Informilo n-ro 95 (januaro 2008) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

La fabela sorto de ...

La HOMARO

" NI, LA POPOLOJ DE LA UNUIĜINTAJ NACIOJ ",

Tio estas la unuaj vortoj de la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, subskribita en 1945. Tio estas la nekredebla aŭdaco insolenta kaj multfoje riproĉita pro tio, kio evidentiĝas kiel uzurpado de rajteco. Nu ! ĉu inter la subskribintoj de la Ĉarto estis nur dekkvino da demokrataj ŝtatoj ? Laŭ kiu rajto manpleno da ambasadoroj, kiuj reprezentis nur sin mem aŭ plimulton da despotoj, ofende aŭdacis sin kredi reprezentaj de la " popoloj de unuiĝintaj nacioj " ? Certe se oni iom scias la historion pri la verkado de tiu ĉarto oni iom malpli miras pri tio. La mondo eliris el terura milito kaj estis decidite " savi estontajn generaciojn de la plago de milito, kiu dufoje en la daŭro de unu homa vivo trudis al la homaro neeldireblajn suferojn "

La Ligo de la Nacioj, kiu ne kapablis evitigi tiun duan mondmiliton, lasis sian lokon al organizaĵo de nacioj " unuiĝintaj ". Tiu koncepto de unueco, ĉefa proklamita diferenco, tiama riveliĝo, troviĝis serioze kaj definitive kontraŭdirita en la unua alineo de la dua artikolo, kiu indikas, ke " La Organizaĵo estas bazita sur la principo de la suverena egaleco de ĉiuj siaj Membroj ". Ĉu la aferoj pri suvereneco kaj naciismo ne ĵus ruinigis nian mondon ? Tiu artikolo estas neeltenebla.

Teksta klarigo venis post tri jaroj, la 10an de decembro 1948 per la " Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ". Dum momento ni transpasu la fakton, ke tiu Deklaracio havas mankojn. Certe se hodiaŭ ekekzistus monda demokratio, la unuaj plenumaj dekretoj koncernus la enhavon de tiu deklaracio. Nu ! atenta legado evidentigas novaperintan homan rajton : la monda demokratio estas homa rajto. Por konvinki sin pri tio, oni legu la artikolon 28, poste la artikolon 21 : ni rajtas je socia kaj internacia organizo . Ni, kiuj volas la unuecon de nia lando, la Tero, ni rajtas partopreni la regadon de la Tero kaj la volo de la (monda) popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la (monda) registaro. Jes ! la monda demokratio estas nia rajto. Sed samtempe la artikolo 28 komprenigas al ni, ke la socia kaj internacia ordo ne estas garantiata de UN laŭ ties nuna formo. Por la plenumo de nia rajto, necesas do ŝanĝi ion en la ĉarto de UN.

Kaj se, pro la principo de la suverena egaleco de ĉiuj siaj membroj, UN ne kapablas revizii sian ĉarton, oni povas dedukti, ke la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj implice agnoskas la neceson de " post-UN-o ".

Finfine tiuj UN-aj tekstoj montriĝus kiel pasejo aranĝita de historio el la dividitecoj de la popoloj de la nacioj al la unueco de la monda popolo.

Tiu ĉi bulteno ektraktas tiujn temojn pri Post-UN-o, pri monda unueco, kaj kompreneble pri nia solidareco, kiu jam kongruas kun tiu nivelo de civitaneco.

Daniel Durand


La Kongreso de la Popoloj

En ordinara sesio en Lieĝo

Certe oni devas sufiĉe retroserĉi en la arkivoj de Monda Solidareco por trovi informojn pri la Kongreso de la Popoloj. Kaj tamen multaj dokumentoj enhavas menciojn pri tiu institucio al kiu ni referencas por fundamenti la rajtecon de nia ekzisto kaj de niaj agoj : la membrokarto en la tria paĝeto, la Federacia Reglamento naŭfoje, la frontoj de la solidarecaj kontraktoj kaj de la poŝtaj leteroj, la ttt-ejo www.globidar.org kaj kelkaj el la flugfolioj.

La Kongreso de la Popoloj celas la kunaranĝadon de la monda demokratio. La elpensinto de tiu institucio estas nederlanda ĵurnalisto : Alfred Rodriguès-Brent, kiu sukcesis konvinki la ĉefajn tutmondistajn organizaĵojn, kiuj ekzistis en la 50aj kaj 60aj jaroj, ellabori procezon kapablan iom post iom stariĝi rilate al UN aŭ eĉ transpreni ties torĉon. Balotelektoj okazis ekde 1969. Tiuj transnaciaj balotelektoj koncernis, el 114 landoj, iom pli ol 100.000 personojn enregistritajn en tutmonda listo de voĉdonantoj. Post la 10a balotelekto, en 1998, la Kongreso de la Popoloj stariĝis kontraŭ malfacilaĵoj, pro kiuj ĝi devis modifi la balotelektan reglamenton laŭ kunvenoj okazintaj de 2003 ĝis 2006. Poste la jaro 2007 estis tiu de la renovigo de la institucio : 15 novaj delegitoj estis elektitaj kaj la renovigita Kongreso de la Popoloj kunvenis en Lieĝo (Belgio) la 2an, 3an kaj 4an de novembro. Krom la internaj funkciaj aferoj nur unu decido estas substrekinda : la proklamo de la ekvinoksa tago de marto kiel " Tago de la civitanoj de la mondo, tago de monda unueco ". (Vd la ĉi-apudan artikolon.) Tiu sesio de la Kongreso de la Popoloj lasis markon de sia paso ĉe la Esper-turo Eben-Ezer (sidejo de la Instituto de Tutmondismaj Studoj), kie la partoprenantoj plantis la 3an arbon de monda unueco.

La estonta sesio de la Kongreso de la Popoloj okazos en Braziljo komence de la jaro 2009. La estontaj balotelektoj okazos en 2010, poste en 2013.

Ni rememorigu, ke en 1974 la Kongreso de la Popoloj produktis mondan deklaron per kiu ĝi alvokis la civitanojn de la mondo por ke ili elpensu novan manieron por batali kontraŭ la misnutrado kaj la malsato en la mondo. El tio naskiĝis nia mutualista institucio : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Por pliaj informoj : www.recim.org/kdp/kdpopoloj.htm

Daniel Durand

===========

UNIVERSALA DEKLARACIO DE HOMAJ RAJTOJ

Artikolo 21

Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj. (...)

La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj (...)

Artikolo 28

Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.


20a de marto

Tago de la civitanoj de la mondo, Tago de monda unueco

Dufoje jare la trajektorio de la tero estigas, ke la suno troviĝas perpendikle al ekvatoro. En tiuj tagoj, dum ĉe la polusoj la suno montriĝas duoncirkle ĉe horizonto, ĉie aliloke lumo kaj mallumo estas perfekte samlongaj : 12 taglumaj horoj kaj 12 noktaj horoj. Ili estas printempa kaj aŭtuna ekvinoksoj. Kial ne projekcii tiun kosman egalecon sur nian civitanan vivon ? Egaleco inter homoj laŭ rajtoj kaj respondecoj, egaleco inter ĉiuj homoj malgraŭ la malsamecoj, egaleco antaŭ la leĝoj… Plurfoje en la freŝa historio kelkaj mondcivitanoj proponis, ke unu aŭ alia el tiuj datoj, aŭ ambaŭ, estu solenataj kiel tago de la civitanoj de la mondo, tago de monda unueco, tago de agado kontraŭ la malegalaĵoj, kontraŭ maljusto, kontraŭ rasismo kaj kontraŭ ekskludo, tago dum kiu ĉiuj terloĝantoj estus invititaj pripensi pri la estonteco de la homaro kaj de la planedo.

En marto 2007, la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) lanĉis petleteron por ke la Kongreso de la Popoloj proklamu la martan ekvinoksan tagon " Tago de la civitanoj de la mondo, tago de monda unueco. "

La 4an de novembro 2007, la Kongreso de la Popoloj dum la kunveno de Lieĝo proklamis la oficialigon de tiu Tago de Monda Unueco per unuanima voĉdono krom du sindetenoj.

Kelkaj eventoj jam estas planitaj por la Tago de Monda Unueco en 2008 :

  • Magdeburgo (Germanio) : Mondcivitana Asocio aranĝas multkulturan koncerton
  • Verdun (Francio) : pluraj prelegoj kaj ekspozicio okazos en la Monda Paco-Centro
  • Bohicon (Benino) : BCEBI (membro de ASKOP) proponas kunvenon ĉe la Arbo de Monda Unueco plantita je la inaŭguro de la Seminario en 2006
  • Braziljo (Brazilo) : Planeda Unio (membro de ASKOP) planas la plantadon de Arbo de Monda Unueco, evento diskonigota per 67 televidaj kanaloj.
  • ... kaj kial ne en la komunumo de ĉiu el la legantoj de Monda Solidareco, ĉiu laŭ sia propra imago ?

Daniel Durand

ASKOP : kunveno en Parizo la 30an de marto 2008

La tagordo estas havebla : www.recim.org/ascop/odj-eo.htm

La Globidaranoj kaj aliaj legantoj de tiu ĉi bulteno rajtas partopreni.


Entreprenoj financas

Kiel jam anoncite en tiu ĉi bulteno, nia kamarado Claude Tellier iniciatis kontaktojn en la medio de la entreprenoj. Tio ekfruktodonas ĉar li ĵus ricevis ĉekon de dua entrepreno, nome vendejo de 'bezonaĵoj' por pentristoj (" La Koloroj de la Tempo " en Chambray-lès-Tours). Certe la monsumoj ne estas gravaj, sed tio taŭgas ... por plifortigi niajn monrimedojn.

Ni rememorigu ke tio ebligas al metiista aŭ komerca firmao en Francio pagi malpli da impostoj. Aliaj kontaktoj baldaŭ konkretiĝos.


Projekto de bredado de ŝafidoj fare de la grupo FLIFE en Lomeo

En Monda Solidareco n-ro 92 ni prezentis al vi la grupon FLIFE. De 9 monatoj tiu projekto multe evoluis. Unue la membroj de la grupo dum kunveno decidis elekti novan lokon pro la malpliboniĝo de la socia etoso pro ŝtelado de brutoj kaj murdoj en bienoj proksime de la planita situo. La membroj opiniis preferinde, havi situon pli proksiman al la urboj por pli da sekureco kaj kontrolo. La konstruado de la ŝafejo komenciĝis normale laŭ la planita kalendaro. Tamen la pli forta manko de cemento en la regiono dumtempe malrapidigis la konstruadon. Nun tiu problemo solviĝis kaj la konstruado de la muroj estas finita. La lignaĵisto atendas kelkajn tagojn por meti la ĉarpentaĵon kaj tegmenti per ferladoj. Tiu projekto bone evoluas kaj ni promesas informi vin en la estontaj monatoj.

Joël André-Landais

La projekto de la grupo LATSE en DALAVE en Togolando estis deklarita elektebla de la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato la 1an kaj 2an de septembro 2007.

La agropaŝtista grupo LATSE fondiĝis en 1999. Ĝi konsistas el sep membroj inter kiuj estas tri virinoj. Ĝia prezidanto estas s-ro Witta Komi, la ĝenerala sekretario estas s-ro Lornegno Kokou kaj la kasisto estas s-ro Apeti.

La projekto estos instalita en la komunumo KALAVE, kie loĝas proksimume 12 500 homoj, en la prefektejo de ZIO, ĉemara regiono en la sudo de Togolando. La vilaĝo situas en sud-oriento, je 6 kilometroj de TSEVIE, regiona kaj prefekteja ĉefurbo. Tiu zono, kiel la tuta marborda regiono, havas sudanogvinean klimaton kun du pluvsezonoj alterne kun du sekaj sezonoj.

Tiu klimato donas du kultursezonojn en la jaro. La vegetaĵaro estas ĉefe savano kun arboj. La projekto, kiu devas esti lanĉita laŭ tri jaroj, konsistas el bredado de porkidoj, kies rektaj profitontoj estos la membroj de la grupo kaj la parencaj familioj de la membroj de la grupo. La bredado komenciĝos kun kvar porkinoj kaj du virporkoj. Dum la estontaj monatoj ni reskribos al vi pri la evoluo de tiu projekto.

Joël André-Landais.


Junaj Agrikulturistoj en Comé (JAC)

En Benino, en la regiono de Comé oni kultivas grenojn kaj legumenojn (maizo, sojo, angolpizo, fazeolo, ktp), legomojn (tomato, pimento, gombo, ktp.), kaj industrie uzatajn plantojn (oleopalmo, kokosarbo). Farunigita maizo estas multe uzata kiel manĝaĵo.

La komunumo Comé estas granda vilaĝaro, kies loĝantaro grave kreskis dum la dek kvin lastaj jaroj. La substrukturoj kaj la komunumaj ekipoj ne sekvis tiun evoluon kaj estas tre nesufiĉaj. Interalie mankas muelejoj. Tial s-ro Jean Anato, prezidanto de la grupo de la junaj agrikulturistoj de Comé (JAC) petis la financadon de projekto de kolektiva muelado : grenmuelilo kaj maniok-raspilo. La projekto situos en Hongodé, distrikto de Comé. La suma kosto altas je 5.800.000 CFA F kaj la parto petita de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estas 3.000.000 CFA F el kiu duono estas repagota per kvar jarpagoj.

La Administra Konsilantaro voĉdonis ĝian elekteblecon la 24an de novembro ; ĝi havas la numeron 07.04.BJ.

Mahulakpo

Ankoraŭ en Benino, la komunumo de Houeyogbé situas sur la altebenaĵo Adĵa. Oni kultivas grenojn kaj legumenojn, legomojn kaj industrie uzatajn plantojn (kotono kaj oleopalmoj). La produktoj ne mankas sed la teknikoj de stokado kaj de konservado ne taŭgas. Tial la perdoj estas gravaj post la rikolto, kio estigas mankon de nutraĵo,kaj malsategon en mankperiodo. Por provi solvi tion, la grupo Mahulakpo, kies prezidanto estas s-ro Agbanglohoun, deziras la refaron de sia stokejo kaj la klerigon de siaj membroj pri diversaj teknikoj de konservado. La membroj de Mahulakpo praktikos la aĉeton de la agroproduktoj, ties stokadon kaj revendadon kun prezo alirebla de la loĝantaro.

La kosto de tiu projekto estas 3.803.000 CFA F, el kiu parto de 2.640.000 CFA F petita de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, repagebla duone per tri jarpagoj.

La projekto, kies elektebleco estis voĉdonita la 24an de novembro ricevis la numeron 07.05.BJ.

DC


Tanzania Partopreno

La loĝantaro de Tanzanio estas ĉefe kampara, sed la aŭtoritatoj neniam sukcesis fari el tiu kampara aktiveco la bazon de la landa progreso. Nun la agrikultura produkto ne sufiĉas por nutri la loĝantaron. Oni povas kulpigi laŭvice la sekecojn kaj la pluvegojn, sed rezultas, ke ne ekzistas stokoj kaj laŭperiode la lando devas alvoki " internacian " helpon. Fakte la helpo estas ĉefe distribuata al la rifuĝintoj el Ruando, Burundio kaj Kongio.

Tiuj vivtenaj malfacilaĵoj koncernas ankaŭ la regionon de la Viktoria-Lago. Nun ĉiuj scias la ekologian katastrofon, kiu trafis la lagon : la Nila perko estis enmetita en ĝin pro eraro, kaj tiu karnovora fiŝo, kiu ne havas predantojn en tiu lago detruis la tutan biologian diversecon el kiu vivis la ĉebordaj loĝantaroj. La Nila perko estas nun varo de internacia komerco tre fruktodona por kelkaj societoj, sed la regionanoj havas rimedojn nek por fiŝkapti nek por aĉeti fiŝon. Nur agrikulturo montriĝas kiel solvo.

En la ĉirkaŭurbo de Muvanzo , grupo formiĝis por respondi la defion pri la loka nutrado : " Tanzania Partopreno ". La 10 membroj de tiu grupo animata de Ambrose Polle aliĝis al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en 2002. Antaŭ unu jaro la Administra Konsilantaro ricevis projekton de legomkultivado kaj de bestbredado. La 14paĝa dosiero estigis al ni multajn lingvajn problemojn : la angla lingvo uzata de la Tanzanianoj ne plene similas al la Ŝekspira lingvo. Grandan dankon, tie ĉi, al la anglaj najbaroj de Jean-Pierre Bouré, en Braye sous Faye, pro la traduko, kiun ili faris. Por la sekvo de la studado de la dosiero, ni sendube utiligos Esperanton, ĉar Ambrose bone regas ĝin.

Daniel Durand


Semajno de Internacia Solidareco

En Turlando

Tiu duobla semajno de internacia solidareco animita de CIDMAHT (centro de informado kaj de dokumentado, domo de la homamaj asocioj en Turlando) okazis de la 9a ĝis la 23a de novembro 2007. La ĉefa celo de tiu semajno estis atingi kaj konsciigi la liceanojn kaj studentojn pri la elektita temo, nome : la internacia komerco de la agroproduktoj ... multfaka programo, kiu rilatas al la malsato en la mondo, ekologio, GMO, naftosurogatoj, justa komerco. Dek ses prezententoj animis la dek sep planitajn kunvenojn. Sep kunvenoj okazis en la liceoj el kiuj tri estas agrikulturaj liceoj. Du kunvenoj estis en mezlernejo kun helpo de tri dokumentadaj filmoj : " Afriko en danĝero ", " Sur la vojo de kotono ", " Spure al frostigita kokidaĵo ". Ĉiuj referantoj venis de Turlando krom unu, kiu honoris la inviton de la organizantoj, kaj pri kies kariero necesas mallonge raporti. Bernard NJONGA, pri kiu temas, naskiĝis en 1956 en Bangoua, en Kamerunio. Il estas agronoma inĝeniero el ENSA, diplomita de CNEARC pri tropikaj kultivoj kaj de ISNAR pri teknikoj de komunikado (Florido). Li ricevis ateston pri fruktoproduktado en Reunio. Ni ne povas raporti pri ĉiuj plenumitaj funkcioj dum lia profesia kariero, tamen ni rememorigas, ke li animis la fondadon de ACDIK (Asocio Civitana por la Defendo de la Interesoj Kolektivaj) en 2003. Li estis redakciestro de la ĵurnalo " La Voix du Paysan " (kamparana voĉo), landa prezidanto de ACDIK ; freŝdate li aliris al funkcioj de internacia reprezentado, konstante je la servo de la afrika kamparanaro kaj de la tuta ŝtataro AKP .

Por konkludi, la 19an de novembro, Globicentre, kiu estas filia asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, organizis kunlabore kun la asocio " Ĉiuj kune 37 " afrikan manĝon (Ruandeskan) kun kantoj kaj dancoj, kaj konkurson de elokventeco pri la temo " prinutra suvereneco " en kiu partoprenis interalie kvar afrikanoj, inter ili kompreneble Bernard Njonga. Tiu semajno de internacia solidareco estis sukceso pro la nombro de partoprenantoj en la eventoj kaj, indas diri tion, dank' al la kolektivo de asocioj tre motivita por la organizado de tiu semajno.

Joël André-Landais

En Poitiers

Dum la Semajno de Internacia Solidareco ampleksis du semajnojn en Turlando, ĝi daŭris nur tri tagojn en Poitiers, la 16an, 17an, kaj 18an de novembro, tri tagoj de deĵorado ĉe budo sub tendego sur la centra placo de Poitiers. La evento estas organizita ĉiun duan jaron de la municipo de Poitiers. Kvardeko da asocioj ĉeestis ; prelegoj kaj forumoj okazis dum tiuj tagoj. La vizitantoj estis malpli multaj ol en la pasintaj jaroj, sed pli interesitaj pri la diversaj formoj, kiujn povas havi solidareco.

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ĉeestis kaj akceptis Maria Fuentes (Vd MS n-ro 94). Tiu ĉi havis grandan sukceson prezentante spirulinon kaj sur la buda tablo kaj dum forumo, kiun ŝi animis. La vizitantoj povis gustumi la verdan pulvoron kaj multaj aĉetis la libron de Maria : " Spirulino por ĉiuj, familia kultivo ", en kiu estis enŝovitaj dokumentoj pri MSM.

Danièle Charier


EĤOJ EL A.K.

Denove en la Puatuo, en St-Georges les Baillargeaŭ la Federacia Administra Konsilantaro kunsidis la 24an kaj 25an de novembro 2007.

Partopreno de la foraj membroj

La Federacia Reglamento (2a anekso) indikas, ke la Delegitoj, kiuj loĝas malproksime de la kunvenejo povos partopreni almenaŭ unufoje ĉiun jaron en la kunsidoj de A.K., sed la administraj malfacilaĵoj kaj la elspezoj, kiujn ili estigas, finvenkis niajn kapablojn. Tial estis decidite provizore interrompi tiun praktikon kaj plirapidigi la alternativan metodon, kiu konsistas en kunvenoj per videokomunikilo. Tiaj kunvenoj ebligus samtempe al la responsantoj de la afrikaj grupoj sin prezenti kaj partopreni. Al John De La Cruz estas taskita esplorado de la teknikaj kondiĉoj por instali tiujn kunvenojn de estonteco.

Mikrokreditoj.

Jam de kvar jaroj Monda Solidareco kontraŭ la Malsato provas mikrokrediton dank' al la loka partnereco de la konvenciitaj NŜO : 3a, ECIDAM kaj AKAP, kaj oni planas plilarĝigi la eksperimenton al Senegalio. Tamen antaŭe necesas taksi la situacion. Yaovi Kuadjo plenumos tiun taksadon dum la venontaj monatoj kaj li raportos pri tio en septembro dum la kunsido de la Administra Konsilantaro en kiu li persone partoprenos.

Tio estos la lasta partopreno de Yaovi kiel Federacia Sekretario, ĉar lia mandato (la dua !) finiĝos ĉi tiun jaron.

Inundoj en Togolando, en Benino, en Kongolando.

La jaro 2007 estis markita per tre fortaj pluvegoj ĉie ĉirkaŭ la Gvinea Golfo estigante inundojn kaj ruinigojn. Petoj pri urĝaj helpoj alvenis de pluraj grupoj, sed ĉu ni povas mem ripari tiom da damaĝoj ? Kiel interveni profite de unu aŭ du grupoj ignorante la aliajn ?

En Burkinio.

La veteraj kondiĉoj tute ne estis favoraj dum la jaro 2007 tiel, ke Dramane Traoré anoncis longan kaj malfacilan mankon de nutraĵoj en 2008.

Projektoj deklaritaj elekteblaj :

  • Benino : la projekto de muelejo de la grupo " Junaj Agrikulturistoj en Comé (JAC) ". Dosiero 07.04.BJ
  • Benino : la projekto de vivtena produktado de la grupo " Mahulakpo ". Dosiero 07.05.BJ
  • Tanzanio : la projekto de legomkultivado kaj de lakta produktado de la grupo " Tanzania Partopreno " sub la kondiĉo, ke ni ricevu la statuton de la organizaĵo. Dosiero 07.06.TZ.

La tabelo de la projektoj financitaj en 2007 estos enpresita en la bultenon n-ro 96.

" Solidara " turismo

La Mondcivitanoj de Puatuo-Ĉarentoj organizas kolektivan vojaĝon al Burkinio. De la 9a ĝis la 16a de februaro kvin " turistoj " , inter ili Danièle Charier kaj Christian Trianneau, vizitos kiel eble plej grandan nombron da projektoj financitaj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, kun aparta peno por atingi la plej forajn, kutime nealvetureblajn projektejojn. Monda Solidareco n-ro 96 raportos pri tio.

Animadoj : John De La Cruz produktis malgrandan filmon realigitan el fotoj kaj sonregistraĵoj kolektitaj de pluraj membroj de la Administra Konsilantaro. Tiu filmo estas utiligebla kiel helpmaterialo por animadoj dum deĵorado ĉe budoj aŭ dum prelegoj.

Finfine tiu kunveno de la Administra Konsilantaro okazinta en St-Georges estis okazo de tre interesa renkontiĝo kun Antoine Kouadjo Melessoussou, animanto de la asocio Helpo kaj Partopreno Oulita Togolando.(A.P.O.T.)

La kunvenoj de la Administra Konsilantaro en 2008 :

1an kaj 2an de marto en Parizo, 24an kaj 25an de majo en Gemeaŭ, 13an kaj 14an de septembro en Nouaille-Maupertuis, 6an kaj 7an de decembro en Joué-lès-Tours.

Daniel Durand


La demando al Globidar

Kara Globidar : ni estas afrikanoj kaj dezirus informiĝi : kial kiam ni ricevis la financadon de nia projekto, devas tamen daŭrigi la pagon de la kotizoj al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ?

Tio estas efektive bonega demando.

Jes, necesas plu aliĝi kaj kotizi !

La kialo estas tute simpla kaj prie ni tuŝas la fundamenton de nia ekzisto kaj de nia funkcimaniero.

Se sufiĉus, ke kelkaj membroj kotizu dum du jaroj por pretendi ricevi subvencion de duono kaj seninterezan prunton de la cetera duono, tio estus ne aliĝo al solidareca asocio, sed la aĉeto de rajto pri pruntoj kaj subvencioj.

Ni tute ne faras tion. Ni ne estas banka organizo, sed solidareca mutuala asocio portata de homoj kiel vi, kiuj scias pri kio temas, kiam oni bezonas helpon.

Ĝuste ĉar ni estas solidareca organizaĵo, la membroj kotizas sen repagebleco, per sindediĉa konduto, sen atendi kompensaĵon, pruntojn aŭ subvenciojn.

Mi pensas precipe pri ĉiuj aliĝantoj en Eŭropo, kiuj tute ne planas ricevi financadon. Sed mi pensas ankaŭ pri kelkaj afrikaj membroj, kiuj havas la saman klopodon kaj kiuj individue aliĝas laŭ solidareca spirito.

Nia mutualaĵo povas financi viajn projektojn, ĉar membroj konsentas pagi kaj nenion peti.

Kiamaniere estus eble, ke ni elspezu monsumojn kiel 3.000.000 CFA F (~4.600 eŭroj) por projekto se oni ricevus kotizojn de la membroj nur dum du jaroj ? Eĉ se oni ekkalkulas de la ideo de grupo de 20 membroj, kiuj jare kotizas po 3.500 CFA F, tio disponigus al ni (3.500 x 20 homoj x 2 jaroj = 140.000 CFA F ! Oni estas tre malproksime de la petata monsumo.

Ĉar ni ricevas kvazaŭ neniun subvencion, tio implicas ke la diferenco estas financata de aliaj membroj, kaj inter ili tiuj, kiuj jam ricevis financadon, repagis sian prunton kaj kiuj plu pagas siajn kotizojn por doni ŝancon al la aliaj. Same kiel ili mem ricevis ĝin.

Plie, en Okcidenta Afriko, parto de la kotizoj (3/7) estas uzata por ebligi pli bonan laboron, plivigligon, interŝanĝon de scioj kaj de klerigoj inter la membroj de la grupoj.

Do, por konkludi, se vi ne plu kotizas al nia granda komuna kaso post profito el ĝi, vi evidentigas mankon de matureco kaj forlason de via promeso : vi akceptis tion, kio estis pruntedonita de aliaj membroj. Se vi ne same agas pro reciprokeco, vi senigas viajn fratojn je via apogo, kiu estis al vi tiel utila.

Globidar

 


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

julio 2007

971 Eùroj

aùgusto 2007

2 316 Eùroj

septembro 2007

1 831 Eùroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

ASEF : Asocio por la Socia-ekonomia Evoluigo de la Familioj "ADEF"(Kongio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrikultura kaj Metia "CERIDAA"(Benino)

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

LA-MSM-Sokode Loka Asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato "AL-SMF-Sokode" (Togolando)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

PROKLEB : Centro por Produktado kaj Klerigado pri Tropika Bredado

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX