mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 10 - Oktobro 1980

ENERGIO KAJ KRUDMATERIALOJ
En septembro okazis en Vieno kunveno de la Organizo de la Naft- Eksportantaj Landoj kaj, komence de novembro, jen nova kunveno de tiu ONEL en Bagdado.

Nek en Vieno nek en Bagdado ekestis nova solvo.

Tial AMIP opinias utile rememorigi la Mondan Deklaron de la Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj lanĉitan la 2an de junio 1974 en Rocamadour - Francio, kiu ja daŭre validas.

Energio kaj krudmaterialoj

Kiel unuaj rekte kaj demokrate elektitaj delegitoj de elektantaro el 110 landoj,

NI MEMORIGAS

ke de 25 jaroj, la tutmondistoj kulpigas la nacian suverenecon kiel la kaŭzon de la ekonomiaj kaj politikaj malordoj.

Hodiaŭ pli ol iam ajn,

NI KONSTATATAS

  • la persistan ekspluatadon de la tria mondo fare de la riĉaj landoj ;
  • la neegalecon fronte al la aliro al la krudmaterialoj ;
  • la malŝparadon de la vivtenaj riĉaĵoj.

Sekve,

NI DEKLARAS

nepra la kreadon de TUTMONDAJ INSTITUCIOJ kun limigitaj sed efektivaj provoj por certigi :

  • la racian ekspluatadon de la nerenovigeblaj krudmaterialoj kaj de la ekzistantaj energi-fontoj ;
  • la justan dispartigon de la riĉaĵoj al la popoloj de la mondo ;
  • la esploradon de novaj energi-fontoj nepoluantaj.

    Nur monda solvo kapablas solvi tiujn problemojn, kiuj koncernas la tutmondan pluvivon.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo