Informilo n-ro73 (Aprilo 2002) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraù la Malsato


Enhavo je la fino

x-konvencie : ms73eo.rtf

antaŭaj numeroj

EŬRO KAJ DOLARO : BATALO INTER ELEFANTOJ

Kun rimarkinda facileco kaj foje eĉ kun eŭforio proksimume 400 milionoj da homoj forlasis siajn naciajn valutojn por adopti la unikan eŭropan valuton. la eŭriĝo enviciĝas inter eventoj, kiuj markas la historion ne nur de Eŭropo, sed ankoraŭ pli tiun de la tuta mondo. Se oni konsideras la fakton el vidpunkto de la nombro de la leĝaj uzantoj, eŭro situas je tria loko, malantaŭ la ĉina juano kaj la hinda rupio. Aliflanke ĝia mona maso situigas ĝin je dua loko, tamen malproksime malantaŭ la usona dolaro. Kaj tie kuŝas la tutmondeca evento : trans kelkaj punktaj solidarecoj inter dolaro kaj eŭro - ĉu ni ne vidis la Centran Eŭropan Bankon subteni la dolaron tuj post la 11a de septembro 2001 - ĵus ekis longdaŭra batalo, konkurenco, kiu povos fariĝi kruela inter unu por konkeri, kaj la alia por savi sian unuan lokon en la monda ekonomio.

En venontaj jaroj la eŭra areo pliampliksiĝos je novaj landoj, el kiuj Britio, kaj tiel ĉiuj koloniintoj estos en la sama kampo ! tiam, sed jam de nun, la batalo okazos en la sudaj landoj : latina-india Ameriko kaj sudorienta Azio devos subteni dolaron, kaj Afriko subteni eŭron, kaj tiu batalo estos severa.

Kelkaj afrikanoj el la franka areo bone komprenis la danĝeron :

" Afriko havas neniun estontecon kun eŭro…" CFA franko ne apartenas al afrikanoj. Ĝi estas kolonia valuto, kiun posedas Francio…" " Kial diable demokratio en Afriko ? Kun eŭro estos ankoraŭ pli malbone, ĉar Eŭropo devalutos tiun monon, kiun tute ne kontrolas la Afrikanoj". (Eltiraĵoj el Palabroj de Afrik.com).

Kelkaj proponas eĉ krei afrikan monunuon, sed la afrikajn havaĵojn jam konfiskis Banko de Francio : 66 % de la devizaj rezervoj de la franka areo estas devige deponitaj en Francio. Alimaniere dirite, la franka areo estas alligita al sia CFA franko kaj ĉi lasta eskapos el la decidpovo de Banko de Francio por pasi sub la realajn ordonojn de Centra Eŭropa Banko. Ĉu ekzistas demokratia instanco, kiu kontrolas tiun bankon, kaj kiu povus fleksigi ĝiajn decidojn laŭ la bonfarto de la sudaj loĝantaroj ? Ne. CEB havas la taskon sukcesigi eŭron kontraŭ dolaro, ne tiun flegi la vundojn de la mondo. Eŭro kontraŭ Dolaro : en tiu elefanta interbatalo suferos herbo, diras al ni bantua proverbo.

Ni ankoraŭ memoras pri la devaluto de CFA franko de 1994 : 50 % ! la afrikaj ŝtatoj ankoraŭ ne resaniĝis el tio. Iliaj ŝuldoj fariĝis ankoraŭ pli pezaj dum la loĝantoj vivas pli malfacile. Kaj aliaj devalutoj estas eblaj. Ve al tiuj - aŭ ŝtatoj aŭ individuoj - kiuj ekprenos bankajn pruntojn repagendajn en valuto de la gigantoj.

Ĉio ĉi ankoraŭ balbutiĝas, ĉar oni ankoraŭ malbone vidas kiamaniere la aferoj turniĝos. Certe estas, ke la membroj de Monda Fonduso kaj ĉiuj membroj de aliaj grupoj kaj solidarecaj oganizaĵoj restu atentaj por ke la grupoj ne perdu la prinutran memsufiĉecon tie, kie ĝi estis tiel malfacile akirita per la realigo de niaj projektetoj.

En tiu kunteksto solidareco ne plu estas afero elektebla, sed vivneceso.

Daniel Durand


enhavo

Blovo veninta de Porto Alegre

CEIP/CRID (v. en Monda Solidareco n-ro 71) ĉeestis la Mondan socialan forumon en Porto Alegre, kie ĝi reprezentis la aliĝintaj NŜO, el kiuj Monda Fonduso. La ĉi-apuda teksto de ĝia prezidanto Gustave Massiah, verkita por ATTAC (asocio por la impostado de la financaj transakcioj helpe al la civitanoj) atestas pri la progreso de la ideo de aganta mondcivitaneco en la kolektiva konscienco de tiuj, kiuj aktivas per senĉesa laboro por pli justa mondo.

Laŭ nia opinio la momento alproksimiĝas malrapide sed certe kiam la plenumo de tiu mondcivitaneco estigos siajn proprajn instituciojn. la neceseco de la funkcio naskigos la organojn, kiuj ankoraŭ mankas.

AC

Porto Alegre 2002 estas evento. Propranature tiu Monda sociala forumo prezentas progresojn kaj necertecojn. Ĝi analizas situacion, iniciatas penson pri la mondo, prilumas la evoluon de la monda civitana movado.

En procezo komencita antaŭ kelkaj jaroj, ĝi estas momento en situacio. Porto Alegre akceptis la defion de la 11a de septembro. La monda civitana movado ne estis elklasigita pro la nova monda donitaĵo. Atencoj kaj botbruoj ne marĝenigis la socialajn luktojn. Argentino kaj la afero Enron jam montris, ke la kontraŭdiroj de la novliberala modelo ne solviĝis en la 11a de septembro.

Ĝi estas momento kun aparta senco, tiu de la ekapero de nova kulturo. Porto Alegre 1-a, en 2001 ekiris de la konsciiĝo pri la stato de la mondo, pri la katastrofaj konsekvencoj de la ekonomia tutmondiĝo reale ekzistanta kaj pri la naturo de la novliberala tutmondiĝo. Porto Alegre 2-a, en 2002, estis markita per paso de la rezistoj al la proponoj kaj alternativoj. Ĝi larĝe transpasis tiun celon ; ĝi evidentigis la stariĝon de politika kulturo de nova generacio.

Woodstock atestis ekde longa nevidebla vojirado, pri neatendita dezirego de libereco en la politika kulturo de iu generacio. Porto Alegre atestas pri esencaj referencoj de nova politika kulturo por la planedo : respekto al aliulo kaj ties digneco ; la nedispartigebleco de la rajtoj civilaj kaj politikaj sed ankaŭ ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj ; la egaleco de ĉies alireblo al la rajtoj kaj la malakcepto de la diskriminacioj ; la atento por la estontaj generacioj ; civitaneco, kiu kombinas la reprezentan demokration, la kontrolon de la povoj kaj la partoprenon, kaj kiu kunaranĝas la diversajn nivelojn : lokan, landan, kontinentan kaj mondan.

Penso pri la mondo pliklariĝas tra la svarmeco de Porto Alegre. Ĝi sin nutras el la diskutado kaj el la ellaborado kondukita ekde miloj da praktikoj identigitaj kaj videbligitaj. La diskutgrupoj esploras la utopiojn kaj la eblojn pri akvoprovizado kaj transportaj servoj, pri rajto je energio, pri medio por la respekto de la estontaj generacioj, pri lukto kontraŭ krimeco kaj nepuniteco, pri mikrokreditoj kaj solidara ekonomio, pri nuligo de la ŝuldaro kaj pri la reformado de la internaciaj financaj institucioj, ktp. Ĉar ili rifuzas la faton de la novliberala evidenteco kaj la rezignadon, la socialaj movadoj kaj la popolaj praktikoj liberigas civitanan ekspertizon.

En multaj renkontoj strategiaj elementoj estas debatitaj. Kiel ekzemplo, la Monda municipa movado vidis la skiziĝon de maldekstro de la Monda municipa movado. la debato temis pri aliancoj inter la lokaj institucioj, la asocioj kaj la socialaj movadoj tra partoprenaj klopodoj por premi sur la publikajn politikojn kaj konduki la ŝtatojn difini novajn poziciojn en la monda debato. la debato temis ankaŭ pri la programo de la lokaj komunumoj koncerne la bienajn politikojn de lukto kontraŭ la area apartigo, la egalan rajton je fundamentaj lokaj servoj, je loĝejo por ĉiu, pri loka impostado, pri civitana partoprena klopodado.

La Monda civitana movado frontas gravan strategion demandon, tiun pri kunaranĝado inter la sociala demando kaj la geopolitika demando. Ĝi devas kontraŭstari la pligraviĝon de la socialaj malegalaĵoj en ĉiu lando, la pligraviĝon de la malegalaĵoj inter Nordo kaj Sudo kaj de la politika superregado de la sudaj landoj, la unuflankismon kaj hegemonion de Usono.

La priŝulda tribunalo montris la amplekson de la katastrofo kaŭzita de la politikoj faritaj de la bloko de la majoritataj akciuloj de la monda ekonomio. Koncerne pacon kaj militon, oni larĝe interkonsentis pri tiu konstato : malakcepto de terorismo ne estas disigebla de la rifuzo sin lasi varbi en iun ajn krucmiliton.

La malfacila kunaranĝado inter la sociala demando kaj la paca demando, komplikigante la demandon de la aliancoj, plifortigas propran malfacilaĵon de la movado, tiun de la loko de la plej senhavaj, de la plej forlasitaj, de la plej ekspluatitaj.

La problemo temas eviti, ke pli kaj pli larĝaj aliancoj ilin marĝenigus kaj fine permesus, ke tiel nomataj mezaj sociaj tavoloj profitus el la movado por traktadi pli bonan lokon en tutmondiĝo iom aranĝita.

Porto Alegre ankaŭ ebligis taksi la evoluadon de la movado. La monda civitana movado tre diversas. Ĝi dense miksas laboristajn sindikatojn kaj agrikulturistajn sindikatojn, movadojn de ekologiistoj kaj de konsumantoj, junulajn movadojn, movadojn de internacia solidareco. Ĝi kunmetas la politikajn fluojn, kiuj pridiskutas la novliberalan tutmondiĝon. Laŭ kelkaj, kiel oni povas vidi en parto de Eŭropo kaj en latina Ameriko, la respondo al tiu tutmondiĝo necesigas publikan reguligon ; tie oni tute nature retrovas internaciistojn kaj suverenistojn ; ebla devio estus la naciisma devojiĝo. Laŭ aliaj, kiel oni povas vidi en Britio kaj en parto de Azio, la respondo al tiu tutmondiĝo estas la plifortigo de la malriĉula povo ; tie oni do nature retrovas adeptojn de loka aŭtonomio kaj adeptojn de la liberaligo de la malriĉuloj, ebla devio estus tiu de simpla kapitalisma merkato. Laŭ aliaj plue, kiel oni povis vidi en Durban (Sudafriko), la respondo al tiu tutmondiĝo estas tiu de la lukto kontraŭ rasismo kaj superregeco ; tie oni nature retrovas kontraŭ-imperiistojn kaj popolistojn ; ebla devio estus tiu de integrismoj.

La kulturo de la movado tiel sin konstruas en situacio el tiuj heredaĵoj kaj el la kapablo transpasi tiujn kontraŭdirojn. Ne temas pri konstruado de nova unika linio. La unueco de la monda civitana movado kuŝas en ties diverseco.

Gustave Massiah, marde 19an de februaro 2002.


enhavo

KIO PRI la PROJEKTOJ ?

La projekto de ECIDAM (dosiero n-ro 98.02.BJ)

La geografia kadro de ĉi projekto estas la departemento Mono, en respubliko Benino, pli ĝuste en la komunumo Huejogbe. Fakte la departemento Mono enhavas dense fortan popolkvanton kun 842 vilaĝoj kaj pli ol 675.000 loĝantoj, el kiuj 90 % da analfabetoj. La kampara komunumo Huejogbe, kie instaliĝis la NŜO ECIDAM, enhavas ses distriktojn kaj pli ol 59 vilaĝoj 100 % agrikulturaj, plenplenaj je analfabetoj. Tiu alta grado de analfabeteco kondukis ECIDAM pripensi pri la taŭga kadro de decido, de pripenso por ŝanĝi la konduton sine de la kamparanaro tra la plibonigo de la agroproduktoj.

La enloĝantaro de la kampara komunumo Huejogbe kultivas vivtenajn produktojn, ĉefe maizon, maniokon, fazeolon, bataton, tomaton, pimenton, gombon ktp.

La industriaj kulturoj kvazaŭ ne ekzistis. Sed kun la alveno de ECIDAM konsciiĝo, klerigado, informado kaj komunikado rezultigis la instaladon de transformunuo por tuberoj.

La projekto pri laborejo por mueli grenojn kaj transformi tuberojn estas la rezulto de perfekta rilatado inter Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato kaj la benina NŜO ECIDAM instalita en sudokcidento de Benino. Fondita en 1990 tiu NŜO akiris la konfidon de siaj prielvolviĝaj partneroj. La laborejo por transformado de manioko en farunon kaj por maizmuelado estas realaĵo ekde la 1a de decembro 2001 per definitiva instalo kaj efektiva ekfunkciado de la aktivecoj per jenaj ekipoj kaj substrukturoj :

La laborejo estas konstruita el daŭra materialo ;

La tuto, kun la akcesoraĵoj, sume kostas 4 147 300 CFA F, t.e. 1 749,05 EUR

ECIDAM propre kontribuis je 1 147 300 CFA F dum Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato en la pli granda parto, t.e. 3 000 000 CFA F jene dividitaj : 1 500 000 CFA F kiel subvencio kaj la cetero kiel senintereza kredito. Nun la laborejo funkcias. Ĝi estas instalita ĉe la sidejo de ECIDAM en Sahue-Gahue 105 kilometrojn distanca de la benina ĉefurbo Cotonou. Tiu loko ankaŭ utilas kiel decidejo kaj kunvenejo de ĉiuj kamparanaj organizoj de la regiono. Memorinde, Sahue-Gahue estas historia vilaĝo, kie la milito de la Sahueanoj komenciĝis en 1918. Ĝi situas en la distrikto de Doutou.

Per la ekfunkciigo de la aktivecoj de tiu laborejo ECIDAM ankoraŭ plifortigis sian fidindecon en kamparanaj medioj. Ĝi mobillizis multajn inajn fortojn kaj reakiris la konfidon de la Sahuea loĝantaro.

En Sahue-Gahue la loĝantaro nombras 1 336 loĝantojn. Tiu loĝantaro aplaŭdis la iniciaton de Monda Fonduso kaj de ECIDAM ĉar antaŭe la virinoj moviĝis je 1 aŭ 3 kilometroj por mueligi siajn grenojn. Ni rememorigu, ke de longe tiu loĝantaro kaj ties ĉirkaŭantaro disponas nek pri maizmuelilo nek pri maniokraspilo. La instalado de tiu produktunuo plenumas ankoraŭ por ECIDAM kaj ties anaro revon, ĉar iuj aludas pri la pasinteco.

La aktivecoj

Jen la aktivecoj ĉirkaŭ la laborejo :

1) fabrikado kaj rostado de maniokaĵo

2) kolektado de maizo poste muelado.

Tiaj estas la agadoj en la laborejo. Ĝin mastrumas kaj kontrolas virino. Maiza mezurunuo kostas 30 CFA F. Pelvo da raspita manioko kostas 300 CFA F.

Ni rememorigas, ke ĉiun monatfinon estos farataj financa bilanco kaj la planoj por la prizorgado de la materialoj.

La klerigado kaj la pluzorgado estas kutima en la laborejo. Per tiu laborejo ECIDAM iom post iom kaj malgrandskale certigos parton de sia funkciado.

Notindas, ke per la instalo de tiu laborejo la virinoj komencis aktivecojn profitodonajn ĉirkaŭ la laborejo. Ekzemple ECIDAM helpis dudekon da virinoj per mikrokreditoj po 25 000 CFA F por aĉeti kaj farunigi maniokon. Aliaj virinoj aĉetas parcelon de manioko kaj maizo, kiujn ili transformas por vendi al aliaj, kiuj havas malpli da rimedoj. Tio montras, ke tia laborejo estigis ĉe la virinoj la starigadon de pluraj formoj da profitodonaj aktivecoj por kontentigi siajn bezonojn kaj plibone zorgi la infanojn. Krome notindas, ke tiu dinamismo de la ina Sahuea loĝantaro plifortigas kelkajn celpunktojn de ECIDAM :

ECIDAM praktikas asocian krediton, individuan krediton kaj kaŭcian krediton. La pruntodaŭro varias inter 3, 6 kaj 12 monatoj laŭ la ricevita monsumo kaj la pagmanieroj.

René Tchibenou, plenuma direktoro


enhavo

MALLONGE ...

... el Benino

G.A.COCOTOMEY (dosiero n-ro 96.01.BJ)

3A informis nin la 12an de marto, ke GAC repagis la unuan parton de sia prunto por la kokinbreda projekto en Cococodji, t.e. 360 000 CFA F (548,82 EUR). Tiu bonega novaĵo profunde ĝojigas nin, ĉar de la starigo la projekto de GAK suferis multajn sortobatojn, kiuj malfruigis la plenumon de la repago (v. Monda Solidareco n-ro 70).

Tiu ago montras, ke la projekto finfine atingis la planitan ritmon, kaj ke ĝi ekdonas profiton konforme al sia celo. Jen pruvo ke, kiam oni ne senkuraĝiĝas kaj kun subteno de ĉiuj partneroj (3A, Monda Fonduso) penoj donas fruktojn. Tamen ni deziras, ke GAK iom pli raportu pri tio, por ke ni pli komplete informu niajn legantojn pri ilia sukceso…

AC

... el Burkinio

grupo DOGORI de Lahirasso

Ankaŭ tre bona novaĵo el la grupo DOGORI de Lahirasso (dosiero n-ro 95.08.BF) ĉar nia kadranta partnero AKAP informas nin pri la unua parta repago de la prunto donita por la instalado de bananujkampo : 500 000 CFA F (762,25 Euro).

Ankaŭ en tiu kazo pli kompletaj informoj pri la evoluo de la kultivejo kaj pri la maniokokultivado sub ombro de la bananujoj multe interesus la legantojn.

AC


enhavo

Por tutmonda institucio de solidareco

Lastaj subskribintoj (depost Monda Solidareco n-ro 48)


enhavo

FAMILIAJ ĜARDENOJ

Ĉi tie ni daŭrigas la artikolon publikigitan en Monda Solidareco n-ro 71, en kiu Jean Marie Cordier parolis pri la familiaj ĝardenoj konsiderante la familian kaj lokan ekonomion, la nutriĝon, la agronomian kleriĝon kaj eksperimentadon, la median protektadon kaj la socialan vivon.

Je individua skalo, familia ĝardeno nekontesteble estas savtabulo por loĝantoj, kiuj ne havas aliajn solvojn por valorigi sian laborforton. Tiu faktoro des pli interesas, ke ĝi povas praktike certigi plentempan laboron kaj ankaŭ tiel regule profitojn memkonsume utiligeblajn. Ne nur la produktoj de la familia ĝardeno povas certigi la familian nutradon, sed ili povas fariĝi faktoro de interŝanĝoj, kaj ja kompreneble faktoro de monaj interŝanĝoj.

Ĝardenado estas intensiva kultivado, kiu postulas, por nutri familion, malpli da surfacoj ol la vivtena kampo. Realigita sur tre malgrandaj parceloj, ĝardeno trovas sian lokon ĉie, kie disponeblas tero. La lerneja ĝardeno similas al la familia : ĝi ebligas instruon al la infanoj pri ĝardenado, pri agronomio, pri ekonomio kaj la produktoj estas uzeblaj por plibonigi la porcion de la lernantoj, kiuj profitas de la lernejaj kantinoj ; memkonsume. En momento, kiam por diversaj kialoj la prinutra sekureco ankoraŭ malpli certas ol antaŭe, oni povas nur kuraĝigi la individuojn, familiojn, lernejojn kultivi ĝardenojn. Sed kial programo enhavanta tian potencialon ne estis identigita pli frue ?

Jen la unua respondo : "Ĝi estas identigita, sed efektivigata per tute ne sufiĉa maniero". Oni povas citi la programojn de INADES, kiel grandajn sukcesojn de klerigo per ĝardenado, aŭ la konkludojn de la kolokvo pri agroarbarkultivo en Bandung en 1985, kiu prezentas la familian ĝardenon kiel unu el la plej lertaj rimedoj de lukto kontraŭ la senarbigo.

Sed tiuj du ekzemploj, kiel ajn interesaj, ne sufiĉas por ekigi la tutan dinamismon necesan por komenci tian programon. Nu, kio obstrukcas ?

Nekontesteble estas obstukcoj. Apriorie tiujn obstrukcojn oni konsideras malfacile renverseblaj, sed eble ĉar neniu strebis vere identigi ilin. Fakte kiam oni faras la jenajn demandojn, kion oni ĝenerale respondas ?

- Kion oni kultivas en familia ĝardeno ?
- … "legomojn".
- Kio estas legomoj ?
-… brasikoj, karotoj, melongenoj, laktukoj ..."
- Ĉu estas la sama aro sub la tropikoj ?
-… "Jes ja, estas varmo kaj akvo… ĉio kreskas tie kondiĉe, ke oni luktu kontraŭ la malsanoj …"

Tie ĉi komenciĝas unua eraro. Ĉar legomoj, same kiel aliaj kreskaĵoj havas siajn proprajn areojn de adaptiĝo limigitajn de la varmperiodoj kaj lumperiodoj. Nu ĉirkaŭ la tropikoj tiuj limoj estas interalie mallongaj tagoj kaj altaj temperaturoj. Kompreneble la sciencistoj tion scias. Sed kiu pensas pri tio ?

La dua grava problemo kuŝas tio, ke ĉiu suspektas, ke ekzistas legomoj tipaj de tiuj regionoj, sed ke krom kelkaj fakuloj, neniu kapablas nomi ilin, eĉ per komuna esprimo.

Ankoraŭ pli grava estas la fakto, ke ankaŭ la lokaj agronomoj klerigitaj en okcidentaj lernejoj kaj absorbataj de la dirite plej gravaj spekulacioj, "rentkultivoj" (eksportaj produktoj) kaj vivtenaj kultivoj (produktoj por prinutra memsufiĉo) ne konas ilin …

Kion elvokas en vi la nomoj " baselo, amaranto, lufo, momordiko, gombo, olitorio, dolĉamaro, aŭ ankoraŭ justicio ou vermonio ?

Fine, senrimeda trudo, eĉ tiu, kiu transpasis la antaŭajn malfacilaĵojn ne estas kapabla diri al vi, kie trovi la semojn de tiuj specoj por kultivi vian ĝardenon … ekzistas neniu faka produktisto aŭ distribuisto.

Jen sendube la deira kaj fina punkto de la tuta problematiko de la familia ĝardeno : kie trovi semojn por kultivi sian ĝardenon ?

Jean-Marie Cordier estas semfaka inĝeniero, kiu dum kariero pasigita en la esplorado kaj la elvolvado de programoj (INRA, ONA) en multaj tropikaj landoj, sin demandis pri tio, kio malhelpas la disvastiĝon de la familiaj ĝardenoj en medioj kaj kampara kaj urba. Li tiel identigis kelkajn obstrukcojn, al kiuj li nun provas respondi. Tiam li forlasis la publikan sektoron por fondi, kion li nomas "akcian kompanion kun humana celo" por produkti, pakumi, komercigi semojn de legomaj varioj taŭgaj por la tropikaj regionoj. Lia elekto koncernas la fiksitajn kaj tradiciajn variojn : nek hibridado nek genetike modifitaj organismoj ! Kaj la pakumo aparte kongruas kun individua aŭ familia uzado al memkonsumado. Ĝi estas komerca entrepreno, kiu sin provizas ĉe grupoj de semproduktistoj, ekzemple en Sokode (Togolando). La distribuo de semoj - kontrolitaj, certigitaj kaj pakumitaj - okazas tra reto da lokaj malgravaj komercistoj en preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj.

En Junio 2001 Jean-Marie Cordier renkontis la Administran Konsilantaron de Monda Fonduso kaj eksplikis sian klopodadon. Por scii pli :

JTS - les semences du Jardin Tropical
Z.A. des Fousseaux
Avenue des Carreaux
49480 St Sylvain d'Anjou, France
e-p :
jme.cordier@wanadoo.fr


enhavo

20 jaroj !

Monda Fonduso festas sian dudekjariĝon en Gemeaux. Globidar ĉeestis !

Pri bela festo, ja bela ĝi estis tiu festo organizita sabate la 2an de marto en Gemeaux (Francio), en la lando de la elektito de la eŭropaj membroj, John De La Cruz.

Rimarkinde helpita de sia familia medio (dankojn al Pascale, Alan kaj Elise) John ellaboris vere simpatian kaj koretosan programon kiu, de la komenco de la posttagmezo (ludoj, ekspozicioj) ebligis pacienci ĝis la belega koncerto de la ensemblo Distango. La tago okazis en ĉeesto de pluraj administrantoj de Monda Fonduso kaj de Patrice Lovesse, plenuma direktoro de la NŜO BCEBI de Bohicon (Benino), tiam staĝanta en Francio kaj vojaĝanta en Eŭropo por pluraj semajnoj.

Fine de posttagmezo, honorvina akcepto fare de la municipo de tiu ĉarma urbeto kun 780 enloĝantoj, 20 km norde de Dijon, kaj en ĉeesto de la urbestro kaj de kelkaj lokaj moŝtoj, estis okazo de kelkaj paroladoj interalie por ekspliki la naturon kaj la klopodadon de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. Tiu ekspliko al la vizitantoj estis faciligita per tri belaj paneloj kiujn nun disponas nia organizaĵo. Ĉe alia flanko de la festoĉambro unu administranto, amatora pentristo, prezentis ekspozicion da oleaj pentraĵoj kaj akvareloj, kiu atingis netan sukceson ĝis enspezigi gravetan monsumon, per procentado al Monda Fonduso.

Sed la vespera pinto estis la senpaga koncerto ( ha ! la "tango nuevo" de Astor Piazzola !) proponita de kvin rimarkindaj junaj talentuloj Balint Perjesi (Hungara) ĉe violono, Mladen Bucic (Slovena) ĉe gitaro, Marko Hatlak (Slovena) ĉe akordiono, Vitold Moszynski (Pola) ĉe kontrabaso kaj Henning Ruhe (Germana) ĉe klavaro. Lernantoj de la Supera MuzikLernejo de Weimar (Germanio) tiuj kvin talenthavaj kaj viglaj artistoj prezentis al la publiko (ĉirkaŭ 90 spektantoj) intensajn emociajn momentojn, ĝis ricevi … staran ovacion.

Fine, alia intensa momento : dum paŭzo John De La Cruz prezentis sur scenejo S-ron Jean Pierre Grenouillet, direktoro de ENSBANA en Dijon (Landa supera lernejo de biologio aplikita al nutriĝo kaj nutrado) kiu donis al Monda Fonduso ĉekon de pli ol 2 000 Eŭroj, t.e. preskaŭ la duonkosto de unu projekto : tiu ĉeko estis la produkto de ceremonio de "thanksgiving" (dankado) instigita ĉe la studentoj de ENSBANA okaze de la festo "Hallowyn" 2001 fare de M. Alex Miles, usona konsultdonisto instalita en Dijon. Ankoraŭ pli bone, S-ro Grenouillet esprimis la deziron asocii la kompetentecojn de ENSBANA al ekspertizo de projektoj de Monda Fonduso pri nutra kvalito. Daŭrigote kun intereso !

Tion ni ripetu, vere bela estis tiu festo en Gemeaux. Ĝi markis la komencon de la festaro, kiu povos esti organizitaj en la daŭro de la tuta jaro 2002 por soleni la dudekjariĝon de Monda Fonduso. Fakte ĉiu loka grupo da membroj de nia mutuala asocio, kie ajn ili loĝas en Francio, ja povas starigi animadon en sia regiono, standon, feston, kaj peti la materialon, kiun Monda Fonduso nun posedas. Claude Tellier estas je ĉies dispono por veni antaŭ la manifestacio, liveri informadon por rememorigi kio estas, relative al la originaleco de ĝia klopodado, tiu NŜO, kiu ĵus tiel bele atingis sian dudekjariĝon.

Globidar


enhavo

De Berlino ĝis Monterrey

Kiam ili volas kaŝi de la malgravuloj siajn hontindajn diskutadojn aŭ siajn hontindajn praktikojn, la "moŝtoj" de tiu mondo starigas murojn. Nu, post tiu de Berlino, jen tiu de Monterey en Meksikio (200 metrojn longa kun tri metroj de alteco, por kaŝi tiujn ladurbojn, kiujn ne devas vidi la ŝtatestrojn. Berlino, Monterey : ne la samaj homoj, sed la sama honto ! Tial rememoriĝas tiu malnova kanzono de Catherine Lara :

" Au-delà des coutumes,
" De l'autre côté des vieux murs
" Trouvons une ouverture,
" Brisons la clé des serrures… "

Trans la kutimoj, Trans la malnovaj muroj, ni trovu aperturon, ni rompu la ŝlosilon de la seruroj.

CT

 


Nuligo de la triamonda ŝuldaro

La internacia kampanjo por la nuligo de la triamonda ŝuldaro estas hodiaŭ centra sine de la movado por alia tutmondiĝo. Forta per la plej monumenta peticio de la homara historio (24 milionoj da subskribintoj kolektitaj inter 1998 kaj 2000, ĝi arigas heterogenajn organizojn disajn tra ĉiuj kontinentoj. (Fonto : ATTAC-info 316 de 2002/03/21a)


enhavo

JARO 2001 de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato

Enspezoj

Elspezoj

kotizoj

20 224.15 EUR

provizoj

6,53 EUR

donacoj

2 260.78 EUR

poŝtmarkoj

1 236,03 EUR

repagoj

1 695,71 EUR

presado

2 097,18 EUR

kunfinancadoj

0,00 EUR

komunikado

325,72 EUR

abonoj

204,52 EUR

diversaĵoj

402,23 EUR

vendoj

166,56 EUR

administraj vojaĝoj jel kiuj eksterordinare 1 9743,67 EUR por la Afrikaj delegitoj.

2 728,65 EUR

financaj produktoj

87,34 EUR

animado

339,87 EUR

donacoj por administrado

98,38 EUR

subvencioj al REK kaj CEIP

480,28 EUR

projektoj kaj ligitaj kostoj

13 364,10 EUR

sume

24 737,44 EUR

sume

20 980,59 EUR

 

Rememorinde : la kotizoj, donacoj kaj repagoj de la pruntoj konsistigas la ĉefan monfonton de Monda Fonduso, el kiuj averaĝe 85 % estas dediĉataj al la financado de la projektoj.

En la jaro 2001, Monda Fonduso financis la jenajn projektojn :

 


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn !  


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laý temoj

Abono : 5,00 EUR

Redakcia komitato : François Barré, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet, Claude Tellier

Elfrancigis : Daniel Durand

E-kontrolis : Daniele Pesce 

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  


Unikoda paøo realigita de Daniel Durand