mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Elektitaj Delegitoj

Esperanto

Français

English

Español

La Agentejo - La informoj - La aktualeco

2an de januaro 2015

Pri Ebola

Sano estas monda problemo

De pluraj monatoj oni parolas, en okcidento, pri epidemio de ebola viruso kun pli malpli da angoro laŭ ke kelkaj el samlandanoj estas tuŝitaj aŭ ne de la malsano. Guillaume Duval mencias tion en sia eldonartikolo de " Alternatives Économiques " de novembro 2014 : kiam la epidemio stagnis en Siera Leono, en Liberio aŭ en Gvineo, pria emocio estigita en Okcidento restis negranda (…) sed pro la unuaj kazoj aperintaj en Hispanio aŭ en Usono, ektumulto ĝeneraliĝis ". Tio estas forgesi la relative freŝdataj epidemioj, kiel tiu de kolerao en Provenco en 1830, tiu de pesto en Alĝerio en 1945 ; tio estas forgesi, ke tiujn gravajn epidemiojn forigis sanitaraj kaj socialaj decidoj ; tio estas forgesi, ke oni ne povas vivi flankenlasante parton de la homaro.

La riĉaj landoj, kiuj havas sansistemon protektantan siajn riĉulojn, malpli prizorgas la vivkondiĉojn (alirebleco al nutrado, al edukado, al flegado) ol la ekspluateblajn riĉofontojn de la malriĉaj landoj. Tiel vakcinado, preventa aranĝado, flegado certe ne profitis de la necesaj buĝetoj por trakti la malsanon antaŭ ol ĝi fariĝis epidemia en sudsahara Afriko.

Depost la ekapero de la ebola viruso en 1976, oni nombras dek-kvinon da epidemioj kun relative malmulte da viktimoj (315 dum la plej grava). Laŭ Eric Leroy, direktoro de CIRMF (Gabono) la nuna epidemio daŭros ankoraŭ dum ses monatoj ĝis unu jaro kun 10 000 ĝis 20 000 novaj kazoj. Kaj ju pli la viruso replikiĝas, des pli granda estas la probableco de mutacio, des pli la malsano estos modifita kun malsamaj klinikaj signoj, kaj do despli malfacilos recepti flegan traktadon. La bilanco de MOS (Monda Organizaĵo pri Sano) fine de decembro 2014 estas 7373 viktimoj. Laŭŝajne la anoncita eksponenciala kresko de la epidemio estus ĉesinta, sed la malsano plu ekzistas, ŝanĝiĝas kaj disiĝas.

Kiel oni atingis tion ?

En situacio de eknomia miselvolviĝo, foje de enlanda milito, tiam epidemioj disvastiĝas tiamaniere.

" La ebola krizo estas signo de miselvolviĝo kaj evidentigas priplorindajn sistemojn de distribuado de la sanzorgoj en plej multaj afrikaj landoj, kiuj ofte eliĝas el milito aŭ armitaj konfliktoj " ; (Tutafrika reto pri neperforto kaj plifortigo de paco)

Polemiko ekestis inter IMF (Internacia Mona Fonduso) kaj Britaj serĉistoj, ĉar tiuj lastaj akuzis la unuan kiel kulpantan pri la disvastigo de la malsano pro la truditaj buĝetaj limigoj : tiuj limigoj tenas la koncernatajn landojn en plua malriĉeco kaj en nekapableco evoluigi adaptitan sanitaran sistemon. La konsekvencoj de la epidemio estas diversaj kaj gravaj.

La sansistemoj de la tuŝitaj okcidentafrikaj landoj, jam misfunkciantaj, estas minacataj de kongesto de la servoj. Kvankam neniel rilatas Ebolo kun malario, tiu lasta, kiu regresis de 47 % en la mondo kaj de 54 % en Afriko, laŭ MOS, povus vidi ĝian traktadon ege afliktita. Estas same por aliaj malsanoj.

" Tiu viruso ne nur mortigas la loĝantojn, sed ĝi disvastigas timon kaj malstabiligas la okcidentafrikajn komunumojn. " Se nenio estas farita, timindas intensiĝo de perfortoj kaj konfliktoj por aliro al flegoj, nutraĵoj, kaj semoj.

Fine kelkaj maltrankviliĝas pro tio, ke " tiu medicina kaj homa krizo povus esti ekspluatita al politikaj kaj ekonomiaj celoj de iu ajn lando aŭ partio ".

Eble ankoraŭ estas tempo reagi, apogi tiujn kiuj petas la nuligon de la ŝuldo de la landoj en malfacilaĵoj, postuli respekton de la homaj rajtoj kiel la aliro al nutraĵo al edukado kaj al flegado.

Eble ankoraŭ estas tempo ekkonscii, ke la sanproblemoj estas tutmondaj problemoj, ke ili estas ankaŭ ekonomiaj problemoj, socialaj problemoj, kaj ke kiam ĉiu havigos al si decajn vivkondiĉojn, malsanoj povos ekaperi sed ne atingos la gravecon de la ebola epidemio.

Eble ankoraŭ estas tempo ekkonscii, ke kio tuŝas parton, eĉ etan, de la homaro, tio tuŝas la tutan homaron, kaj ke ni estas la loĝantoj de unu unika planeda vilaĝo ".

Danièle Charier 2an de januaro 2015

Fontoj de tiu artikolo :

Guillaume Duval en " Alternatives Économiques " n° 340 novembre 2014

Eric Leroy direktoro de " Centre International de Recherches Médicales de Franceville " (Gabono)

Pan African Nonviolence and Peacebuilding Network en "Union Pacifiste de France" novembre 2014

TV5 Monde Afrique (22.12.2014)

 

Tutmondista Informa kaj Gazeta Agentejo

Pri la retejo