La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Wolfgang FISCHER
2007-2016

Prezentado - Programo

Nask. en 1951
Mondcivitana legitimkarto n-ro :24785
loĝanta en Munkeno (Germanio)

Biografia resumo :

  •  Kuracisto
  • Plurfoje restadis en Afganio kaj en Peruo en indiĝenaj loĝantaroj.
  • Kondukis laborojn pri la homa identeco kaj la elvolviĝo de la personeco en perforteca mondo.

  http://uuhome.de/global/english/index.html#pers

Deklaro de intencoj

La ĉefa ideo de mia kandidateco estas, ke la evoluigo kaj la mastrumo de la problemo de la malriĉeco de la indiĝenaj popoloj, de la nacioj kaj de la mondo estos ebla nur si la landoj kaj la homaro evoluigas kulturan kaj humanan identecon, procezon rilatan kun la ĝenerala plibonigo de la situacio de la indiĝenaj popoloj, de la reakiro de sia fiereco kaj konsekvence de sia memfido. Por ke tiu procezo fariĝu reala, necesas organizaĵo kaj kunordigado de la indiĝenaj popoloj kaj de ĉiuj homoj, kiuj rezistas kontraŭ la terglobismo, kapablaj certigi formalan partoprenon, organan kaj sendependan al la demokrataj strukturoj de ĉiu ajn naci-ŝtato kaj trans la naciaj landlimoj. La unua stadio de la evoluigo de tia metodo konsistas en la reakiro, trans ĉia ideologio, de minimumo de indiĝena kaj homa konsciiĝo, kiu povus utili kiel scienca, praktika kaj politika tereno al la indiĝenaj popoloj same kiel al ĉiuj, kiuj kontraŭstaras ghin.

Hodiaŭ la terglobismo de la entreprenoj kun la rasismo de la blanka kaj riĉa homo kontraŭ homaro ĉiam pli mizera, estas konsekvenco de la antaŭaj mondaj kaj mensaj koloniiĝoj de la indiĝenaj popoloj ekde miloj da jaroj.

Ĉia hodiaŭa rasismo baziĝas sur tiu realeco, kiu en la patriarkaj, unudirektaj kaj vertikalaj sistemoj perforte funkcias laŭ normiga maniero.

Necesas redirektiĝo al la fundamenta principo de la individua identeco en la homa diverseco. Necesas la rekono de la saĝo kaj de la rezistado de la indiĝenaj popoloj. Necesas komuna klopodo, kunordigita kaj internacia al klara emancipiĝo de la homaro : la disvolviĝo de globa kaj paciga konscienco.

Tio estus, en la historio, projekto reale noviga, fundamente liberiga kaj kontraŭa al ĉia ideologia projekto. Tio estus projekto por la servo de homo, sendependa de ĉiu ideologio. Projekto, kiu celas nur plenumi la defiojn de la realeco de ĉiu momento de la vivo je ĉiuj niveloj de la socio, de la vivo.

Pri la retejo