĥoj el la Administra Konsilantaro, sed multaj streboj faritaj de la administrantoj, je privata nivelo, aŭ de iuj ajn Globidaranoj meritus pli longan komunan traktadon, por teksi bonkvalitajn ligilojn.

septembre 2011

 
Butiko
T-cemizoj el blanka kotono kun blua emblemeto, laŭ mezuroj S, M, L, XL, estas vendataj por 7 € per korespondo (por Europanoj)

Globkrajonoj kun emblemeto estas vendataj por 1 €

Restas ankoraŭ cemizetoj kaj trikotcemizoj kun la historia logo " Fonds Mondial de Solidarité contre la Faim (vd. ci-sube).

Ekster Eŭropo, vi kontaktu vian administranton.


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

Junio 2011

1361 Eŭroj

Julio 2011

1258 Eŭroj

Aùgusto 2011

260 Eŭroj

Septembro 2011

1022 Eŭroj

Oktobro 2011

760 Eŭroj

 
  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco

NOTOJ

3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lome, Togolando)

AKAP : Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Burkinio)

PKB : Buroo por la Pluzorgo kaj Kunordigo de la Agadoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en la distrikto (BSC)

CFA F "franc de la communaŭté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

NRO : Ne-Registara Organizaĵoj (Ne Ŝtata Organizaĵo)

vidu la liston de niaj mallongigoj

Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 

MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : (ne)

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX