mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Elektitaj Delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

28an de junio 2012

Rio+20 : multe da bruo por nenio

20 jaroj post la Pintkonferenco pri la Tero en Rio, kiu metis la koncepton de " daŭripova evoluigo " sur la antaŭaĵon de la internacia scenejo, la mondaj regantoj denove kunvenis en Brazilo de la 20a ĝis la 22a de junio 2012.

Tiu Kvina Pintkonferenco pri la Tero estas morda malsukceso de la internacia komunumo, kiu malproksime de la espero estigita kaj de la promeso faritaj en 1992, montris sin ne kapabla respondi la defiojn. Dum la limdato de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj alproksimiĝas, dum unu homo el sep suferas pro malsato, dum la solvoj por renovigebla kaj ne poluanta energio estas daŭre atendataj, Rio + 20 estigis neniun novan promeson. Tra la mondo la plej vendeblaj loĝantaroj pli bone meritis ol tiu maskerado.

Neniu atendis, ke tiu pintkonferenco savos la mondo, sed se la ŝtatoj povintus kapti la okazon, Rio+20 montrus signifoplenan turniĝon en la multaj nunaj krizoj : ekonomia krizo, ekologia krizo, malegaleca krizo. Anstataŭ tio en Rio reĝis en Rio nekapablo.

Nula nul

Prinutra sekureco : la registaroj promesis " plimulte investi en la daŭreblan agrikulturon, la regadon de la terspacoj kaj la kamparan evoluigon "... ne difinante la koncepton de " daŭrebla agrikulturo ", ne distingante inter la malgranda familia kamparana agrikulturo kaj la grandskalaj agroindustriaj ekspluatejoj, ne promesante pri la monsumoj kaj la limdatoj.

Energiaj solvoj justaj kaj daŭreblaj : la registaroj promesis luman estontecon, kiu provizos al ĉiu daŭran energion fidindan kaj ne poluantan. Ili montriĝis nekapablaj eki la finon de la fosiliaj energioj, kio kontribuos en la prezaltiĝo malprofite al la plej malriĉaj. Ili ankaŭ ne promesis la aliron al energio por ĉiuj, kiuj estas sen.

Mondaj evoluigaj celoj : la celoj pri daŭrebla evoluigo ja naskiĝis, dolore, en Rio+20. Sed kio okazos post tiu unua paŝo, tio estas pli ol necerta.

Lumeto de espero en pintkonferenco skandale sterila.

S-ro Ban Ki Moon, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, anoncis la 21an de junio la lanĉon de la monda iniciato " defio malsato-nul ". Inspirita de la brazila modelo, la " defio malsato-nul " celas elradikigi la malsaton kaj certigi ke ĉiu povos satmanĝi en la respekto de la planedaj limoj. En Brazilo la programo " malsato-nul " transformis la vivon de milionoj de homoj, reduktante la infanan misnutradon de proksimume du trionoj kaj ebligante al 28 milionoj da homoj eliri el la malriĉeco.

Ligi la rajton je nutro kaj la lukton kontraŭ la klimata plivarmiĝo : ĉu la internacia komunumo scios respondi la defion ?

fonto : Oxfam-France

Nia komento :

"Mondaj regantoj"

La " mondaj regantoj ", tiel nomitaj en tiu artikolo estas fakte la ŝtatestroj aŭ registarestroj, do " ŝtataj " regantoj, kaj ankaŭ la ĉefoj de kelkaj el la internaciaj institucioj. La leganto certe ne eraros pri tio. Kaj ja tie kuŝas la problemo de tiuj pintkonferencoj aŭ de tiuj " maskeradoj " : la konfuzo inter la vortoj estigas mensan konfuzon. Ĉiuj temoj pritraktitaj en Rio+20 estas mondaj problemoj, en tiu senco ke ili ekzistas preskaŭ ĉie sur la planedo kaj ke ilia pritraktado necesigas " tutmondan " strebadon, t.e. : far reprezentantoj de la monda popolo elektitaj por leĝodoni je monda nivelo, por la monda popolo. La " ŝtataj " regantoj ne ricevis tiun mandaton, sed tiun defendi la interesojn de sia lando, de sia enloĝantaro fronte al la interesoj de aliaj landoj kaj de aliaj loĝantaroj.

La plej fortaj gajnas. La plej malfortaj mortas pro malsato aŭ mizero. Jen la verdikto de tiu inter-nacia batalo.

Daniel Durand

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo