- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Amokrane ABDELLI
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1978
Mondcivitana legitimkarto n-ro : 024844
loĝanta en à Tazmalt, Bejaïa (Al
ĝerio)
abdelli78yahoo.fr

Memprezento

  • Projektestro (helpo al la asocia movado de la Alĝeria sudo, klerigo de la asociaj membroj). Fondaĵo Ebert-Alĝerio.
  • Membro (Pac-ambasadoro) de la Federacio por la Universala Paco ;
  • Membro de la Alĝeria reto de la volontaj junuloj, Fondaĝo Ebert-Alĝerio
  • Membro de asocio de sangodonantoj
  • Membro de la alĝeria asocio por la prevento de la junularo, dum du jaroj.
  • Seminarioj :
    • La balotelektoj, ilo de demokrata ŝanĝo. Barcelono, Hispanio.
    • Moderigo kaj prezento de projekto, Alĝero, Alĝerio
    • Komunikado kaj regado de la konfliktoj, Alĝero, Alĝerio
    • Gvidanteco kaj socia komunikado, Tizi Ouzou, Alĝerio
    • Ellaborado kaj prezentado de projektoj, Souk Ahras, Alĝerio

Deklaro de intencoj

Konscia pri miaj respondecoj kiel civitano de la mondo, kaj fronte al la alarmiga situacio, kiuj travivas nia planedo : difektiĝo de la homaj rajtoj, malpliigo de la humana helpo, manko de solidareco kaj fronte al la gravaj problemoj, kiel la naturaj katastrofoj, militoj kaj konfliktoj, mi prezentas min kiel civitano de la mondo memdevontigita favore al la humanaj aferoj. Mi volas kunlabori kun la civitanoj de la mondo favore al pli efika Kongreso de la Popoloj kaj por ke la agado de Delegito estu pli pragmatisma kaj pli racia. Se mi havos la ŝancon esti elektita al la Kongreso de la Popoloj mi volas labori por :

  • Plifortigi la kapablojn de la Mondcivitanaj delegacioj sin apogante sur la Interretaj retoj, kiel Facebook, Twitter, ktp. kaj kiel moderiganto kaj Mondcivitana Delegito en Alĝerio mi konstatis, ke la dissendado de la informoj tra la sociaj retejoj estas pli efika.
  • Labori kune kun la aliaj delegacioj kaj lanci la ĉeno de la humaneco tra la mondo : iniciato, kiu sendube ebligos ĉeesti ĉiun operacion de solidareco, operacion de humana helpo.
  • Revigligi la Mondcivitanajn Registrocentrojn en ĉiu urbo, ĉiu komunumo, kvartalo, kaj kunlabori kun la aliaj asocioj, NRO, inviti ilin fariĝi Civitanoj de la mondo por igi iliajn lokajn agadojn pli efikaj.
  • Labori por konsciigi pri la ideoj de monda civitaneco kaj por ke la monda civitaneco estu la spegulo de la loka civitaneco.
  • Labori kun la mondcivitanaj deputitoj por doni efikecon al la Kongreso de la Popoloj per partopreno kaj aranĝo de renkontoj, klerigaj laborgrupoj en ĉiuj punktoj de la planedo kaj labori pri la lanĉo de donitaĵaro por ke la cirkulado de la informado pri la aktivecoj de la reprezentantoj kaj de la asocioj kaj NRO filiiĝintaj de Kongreso de la Popoloj estu pli rapida kaj pli efika.

Pri la retejo