La mondcivitana kiosko

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Projektoj - La Gazeto -
Mondcivitana Ĉarto

Ni, civitanoj de la mondo, opinias ke la agnosko pri la digno rilata al ĉiuj membroj de la homa familio kaj pri iliaj rajtoj egalaj kaj neforigeblaj konsistigas la fundamenton de libero, justo kaj paco en la mondo.

Ni konstatas

  • oftan opozicion inter la naciŝtataj interesoj kaj la interesoj de la monda popolo, same kiel la mankon de ĉia transnacia aŭtoritato demokratie elektita por gardi ĝiajn interesojn ;
  • ke malsato, mizero kaj milito ne estas fato, sed la sekvoj de la politika organizo de la planedo ;
  • la neceson konstrui sociojn demokratiajn. justajn, partoprenajn, daŭrajn kaj pacajn ;
  • ke la mondaj problemoj postulas globajn solvojn kiuj respektas la diversecon de la homa familio ;
  • ke la homoj endanĝerigas la riĉaĵojn de nia planedo per intensiva ekspluato de la grundo, de la subgrundo kaj de la maroj ;
  • ke la individuoj kaj la grupoj agas plej ofte en maniero egoisma, ne zorgante pro la aliaj, precipe kiam ili estas foraj.

Ni volas

  • partopreni en la kreo de demokratia monda parlamento. el kiu unu la modeloj estas la Kongreso de la Popoloj ;
  • promocii la pacon, la rifuzon pri diskriminacioj, la egalecon antaŭ la leĝo kaj la spiriton de solidareco ;
  • krei spacon par reflektoj kaj interŝanĝoj malfermitan al ĉiuj, kaj kontribui al la konstruado de solidareca mondo, kunigante la iniciatojn de tie kaj aliloke ;
  • riĉiĝi per niaj diversecoj por trovi niajn similecojn, kupli niajn reflektojn al eksperimentado kaj agado konkreta sur la tereno ;
  • gardi la riĉaĵojn kaj la biodiversecon de nia planedo por la nuna kaj estontaj generacioj;
  • ke ĉiu individuo kaj grupo estu responsaj pri la bonfarto de la aliaj kaj la harmonia evoluo de la planedo;

Ni alvokas

ĉiun organismon kaj ĉiun individuon kies idealoj estas mondcivitismaj kaj demokratiaj aliĝi al Mondcivitana Asembleo por kunkonstrui alian mondon, pli bonan, unuiĝintan. plurkulturan kaj pacan, subskrihante ĉi tiun Ĉarton.

En Mulhuzo, la 3an de oktobro 2004.

Esperanto

Français

English

Español

Partopreni en ASKOP

Pri la retejo