La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Bernard CHUZEVILLE
2007-2016

Prezentado - Programo

Nask. en 1948
Mondcivitana legitimkarto n-ro :169.278
loĝanta en Virigneux (Francio)
bchuzevilleaol.com

Biografia resumo :

 Devenanta de Liono (Lyon) (Francio) mi ĉefe laboris ekster Francio kiel fakulo pri akvo, sub multaj statusoj (dungito, memlaboristo, ktp.). Ĉar longtempe mi vivis en multaj landoj, miaj devontigoj je familia, profesia, politika, socia kaj spirita niveloj konsistigas malfacile disigeblan tuton, ĉar profunde homaman kaj tutmondistan.

Deklaro de intencoj

Dum la homoj de mia generacio - tiu kiu naskiĝis meze de la antaŭa jarcento - preparas sin iom post iom emeritiĝi, mi sentas la profundan bezonon doni al mia profesia aktiveco pli malgrandan lokon tamen ne tute forlasante ĝin. Mia statuso kiel sendependa laboristo de nun ebligas al mi ekhavi pli grandan decidoliberon, ne submetante min je la trudo de ekonomia mondo obsedata pro antaŭenfuĝo tiel absurda kiel netolerebla.

Venis la tempo apliki mian hidraŭlikistan farscion el la fakula nivelo al pli politika nivelo. Fakte dum mi povis akiri dum trideko da jaroj la kompetentecojn kaj regi parton el la teknikoj kaj farscioj pri la utiligo kaj la regado de akvo en multaj landoj, en Eŭropo, en Afriko kaj en Azio, mi estas pli kaj pli konvinkita, ke akvo ne estas varo kiel aliaj. Akvo ja ne estas varo sed tiu universala elemento, en senĉesa movado, kiu ebligas al ĉiu homo kaj al ĉiu estulo ekzisti sur tero.

La dek du jaroj, kiujn ni familie pasigis en Malio, en Kabo-Verda, Bukinio, konsciigis nin pri la neanstataŭebla valoro de akvo, kiam ĉi tiu fariĝas malabunda aŭ malfacile alirebla. Sed ankaŭ ili formis tre fortan tutmondisman vidpunkton kiel eble plej amplekse diskonigindan.

Kiel aktiva membro de pluraj asocioj direktitaj al akvo, tiaj " Hidraŭliko sen landlimoj ", " Vivanta akvo ", " Akvo estas la ponto ", mi partoprenis en diversaj agadoj je loka nivelo. Ne forlasante ĉiujn devontigojn, mi pensas, ke nun mi devas pli eksplicite partopreni en agadoj iniciatitaj je monda nivelo.

Ĉar mi havis la ŝancon plenumi dum kelkaj jaroj la oficon de elektito en malgranda urbo kun forta kresko, mi konscias pri la malfacilaĵoj, kontraŭ kiuj devas fronti la lokaj komunumoj. Tial mi deziras kuraĝigi ĉefe kvalitan kreskon, ne nur en la tiel nomite evoluintaj landoj, sed ankaŭ kaj eble ĉefe en la aliaj landoj. Alirebleco por ĉiuj al kvalita kaj sufiĉe kvanta akvo enestas inter la prioritatoj plenumotaj eĉ se foje tio estas malfacila.

Pri la retejo