La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La asocio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - eldonado
Kunsido de la Administra Konsilantaro
la 10an de aprilo 2011
en UNGERSHEIM (Francio, 68190)

Tiu dokumento en la printebla formato pdf

Protokolo

Malfermo je 10 h 30

Ĉeestas

  • Daniel Durand, prezidanto,
  • Liliane Metz-Krencker, Claudine Fischer, Roger Winterhalter, Laurent Son, Kim Compagnon, Alain Bal, membroj.
  • Kaj multaj civitanoj de la mondo kunvenintaj okaze de la tutmondismaj tagoj en Ungersheim.

Kunsida prezidanto : Roger Winterhalter

La protokolo de la antaŭa kunsido estas aprobita interalie koncerne :

  • la reenoficigon de la eksiĝinta Estraro en 2010
  • la federacigan transformon de Registrolibro (ellaborata projekto)
  • la necesecon por la responsantoj de Registrocentro esti enregistritaj kaj posedantoj de la Mondcivitana legitimkarto

Financoj

Daniel Durand prezentas la financan bilancon de la jaro 2010. El tiu bilanco aperas :

  • kresko de la memvolaj individuaj kontribuaĵoj
  • malkresko de la kontribuaĵoj de la Registrocentroj
  • regateco de la elspezoj rilataj al la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj.
  • pozitiva bilanco de 1.488,88 Eŭroj.

Post mallonga diskuto, la bilanco estas unuvoĉe aprobita de la ĉeestantoj minus unu sindeteno.

Korespondantoj kaj Registrocentroj

Svisio : La Registrocentro en Ogens-Bercher ne plu funkcias. Claudine Fischer konsentas plu plenumi la laboron kiel simpla " korespondantino ".

Novaj Registrolibraj Korespondantoj : François Hounsounou en Lokossa (Benino) Mahamat Hassan en Ndjamena (Ĉadio), Ibrahim Labat en Bangui (Centrafrika Respubliko).

Kameruna Registrocentro: Post intensaj labormonatoj en Nkongsamba kaj Douala kaj post multaj interŝanĝoj de retpoŝtoj, la Kameruna Registrocentro estas finfine konsistigita kaj aprobita. Prezidanto : Alain Noël Njiokem Kwatchou, sekretario : Ibrahim Labat, Kasisto : Ancelot Ngameleu. La Registrocentra sidejo estas en Nkongsamba, du oficejoj estas malfermitaj en Douala.

Internacia Registrocentro : Laurent Son plenumis la portempan deĵoradon dum la foresto de Stevens Chellum. De nun, kun Louis Gohin, ili konsistigas veran teamon kapablan evolui al aŭtonoma statuso sine de la (projektata) federacio. Kunveno estas planita sabate la 30an de aprilo en la lokalo, 66 boulevard Vincent Auriol.

Fermo de la kunsido je 11 h 30

Arkivejo de la protokoloj

 

Pri la retejo